5. Laboristoj de la mara metio
Sur la lago establiĝis tia ordo, ke la lasta, decida vorto en ĉiuj disputoj ĉiam restadis al Teodoro Matejeviĉ Apraksin. Li estis multe pli aĝa ol la ceteraj ŝipistoj, malpli flamiĝema, ol ili, prudenta, scipovis aŭskulti kaj ne hastis decidi. Ĉiuj sciis, ke Petro Aleksejeviĉ kredas al Apraksin kaj malofte kontraŭparolas al li.
Vespere, dimanĉe, atente elaŭskultinte la ŝipistojn, dense ŝtopintajn la domon, Apraksin diris:
— Sen Arĥangelsko tamen ni nenion faros bone, sinjoroj ŝipistoj. Mi pensas: ni sendos al la Blanka maro Ievlev-on, kun li — Voronin-on. Ili trovu bonan majstron kaj urĝe veturigu lin ĉi tien. Decembro venis, kion ni ankoraŭ atendu?
Franco Teodoroviĉ Timmerman mallevis la kapon, li sciis, kiun riproĉas Apraksin.
— La vintro pasos, la floto ne videblas, — estis diranta Teodoro Matejeviĉ. — Rezultos, ke nenio estis farita...
— Ĉu ni en tio kulpas? — demandis Rĵevskij. — Ĉu ni ne penis? Kaj la floto ja estas amuza, kiu ĝin nun bezonas?
— Kaj la amuza fortreso Presburgo — kio pri ĝi? — respondis Apraksin. — Ĉu ĝi estas por batalo? Ĉu ni tatarojn atendas kaj kontraŭ ili Presburgon konstruis?
Iu el la ŝipistoj ekridis. Apraksin frapis al la tablo per la polmo — denove estiĝis silento.
— Ne por batalo, Bazilo Andrejeviĉ, por amuzo estis konstruita la fortreso, nomata Presburgo, — severe diris Apraksin. — Sed amuzoj, vidu, iam iĝas gravaj aferoj, tion vi ĉiuj ne pli malbone ol mi scias...
— Do ni iru al Presburgo, — petis Rĵevskij. — Kion ni ĉi tie atendu? Niajn laborojn la Siro ja ne vidas, ni tute pro tristo-malgajo, sen bona vorto pereos...
Ievlev turnis la kapon, mense veante: tiu ĉi nobelido naskiĝis ne simplanima. Ĉiam li preferas esti antaŭ la okuloj de la Siro! Juna, sed ruza, ho, kiel ruza estas bojaro Rĵevskij Bazilo Andrejeviĉ...
— Ni nenien iros el ĉi tie! — prononcis Apraksin. — Kaj mi timas, Bazilo Andrejeviĉ, ke vi diris veron — ne vidos la Siro niajn laborojn, tamen ne gravas. Ni ne pereos...
Li forturniĝis de Rĵevskij kaj daŭrigis, turnante sin al la aliaj ŝipistoj — Ievlev, Voronin, Lukov, alta Teodoro Prjaniŝnikov, kiu, tuj kiam alveturis al la lago, surgrimpis la fornon kaj artifikis dormadi dum tutaj tagnoktoj:
— Presburgo estas amuzo Marsa, kaj ĉi tie, sur nia lago, devas esti amuzo Neptuna, — estis diranta Apraksin. — Kio estis Presburgo? Ĉu vi forgesis? Antaŭ du jaroj estis tablestroj kaj ĉambelanoj, ĉevalestroj kaj ĉasbirdistoj, ĉevalistoj kaj hejtistoj, sed nun estas regimentoj, ne tiel facile venkeblaj, kiel tiuj, kiujn princo Bazilo Baziljeviĉ Golicin kondukadis kontraŭ la tatarojn. Nun tie estas soldatoj, nun tie estas oficiroj, nun tie estas gardistejo, nun tie estas servo! Kaj ni kion faras? Ĉu sidas kaj atendas, ĝis rotestro Petro Aleksejeviĉ pri tiu Neptuna amuzo indiferentiĝos? Kaj kio bona en tio estos? Kaj kiuj estas ni mem!
Prjaniŝnikov ne respondis, kolere grimpis sur la fornon — dormi plu. Rĵevskij estis morne rigardanta al Apraksin. Jakimo Voronin diris malgaje:
— Veturi ja eblas, sed kiel ni ĝisveturos?.. La vojo ne estas proksima, sur vojoj, oni diras, rabistoj abundas, tranĉas per tranĉiloj. Kaj kie ĝi estas — tiu maro Blanka? Eble, ĝi entute ne ekzistas en la mondo...
Ievlev ekridis, frapis Voronin-on al la larĝa ŝultro:
— Ne ploru, Jakimo! Trovos ni la Blankan maron...
Ili prepariĝis al vojaĝo rapide — dum unu tago. Ĉe sunleviĝo de frosta, venta tago al la domo, knarante per la glitiloj, alveturis basta sledo kun vica jungitaro. En la sako de Silvestro Petroviĉ kuŝis cara vojaĝpapero, ambaŭ vojaĝantoj havis bonajn tranĉilojn el nigrigita ŝtalo, paron da pistoloj, sabrojn. Jakimo provizis sin ankaŭ per manĝaĵo por longa vojo — fumaĵitaj anseroj, femuraĵo, kruĉo da vodko. La koĉero fajfis, volvis la kondukilon sur la manon, la sataj ĉevaloj ekiris tuj per bona rapida troto...
Ili veturis al Jaroslavlo — Vologdo — Kargopolo. Furiozaj glaciaj januaraj ventoj brogadis la vizaĝojn, la frosto penetradis sub la peltmantelojn, malvarmigadis la piedojn. Ili revadis nur pri varmo, kvieto, pri tio, ke ne knaru en arbaro centjaraj, trafrostiĝintaj arboj, ke ne kuru post la sledo luparoj kun lumantaj okuloj, por ke la malvarmo ne kaptu je la koro mem.
Dum tago kaj nokto tintadis per frostiĝinta obtuza sonoro la sonorileto sub la arko de la timonĉevalo, dum furioza kurado la sledo ofte renversiĝadis, koĉeroj lamentadis:
— Jen, kia embaraso! Prefere vi, bonaj sinjoroj, ne dormu dum veturado...
Alveturante al stacio, ne malrapidigante la kuron, koĉero fajfadis surdige, per speciala koĉera fajfo. Sur la peronon de la stacio elkuradis postdorma, hirta staciisto. Dum oni rejungadis ĉevalojn, Ievlev kaj Voronin side dormetadis en la varmege hejtita, sufoka domo. Dum la tuta dekunutaga vojo por noktumo ili ne haltis eĉ unu fojon. Ili dormadis en la basta sledo, dense alpremiĝinte unu al la alia, elturmentitaj, surkreskitaj de barboj, nelavitaj...
En Onego brava kantema koĉero, sciante, por kio veturas la tablestroj, alveturigis ilin al malalta granda domo, konstruita el traboj kun tranĉitaj ekstremaĵoj, ĉirkaŭigita per barilo el nigriĝintaj pro aĝo palisoj.
— Jen li, — diris la koĉero. — Alekseo Kononoviĉ estas la unua en Onego rudristo. Ankaŭ lia frato rilatas al la ŝipa metio — ĉiuj lin konas. Pli bonan vi ne bezonas...
La pordegon por la gastoj malfermis la mastro mem, malalta viro kun severa, faltoplena vizaĝo. Salutinte, li metis sur la tablon maceritajn kamemorojn, iris hejti la banejon. Kiam ili ŝvitbanis ĝissate, Korelin manĝigis la venintojn per salma supo kaj kuŝigis dormi sur altajn plummatracojn. La gastoj tradormis preskaŭ tagnokton, vekiĝis vespere — gajaj, malsataj, kontentaj. La mastro estis atendanta ilin, legante libron en bindaĵo kun verdiĝintaj pro tempo kupraj agrafoj. Ŝanceliĝanta flamo de helicaj kandeloj estis prilumanta lian frunton kun kalvaĵoj, la helajn okulojn, la arĝentan longan barbon.
La gastoj eksidis apude sur la benkon. La maljunulo atente, sen miro, elaŭskultis rakonton de Ievlev, pensis, poste diris:
— Bone, barkojn oni ĉe ni konstruas. Lernu — la afero estas bona...
— Ne barkojn ni bezonas — ŝipojn! — interrompis Voronin.
La rudristo ĵetis severan rigardon al Jakimo, klarigis:
— Niaj barkoj estas ĝuste ŝipoj. Tiel ili en nia maniero, en la pomora, nomiĝas. Iras ni sur niaj barkoj al malproksimaj lokoj. Al Grumanto, al Matko, al Kolgujev...
Ievlev kaj Voronin nekomprene interrigardis. Ili neniam aŭdis tiujn nomojn. La maljunulo divenis, ekstaris, malŝlosis antikvan pezan skatolon, gardeme metis sur la tablon volvaĵon el griza tolo. Nehaste malligis ŝnureton, elprenis ĉu pergamenojn, ĉu ledajn pecojn — kvadratajn, densajn, flavajn pro tempo...
— Do... kio ĝi estas? — demandis Voronin.
— Ja betulbasto! — subridis Korelin. — Ĉu vi ne aŭdis, ke oni tiele betulbaston prilaboras? Papero aŭ pergameno por pomoro tro multe kostas, do li al si mem eltrovis ion pli malkaran...
Alŝovinte la kandelingon pli proksime, la maljunulo diris:
— Jen, rigardu, sinjoroj, kiaj vojoj estis de ni iritaj...
Per la malmola ungo li desegnis sur la betulbasto linion — de Onego al Kolgujev:
— Tio estas vojo proksima...
Silvestro Petroviĉ atente rigardis al la basta folio, kaj ekvidis eltranĉitajn konturojn de bordoj, duoninsulon, golfojn. Tio estis mapo — arte kaj bele farita, kun ŝipetoj, navigantaj sur maro, kun hometoj, starantaj sur la bordo, kun arboj, kreskantaj en riveraj buŝoj, kaj kun bestoj, kvazaŭ konversaciantaj inter si sur malproksimaj insuloj.
— Kiu do estas tiu brava marnavigisto? — demandis Voronin. — Kiu desegnis tiun mapon?
Korelin ŝultrolevis, suspiris:
— Mi ne scias, sinjoro. Tio estis antaŭlonge. Vidu — mi estas grizhara, kaj la bastan libron mi ricevis de mia patro. Juĝu vi mem...
Ĝis la noktomezo ili sidis triope ĉe la tablo, fermetinte la okulojn fiksrigardadis al la duone forviŝitaj de la tempo majstraj mapoj sur betulbasto. La maljunulo penseme diris:
— Estus bone por vi, karaj sinjoroj, kunvenigi niajn bonajn rudristojn, sed nun multaj en foraj teroj vintrumas. Panov foriris al Grumanto, Semisadov — bona rudristo, lerta — kiel brigadestro foriris al norvegoj; Rjabov Ivano filo de Sabateo — de la Nikolo-Korela monaĥejo — ĉasadis rosmaron sur Matko, tie li, verŝajne, ankaŭ ĝis nun vintrumas. Timofejev Antipo same ie enkaptiĝis. Ili estas multaj ĉe ni — ni trovos, kun kiu konversacii pri la mara metio. Kaj morgaŭ alveturos mia propra frato — Ivano Kononoviĉ, li ĉe ni en Pomorio estas la unua barka majstro... Kun li venos Koĉnev — homo de rara saĝo, de la praavoj tuta ilia familio konstruadas barkojn...
Nokte Ievlev, Voronin kaj Alekseo Kononoviĉ, vestiĝinte pli varme, eliris sur la peronon rigardi nordlumon. Silvestro Petroviĉ aĥis, ne kredis al la propraj okuloj, laŭte demandis:
— Ja kio estas ĝi? Jakimo, ĉu vi vidas?
En la nigra ĉielo malrapide moviĝadis, interpuŝiĝante, brulantaj bluverdaj fostoj, faladis, ree leviĝadis, prilumante per sia stranga malvarma fajro kovritajn de briletanta neĝo tegmentojn de onegaj domoj, la vojon, la senmovan, rigidiĝintan spacon de la golfo...
— Sur Matko ja ili pli timige ludas! — diris la maljunulo. — Ĉi tie la lumoj ja estas kvietaj, sed sur Matko, en granda malvarmo, tiaj lumoj vivas — eĉ netimiĝema ulo sin krucosignos. Ili iras, kaj kun krakado, kvazaŭ tondro bruas.
La fostoj estingiĝis, nova spektaĵo aperis antaŭ Ievlev kaj Voronin. El densiĝinta obskuro komencis kvazaŭ elŝiriĝi sparkoj, poste ili ekbrulis per seninterrompa fajro, disŝutante etajn, rapidajn, flugantajn kiel fulmoj malgrandajn fajrojn. Jam estis brulanta duono de la ĉielo, — ŝajnis, tie devis stari senĉesa potenca tondrado, kaj estis mirinde, ke la noktan frostan silenton nenio rompas.
— Al forĝejo similas! — diris Ievlev. — Kvazaŭ forĝoforno tie estas sur la rando de la tero...
Frostiĝinte, ili revenis en la domon kaj ankoraŭ longe paroladis pri la lumoj.
— Se al niaj ŝipistoj rakonti — ili ne kredos! — suspiris Jakimo, malvestiĝante.
— Ili multon ne kredos! — flustre ripetis Ievlev. — Multon...
En la mateno, tuj post la sunleviĝo, ili ekiris al la Onega golfo — rigardi al pomoraj barkoj, ŝalupoj, boatoj. Ne kredante al siaj okuloj, Silvestro Petroviĉ mezuris longon de barko — naŭdek futoj, — ŝipo! Starante supre, sur la ferdeko, Ievlev kriis suben al Voronin:
— Jakimo, ĉi barko pli grandas ol tiu, kiun havis Kristoforo Kolumbo...
La ŝipoj estis levitaj sur skafaldojn el traboj, staris alte. Korelin koncize, avare, sed kun fiero rakontis, kiu ŝipo kiam estis konstruita, kioman akvon iras, tio estas kiom da jaroj navigas, kie ĝi estis, kio al ĝi okazis en navigadoj. En frosto, sub helaj radioj de la vintra nevarmiganta suno, staris gaja odoro de peĉo, kaj gaje estis rememori la perejaslavlajn turmentojn, Timmerman-on, la ŝipkonstruejon, kiun tie oni neniel povis finkonstrui...
Dum ili rigardis al la ŝipoj, sur la bordo kunvenis tuta amaso da pomoroj, tiuj iradis malantaŭe, subridadis en la densajn prujnokovritajn barbojn, ĵetadis ruzajn rigardojn al la gastoj. Poste ĉiuj amasiĝis apud la barko de Korelin, premante unu al la alia, komencis rakonti pri si, pri siaj okazoj, pri vintrumadoj, pri vojaĝoj, kiel ili iradis al malproksimaj landoj, al fremduloj, kiel ili estis ĉe norvegoj, kiel ĉasadis, kiel fiŝkaptadis...
Ievlev, malvarmiĝinte en frosto, ordonis al Alekseo Kononoviĉ tuj kunvenigi rudristojn al si por konversacio, kaj mem sendis por vino bofilinon de Korelin — Helenjon, etendis al ŝi ĉervoncon por elspezoj. Helenjo movis la zibelecan brovon, subridis per la ruĝaj lipoj, la oran moneron ne tuŝis, diris kun ofenda neglekto:
— Nia domo ja estas ne gastejo, ne drinkejo. Ni respektos gastojn ankaŭ sen via monero.
— Tro fieras vi! — miris Silvestro Petroviĉ.
— Tia naskiĝis...
— Ino devus esti pli humila, — konsilis Voronin.
— Inojn oni melkas por lakto, — brilinte per la okuloj, diris Helenjo. — Kaj mi estas fiŝista edzino, mastro por mi mem.
— Por vi la edzo estas mastro! — edife prononcis Jakimo Voronin.
— Ni iru printempe en la maron, bravulo, — diris Helenjo, — tie vi vidos, kiu por kiu estas mastro...
Kaj ŝi foriris fari paston por pirogoj. Alekseo Kononoviĉ moke ridetis, silentis.
— Kial ŝi pri maro diris? — nekomprene demandis Voronin.
— Ja tial, ke ŝi rudristas nun, barkojn kondukas en forajn vojaĝojn.
— Ŝi?
— Ŝi, Helenjo. Ŝi estras virojn, ili timas ŝin, kiel Dion. Severa virino...
Voronin grakis, balancis la kapon malkrede: tielaĵon ankoraŭ nek li, nek Ievlev vidis.
Vespere en la ĉefĉambro ĉe Alekseo Kononoviĉ kunvenis ĉirkaŭ tridek laboristoj de la mara metio, kun ili estis virinoj, sciantaj la maron. Ĉe la tablo sidis ankaŭ la barkaj majstroj Ivano Kononoviĉ kaj Koĉnev.
Vaporis pirogoj kun platfiŝo, kun salmo, kun viando. Rondiris sur la manoj argila kruĉo kun vodko de duobla distilo. Interrompante unu la alian, neofende mokante siajn malsukcesojn, rudristoj, fiŝistoj, remistoj, logaĵistoj rakontadis, kien ili vojaĝis, kion vidis, kiel vintrumis, funebre rememoradis, kiel ili sepultis siajn amikojn en glaciiĝinta grundo, kiel la maro rompadis barkojn kaj kiel foriradis homoj el mara malfeliĉo. Voronin kaj Ievlev sidis senmove, larĝe malferminte la okulojn, kredante kaj ne kredante. Jakimo ridegadis al ridindaj rakontoj, teruriĝadis al la timigaj; puŝante la flankon de Silvestro Petroviĉ, flustradis:
— Ja, Dio sankta, jen ĝi, ŝipa floto. Kaj kion ni faras tie, en Perejaslavlo? Boaton kaj ŝalupon? El ĉi tie necesas homojn konduki, ili scias, kun ili ni ĉion faros kiel necesas! Ne sufiĉas solaj ŝipaj majstroj! Ŝipon ni konstruos, sed kiu sur ĝi navigos? Ĉu vi, mi kaj Prjaniŝnikov? Ne multe ni kun ili navigos!
Helenjo, ĉitinte al la viroj, por ke tiuj bruu malpli, per malalta forta voĉo komencis kanton:
Longe iris ni al vi sur barkoj...
Dum la kantado la barka majstro Koĉnev kliniĝis al Ievlev, demandis, por kio necesas ŝipistoj en Moskvo. Ivano Kononoviĉ subridis:
— Por peli boateton sur Jaŭzo sub velo...
Silvestro Petroviĉ ĵetis malafablan rigardon al Ivano Kononoviĉ, nehaste rakontis al Koĉnev, ke en Perejaslavlo-Zalesskij oni intencas konstrui amuzan floton. Koĉnev demandis:
— Do por amuzi kiun? Ĉu infanojn etajn?
Ievlev diris severe:
— Por la Siro estas destinita la floto — por Petro Aleksejeviĉ.
— Kaj germanoj kleraj — ili ne povas, ĉu? — demandis Korelin.
Ievlev ne respondis, forturniĝis, kuntirinte la brovojn.
Kiam la gastoj disiris, Silvestro Petroviĉ diris al Alekseo Kononoviĉ, ke li intencas preni el Onego kun si al Moskvo ĉirkaŭ centon da laboristoj de la mara metio. La rudristo silente movis al Ievlev mirigitan rigardon. Timoteo Koĉnev kun moko en la voĉo demandis:
— Kiel do? Ĉu laŭ deziro aŭ devige?
Jakimo Voronin frapis per la pugno al la tabloplato, kriis:
— Ni estas caraj proksimaj tablestroj...
— Vi, knabo, la gorĝon ne ŝiru! — severe interrompis Ivano Kononoviĉ. — Vi nin ne timigos. Diru klare, por kio vi bezonas homojn, ĉu por longe, de kiu iros cara salajro, ni ĉi tie estas homoj liberaj, super ni ne estas bojaroj kaj princoj...
Liaj okuloj malamike brilis malantaŭ la okulvitroj, en la voĉo aŭdiĝis retenata kolero. Ievlev tiris la manikon de Jakimo, komencis paroli mem. Li parolis ne haste, trankvile, oni aŭskultis lin atente. La vizaĝo de Alekseo Kononoviĉ iĝis malpli severa, majstro Koĉnev kapjesadis, Korelin subite demandis:
— Sed por kio vi, se vi estas ŝipistoj, navigos sur lago? Ĉe ni ĉi tie estas maro, ĉi tie ankaŭ kuraĝaj homoj por floto troviĝos, veraj maristoj. Kaj en lago estas kiel en flako...
La okuloj de Ievlev brileris, li diris gaje:
— Tio estas penso bona! Sed komence necesas homoj por nia lago, sen ili kun fremdlandanoj ne eblas konstrui ŝipojn...
Koĉnev demandis:
— Sed ĉu vi ne jugos nin, sinjoro, por ĉiam? Se iu trafos en malliberon, kiel li liberiĝu? Kaj se ĉi tie estas edzino kun infanoj? Diru rekte, sincere.
Silvestro Petroviĉ pensis, respondis post paŭzo:
— Ne estos jugo, mi ĵuras per Dio pri tio. La ŝipojn sur la lagon ni mallevos, kaj tiuj, kiuj deziros reen — iros libere.
— Ĉu vere? — demandis Korelin.
— Vere.
— Bone, ni pensos, diskutos inter ni! — diris Koĉnev. — Eble, troviĝos dezirantoj...
Da dezirantoj troviĝis ne multe — inklude Timoteon Koĉnev-on naŭ homoj. Jakimo Voronin diris al Ievlev, ke necesas preni sen deziro, Silvestro Petroviĉ ne konsentis. En la tago de forveturo al Moskvo el naŭ restis kvar. Koĉnev, en ŝafa peltmantelo, en varma ĉapo, en pugnogantoj, staris sur la perono kaj subridis pri kolero de Voronin:
— Kiu tion deziras, sinjoro? Ĉi tie ja estas pli libere. Unu afero estas ŝipoj sur lago, sed alia afero estas sklava jugo. Eĉ mi mem dubas — ĉu mi ne eraris? Kaj la aliaj, kiuj kun ni veturas al Moskvo, — veturas ne pro ĝojo. De Jefimo Treskin velboato en la pasinta jaro disrompiĝis ĝis splitoj, li ne havas sur kio iri en la maron, kaj dungiĝi al riĉulo li ne deziras. Nikoĉjo kaj Serĉjo — eĉ pli malbone: la edzinoj dronis en la maro, al ili estas triste ĉi tie...
Silvestro Petroviĉ eksidis en la sledon, Voronin kovris ilin ambaŭ per ursopelta kovrilo. La koĉero movis la kondukŝnurojn, pikantaj neĝeroj ekdancis en la aero. Dua sledo ekiris poste. Ĝis Jaroslavlo ili veturis rapide, en Jaroslavlo fuĝis Serĉjo kaj Nikoĉjo. Koĉnev trankvile klarigis:
— Ili sufiĉe vidis dum la vojo la vivon-estadon, kiel la popolo en mallibero turmentiĝas. Aŭdis en stacioj kaj de koĉeroj...
Voronin, pugniginte la manojn, ĵetiĝis al Koĉnev; tiu diris abrupte:
— Ne bruu al mi, sinjoro! Miaj avoj devenis de novgorodaj piratoj, ne estis timemaj, kaj bruon neniam ŝatis. Mi ne konsideros, ke vi estas cara proksima tablestro, — disbatos vin tiel, ke eĉ splitojn oni ne trovos!
Jakimo ĵetiĝis duafoje, Koĉnev per unu movo eltiris el la sino tranĉilon.
— Mi vin tranĉos, sinjoro, gardu vin, mi vin krucosignos per tranĉilo!
Ievlev perforte sidigis Jakimon en la sledon, tiu, grincante per la dentoj, estis insultanta:
— Sklavo, ido de Herodo, kontraŭ mi, Voronin, levis la manon. Lasu min...
Kaj penadis ĵetiĝi el la sledo.
Al la lago ili alveturis en malfrua nokto. La unua vekiĝis Lukov, bruligis fajron, post li leviĝis Apraksin, Timmerman, la pro ĉio timiĝantaj nederlandaj maljunuloj. Ekstaris eĉ la pigra Prjaniŝnikov. Nur sola Baĉjo Rĵevskij restis kuŝi sub pelto, rigardis de sur la forno per nepalpebrumanta rigardo, metadis la blondan hartufon sur la orelon...
Silvestro Petroviĉ diris al ĉiuj:
— Mi petas, sinjoroj ŝipistoj, amu kaj estimu. Barka majstro Koĉnev, Timoteo Jegoroviĉ, kun li laboristo de la mara metio Treskin Jefimo. Pri la aferoj ni morgaŭ parolos, kaj nun verŝu al ni, Teodoro Matejeviĉ, po kruĉo pro la laco, kaj ni kuŝiĝos dormi...