2. Vi konstruos ŝipojn!

Pli ol cent verstojn de Moskvo ĝis Pereslavlo-Zalesskij la cara ŝipa trajno trairis dum du tagnoktoj. Apud komerca vilaĝeto Rostokino multaj ĉaroj fiksiĝis en koto, estis decidite ne atendi ilin. Petro, malpacience insultante, urĝadis la veturigistojn, por veni al la lago ĝis vespero. Ĝuste tiel fariĝis — antaŭ la nokto la homoj falis dormi ĉe la bordo mem, la malfacila vojo kaj sufoka varmego faligis la plej eltenemajn.

Ĉe mateniĝo Petro, ŝveliĝinta pro fortaj kulaj pikoj, ordonis tamburi alarmon. La ludsoldatoj, kvazaŭ ne estus la tamburado, hurlado de kornoj, plu dolĉe dormis sur la rosa herbo. Servistoj vekadis siajn sinjorojn, tiradis iliajn piedojn, verŝadis lagan akvon en la vizaĝojn.

— Ho, patro nia, kiom vi estas malpacienca! — riproĉis Golicin Petron.

Petro ne respondis, nur kraĉis malproksime flanken. Super la apenaŭ plaŭdanta lago staris nebulo, en kvieta, varma aero de la komenciĝanta tago zumis kuloj...

El la arbaro plu estis trenantaj sin postiĝintaj ĉaroj kun traboj, ligno, segitaj tabuloj, rompita ŝtono. Ligitaj ĉevaloj de la ludsoldatoj estis ronkantaj sur la herbejo...

— Konstrui floton sur la lago restos Apraksin kun Ievlev! — diris Petro, alirante al la caraj tablestroj kaj la ludsoldatoj, inter kiuj ĉe la akvo mem staris Golicin, la maljuna Timmerman, Apraksin kaj la nederlandaj majstroj Koort kaj Karsten Brandt. — Konstrui floton, kaj por tio — ŝipkonstruejon. Konstrui ankoraŭ sur fostoj, kiel antaŭ nelonge ni pensis, varfon konvenan por ŝipoj. Ankoraŭ konstrui baterion sur kabo Gremjaĉij. Kaj vi, Voronin, instruos por la floto matrosojn...

Jakimĉjo Voronin palpebrumis, Ievlev kun Apraksin nerimarkeble interrigardis. Boriso Aleksejeviĉ Golicin silente rigardis al la kvieta lago, kvazaŭ vidis tie kaj floton, kaj baterion sur la bordo, kaj la ŝipkonstruejon. La vizaĝo de Timmerman estis timigita.

La pafistoj, la rajdistoj kaj la veturigistoj, lavinte sin kaj siajn vestaĵojn en la lago, foriris al Moskvo. Petro Aleksejeviĉ gastis nur dum kelkaj tagoj, penis kun Timmerman kaj la nederlandanoj ripari malnovan jaĥton, sed ne atinginte rezulton, forrajdis kun Golicin, Menŝikov, Izmajlov hejmen — komandi surterajn ludajn batalojn.

Baldaŭ la caro sendis kampulojn por enbati fostojn, konstrui varfon, ĉarpenti arbotrunkojn por estontaj ŝipoj. Estro super la kampuloj ne estis; kia estos varfo, neniu sciis ĝuste; kiaj traboj necesas por ŝipoj kaj kiaj estos ŝipoj, eĉ Franco Teodoroviĉ Timmerman ne povis diri. Por Apraksin, Ievlev, Voronin kaj Ĉemodanov kun la nederlandaj maljunuloj la vilaĝaj ĉarpentistoj konstruis kabanon: du glimaj fenestretoj, tera planko, forneto. Samloke ili kuiradis en gispoto kion ajn — brasiksupon kun ŝinko, fiŝsupon, fritadis lagajn fiŝojn...

La alpelitaj kampuloj — nenutritaj, koleraj, deŝiritaj de sia propra afero por nesciate kia kaŭzo, pikitaj de kuloj — kutimiĝis iradi en vilaĝeton Veskovo — por nutri sin per tio, kion ili sukcesos akiri.

Timmerman kun siaj maljunuloj — Karsten Brandt kaj Koort - ĉiuvespere longe konversaciadis, skribadis sur ardezo, desegnadis, sed nenion bonan sukcesis desegni. En sabata vespero, kiam Ievlev kun Apraksin revenis el banejo de Veskovo, Franco Teodoroviĉ konfesis, ke la ŝipkonstruejon desegni li ne povas, ĉar tiun aferon li ne scias. La maljunuloj Brandt kaj Koort kapjesis — jes, jes, ni ne povas, ne scias, antaŭe sciis, sed nun forgesis, kaj ankaŭ estas malfacile konstrui ŝipkonstruejon ĉi tie.

— Kial tiel? — demandis Apraksin. — Pipojn fumi vi scias kaj nin instruas, sed ŝipkonstruejon forgesis...

Silvestro Petroviĉ eksidis sur la benkon, enpensiĝis. Apraksin estis paŝanta tra la domo — de la tablo al la angulo, de la angulo al la tablo. Jakimo Voronin estis ronĝanta la ungojn, suspiranta.

— Ĉu ne okazos tiel, ke Petro Aleksejeviĉ tiun ĉi amuzon subite forgesos? — demandis li nelaŭte.

Ievlev same nelaŭte respondis:

— Sed ĉu tio por vi estos ĝojo, Jakimo? Ĉu ni ne parolis pri tio, kiaj bravaj maristoj ni estos post paso de tempo? Aŭ ni ne vidis en nia imago fregatojn kaj galerojn? Ĉu vi forgesis?

Juna nobelido Baĉjo Rĵevskij desaltis de sur la forno, surĵetis kaftanon sur siajn frostosentemajn ŝultrojn, diris grumble:

— Tio estas afero ne nia — la floto. Patro mia ĝuste tiel al mi diris. Floto estas afero fremdlanda. Ne estis tio ĉe niaj patroj, kaj ni tion ne bezonas. Varfo sur fostoj! Ja kia tia varfo, de kie ĝi falis sur nian kapon? Ŝipkonstruejo, kanonoj sur lago...

— Ĉu vi ne satdormis? — malmilde demandis Apraksin. — Iru, ĝisdormu. Tie, eble, estas pli varme, sur la forno... Iru, iru, Bazilo Andrejeviĉ, tro babilema vi iĝis, kiel mi vidas...

Rĵevskij, timiĝinte, ke li diris troaĵon, tuj komencis elturniĝi:

— Dio estu kun vi, Teodoro Matejeviĉ, kion mi scias? Mi ĵus alveturis, estas juna, malsaĝa...

— Do, sidu sur la forno...

Bazilo ĉirkaŭvolvis sin pli dense, ĵetis el sub la frunto rigardon al Apraksin, metis blondan kreskintan tufon sur la orelon. Prudente ekparolis Franco Teodoroviĉ Timmerman:

— Necesas konstrui la ŝipon, ĉar sinjoro Peter povas tute ne aprobi nin, se ni al li ne konstruos fregaton. La baterio sur kabo Gremjaĉij — tio estas bona. Sonhorloĝo — same estas bona. Kaj ankaŭ la varfon ni konstruos, — tio estas afero ne komplika, ni konstruos simple, sen ajnaj artifikoj. Sed se, sinjoroj, deziras ni komplezi nian Siron, tiam endas al ni fari tion, por kio pafados la luda baterio, por kio iros la sonhorloĝo, por kio staros nia malgranda varfo. Necesas konstrui kun tuta eleganteco kaj inĝenieco malgrandan ludan, gajan ŝipeton. Ĉu prave?

Teodoro Matejeviĉ demetis de la kandelo la karbiĝintan pinton de la meĉo, ĵetis atentan rigardon al Timmerman.

— Sed se tiu amuzo iĝos ne amuzo? Ne vidas mi, Franco Teodoroviĉ, kaŭzon, por nur komplezi al Petro Aleksejeviĉ, anstataŭ mem cerbumi iomete. La Siro ne aĝas ankoraŭ dek ok jarojn, multaj el ni aĝas multe pli. Kaj ne servutuloj ni estas por li, sed bonaj konsilantoj...

En la kabano estiĝis silento. Timmerman kvazaŭ kun miro estis rigardanta al Teodoro Matejeviĉ. Jakimo ree komencis ronĝi la ungojn. Nur sola Ĉemodanov, nenion kompreninte, ekparolis konsole:

— Amikoj, amikoj, por kio ni pri ne nia afero cerbumu? Kion al ni nia Siro ordonis, tion ni faros kun tuta diligento, kaj ĉu por amuzo aŭ ne por amuzo — tio nin ne koncernas. Urĝe necesas konstrui la varfon, kaj la ŝipkonstruejon, kaj la ŝipon, kaj tian ŝipon, ke ĝi ne dronu, savu Dio, sed navigu, kaj bonorde, kun velo kaj rigilaro, kaj ke kanono sur ĝi pafu. La rotestro1, kvankam estas en Moskvo, nur pri la mara metio pensas; endas al ni fari, kion ni povas. Se ni ne sukcesos — ni responsos, povas fali en malfavoron. Kaj se sukcesos — iros nia ŝipo kun pafado sur la lago, kaj kun laŭta pafado. Siro rotestro ege ŝatas, ke kanono laŭte pafu...

Ievlev interkaptis rigardon de Apraksin: strabe, kun kaŝita moko rigardis Teodoro Matejeviĉ al Ĉemodanov. Kaj kuŝiĝante por dormo, nelaŭte diris:

— Odoraĉas niaj amikoj! Abomene esti kun ili. Alian penson en la kapo ili ne havas, krom nur kiel komplezi kaj flati...

— Junaj ankoraŭ! — pacige respondis Silvestro Petroviĉ.

— Por io junaj, sed por io maljunaj: kiel la manon al Petro Aleksejeviĉ kisi aŭ riverenci ĝis la tero — pri tio ili estas majstroj... Baĉjon Rĵevskij-on prenu por ekzemplo.

— Ne en bona vi estas humoro hodiaŭ...

Apraksin kolere silentis. Sur la muroj kun susuro estis irantaj blatoj. Pluvo senĉese tamburadis al la glimaj fenestretoj. Egale, trankvile, kvazaŭ post plenumita malfacila laboro, estis ronkantaj la nederlandaj kvietaj maljunuloj. Ievlev flustre vokis:

— Ĉu vi dormas, Teodoro Matejeviĉ?

— Ne dormas. Kia povas esti dormo...

— Estas libroj bonaj, de la oĉjo mi aŭdis, se ni povus ilin akiri: pri konstruado ŝipa, pri navigacio, iuj glorindaj viroj tiujn librojn skribis...

Teodoro Matejeviĉ ne respondis, iom poste suspiris:

— Akiri multon necesas...

Poste, en malfrua nokto, Ievlev estis arde parolanta:

— Mia oĉjo, viro de alta saĝo, estro de la Ambasada Kancelario2 Poluektov Rodiono Kiriloviĉ, antaŭ nelonge, kiam mi estis en Moskvo, dubis pri nia ŝipkonstruejo kaj rakontis, kiel estis, kiam Ordin-Naŝĉokin en Dedinov «Aglon» konstruis: feron neniu fabrikanto donis, la Kanona Kancelario puliojn ne povis fari, kaj kiam forĝisto iĝis necesa, tiam oni skribis leteron — kvazaŭ estas unu metiisto, sed eĉ tiu ne estas, ĉar estis al li ordonite forĝi langon por granda sonorilo de la Endormiĝo de la Dipatrino.

Apraksin ekridis en mallumo:

— Ĉu en Rusujo ili ne povis trovi forĝiston?

— Sed por kio al ili, Teodoro Matejeviĉ, sian postaĵon malkvietigi? — en malgajo ekkriis Ievlev. — Ĝuste sur tio Bazilo Baziljeviĉ princo Golicin sidas: tiel estis, tiel estas, kaj tiel estu plu.

Teodoro Matejeviĉ enpensiĝis, poste demandis:

— Kiel vi supozas, Silvestro, por kio Naŝĉokin la ŝipojn konstruis?

Ievlev ne respondis.

— Vi povus pridemandi Poluektov-on, li dum kiom da jaroj kronikojn legadas... Kaj kiam vi estos en Moskvo — iru en la Kancelarion, eble, tie ankaŭ desegnoj estas, kiel ŝipojn konstrui, kian ili rigilaron bezonas, kiel varfon fari.

Matene, ankoraŭ antaŭ sunleviĝo, Ievlev vekis Francon Teodoroviĉ-on. Tiu levis de leda kuseno sian ĉifitan de la dormo vizaĝon, reĝustigis sur la kalva kapo noktoĉapon kun kvasto. Silvestro Petroviĉ diris malmilde:

— Sufiĉas dormi, sinjoro majstro. Ni scias malmulte, vi scias pli multe! Kaj tagoj pasas sen utilo. Ekstaru kaj prenu grifelon, ni lernos!

Timmerman rapide leviĝis, lavis sin, eksidis al la tablo. Apraksin, Ievlev, Lukov kun severaj vizaĝoj estis atendantaj. Franco Teodoroviĉ alŝovis al si la ardeztabulon, tusis, enpensiĝis, ankoraŭ tusis.

— Jen kio! — diris Apraksin. — Vi, Franco Teodoroviĉ, komplezu nin, rememoru, kion vi mem en la pasintaj jaroj lernis. Sidu hodiaŭ kaj morgaŭ — rememoru. Ni ne ŝercojn ŝerci bezonas, sed aferon fari. Hodiaŭ estas mardo, ĵaŭde ni al tiu ĉi tablo eksidos, kaj tiam ne tusu.

Tage oni alpelis katenitojn. Unu el ili — alta, maldika, kun ĉapo da krispaj grizaj haroj, kun barbo — longe rigardis, kiel laboras pri la ŝipkonstruejo Ievlev kun Apraksin, poste kriis al Silvestro Petroviĉ:

— He, sinjoro, alvenu! Mi mem ne povas, la piedoj tro laciĝis...

Silvestro Petroviĉ svinge enbatis la hakilon en trabon, aliris al la katenito. Tiu estis sidanta sur holmeto, rigardanta per severa rigardo de la profunde enkaviĝintaj okuloj.

— Kion vi konstruas?

— Ŝipkonstruejon ni konstruas! — malafable respondis Ievlev.

— Kiu do ĝin tiel konstruas? Vi alpelis homamason, sed tute senutile. La kavoj ja por kio estis elfositaj? Jen kio: iru vi en la urbon Arĥanĝelan, kiu estas ĉe Dvino apud la Blanka maro. La Arĥanĝela urbego estas de la tuta maro pordego. Tie majstron serĉu, spertulon, lertulon...

— Ĉu vi el tie devenas?

— Kial el tie? Mi estas el ĉi tie, sed estis tie, la maron-oceanon vidis. Konstruas oni ŝipojn kaj en Arĥangelsko, kaj en Kemo, kaj en la tuta Blankmario.

— Kaj ĉu vi mem en tiu afero komprenas?

La katenito respondis morne:

— Mia afero estas morti...

Kaj forturniĝis — rigardi al la kvieta malvarma aŭtuna lago.

Nokte antaŭ dimanĉo pli ol cent kampuloj, alpelitaj por konstruado de la ŝipkonstruejo, la varfo kaj ŝipoj, — foriris. Kun ili fuĝis ankaŭ la katenitoj — ĉirkaŭ dek homoj. Fostojn oni enbatadis nun pli malofte, trabojn ĉarpentadis malpli vigle. Bruadis longaj sombraj pluvoj. Timmerman, mem rememorante tion, kion iam lernis, instruadis matematikon al Apraksin, Ievlev kaj Lukov. Rĵevskij kaj Voronin kategorie rifuzis lerni, diris, ke ne tiom malriĉas iliaj bienoj, por laborigi iliajn kapojn...

En la somera tago de Kosmaso kaj Damiano3 ĉiuj laboroj sur la lago haltis. La kampuloj dum kvara tago ne estis ricevantaj panon. Ne estis kion kuiri, la homoj silente kuŝis en humidaj terkabanoj, iuj fosadis en la arbaroj radikojn, aliaj almozpetadis pro Kristo en Veskovo. Vole-nevole necesis forlasi la konstruatan ŝipkonstruejon kaj veturi en Moskvon.

Kancelariestro Pafnutio Ĉerdincev, skrapante sian barbon per la ungoj, komencis enuige paroli al Apraksin kaj Ievlev, ke la amuzoj sur la lago ege multe kostas por la fisko, ke estas ordono ne plu doni nutran monon, kaj se la princo-gardanto diros, tiam li, kancelariestro, certe subskribos la etaton.

Ievlev, perdante sinregadon, kriis, ke Bazilo Baziljeviĉ Golicin al la granda monarĥo ne donis kanonojn, tio estas sciata de la kancelariestro, kaj tial li denove sendas ilin al Golicin. La kancelariestro humile silentis, atendante, ĝis la veninto de la lago ĉesos koleri. Paroli kun li ne havis sencon. «De Sofia4! — decidis Ievlev. — Por ŝi li staras! Do, ni memoros!»

En Moskvo kaj en la Furaĝa, kaj en la Nutra, kaj en la Grena kancelarioj oni donis nenion sen ordono de la princo-gardanto. Ievlev kaj Apraksin ree enseliĝis. Dum tuta tago ili serĉis la caron — li estis nek en Kolomenskoje, nek en Vorobjovo, nek en Preobraĵenskoje. Ili malsekiĝis, malsatiĝis, lacigis la ĉevalojn kaj nur antaŭ nokto trovis Petron Aleksejeviĉ-on en la germana kvartalo5 — en Kukujo, en la domo de Lefort6.

La caro sidis en malalta pura varma saloneto kun multegaj speguloj, per ŝraŭbilo malboltante germanan mallongtuban muskedon kun malpeza fusto, garnita per arĝento. Lefort, en puntaĵoj, afable, kun riverenco petis la venintojn eksidi, ripozi, esti gastoj en lia modesta domo, prokrasti la aferojn por morgaŭ. Sed nek Apraksin, nek Ievlev eksidis. Per du raŭkaj gorĝoj, interrompante unu la alian, ili ekparolis, ke tiel ne povas daŭri plu — aŭ konstrui ŝipojn en Pereslavlo-Zalesskij, aŭ forlasi tiun ideon kaj ne malŝpari la tempon vane.

Petro kuntiris la rondajn brovojn, forte kunpremis la malgrandan knaban buŝon, ne trafante en la manikojn, longe surmetadis la kaftanon. Lefort kun kandelingo en la mano iris akompani lin, konsole premis la kubuton de Petro, diris, ke eĉ ĝis la mateno li tamen atendos lian caran moŝton por vespermanĝo.

— Atendu! — ordonis Petro.

Kiam ili estis eksidantaj sur la ronketantajn sub pluvego ĉevalojn, en la malsekajn selojn, subite ili domaĝis pri la varmaj lumoj de la Leforta domo, domaĝis, ke ili ne manĝis tie varman manĝaĵon, ne varmigis sin...

Silente, vipante la ĉevalon per tatara skurĝo, Petro Aleksejeviĉ estis pelanta ĝin al Kitaj-urbo, al la Kitaja muro7, kie apud Koncipa preĝejo loĝis en sia domo la kancelariestro Ĉerdincev. Jam en la urbo, reteninte la ĉevalon, Petro atendis Apraksin-on kaj Ievlev-on, demandis, kio estas sur la lago. Teodoro Matejeviĉ rakontis ĉion senkaŝe, kiel ĉiam — rekte kaj trankvile. Ievlev rakontis pri Arĥangelsko, ke onidire estas tie bonaj majstroj de ŝipa metio. Petro vigle turniĝis al Silvestro Petroviĉ, demandis:

— Ĉu vere?

Kaj aldonis:

— Eksciu ĝuste, se estas tiel — veturu tien por majstroj. Veturigu ilin al la lago...

La kancelariestro Ĉerdincev, enferminte sin per ĉiuj rigliloj, sub bojado kaj graŭlado de ĉenhundoj, estis ludanta kun gastoj malpermesitan ludon — ĵetkubojn, kiam al la pordego ekfrapis la caro Petro Aleksejeviĉ. La ludo estis tuj kaŝita, la kancelariestro ĵetiĝis sur benkon — ŝajnigi sin malsana, sed la caro per piedbato faligis la benkon kaj ektrenis Ĉerdincev-on en la Kancelarion, piedbatante lin per la boto kaj farante punon dum irado. Freneziĝinte pro teruro, kvazaŭ mutiĝis la kancelariestra edzino, eĉ forgesis doni al Pafnutio ĉapon. La kancelariestro, ne kutimiĝinta al batoj, tuj konfesis sian timon antaŭ la princo-gardanto Golicin kaj denuncis aliajn kancelariestrojn — kaj de la Grena, kaj de la Furaĝa. Petro iris pluen kun Apraksin, kaj Ievlev-on lasis kun Ĉerdincev — skribi etatojn por la lago.

Dum la tuta longa nokto Pafnutio almetadis al la ŝveliĝinta fizionomio krenan raspaĵon, kalkuladis ŝovelilojn, sitelojn kaj barelojn8 — pizojn, farunon, buteron, grion, oĥadis kaj ĉe la mateniĝo sendis al la lago ĉaran trajnon.

— Sed oni diradis — ili havas amuzon ĉe Pereslavlo, — diris la kancelariestro, forakompanante Silvestron Petroviĉ-on. — Bona amuzo — se ili per tiaj trajnoj voras...

— Vi, Pafnutio Nikitiĉ, por la fisko pli multe kostas! — rimarkis Ievlev. — Tre pli multe...

— Sed ja anstataŭe kia kapo! — memkontente konsentis la kancelariestro. — Min eblas eĉ torturi, eĉ tranĉi, eĉ per fajro bruligi, eĉ sur pendigilon pendigi — ne malkovriĝos eĉ tiom...

Kaj li montris per la ungo, kiom ne malkovriĝos.

— Mi estas saĝa, pro tio oni min tenas!



1. La rotestro — t.e. Petro I (lia rango en la ludarmeo).
(esperantigebla kiel «Prikazo»), t.e. laŭvorte «ordonejo» — administra organo en Rusio ĝis la epoko de Petro I, ekvivalenta al ministrejo aŭ departemento. La tradukinto preferis ne enkonduki novan ekzotan vorton, sed traduki per konata vorto «Kancelario».
3. La 1-a (novstile la 14-a) de julio.
4. Sofia Aleksejevna (1657–1704) — rusa caridino, en 1682–1689 regento de Rusio. Bazilo Golicin estis ŝia favorato. En 1689 Petro I, ŝia frato, aĝis 17 jarojn kaj povis jam surtroniĝi, tamen Sofia plu tenadis en siaj manoj la potencon. Inter Petro kaj Sofia ekzistis streĉita malamikeco kaj malfido. Post multaj konfliktoj (inklude atencon kontraŭ Petro) Sofia estis forigita de la potenco fare de Petro kaj ekzilita en monaĥinejon.
5. La germana kvartalo — kvartalo en Moskvo, en kiu loĝis diversnaciaj eŭropanoj (la rusa vorto «germano» — tiu vorto signifis «mutulo», t. e. nescianto de la rusa lingvo). Ekde 1652 tiu kvartalo situis ĉe rivereto Kukujo (kaj ankaŭ alia nomo de la kvartalo same estis Kukujo), ekster la limo de la urbo. En la 18-a jarcento la kvartalo iom post iom perdis sian karakteron. Ekde la 19-a jarcento ĝia teritorio nomiĝas Lefortovo (vd. sube pri F. Lefort).
6. Franz Lefort (François Le Fort) (1656–1699) — rusia ŝtata aganto de ĝeneva deveno, proksima helpanto kaj konsilanto de caro Petro I.
7. Kitaj-urbo — historia distrikto de Moskvo interne de Kitaja fortikaĵa muro, alkonstruita al la moskva Kremlo.
8. Ŝovelilo, sitelo, barelo — malnovaj mezurunuoj de volumeno de ŝutaĵoj kaj likvaĵoj. Ŝovelilo — ĉirkaŭ 5 litroj; sitelo — ĉirkaŭ 12 litroj; barelo — ĉirkaŭ 500 litroj (tamen ekzistis variaĵoj).