4. Fiŝista avino

Jam tute venis tago, kiam Demĉjo vekiĝis el sia senkonscieco kaj tuj ĉion rememoris — kiel ili diboĉis ĉe Magrulo kaj kiel oni surfalis poste sur la rudriston...

Terura maltrankvilo kaptis lin, li leviĝis de sur la benko, sur kiu li kuŝis, altiris al si la rufetan, senkoloriĝintan, koroditan de mara salo subsutanon kaj intencis jam vestiĝi, kiam ekmiris — kie do li estas, kial en domo kaj kio estas tiu domo?

Sed ankaŭ miri plene li ne sukcesis, — maljunulina voĉo vokis lin, kaj tuj antaŭ li aperis avinjo Eŭdoĥa — ĝiba, karesa, kun tia brilo de paliĝintaj bluaj okuloj, kia ekzistas nur ĉe tre maljunaj kaj tre bonkoraj homoj.

— Iru, se vi povas, iru, fileto, hastu, — ordonis la avino kaj donis al li mallongan kaftaneton kaj tolan pantalonon, multfoje lavitan, en oblikvaj kaj kurbaj flikaĵoj, kaj malnovan klapĉapon, kaj ankoraŭ koltukon, kian portas fiŝistoj, forirante en la maron.

Li vestiĝis, nenion demandante de avinjo Eŭdoĥa. Tiun fiŝistan vartistinon, fiŝistan vidvinon, ploristinon kaj preĝantinon, konis ĉiuj laboristoj de la mara metio ĉi tie, ĉe la Blanka maro. Se ŝi ordonas, do necesas fari; se ŝi sendas, do iru.

Hodiaŭ nokte, elirinte al krioj de fremdlandanoj, la maljunulino ekvidis apud la arsenalo la batalon, ekvidis, kiel trenas Rjabov-on la rajdistoj, ekvidis la laman Demĉjon, kuŝantan en polvo, kaj komprenis: malfeliĉo venis al la fiŝisto, al la rudristo pro malicaj transmaraj rabistoj kaj latronoj! Demĉjon ŝi kun bonaj homoj transportis en la domon, metis sur lian kapon malvarman grundon, por ke la Dvina tero fortiru febron. Kaj nokte ŝi eksciis, ke la rudriston vendis la monaĥoj, ke la rudristo kun la novico nun estas fuĝintoj, — por kio do Demĉjo montriĝu en la subsutano? Kaj dum li dormis, ŝi preparis por li alian veston. Kaj dum Demĉjo estis obeeme vestanta sin, ne sciante ankoraŭ, kien kaj kiel li iru, ŝi estis demandanta:

— Li vinaĉon, verŝajne, en la taverno drinkis kun sentaŭguloj?

Demĉjo, ne aŭdacante malaprobi la rudriston, respondis:

— Li nur malmulte entute drinkis, avinjo, por varmiĝo...

— Mi scias lian «malmulte»...

Poste ŝi aldonis penseme:

— Estas tiele: ni laboras — neniu vidas, sed ni drinkas — ĉiu vidas.

Kaj koleriĝis:

— Kun kiu li drinkas — tion li ne scias, — jen malbono.

Demĉjo silentis, mallevinte la kapon.

— Vi iros al leŭtenanto Krikov, al Atanazio Petroviĉ, — severe diris la avino, — en la doganan domon...

— En la domon, — ripetis Demĉjo kaj ekrigardis al la maljunulino per siaj grandaj nigraj okuloj.

— Kiel kaj kio estis en la taverno kaj antaŭe, kion vi scias, ĉion rakontos. Tiel kaj tiel, rudristo Rjabov estas ŝtelita de fremdlandaj latronoj, kaj estas ordonite, diru, al vi, Atanazio Petroviĉ, de via vartistino — avinjo Eŭdoĥa — iri sur la fremdlandan ŝipon kun halebardoj, fusiloj kaj sabregoj kaj tiun rudriston nepre sur la Dvinan bordon sendifekte liveri.

Ŝi subite enpensiĝis kaj ekparolis ankoraŭ pli severe:

— Kaj se li iel kontraŭos, diru al li de mi la plej drastan vorton...

Demĉjo eĉ la buŝon malfermis pro tiu ordono.

— Inter ili tie okazis malakordo, — kunpremante la lipojn, diris Eŭdoĥa, — knabinoj, vidu, ĉe ni malmultas, ambaŭ unu saman bezonis. Do vi, Demĉjo, ne ĝeniĝu, rekte al li ĉion diru: ne taŭgas, diru, sian proksimulon en malfeliĉo lasi, kvankam vi, diru, nun estas leŭtenanto, sed Rjabov neniom pli malbonas, ol vi. Kaj ankaŭ rememorigu al li, al Ataĉjo, kiel avinjo Eŭdoĥa lin de vundo kuracis kaj elkuracis, kaj ankoraŭ rememorigu, kiel li jen tia eta al mi venadis baniĝi en kuvo...

Demĉjo ekpalpebrumis, ne komprenis.

— Ĉu vi pensas, se li estas oficiro, tiam li ne de sia patrino naskiĝis? Ankaŭ li estis eta, ankaŭ li ploregis plenvoĉe, kaj en unu sama kuvo kun Ivaĉjo Rjabov mi ilin, diabletojn, pardonu Dio, per cindro lavadis. Do ĝuste tiel diru: ne orgojlu, diru, Atanazio Petroviĉ, ni ĉiuj iam mortos — kaj oficiro mortos, kaj fiŝisto mortos, kaj ĉefepiskopo, pardonu Dio, mortos! Nu, iru, iru, lamuleto! Sed ne, li ne diros ion kontraŭ, ne tia li estas homo, ne povas esti, ke li ne faros kiel necesas. Iru, infaneto, hastu, kaj mi dume vian subsutanon orfan flikos, ĝi ankoraŭ taŭgos, mi pensas, necesos...

Demĉjo foriris, avino Eŭdoĥa postrigardis lin, ekpensis, ĉu faros Ataĉjo kiel necesas, kaj tuj decidis: li faros nepre. Ne estis ankoraŭ tia okazo en ŝia longa vivo, ke homoj ne farus tiel, kiel ŝi petas.

Kaj kiel eblis ne fari laŭ ŝia deziro?

Dum multaj jaroj en ŝian domon oni kuŝigadis frostvunditajn senfamiliajn fiŝistojn, por ke ŝi ilin flegu. Kaj neniu iam mortis, — tia forto de patrina amo estis en tiu malgranda, ĝibeta, malforta maljunulineto al ĉiuj homoj, elturmentitaj de la mara laboro. Ŝi flegadis fiŝistajn orfojn, kreskigadis el ili fortegulojn, nutradis el korneto per likva kaĉo, kaj poste por la juna fiŝisto ŝi la unua aĉetadis botojn por maro, varman ĉemizon; ŝi mem adiaŭadis la boaton, sur kiu la infano foriradis por fiŝado...

Avino Eŭdoĥa en sia malalta oblikviĝinta kabano kuracadis terurajn fiŝistajn malvarmumojn, dolorojn, febrojn. Kaj ne per sorĉitaj herboj, ne per magio, sed per granda forto de deziro helpi, faciligi suferojn, ne lasi morti al bona homo, mara laboristo, sentima fiŝisto...

Ĉiujn ŝiajn parencojn prenis la maro. Kaj la maljunulino ne havis eĉ tombojn, por plori sur holmeto, por ĝustigi la krucon, flustrante, kiel iuj vidvinoj kaj patrinoj, plendojn pri sia soleca maljuneco, pri tio, ke en la domo estas malvarme, kaj jam mankas fortoj por fendi brullignon, pri tio, ke malfacilas paŝi — ne fleksiĝas la malsanaj kruroj. Ŝi havis nenion, krom arda, kvazaŭ bolanta amo al ĉiuj, al kiuj la vivo ne donis sufiĉe, al ĉiuj orfoj kaj mizeruloj, al ĉiuj soluloj kaj malsanuloj...

Severe kaj malmilde kompatadis Eŭdoĥa. Dolore punadis ŝi pro malbonaj aferoj. Ŝi nur diradis:

— Aj, maltaŭge vi faris, fiŝisto!

Kaj kovriĝos per honta ŝvito, moliĝos rufa knabego, falos al la piedoj, ekkrios:

— Batu min, avinjo! Batu, sed indulgu! Pardonu, avinjo...

Sed la avinjo ne indulgadis. Ŝi scipovis silenti. Kun ofendintoj ŝi silentadis dum jaroj. Ŝi scipovis ankaŭ laŭdi. Kaj same nelonge. Ŝi diras kun sia radia rideto vorteton, kaj kian vorteton — ne distingas la laboristo de la Blanka maro, sed flugas de Eŭdoĥa kvazaŭ sur flugiloj kaj nur pensas: «Jen avinjo, jen maljunulino, jen kolomba animo».

Iam en ŝian kabanon, kie ronronante promenadis katoj, trovitaj en postkortoj, kie snufadis erinaco-invalido, kie pace kunvivadis blinda leporo kaj maljuna virkoko, venadis flegita iam de ŝi altkreska, larĝŝultra, purpura pro malvarma mara vento fiŝisto, klinsalutadis per ĝiszona riverenco, diradis:

— Estu sana je ĉiuj kvar ventoj, avinjo! Jen al vi donaco!

Li metadis sur la puran, priskrapitan tablon altinon, kaj ankoraŭ altinon, kaj kopekojn, kiom estis la pako — tiom li elŝutadis. Okazadis, ke oni metadis ankaŭ ormoneron, vidis la maljunulino ankaŭ fremdlandajn monerojn. Sed nelonge ili restadis ĉe ŝi. Kiel reteni monon, se apude, en najbara domo, ploras, larmas fiŝista vidvino, mankas per kio nutri la infanetojn? Kiel reteni, se morgaŭ eblas venigi al si dekon da etaj infanoj, bani ilin en kuvo kun cindro kaj sablo, kaj rekompence pro pacienco kaj obeemo, pro tio, ke ili ne ŝrikis kaj kondutis dece, manĝigi ilin ĝissate per vianda kaĉo, per grasa fiŝsupo, per aroma spickuketo?

Iam ŝi flegis Demĉjon, kaj pli frue, en malproksimaj jaroj, la rudriston Rjabov mem, post kiam li frostiĝis en aŭtunaj noktoj en malproksima fiŝista bazo. Kaj jen venis al ŝi iam Ivano Sabateiĉ, larĝe malfermis la pordon, diris:

— Estu sana je ĉiuj kvar ventoj, avinjo! Jen, oldulineto, donaco!

Li malligis saketon, elŝutis sur la tablon oraĵojn, ekruliĝis sur la priskrapitaj tabuloj moneroj, ringoj de brilanta oro, falis sur la plankon perloj.

— Ĉu vi ion malbonan faris, Ivano? — severe demandis la maljunulino.

Rjabov subridis:

— Ŝipo sur rokojn elĵetiĝis, — diris li, — fremdlanda ŝipo. La homoj ĉiuj estis mortintaj, ĝis la lasta; jen mi kun fiŝistoj trovis trezoron, sed por kio ĝi? Kandelon grandan mi metis al Sankta Nikolao, al vidvinoj donacis, diboĉis iomete ĉe Magrulo, botojn por mi novajn aĉetis, kaftanon. Nun mi al homoj la okulojn pikas — jen, belvestiĝis Ivaĉjo Rjabov...

Li denove subridis per sia pigra subrido.

— Ne deziras mi mem iĝi mastro. Boaton aĉeti, ŝnuraron, fiŝistojn dungi, ĉu? Kiel vi konsilos? Ĉu devenos el mi mastro?

— Ne devenos, Ivaneto! — funebre diris la maljunulino. — Senhontecon vi ne havas!

— Sed diabloj ja puŝas, — ridetante parolis Rjabov, — tiel dolĉe persvadas: iru, Ivaĉjo, en mastrojn, sufiĉas al vi malfeliĉi, jen fortuno al vi venis, duan fojon tio ne okazos...

Li tiris sin, oscedis, iris hejti banejon, kaj poste estis sidanta ĉe la tablo pura post ŝvitbano, trinkeganta varmegan, forte pipritan fiŝsupon kaj diranta:

— Ni iros en la maron, ni vidos. La maro, avinjo, de la origino estas nia kampo. Estos fiŝo — estos ankaŭ pano. Kaj sangosuĉanto el mi ne devenos, ĝuste vi diris — por tio necesas senhonteco...

La maljunulino, apoginte sin per la pugno, ĉiam kapjesadis kaj suspiradis, poste subite por momento larmis kaj kvazaŭ koleriĝis. La oron kaj juvelŝtonojn ŝi dividis je du duonoj: duonon por malfeliĉaj orfoj, alian duonon ŝi enfosis en la legomĝardeno — por ajna okazo, kiu scias, kia malfeliĉo falos sur la rudriston?

Por siaj orfoj kaj malfortuloj avino Eŭdoĥa neniam petadis ion de iu — tiel ŝi ĵuris. Fiŝistoj mem alportadis al ŝi, kiu kion povis: iu — fiŝon, iu — monon, iu — farunon, iu — buteron. Laŭ antikva moro homoj faradis ankaŭ kaŝitan almozon: la avino trovadis en sia vestiblo jen bonan pecon de frostigita bova viando, jen kandelojn, jen varman kaptukon.

Pro la donacoj ŝi neniam dankadis.

Kaj ne estis en Blankmario homo, kiu ne rememorus ŝin en bona aŭ malfeliĉa horo.

Severaj brigadaj rudristoj, solvante malfacilan aferon, konsiliĝadis kun ŝi kaj, elirante el ŝia kabano, diradis:

— Jen maljunulino! Vera vojevodo! Pli ruza ne ekzistas!

Multajn familiajn malpacojn ŝi same solvadis, kaj ŝia vorto estis firma, lasta, definitiva. Popoj timetis rigardon de avino Eŭdoĥa, ŝian pikan subridon, salan ŝercon. Komercistoj en bazaro riverencadis al ŝi pli malalte, ol al aliaj...