3. Snivin kaj James
Kolonelo Snivin veturis malrapide, retenante la ardan ĉevalon, malestime gapante al la flankoj per siaj kankraj okuloj de akva koloro: li malestimis ĉi tie ĉion kaj ne kaŝadis sian malestimon. Kaj pri nenio alia li parolis, ol nur pri tio, kiel li malestimas la moskvianojn. Por kaĵoli lin, okazadis, ke Arĥangelskaj negocistoj sin mem insultadis per plej malbonaj vortoj... Fierajn, fortajn, neoobeemajn li fleksadis arke; se ili ne fleksiĝis — rompadis. Majoro James — anglo, lia asistanto, dek ses fojojn vendinta sian spadon al dukoj, markizoj, imperiestroj kaj reĝoj, — en ĉio estis konsenta kun kolonelo Snivin. Sed plej multe li konsentis kun tio, ke la moskvianojn la providenco destinis esti sklavoj.
— Mi bedaŭras, ke vi ne vidis belegan bildon! — prononcis kolonelo Snivin, renkontinte James-on sur ponto super Kurjo. — Vi ĝojus...
La majoro montris per tuta sia vizaĝo atenton.
— Vi tre ĝojus!
La majoro montris ankoraŭ pli grandan atenton.
— Ŝipestro Urquhart aĉetis ĉi tie piloton de la monaĥejo. Kaj, imagu, tiu bruto faris tutan batalon...
James balancis la kapon...
— Li ne deziras esti vendita. Li rezistis ĝislaste...
— Sur ilin necesas surmeti feran bridon! — diris majoro James. — Kaj punojn, verajn punojn, por ke ili timu nin, kiel negroj timas siajn idolojn...
Li ekridis, montrante bonegajn dentojn. Virino kun malplenaj siteloj — maljuna, ĝibeta — estis tranpasanta la straton. Majoro James skurĝis ŝiajn ŝultrojn: ĉe la rusoj malplenaj siteloj estas malbona antaŭsigno.