Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
02-mar-2024
vlutermano

German-foreign-policy: Nenia volo por batalhalto

2024-03-01

Nova studaĵo priskribas la klopodojn por batalhalto en Ukrajnujo ekde la 28-a de Februaro 2022 kaj ilia fiaskigo fare de la Okcidento. Ripetaj rusaj proponoj por silentigi la armilojn estis ignorataj.

Berlino/Kievo (propra raporto) – Hieraŭ antaŭ du jaroj, la 28-an de Februaro 2022, komenciĝis la unuaj, preskaŭ sukcesintaj intertraktadoj pri ĉesigo de la Ukrajnuj-milito. Tion memorigas ĵus aperinta studaĵo de la emerita kolonelo Wolfgang Richter, armea konsilinto de la gemanaj reprezentaĵoj ĉe la UN kaj la OSZE. La intertraktadoj fine de Marto 2022 malfermis la vojon al kompromiso, kiu planis la neŭtralecon kaj EU-aliĝon de Ukrajnujo kaj foriron de la rusaj trupoj, kaj per tio aperigis la baldaŭan pacon “en atingo-proksimeco”, laŭ la konstato de Richter, kiu hodiaŭ laboras por la Geneva Centre for Security Policy (GCSP).

Laŭ tio, la centra kaŭzo de la fiasko, apud la “rezistado” de ukrajnaj naciistoj, estis “masiva influado de okcidentaj registaraj reprezentantoj”, kiuj premis Kievon daŭrigi la militon. Kiel la New York Times raportas, la prezidanto de Ruslando, Vladimir Putin, jam en aŭtuno de 2022, poste denove ekde Septembro 2023, proponis fiksadon de la fronto kaj batalhalton. Kievo kaj la Okcidento rifuzas tion ĝis hodiaŭ, ĉiapreze klopodante por venko. La sekvo: Eŭropo intertempe diskutas pri sendo de grundaj trupoj en Ukrajnujon.

Unuaj intertraktadoj pri rapida ĉesigo de la milito, kiel Richter skribas, estis komencitaj jam la 28-an de Februaro 2022, perate precipe de la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan kaj de la tiama israela ĉefministro Naftali Bennett. Ili okazis unue en Belarusujo – en la distrikto Gomel –, poste en Turkujo kaj ankaŭ en Israelo. Enprenita estis interalie la germana kanceliero Olaf Scholz, kiu la 2-an de Marto 2022vojaĝis al Israelo por interparoli kun Bennett pri la Ukrajn-milito. Bennett la 5-an de Marto en Moskvo renkontis la rusan prezidanton Vladimir Putin kaj poste flugis al Berlino por denove diskuti kun Scholz. La 14-an de Marto Scholz en Ankaro parolis kun Erdoğan, dum samtage – laŭ Richter – la ukrajna prezidanto Volodimir Zelenski parolis pri “signifaj intertraktad-progresoj”.1 La 19-an de Marto “Moskvo haltigis la marŝadon al Kievo”; Richter analizas: La duflankaj intertraktadoj intertempe atingis “unuajn substancajn rezultojn” kaj instigis Moskvon fari unuajn militajn koncedojn. Estiĝis espero je sukceso de la intertraktadoj kaj je baldaŭa batalhalto.

Kompromisa paco en atingopovo

Grava punkto ŝajnis esti atingita la 29-an de Marto 2022, kiam ambaŭ flankoj en interparoladoj en Istambulointerkonsentis pri la Istambula Komunikaĵo; tiu planis dekpunktajn paŝojn por ebligi la ĉesigon de la milito.2 Ili entenis konfeson de Ukrajnujo je neŭtraleco, rezignon de la lando je atomarmiloj kaj aserton ke ĝi nek toleros eksterlandajn armeajn bastionojn nek fremdajn trupojn sur ukrajna teritorio. Aliflanke Ruslando deklaris sin preta retiri siajn trupojn – kun la escepto de Krimeo – kaj ne kontesti aliĝon de Ukrajnujo al la Eŭropa Unio (EU). Ukrajnujo ricevu garantiojn je sekureco, de pluraj ŝtatoj, inter ili Usono, Britujo kaj Germanujo kaj eventuale Ĉinujo kaj Turkujo. “Kaze de atako al la neŭtrala Ukrajnujo”, klarigas Richter, meĥanismoj de subteno “inkluzive de aplikado de armilforto” estis planita por protekti la landon. Por solvi la disputon pri aparteno de Krimeo oni antaŭvidis tempon de 15 jaroj. “Jen kompromiso-paco do ŝajnis esti en atingopovo”, diras Richter. Ruslando ankoraŭ samtage, la 29-an de Marto, komencis la retiradon de siaj trupoj starantaj antaŭ Kievo.

Boris Johnson en Kievo

Tamen la kompromiso fine fiaskis pro du faktoroj. En Kievo, Richter raportas, formiĝis “la nacia opozicio”, kiu “supozeble” interkonsentis kun iuj el la potenclandoj aliancitaj kun Ukrajnujo kaj strikte rifuzis la Istambul-komunikaĵon. Samtempe ankaŭ la okcidentaj ŝtatoj rifuzis sian subtenon. Tiel, la 9-an de Aprilo 2022 la brita ĉefministro Boris Johnson aperis en la ukrajna ĉefurbo kaj deklaris,, kiel Richter skribas kun referenco al ukrajnaj partoprenintoj de la intertraktado, ke “la brita registaro” “ne pretas … meti sian subskribon sub interkonsenton pri garantio”. “Anstataŭe li kuraĝigis Kievon daŭrigi la bataladojn kaj certigis ampleksan helpon je armiloj.”3 Kromaj registarojn de okcidentaj ŝtatoj en la sekvaj tagoj aliĝis al tio. Fine, la 19-an de Majo, Ukrajnujo ĉesigis la intertraktadojn. “Laŭ eldiroj de ukrajnaj partoprenintoj en la intertraktadoj,” Richter skribas, “kaj la masiva influado de okcidentaj registaraj reprezentantoj kaj ankaŭ la rezistado de la nacia opozicio kontraŭ ĉiaj ajn koncedoj al Ruslando instigis la ukrajnan gvidantaron al ĉesigo de la intertraktadoj. Tion opinias ankaŭ la iama israela ĉefministro Bennett.”

Provoj de perado

De tiam, ĉiam denove okazis ŝancoj ĉesigi la batalojn kaj transiri al intertraktadoj. Ekzemple en Decembro de 2023 la New York Times, referencante multnombrajn internulojn ĉe la rusa kaj ĉe la okcidenta flanko, ke Putin jam en aŭtuno de 2022, post la tiama sukcesa ofensivo de Ukrajnujo, komprenigis al la Okcidento, tra internaj kanaloj, ke li spite al la teritoriaj perdoj daŭre pretas je batalhalto.4 Ankaŭ internacie tiam la klopodoj por ĉesigi la batalojn pliiĝis; vidu la klopodojn ekzemple de Brazilo, Barato kaj Ĉinujo.5 Ĉinujo ekzemple la unuan datrevenon de la rusa atako al Ukrajnujo prezentis dekdu-punktan paperon “por politika solvo de la Ukrajno-krizo” kaj disvolvis intensajn aktivaĵojn de perado.6 Ĉio ĉi fiaskis, ĉar la Okcidento vetis je la printempa ofensivo, per kiu ĝi esperis ke la ukrajnaj batalfortoj povu rekonkeri kromajn teritoriojn. Oni tiam ĉiam diris, ke tiam Moskvo devos intertrakti kun Kievo el pozicio de malforteco. La esperi estis, ke tio atingeblos ĝis fine de 2023 kaj ebligos al la usona prezidanto Joe Biden komenci sian kampanjon je prezidanteco sen tiuj problemoj.

Ĉiapreze

La fiasko de la ukrajna ofensivo neniigis la okcidentajn planojn. Plej malfrue ekde Septembro 2023, laŭ raporto de la New York Times, Putin denove signalis sian pretecon fiksi la aktuanan fronton kaj transiri al batalhalto.7 Moskvo sciigis tion tra multspecaj kanaloj – ne nur per la kutimaj duflankaj komunikaj vojoj, sed krome tra fremdaj registaroj, kiuj disponas pri bonaj rilatoj kaj kun Ruslando kaj kun Usono. Fine de somero kaj en aŭtuno en la Okcidento okazis sriozaj pripensadoj konsenti pri batalhalto (german-foreign-policy.com raporti pri tio,8; sed fine tute evidente tiu frakcio, kiu volas ĉiapreze milite venki Ruslandon, trudiĝis – kvankam altaj armeanoj jam ekde la aŭtuno avertas, ke tio jam maleblas. Intertempe la rusa armeo sukcesis preni la urbon Avdijivka kaj transiri al ofensivo; Kieve ĉiam pli troviĝas en defensivo. Tio instigas Berlinon, la EU kaj kromajn eŭropajn ŝtatojn ne nur forte ampleksigi la liveradon de armiloj; intertempe oni diskutas eĉ pri sendado de surgrundaj trupoj9 – en militon, kiu jam printempe de 2022 estis ĉesigebla.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2024-03-01

1Wolfgang Richter: Russlands Angriffskrieg gegen die Ukraine. Vieno, Decembro 2023, ankaŭ: Die Kriegsziele des Westens.

2Saml.

3Saml.

4Anton Troianovski, Adam Entous, Julian E. Barnes: Putin Quietly Signals He Is Open to a Cease-Fire in Ukraine. nytimes.com 23.12.2023.

5Vidu pri tio Auf der Seite der Diplomatie (III) https://www.german-foreign-policy.com/news/detail/9191

6Vidu pri tio Auf der Seite des Krieges https://www.german-foreign-policy.com/news/detail/9176

7Anton Troianovski, Adam Entous, Julian E. Barnes: Putin Quietly Signals He Is Open to a Cease-Fire in Ukraine. nytimes.com 23.12.2023.

8Vidu pri tio: Heikle Gespräche [Tiklaj interparoladoj]: https://www.german-foreign-policy.com/news/detail/9396

9Vidu pri tio: Der Wille zum Weltkrieg (II): [La strebo al mondmilito (2)]: https://www.german-foreign-policy.com/news/detail/9497