4. En la Ambasada Kancelario
— Jen li, mia Adreĉjo! — kun plezuro rigardante en la malfermitan, ankoraŭ tute junan vizaĝon de Hilkov, estis diranta oĉjo Rodiono Kiriloviĉ. — Amu kaj estimu lin, Silvestro! Kaj vi lin salutu, Andreĉjo! Li estas bona ulo, la kapo sur la ŝultroj ne kiel kukumo kreskas, nun li floton konstruas en Perejaslavlo-Zalesskij, ĉio por li, por karulo, estas tie nova. Ŝipkonstruejo estas afero nova, ŝipo — entute neaŭdita, la sola espero estas al klera fremdulo, tamen tiu sciis, sed nun ĉion forgesis...
La onklo estis gaja, subridadis, karesadis al Hilkov la ŝultron. Hilkov estis sinĝeneme ridetanta, fingrumadis siajn apenaŭ aperantajn lipharojn. La kancelariestro petis:
— Vi, Andreo Jakovleviĉ, estu afabla, montru al la nevo niajn riĉaĵojn. Li eksciu, ke ne sur sola fremdulo la mondo staras. Ĉar ili nun nur aŭskultas, kion oni al ili en Kukujo mensogas. Mi mem ne havas tempon, mi venos pli poste, ni ankoraŭ konversacios...
Rodiono Kiriloviĉ foriris, Hilkov vokis kancelarianon kun kandeloj, tiu tra malhela vestiblo alportis trikandelan kandelingon. Alia kancelariano malfermis feritan pezan pordon, trans la pordo estis kamero, en kiu la onklo pasigis preskaŭ tutan sian vivon.
Ili eksidis apude ĉe granda kverka tablo. Ievlev ĵetis flankan rigardon al Hilkov — ekvidis krute krispajn harojn sur delikata knabineca kolo, ruĝan vangon, lanugajn, fleksitajn okulharojn.
Andreo Jakovleviĉ nelaŭte diris:
— Bone estas ĉi tie, ĉu vere, Silvestro Petroviĉ?
— Ĉi tie? Nu, nemalbone...
— Sed laŭ mi, pli bona angulo nenie ekzistas. Kiam mi ŝlosas min ĉi tie kaj komencas foliojn foliumi... Mi eterne ne forirus, sed la sorto estas alia...
— Kia sorto? — demandis Ievlev.
— Hieraŭ mi eksciis — kvazaŭ veturos mi kun ambasado en forajn landojn...
Li silentis iom, enpensiĝinte, poste komencis gardeme transmeti antikvajn manuskriptojn, envolvitajn en maldikan bovidledon, kronikojn, analojn, pergamenojn. Metinte unu el ili antaŭ si, li foliumis, klarigis:
— Tio estas hagiografioj de la sanktaj princoj Boriso kaj Glebo. El tiuj ĉi folioj vi havas eblon, Silvestro Petroviĉ, vidi, kiel navigadis niaj prauloj...
Sur la flava pergameno estis arte montrita barko, fleksita, kvazaŭ novluno. Dek unu rusaj batalistoj en pintaj helmoj, kun grandaj lancoj en la manoj, estis navigantaj sur maro en tiu barko. Kvar remiloj estis mallevitaj en la akvon, ĉe la kvina sidis la rudristo.
— La ŝipo troviĝas en navigado! — estis diranta Hilkov. — Kaj tio ankoraŭ ne estas ĉio. Ĉi tie ni vidas ne fruktojn, sed nur florojn. Tiel iris al Konstantinopolo la kompanioj de Olego. Standardoj, ĉu vi vidas, Silvestro Petroviĉ! Standardoj, alivorte flagoj. Lancoj! Kaj nun ni ĉi tie rigardu — la Pskovan kronikon...
Al la ferita pordo frapadis kancelarianoj, demandadis pri la estro. Hilkov komence ne respondadis, poste malfermis la pordon kaj tiel abrupte kriis al maldiligenta kancelariano, malbone reskribinta foliojn, ke Silvestro Petroviĉ eĉ balancis la kapon. Kaj la kancelariano timigite retropaŝis de la juna princo, kaj estis videble, ke Hilkov ĉi tie estas estro kaj ke, malgraŭ lia juneco, oni ne ŝercu kun li...
Andreo Jakovleviĉ plu elmetadis el ferita kofro novajn kaj novajn manuskriptojn, librojn, notojn, akompanante ĉiun per saĝa kaj nelonga rezono. La okuloj de Ievlev brilis pro avido — legi ĉion mem. Andreo Jakoveviĉ rezonadis trankvile, multon li sciis parkere. Silvestro Petroviĉ nur miradis, kiel eblas memorfiksi tutan tiun komplikaĵon.
Poste venis la onklo, demandis:
— Kio, neveto? Ĉu vi havas, kion lerni de ni? Sed vi ĉiam: germanoj, eksterlandanoj!
— Sed mi ja...
— Sed mi ja! — mokimitis Rodiono Kiriloviĉ. — Konas mi vin ĉiujn! Ne vane Križanić skribis, ke ni pri ĉiuj fremdaj aferoj miras, laŭdas ilin kaj levas ĝis la ĉielo, sed nian hejman vivon ni malestimas. Ho, malbenita potenco de fremduloj, estu ĝi damnita!
Li eksidis sur la kofron, ekparolis kun malgajo en la voĉo:
— Mi verŝajne kvin dekojn da jaroj pasigis ĉi tie, kaj nenion vidis, krom tiujn ĉi riĉaĵojn. Via patro edziĝis, naskis infanojn, militis, vidviĝis, ankoraŭfoje edziĝis, la bienon disipis por siaj frenezaĵoj, dum mi kun lambastono — akumuladis, jen ili, miaj juvelaĵoj, diamantoj, smeraldoj, perloj netakseblaj kaj netaksotaj, jen ĝi, riĉaĵo granda...
Sur la frunto de la maljunulo ŝvelis vejno, lia pala vizaĝo rozkoloriĝis; minacante per la lambastono al nekonata malamiko, li plendadis:
— Librovermoj, incendioj, kiom da ili estis en Moskvo, poloj, tataroj, propraj bojaroj. Kiam ili deziras fari donacon al eksterlandano — iras ĉi tien, — estu ili damnitaj. Stultaj, malkleraj, sovaĝaj, — kion valoras al ili tiuj ĉi trezoroj? Pergamenon, pro kiu mi dum noktoj ne dormas, li donacas al negocisto, fremdulo, kaj kiom ĝi valoras por tiu? Por tiu dek ĉervoncoj estas pli profitaj. Kancelarianoj ŝtelas, neniu fideblas. Vi, infaneto, dirus al Petro Aleksejeviĉ, eble? Jen, al li estis espero — al Hilkkov Andreo Jakoveviĉ; mi pensis, kiam mi mortos — li gardos; sed ankaŭ en tio estas malsukceso, li veturos en fremdajn landojn kun ambasado. Al kiu mi fordonos la ŝlosilon? Sub la kapo mi ĝin tenas, kiam ie en Moskvo estas incendio — la koro tremas, mi kuras, kiel freneza.
Li malfermis la pordon, kriis:
— Sakon, Ŝiŝkin!
La kancelariano alportis ambasadan sakon — ledan, forte odorantan, kun firmaj agrafoj kaj rimenoj. La onklo longe fosis sur la tablo kaj en la kofroj, elektis foliojn, envolvis en marokenon, la marokenon ĉirkaŭligis per kunvolvita blanka ŝnuro, poste pakis ĝin en la sakon. Ievlev kaj Hilkov rigardis ne komprenante. La onklo diris:
— Kvazaŭ senintence metu tiujn foliojn en la ĉambron de Petro Aleksejeviĉ, se li venos al la lago. Li legu. La kukoloj en Kukujo diru la sian, kaj ni — la nian bonan, karan...
Ievlev riverencis.
— Pri kio ankoraŭ ni parolis? — demandis la onklo kaj mem tuj rememoris...
Lia vizaĝo iĝis ruza kaj gajiĝis, li palpebrumis al Andreo Jakovleviĉ kaj ordonis al tiu ŝlosi la pordon. Silvestro Petroviĉ kun miro rigardis, kiel Hilkov firme ŝlosis la pordon kaj per hoko kaj per riglilo.
— Ĝi estas ĉe ni kaŝita, — estis diranta Rodiono Kiriloviĉ, — ĝi ĉe ni estas bone kaŝita, ni scipovas kaŝi...
Nun ridetis ankaŭ Andreo Jakovleviĉ.
Ektondris, ekklakis, ekknaris komplika seruro; la onklo malfermis la kofron, turnis ankoraŭ unu ŝlosileton en kaŝejo. Grincis nevidebla por okuloj risorto, malhela pro aĝo tabulo mem deŝoviĝis flanken; libroj, binditaj per flava bovidledo, la dorsojn supren estis dense starantaj en la kaŝejo. La onklo glatumis ilin garde, klakis per la lango, eltiris unu, malfermis. Tio estis Koperniko, eldonita de tipografiisto en urbo Regensburgo antaŭ preskaŭ cent kvindek jaroj.
— Latino, — kun ĉagreno diris Ievlev.
— Kaj vi ĝin ellernos! — kriis al li la onklo. — Jen Andreĉjo ellernis, kaj mi ellernis, kaj ankaŭ vi ellernos...
Li komencis elpreni el la kaŝejo volumetojn, viŝante ĉiun garde per la polmoj, dirante:
— Keplero, fraĉjo, same estas en Latino, kaj sen Keplero kia vi estos marnavigisto? Ili, neveto, estas ne viaj nederlandaj maljunuloj, ne viaj germanoj el Kukujo, kiel sen ili vivi?
— Sed kial ili estas kaŝitaj? — mallaŭte demandis Ievlev. — Por kio ili estas en kaŝejo?
— Kontraŭ damnitaj popaĉoj, kontraŭ la nigra korvaro, — respondis Rodiono Kiriloviĉ. — Gardu vin de ili ankaŭ vi, neveto, gardu vin, kara. Andreĉjo ja la Kepleran instruon, verŝajne, tutan ne elirante el la Kancelario, ŝlosiĝinte superis...
La onklo rondigis la okulojn, proksime kliniĝis al Ievlev, diris mistere, gaje, per juna voĉo:
— Ne ĉirkaŭ la tero la planedoj iras, sed nia tero mem kun aliaj planedoj ĉirkaŭ la suno kuras. Nu? Kielas tio por popaĉo? Kiel akra tranĉilo! Ĉio estas renversita kaj falas en la inferon. Dum ili tie unu al la alia la barbojn ŝiras — ĉu dufoje diri «haleluja» aŭ trifoje, ĉu per du fingroj krucosigni aŭ per tri, ni ĉi tie en silento kaj kvieto, vidu, kion ekkonas...
Li rapide per la lertaj manoj envolvis du volumetojn en puran tolaĵon, ĉirkaŭligis per ŝnureto, donis al Silvestro Petroviĉ:
— Timmerman via ne tre bone, sed tamen scias Latinon. Eble, ion utilan vi el tio ĉi ekscios. Mi rezonas tiel: nun sen Koperniko esti — kvazaŭ esti en mallumo...
— Ĉu je ksenomanio ni ne malsaniĝos, oĉjo? — ne sen ruzeco en la voĉo demandis Ievlev, tenante en la manoj la librojn de Koperniko.
Rodiono Kiriloviĉ forsvingis, respondis solene:
— Tiuj viroj estas ornamo de la homa gento. Feliĉaj estas la poloj, ke ili havas Kopernikon sia filo, kaj la germanoj, ke de ili devenis Keplero. Tiel memorfiksu. Nu, Dio estu kun vi! Kaj kun Andreĉjo brakumiĝu, eble iam ankoraŭ vin renkontigos la sorto...
Kaŝinte la valoregajn librojn, agrafinte la rimenojn de la leda sako, Ievlev facile enseliĝis. La onklo kaj Andreo Hilkov adiaŭe mansvingis al li de sur la perono. Lia falva virĉevalo tuj ekkuris galope, kaj vespere Silvestro Petroviĉ jam estis sur la lago. Sur la vojo al la domo li rimarkis: dum la pasintaj du tagoj la katenitoj levis la varfon ĝis la necesa nivelo, duono de la tabuloj jam estis alfiksita per lignonajloj...
Ievlev fordonis la ĉevalon al servisto; larĝe paŝante, senkonscie ĝojante pri io, malfermis la pordon. La nederlandaj maljunuloj estis bakantaj sur braĝujo nederlandajn dolĉajn krespojn, trempadis en melaso, altrinkadis per sia kafo; ili havis ĉion apartan, eĉ farunon ili tenis en sia ŝlosita kofro. Teodoro Matejeviĉ ankoraŭ ne revenis. Voronin, sulkante la frunton ĉe la tablo, estis skribanta per grifelo ciferojn — pro enuo lernis subtrahon. Timmerman estis dormetanta en la angulo, oĥante en dormo. Silvestro Petroviĉ alsidiĝis al li, karese vekis, montris la librojn. Franco Teodoroviĉ, oscedante, tremerante post la dormo, foliumis la Kopernikan verkon, ektimis, diris, ke libro tiu estas ege malfacila, li eĉ apenaŭ kaptos la sencon de tio, kio estas en ĝi. Tamen li promesis pensi, eble li komprenos la doktaĵon...
— Kion oni diras en Moskvo? — de sur la forno, tuse purigante la gorĝon, demandis Prjaniŝnikov. — Ĉu baldaŭ oni liberigos nin, povrajn malfeliĉulojn? Je Dio, ni pereos ĉi tie sur tiu ĉi damnita lago, pro nenio pereos. Kiam mi dormas, mi ĉiam sonĝas demonojn, aŭ kiel oni min bastonas. Ĉu bonon tio aŭguras?
— Evidente, malmulte oni vin ne en sonĝo bastonis! — severe respondis Voronin.
Teĉjo Prjaniŝnikov mallevis la nudajn piedojn; beate gratante sin, komencis rememori, kiel li vivis en la hereda bieno, — bone vivas nobelido. Kampuloj, kiam ekvidas lin, ne nur ĝis la tero riverencos, sed eĉ sur la genuojn falos kaj kiel al dio rigardos. Manĝaĵo estas ajna, kian la animo deziros, knabinoj abundas — prenu ajnan. Sed ĉi tie...
Prjaniŝnikov svingis la manon, enpensiĝis pri sia malfeliĉa sorto.
— Kio, vere, estas nova en Moskvo? — mallaŭte demandis Jakimo.
Silvestro Petroviĉ respondis, ke estas neniaj rimarkindaj novaĵoj, sed malbonas tio, ke ni scias malmulte, interesiĝas pri nenio, ne vivas, sed vegetas, sen ajna celo...
Jakimo miris, ŝultrolevis.
Ievlev sola eliris el la kabano al freŝa aero.
Kviete flagris steloj ĉu en la lago, ĉu sur la ĉielo. La arbaro — nigra kaj senmova — rigidiĝis super la bordoj. Ĉe la akvo preteriris tri kampuloj, portis korbojn kun grioj kaj faruno — por nutriĝi brigade.
Du voĉoj estis milde kantantaj:
Serĉas agarik' rusul-amikinon...