Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
11-jan-2019
vlutermano

Internacia politiko

EU-elekto 2019

Komuna alvoko por la EU-elektoj

Por Eŭropo de la laboruloj kaj de la popolo – Deklaro de komunistaj partioj de la EU-spaco


 

Dum la elektoj por la Eŭropa Parlamento la laboruloj kaj la popoloj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU) vidas sin alfrontitaj al eksterordinaraj malfacilaĵoj kaj lokiĝoj. La salajruloj estas alfrontitaj al malcerteco de laborloko kaj al sociala malcerteco, al malegalecoj, malriĉeco kaj al la atako al salajroj, pensioj kaj iliaj rajtoj. La popoloj kaj speciale la junuloj estas trafitaj de senlaboreco, de ekonomie devigata elmigrado kaj de malkreskanta aliro al klerigado, sano kaj loĝado. Tiu realo estas esprimo de la EU-politiko de fortigita ekspluatado kaj de malriĉigo.

La malsimetrioj kaj malegalecoj de la evoluo inter la EU-membro ŝtatoj estas akrigataj. La EU mem nun kiel antaŭe troviĝas en Krizo kaj estas alfrontita al gravaj turbu ladoj.

La EU, la regantaj klasoj kaj la fortoj, kiuj reprezentas ilin, jam ne povas kaŝi la kreskantan socian malkontenton, kiun ilia politiko kaŭzas: novliberalismo en la ekonomio, la maldemokratia kaj centralizita strukturo de ĝia funkcideklaro, militismo kaj interveni en la internaciaj rilatoj. Hodiaŭ ekzistas eĉ pli da tiuj, kiuj koncedas,ke la deklaroj kaj promesoj de la EU kaj de ĝiaj gvidaj fortoj estis refutitaj. La realo, al kiu la popoloj de niaj landoj alfrontiĝas, estas tre malsama.

  • Anstataŭ „bonstaton” la popoloj en la EU nombras milionojn da senlaboruloj, da senhejmuloj kaj da malriĉuloj, dum oni samtempe disponigas miliardojn da eŭroj por savi bankojn. La publikaj servoj kaj la publikaj entreprenoj estas primitivigataj, sociaj havaĵoj komercistaj, bankaj kreditoj transformataj en publikajn ŝuldojn, kiuj premas la dorson de la laboruloj.

  • Anstataŭ „demokration kaj liberecon” oni enkondukas novajn meĥanismojn por engipsigi civitanojn kaj kontroli Interreton. Demokratiaj libereco, inkluzive de la sindikataj rajtoj, estas atakataj. La ekstremismo kaj faŝismo, kiuj en la 20-a jarcento estis venkitaj de la batalo de la popoloj, en la tuta Eŭropo reaperas, dum la kontraŭ komunismo kaj la falsado de la eŭropa historio alprenas institucian karakteron. En kelkaj membroŝtatoj la ultradekstraj fortoj partoprenas en la registaro, dum la sistemo permesas al ili disvastigi la venenon de rasa malamo, de fremdulmalamo, de ŝovinismo, de seksismo kaj de malamo al samseksamuloj kaj dubigi la ideon de egaleco.

  • Anstataŭ „pacon”, la EU militismigas kaj konstante profundigas sian organisman ligon kun la NATO. Per la kreado de strukturita kunlaborado en armea kampo (PESCO) oni nun enkondukis novan fazon de militismo, kiu signifas interalie pli da elspezojn por la armeoj kaj „alidirektadon de la investoj” al la armad-industrio kaj al armil-komerco. Samtempe la EU partoprenas en akrigo de intervenoj kaj agresoj kontraŭ ŝtatoj kaj popoloj, kio montriĝas en sia kompliceco kun Israelo en la dramo de la palestina popolo.

  • Anstataŭ protekti la medion, la EU subordigas sian median politikon al la leĝoj de la merkato. La skandalo de multnaciaj konzernoj, kiuj rompas la median juron, kaj la preterlaso fari necesajn decidojn por batali kontraŭ la klimat-ŝanĝiĝo, kaj la dramaj sekvoj de la mediaj problemoj por la popoloj atestas pri la abismo inter deklaroj kaj disponoj.

  • Anstataŭ montri solidarecon kaj alfronti la kaŭzojn, kiu instigas milionojn da homoj forlasi siajn landojn, la EU sekvas politikon, kiu akrigas la situacion. Ĝia partopreno en imperiismaj intervenoj en la Proksim-Oriento kaj en Nord-Afriko multobligis la nombron de rifuĝantoj. La ŝarĝoj de la kolonia pasinteco lige kun la novkolonia politiko de ekspluatado de la afrikaj kaj aziaj landoj kreis diablan cirklon el malriĉeco kaj subevoluo, kiu instigas tutajn popolojn serĉi pli bonan vivon en Eŭropo. Samtempe la grandkapitalo en la eŭropaj landoj vidas la rifuĝantojn kaj migrantojn kiel malmultekostajn laborfortojn, kiujn ĝi volas ekspluati por subfosi la laborrilatojn. Neniu dubas, ke migrado kaj la rifuĝanto-krizo estas kompleksa kaj multtavola temo. Militismo, rasismo kaj fremdulmalamo tamen neniam povas esti la respondo. La progresemaj fortoj estas alvokitaj, en ĉiu EU-lando batali por reagi laŭ la popoljuro kaj zorgi por ke antaŭregu la principoj de solidareco, de la internaciismo kaj de la klasa unueco de la laboruloj.

     

La popoloj volas kaj bezonas alian Eŭropon – alia Eŭropo eblas!

Aldone al la kadro de la traktaĵoj, de la komunaj decidoj kaj de la stabiliga interkonsento la EU en la lastaj jaroj kreis drakonan meĥanismon por sufoki la kontroladon pri la buĝetoj kaj pri la financa politiko de la membroŝtatoj per la imposta pakto, la „ekonomia bonregado” („Economic Governance”) kaj la „Eŭropa duonjaro”. La ekonomia kaj financa unio profundiĝas, ekonomi-politikaj dependec-rilatoj estas instituciigataj, la suvereneco de praktikado de alia politiko sur nacia nivelo estas nuligata, la demokratio kaj la rajto de la homoj je socal-ekonomia evoluo subfosataj. La „banka unio” premas al giganta koncentriĝo de la kapitalo kaj al kontrolado de la financaj sistemoj de la ŝtatoj. Liberkomercaj traktatoj kun la potencaj centroj de la mondo (ekz-e CETA kun Kanado) kombinitaj kun la novkolonia komerca politiko kun la evoluantaj periferioj de la mondo konsistigas la eksteran aspekton de plej profunde maljusta kaj ekspluatisma ekonomia modlo.

Demokratio, ŝtato kaj popola suvereneco estas dubigataj per trudado de politikaj kaj ekonomiaj dominad-rilatoj diktataj de la direktorejo de la grandpotencoj kaj determinataj de la interesoj de la ekonomiaj kaj financaj grupoj. La elektitaj registaroj estas celoj de okulfrapaj minacoj kaj de ĉantaĝoj.

Popoldecidoj estas ignorataj aŭ ripetataj ĝis kiam la popolo voĉdonas tiel, kiel la EU deziras.

La avertoj de la progresemaj fortoj pri la karaktero, la politiko kaj la kurso de la EU – difinitaj en la traktaĵoj kaj profundigitaj de la dekstraj fortoj kaj de la socialdemokrataro de Eŭropo, kiuj realigis ilin – pruviĝis veraj. Sed la EU ne nur ne aŭskultas la voĉojn de la popoloj, sed ankaŭ akrigas la atakon al la vivnivelo kaj al la rajtoj de niaj civitanoj. Sub la slogano „Pli da Eŭropo” la ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la EU diskutas ne pri alia vojo aŭ pri alia Eŭropo, sed pri la rapido, en kiu la EU de la monopoloj, de la militismigo kaj de la direktejoj estu fortigota. Aliflanke, la naciismo kaj rasismo de la ekstremdekstruloj ne nur ne estas alternativo, sed ili ankaŭ prezentas la plej reakcian vizaĝon de la kapitalismo, kiu memorigas pri la plej mallumaj tempoj de Eŭropo.

La krizo en la EU – rezulto de la kapitalismo kaj de ĝiaj kontraŭecoj – dramece metis en la antaŭon de la scenejo ĉiujn problemojn kaj montris, ke la strukturo de la EU en sia esenco ne estas reformebla, ĉar ĝiaj traktatoj difinas novliberalajn kaj militismajn strukturon kaj procezon. Vojo al efika kunlaborado en Eŭropo devas nepre baziĝi sur la principoj de suvereneco, de libereco, de demokratio, de socia progreso kaj de la paco.

Alia Eŭropo eblas, necesas kaj estas pli aktuala ol iam ajn antaŭe. Alia Eŭropo – Eŭropo, kiu servas al la laboristoj kaj al la popoloj kaj al iliaj bezonoj – povas estiĝi per radikala ŝanĝo en la bazoj, sur kiuj la EU estas konstruita. Radikala ŝanĝo, konceptita kaj decidita de la laboristoj kaj de la popoloj de Eŭropo.

La historio de la eŭropa kontinento estas plena de aktivulaj kaj revoluciaj postlasitaĵoj. Tio pruvas, ke la popoloj – kun la laboruloj kaj la junularo kiel la pionira potenco – per siaj bataloj povas haltigi la nunajn atakojn kaj barbarajn disponojn; denove bloki la vojon de la ekstremdekstrismo kaj de la faŝismo; liberigi la vojon al grandaj sociaj ŝanĝoj kun kontraŭimperiisma kaj kontraŭmonopolisma karaktero: krei alternativon al la kapitalismo kaj al ĝiaj sakstratoj; denove montri la vizion de konstruado de novaj socioj por progreso, paco kaj socia justeco.


 

Ni unuigas fortojn
Ni fortigas la batalojn

La komunistaj, progresemaj, kontraŭkapitalistaj, kontraŭ-novliberalaj, maldekstraj kaj ekologiaj fortoj, kiuj subskribas tiun ĉi alvokon, opinias, ke la okazontaj elektoj al la Eŭropa Parlamento en Majo de 2019 estas grava ŝanco por esprimi nian batalon por la nuntempo kaj por la estonteco de niaj landoj kaj de nia kontinento.

Ni scias, ke la danĝero de la ekstremdekstruloj estas hodiaŭ granda minaco por nia kontinento kaj por ĝiaj popoloj, kiu estas subtenata ankaŭ de la Trump-registaro en Usono. La regantaj fortoj kaj interesoj de la EU ne povas ĉirkaŭdigi tiun minacon, ĉar ĝuste ilia politiko sterkas tiun grundon, kiu generas ĝin, dum kelkaj eĉ malkaŝe kunlaboras kun la ekstremdekstruloj. Nur la fortoj de la progreso, la fortoj, kiuj batalas por la laboraj kaj sociaj rajtoj kaj por la suvereneco de la popoloj, povas esti la bastiono de rezistado kontraŭ la ekstremdekstruloj kaj kontraŭ la faŝismo. Pro tio ilia fortigo estas la opcio por ĉiu demokrato kaj por ĉiu progresema civitano de ĉiu el niaj landoj. Ni alvokas la laborulojn, la junulojn, la virinojn kaj tute ĝenerale la popolojn de la membroŝtatoj de la EU esprimi siajn postulojn, strebojn, batalojn kaj viziojn per sia voĉo dum la voĉdonadoj por la Eŭropa Parlamento kaj fortigi la fortojn, kiuj – kiel ni, la partioj, kiuj subskribas tiun ĉi alvokon – staras ĉe la unua fronto en la laboraj kaj sociaj bataloj kaj devontigas sin daŭrigi la batalon:


 

Por Eŭropo de sociaj rajtoj

Tiu servas al tiuj, kiuj produktas la riĉaĵon kaj movas la ekonomion, nome al la laboruloj; tiu sekurigas daŭremajn, stabilajn, plentempajn kaj indajn laborlokojn por ĉiuj; tiu restarigas sociajn atingojn kaj rajtojn kaj subtenas ilin; tiu defendas kaj subtenas publikajn servojn; garantias la rajton je klerigado kaj je laboro por la juna generacio kaj adekvatan vivnivelon por aĝaj kaj minacataj sociaj grupoj; tiu rekonstruas kaj etendas infrastrukturojn por subtenado de familioj, infanoj kaj handikapuloj.

Por Eŭropo de ekonomia, socia kaj ekologie daŭrema progreso

Por vojo de socia kaj ekonomia disvolvado de nia kontinento, kiu subtenas veran kaj konstante kreskantan konverĝadon inter la diversaj landoj; kiu baziĝu sur publikaj investprogramoj por la sociala politiko, sur daŭrema uzado de la naturaj resursoj kaj sur la protekto de la medio; kiu faras radikalajn disponojn kontraŭ la klimatŝanĝo kaj samtempe garantias sociaj justecon; kiu subtenas la produktadan potencialon de ĉiu lando sub respektado de la rajto disvolvi modelon de daŭrema disvolvado; kiu defendas la publikan karakteron de la strategiaj sektoroj de ĉiu lando kaj subtenas malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn; kiu ĉesigas la impost-oazojn, liberajn kaj senregulajn kapital-moviĝojn kaj kiu kontraŭbatalas kaj impostas la spekulajn agadojn de la kapitalo.


Por Eŭropo de paco kaj de kunlaborado kun ĉiuj popoloj de la mondo

Eŭropo, kiu respektas la Ĉarton de la Unuiĝinta Naciaro kaj la popoljuron, inkluzive de la principoj de memdeterminado de la popoloj kaj de la teritoria integreco kaj suvereneco de la ŝtatoj; kiu rifuzas la vetarmadon kaj la militismigon de la internaciaj rilatoj; kiu apogas ĉesigon de la eksteraj agresaj enmiksiĝoj kaj de eksteraj agresoj; kiu ĉesigas agresemajn militajn aliancojn kiel la NATO kaj la ekzistadon de eksterlandaj militbazoj kaj kiu alstrebas malarmadon, inkluzive la forigon de ĉiuj atomarmiloj el la teritorioj de la membroŝtatoj kaj la kompletan forigon de atomarmiloj. Por Eŭropo, kiu subtenas la egalrajtan kaj ambaŭflanke avantaĝajn kunlaboradon kaj amikecon inter la popoloj de la tuta mondo – politikan, ekonomian, socian kaj kulturan kunlaboradon.


 

Por Eŭropo de demokratio, de kunlaborado inter suverenaj kaj egalrajtaj ŝtatoj

Por Eŭropo, kiu respektas la demokration kaj la demokratian partoprenadon, la suverenecon kaj la egalrajtecon de siaj ŝtatoj, la kulturan multecon kaj identecon de ĉiu popolo, la rajtojn de la malplimultoj; Eŭropo, kiu estas regata ne de direktejoj, de premgrupoj kaj de pli potencaj ŝtatoj, sed de la popoloj.


Por Eŭropo de libereco, de rajtoj kaj de solidareco

Por Eŭropo, kiu defendas la demokratiajn liberecojn, ekzemple sindikatajn rajtojn, civitanajn rajtoj kaj socialajn rajtojn – inkluzive de la ciferecaj rajtoj de la civitanoj, de la privata sfero, de la protekto de personrilataj datumoj kaj de la neŭtraleco de Interreto; kiu rifuzas subpremajn, denuncajn kaj superrigardajn meĥanismojn; kiu en la praktiko garantias la egalecon de ĉiuj homoj sendepende de sekso, de etna aparteco, de haŭtkoloro, de religio, de handikapo kaj se seksa identeco; kiu kontraŭbatalas ĉiajn formojn de diskriminacio de virinoj kaj kiu fortigas la rajtojn de la virinoj, inkluzive de iliaj seksaj kaj reproduktaj rajtoj.

Ni kunlaboras kaj fortigas la frakcion de la Maldekstruloj en la Eŭropa Parlamento

Tiucele ni plu disvolvos nian kunlaboradon, kaj ni devontigas nin daŭrigi la laboron de la frakcio de la Unuiĝinta Eŭropa Maldekstro/Norda Verda Maldekstro (GUE/NGL) en la Eŭropa Parlamento surbaze de egaleco kaj de reciproka respekto de niaj diferencoj, vojoj, spertoj kaj apartecoj; daŭrigi nian komunan procedon tra la GUE/NGL kiel areno de kunlaborado, kiu koncentriĝas al la multaj aferoj kiuj kunligas nin en la batalo por alia Eŭropo.

Ni konfirmas la karakteron kaj la identecon de tiu frakcio kiel komuna spaco de kunlaborado inter komunistoj, laboristoj, progresemaj, maldekstraj kaj ekologiaj fortoj, kies komuna celo estas doni voĉon al la bataloj de la laboruloj kaj de la popoloj ene de la Eŭropa Parlamento; laŭte diri kaj proponi progreseman, klare alian politikon ol tiu, kiun la dekstruloj kaj socialdemokratoj sekvis kaj daŭre sekvadas; doni esprimon kaj enhavon al la batalo por alia vojo por Eŭropo.

Per la subskribo de tiu ĉi alvoko ni devontigas nin defendi tiujn ĉi celojn kaj gvidliniojn. Ju pli nia forto grandas, des pli fortiĝas la bataloj por Eŭropo de kunlaborado, de socia progreso kaj de paco.


Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano 2019-01-10 de la gazeto Unsere Zeit (UZ) de la Germana Komunista Partio (DKP).

Rimarko: La listo de la subskribintaj partioj je la redaktofino de tiu ĉi UZ ankoraŭ ne estis kompleta. Ĝi aperos en la venontaj tagoj ĉe http://news.dkp.de/ .

Ĝis la 16-a de Januaro 2019 subskribis la jenaj KP:

1. AKEL (Kipro)
2. KP Aŭstrujo (KPÖ)
3. Partio de la Laboro de Belgujo (PTB/PVDA)
4. KSCM (Ĉeĥujo)
5. KP de Danlando (DKP)
6. KP en Danlando (KPiD)
7. KP de Finnlando (SKP)
8. Franca KP (PCF)
9. Germana Komunista Partio (DKP)
10. La Maldekstro (Germanujo)
11. Itala KP (PCI)
12. Partio de Komunista Novfondiĝo – Eŭropa Maldekstro (Italujo)
13. KP de Luksemburgio (KPL)
14. KP de Malto (PKM)
15. Portugala KP (PCP)
16. KP de Hispanujo (PCE)
17. Unuiĝinta Maldekstro (Hispanujo)
18. Komunisto de Katalunujo
19. Unuiĝinta kaj Alternativa Maldekstro (Katalunujo)
20. Anova Irmandade Nacionalista (Galico)