Ho, li faras por si, faras li malpezajn,
Ho, malpezajn jen galerojn ja...
Kanto
Mi petis, ke por mi estu farataj neniaj ceremonioj.
Petro la Unua

Ĉapitro sesa

1. La juna ŝipestro

Sur la Mosea insulo, sub kurba betuleto, sur arbostumpo estis kviete sidanta Demĉjo; fleksante la fingrojn1, li rakontis al Rjabov, kiu hodiaŭ veturas en la cara sekvantaro: kaj princo Golicin, kaj Saltikov, kaj Buturlin, kaj Ŝein, kaj Trojekurov, kaj Nariŝkin, kaj Pleŝĉejev, kaj fremdlandanoj — Patriko Gordon kun Lefort, kaj princo Romodanovskij...

— Jen do ni havos nun kun kiu la animon faciligi, konversacii en nia maniero, fiŝista! — subridis Rjabov. Kaj tiris la nazon de Demetrio:

— Vi same estas bojaro, kiel mi vidas. Eble, vi havas tie protektantojn?

Estis venanta griza, malhela tago, sur la ĉielo rampis ŝiritaj nuboj. Supre, ĉe la cara palaco, batis kanonoj, la sonora tondro longe staris en la oreloj.

— Jen kiele! — kun estimo diris Demetrio.

— Ni iru rigardi! — vokis la rudristo.

Ili aliris al traboj, al la akvo mem. Hodiaŭ estis malfacile rekoni la antaŭe kvietan Mosean insulon. Sur Dvino, sur ties malkruta bordo, sur glitiga, malsekigita de pluvo argilo staris amasoj da urbanoj, sataj negocistoj, kiuj sur platboatoj venas de la rivera supro al foiro, transportas varojn el Jaroslavlo, el Kostromo, Vologdo, Solviĉegodsko; staris fiŝistoj en botoj ĝis femuroj, en trikitaj ĵerzoj, en surmetitaj sur la larĝajn ŝultrojn kaftanoj; staris grandkorpaj, akralangaj, gajaj fiŝistaj edzinoj; staris almozuloj, senpreĝejaj popoj, pilgrimuloj, fuĝintaj monaĥoj, dvinaj boatistoj, mizeraj haŭlistoj, kiuj en grandaj brigadoj estis trenantaj negocistajn ŝipojn sur Dvino...

Por ordo kaj pompo inter la homamaso kaj la rivero, sur la bordo mem, etendiĝinte je longa linio, staris kubuton al kubuto pafistoj kun muskedoj kaj tranĉiloj. Rivera malvarma vento pufigadis grizajn barbojn de vilaĝestroj, movetadis baskojn de longaj verdaj kaftanoj, malsekiĝintajn en pluvo, sed la regimentoj staris senmove, kaj nur la grasdika, blankvizaĝa, obeza kolonelo Snivin veturadis jen antaŭen, jen malantaŭen, preskaŭ sur la dvina akvo mem, ĉirkaŭrigardadis sian militistaron kaj feroce surtretadis per sia nigra virĉevalo tiujn el la malnobla popolo, kiuj estis pli viglaj kaj ŝoviĝadis inter la vicojn de la pafistoj.

Sur la Mosea insulo staris nemultaj kanonoj, sed la kanonistoj lertiĝis pafi per ili kun tia rapideco, ke la popolo nur miradis: kanonisto ŝovas pulvon, enigas per bastono stupon, ŝtopas firme, kaj oni jam portas meĉon. Li pafas, kaj ne atendante, ĝis la kanontubo malvarmiĝos tute, oni denove portas pulvon...

De la bordo, de la albordiĝejo al la domo kondukis larĝa riĉa irtapiŝo, sternita sur puraj tabuloj. La domo rigardis al Dvino per dek ruĝaj fenestroj kun vitraj kadroj, kaj apude estis ankoraŭ dometo kun ses trabaj fenestroj kun glimaj lapformaj kadroj, bunte kaj gaje farbitaj. Apud la pordoj tie kaj ĉi tie kreskis pinoj, kaj sub ĉiu pino staris gardisto — kun muskedo, kun lipharoj kvazaŭ de kato, kun tranĉilo sub la zono. En la domoj jam estis hejtataj la hejtiloj, estis videble, kiel el la tuboj jam iras fumo, kaj videblis la kuirejo, apud kiu kuiristo-fremdlandano, en ronda mallonga pantalono kaj ĉapo, estis forhakanta kapojn al supernutritaj, alveturigitaj de malproksime, obeemaj anseroj.

Dum la rudristo estis pririgardanta la caran domon kun la kuirejo, la popolo sur la bordo furioze ekkriis, ree pafis kanonoj — tiel, ke dum ioma tempo Rjabov tute nenion aŭdis, kaj ekaŭdis poste, kiam ekludis kornetistoj per kornetoj kaj, larĝe malferminte la buŝojn, ekkantis katedralaj kantoroj. La homamaso ankoraŭ moviĝis antaŭen kaj haltis.

La pluvo nun verŝiĝis pli forte, ol antaŭe, kaj ĝiaj densaj strioj estis vipantaj la homojn, la teron, la hulan supraĵon de Dvino, kies alia bordo nun tute ne videblis en la densa reto de la pluvego kaj nur diveneblis fore sub pezaj grizaj ŝvelaj nuboj.

Starinte iomete kaj nenion vidinte bone, ĉar la pafistoj kaj rajdistoj estis ŝirmantaj por li la ŝipojn, venantajn laŭ Dvino, Rjabov grimpis supren, tien, kie staris kanono, pensinte, ke en tiela tumulto neniu patro ekonomo aŭ rajdisto interesiĝos pri li, rudristo...

La bildo, aperinta antaŭ liaj okuloj, frapis lin: grandaj pezaj barkoj kaj remŝipoj, novaj, ornamitaj per silkoj, persaj kaj tataraj tapiŝoj, per broditaj teksaĵoj, kun standardoj kaj flagoj estis venantaj el la malbonvetera obskuro. La remistoj estis levantaj la remilojn, ŝipanoj estis ĵetantaj haŭserojn, la ŝipoj estis knare albordiĝantaj. Sur la bordo tondris korneta muziko, ekscitite batis sonoriloj, kaj elirinta antaŭen katedrala ĥoro dolĉe kantis «Gracon».

Kaj sur la barkoj tiutempe unu post la alia estis aperantaj homoj, vestitaj kun tia brilo kaj riĉo, kian Rjabov ankoraŭ neniam vidis en sia vivo.

Plej multaj el tiuj homoj, evidente, frostiĝis dum la vojo sub pluvo kaj vento, multaj envolvis sin en longajn mantelojn kaj kun malplezuro estis rigardantaj al flakoj de la Mosea insulo, al la dometo, kiu al la dvinanoj ŝajnis palaco, al la furiozanta, krianta popolo, al la rajdistoj, dekstren kaj maldekstren disdonantaj vipajn batojn. Sed la kuntiritaj brovoj kaj la malkontentaj vizaĝoj nur estis donantaj al la cara sekvantaro plian majestecon kaj servis por voki en la popolo respekton kaj timon.

Rjabov ne sentis timon, sed nur, ekvidinte la kolerajn mornajn vizaĝojn de la sekvantaranoj, pensis: «Jen, kiaj birdoj» kaj komencis serĉi, kie estas la caro. Sed homoj sur la barkoj kaj remboatoj estis tiom multaj kaj vestitaj tiom bele, ke li ne sciis, kien rigardi: jen ĉapelo ŝajnis al li vere cara; jen tro pufa peruko — certe, la caro; jen iu dikventra korpulenta barbulo ridis tro libere — ĉu ne la caro? Kaj alia rigardas kolere, kiel besto, eble, li estas la caro?

La unuan, plej grandan barkon homoj en mallongaj kaftanoj per haŭseroj altrenis al la albordiĝejo kaj intencis jam fiksi ĝin, kiam subite altega ulo, aspekte aĝa dudek kvin jarojn, sen ĉapo, kun malhelaj krispaj haroj, komencis diri, ke ili faras malĝuste, necesas alie, por sufiĉu loko ankaŭ por alia ŝipo. La homoj en kaftanoj disputis, poste obeis, kaj komencis ĉiuj kune treni la ŝipon laŭlonge de la albordiĝejo. Dum ili estis laborantaj, li kun scio, sen hasto komandis ilin. Kaj la pluvego plu estis vipanta lian senĉapan buklan kapon, la grizbrunan mantelon, apenaŭ teniĝantan sur unu ŝultro, malbutonumitan ĉe la kolo nerusan ĉemizon.

«Ŝipestro ilia», — pensis la rudristo. Aŭskultinte, kiel ordonas la nigraharulo al la cara sekvantaro, li ankoraŭ decidis por si: «grandan potencon li prenis, tamen!»

Kaj la caron li ne sukcesis trovi: tro multe da sinjoroj staris en la barkoj — kaj pufaj pro orgojlo, kaj koleraj, kaj gravmienaj, altrangaj, en plumoj, perukoj, rubandoj, en altaj bojaraj ĉapoj, — ĉu eblas trovi, kiu el ili estas la caro.

Intertempe la unua barko kun la remŝipo aliĝis al la albordiĝejo, la tria estis altirata, kaj la ceteraj ŝipoj plu atendis sian vicon ĵeti haŭserojn kaj altiriĝi. De sur la unua barko homoj en verdaj kaftanoj eltrenis larĝan tabulon kaj transĵetis ĝin sur la bordon, kaj la bukla ŝipestro al ili kriis, ke ili ree ne tiel faras, kaj, dispuŝinte la barbajn bojarojn per la longaj brakoj, mem komencis meti la ponteton pli fidinde kaj pli firme. Kaj metinte, li riverencis kaj faris invitan geston per la mano.

Tiam Rjabov ekvidis la caron. Caro Petro Aleksejeviĉ staris apud la ponteto mem, kuspinte malantaŭen ore broditan mantelon, apogante sin al alta, briletanta per gemoj bastono kaj bene, favore ridetante per sia diketa blanka, kun vangaj kavoj, vizaĝo. Li rigardis ne al la homoj, kolektiĝintaj sur la bordo, ne al sia laŭtkria bukla ŝipestro, ne al la rajdistoj, ne al la standardoj, ne al la kantoroj en malsekiĝintaj surplisoj, sed ien for kaj alten, ien inter la pluvo kaj la nuboj, ĝuste tien, kien devas rigardi caroj, plenaj de majesto.

«Jen kia!» — pensis Rjabov kaj per la kubuto puŝis senmoviĝintan apude kanoniston. Tiu ĵetis rapidan rigardon al Rjabov kaj diris:

— Nu, kia caro! Ĉu tio estas caro?

— Kaj kio? — demandis la rudristo.

— Ja tro simpla! — prononcis la kanonisto.

— Bona simpleco! — subridis Rjabov. — Tuta en oro kaj en gemoj, staras, ne moviĝas...

Afable, sed severe ridetante, la caro senmove rigidiĝis sur la ponteto. Lia mano en ringoj estis premanta la valoregan bastonon. La sonoriloj batis kun nova forto, la kantoroj sonore, superinte obtuzan susuradon de la pluvo, alde komencis «Ĝoju, Jerusalemo». La caro ankoraŭ atendis, poste faris paŝon antaŭen laŭ la fleksiĝanta, kovrita per tapiŝo ponteto, kaj subite en tiu solena momento la longkrura ŝipestro faris trukon, kaj tian, ke Rjabov aĥis: li submetis al la caro sian piedon en altboto. Tiu stumblis, la ŝipestro puŝis lin al la dorso kaj laŭte ekridis. «Pereis la ulo!» — pensis Rjabov, sed la ŝerco pasis por la ŝipestro neatendite facile. La caro nur svingis al li la liberan manon kaj ekiris supren laŭ la balanciĝanta ponteto. Kaj la ŝipestro plu ridis, skuante la longharan buklan haron, kaj aliaj sekvantoj same ridis. Kaj Rjabov kolere pensis: «Se mi estus caro, vi ne ridus pri mi!»

Post la caro — vice, gravmiene — ekiris al la domoj la cara sekvantaro — bojaroj, fremdlandanoj, princoj kaj altranguloj. La pafistoj, alveturintaj kun la caro, jam viciĝis laŭlonge de la vojeto, antaŭ la pafistoj estis grimacantaj caraj bufonoj. Renkonten al la Siro, blanka pro timo, elkuris negocisto Litkin kun arĝenta plado en la manoj. La ĥoro komencis himnon «Di-sinjoro montriĝu al ni», Litkin, ne aŭdacante surpaŝi la tapiŝon, ne komprenante, kion krias al li aliaj negocistoj, falis kun la genuoj en flakon kaj etendis al la caro la pladon kun pano kaj salo2. La caro, ne malrapidiginte paŝojn apud Litkin, la pladon ne akceptis kaj movis la kapon malantaŭen, kvazaŭ dirante, ke ne al tiu ĝi estas donata. Litkin aĥis:

— La panon ja, Siro, je Dio mi petas...

Sed la caro ne plu retrorigardis kaj malrapide la unua eniris en la vestiblon de sia palaco.

La ĥoro eksilentis, la sonoriloj estis sonorantaj ĉiam malpli rapide, finfine ankaŭ ili eksilentis. La kanonisto, ridetante, diris al Rjabov:

— En la pasinta jaro oni same ne tuj rekonis...

— Kiun? — demandis la rudristo.

En tiu momento el la vestiblo eliris sekvanta bojaro, ion ordonis al la kantoroj, kaj mem ĉe tio ekridis. La kantoroj — hastante, erarante — denove ekkantis, la kanonisto ŝovis la meĉon al la kanono, ĝi pafis, la sonoriloj eksonoris kun nova forto, kaj la popolo ree turniĝis al la barkoj, kie estis laborantaj homoj, malŝarĝante sakojn kaj barelojn, kaj kie estis pasumanta plu la sama longkrura ŝipestro, interparolante kun blanka maldika sekvantarano.

«Kiu do tiam estas la caro? — kolerante pri tio, ke ĉio estas tiel nekomprenebla, demandadis sin Rjabov. — Ĉu tiu ĉi?»

Sed la blankvizaĝa sekvantarano havis en si nenion majestan, kaj el la barkoj jam neniu povis eliri, krom nur homaĉoj en kaftanoj, ŝarĝistoj, ŝipanoj kaj laboristoj.

La ŝipestro subite faris iajn ordonojn sur la barkon, klinis la kapon kaj rapide ekiris laŭ la tapiŝa vojeto — al la domo. Li ne rigardis al flankoj, ne levadis la okuloj disde la kovraĵo, kaj estis videble, ke iri sub rigardoj de la homamaso al li estas ĝene: liaj paŝoj estis rapidaj, malglataj, pezaj, la ŝuoj laŭte frapadis, kaj la malsekaj malhelaj haroj estis balanciĝantaj apud la vangoj... Post li rapide iris la sekvantarano.

Renkonte al la ŝipestro tondris, dolĉe kaj beate kantis la katedrala ĥoro, tiris sin la scivolema homamaso, rampis la tute blanka, ŝvela, ĝismorte timigita negocisto Litkin kun la arĝenta plado, sur kiu estis malsekiĝanta sub la pluvo la pana rondo.

Subite la ŝipestro haltis antaŭ la komercisto, ne levante la kapon, akceptis de li la pladon, riverencis, donis al la sekvanto kaj kaŝiĝis en la palaca vestiblo. La popolo komencis krii, hurli ravite, — nun ĉiuj komprenis, kiu estas la caro. La ĥoro finkantis la lastan strofon, la kanonoj ankoraŭfoje pafis, kaj ĉio eksilentis.

«Jen kia caro! — pensis Rjabov kaj gratis la nukon. — Kia do tio estas caro? Ne, fraĉjoj, tio ne estas caro! Tiaj caroj ne ekzistas!»



1. La rusoj kalkulas laŭ la fingroj, fleksante ilin (trad.).
2. Rusa signo de bonvenigo (trad.).