2. Pensojn oni ne impostas!

Li ankoraŭ longe staris kaj rigardis post la caron. Poste iu tuŝis malantaŭe lian manikon. La rudristo retrorigardis kaj ekvidis Atanazion Petroviĉ-on.

— Ni iru, Ivano! — vokis la leŭtenanto. — Cara tablestro Silvestro Ievlev kaj kun li nia vojevodo Apraksin Teodoro Matejeviĉ nemalproksime staras, al Dvino rigardas. Eble, io rezultos el nia konversacio...

— Kaj se ne rezultos? — demandis Rjabov. — Ĉu vojevodo ne scias, kion fremdlandanoj ĉie faras? Tamen li al ili en nenio kontraŭas!

Krikov suspiris.

— La vojevodo nur pri unu afero estas okupita — vi mem scias — li ŝipon konstruas. Ni iru, rakontu. Kaj se ni ne trovos justecon, tiam homoj en multaj lokoj vivas. Nia lando ne estas malriĉa, estas kaj Kemo, kaj Lopo. Sur bordoj de Kemo homoj loĝas, kaptas salmojn por solovecaj monaĥoj. Sur Vigo kaj Soroko oni loĝas, sur Virmo, kaj sur Sumo, sur Umbo kaj Varzugo. Salfarejoj monaĥejaj ankoraŭ estas, segmueliloj, al Kandalakŝo eblas foriri, sur la Teran, la Vintran bordojn...

— Pro kiaj do pekoj mi foriru?

— Homoj eĉ pli puraj ol ni sin per larmoj lavas! — malgaje respondis Atanazio Petroviĉ.

Vojevodo Apraksin — juna, sed jam dikiĝanta homo, kaj sekvantarano, ĝuste tiu, kiu antaŭnelonge akceptis la panon el la manoj de la caro, — nealta, palvizaĝa, bluokula, en mallonga militfasona kaftano — estis starantaj sur monteto, ridantaj pri io kun aliaj sekvantaranoj.

— Ĉu ni aliru? — demandis Krikov.

Rjabov kapjesis. Kiam ili estis tute proksime, Apraksin ekrigardis al ili per nepalpebrumantaj severaj okuloj.

— Al via moŝto, princo-vojevodo! — ĝentile eldiris Atanazio Petroviĉ.

La sekvantaranoj turniĝis, ĉesis ridi. Apraksin demandis:

— Leŭtenanto Krikov?

— Krikov, princo-vojevodo.

— Hodiaŭ vin al mi montris kolonelo Snivin, plendis...

Atanazio Petroviĉ staris trankvile, rigardis en la okulojn de la vojevodo.

— Ĉu vi estas ĝuste tiu oficiro, kiu falsan monon, ne arĝentan, malkovris sur ŝipo fremdlanda?

— Mi, princo-vojevodo.

Ievlev kaj Apraksin rapide interŝanĝis rigardojn.

— Pro senĉesa okupiteco pri ŝipaj aferoj mi ne esprimis ĝustatempe al vi mian dankon, — ekparolis la vojevodo. — Vi, sinjoro leŭtenanto, agis inde, kaj, malgraŭ la plendo de kolonelo Snivin, kiu eraras kaj ne scias la veron, mi nun havas honoron esprimi laŭdon al via kuraĝa ago. En ĉi okazo vi, sinjoro, montris grandan fermeté, kaj mi tre ĝojas pri tio, ke mi havas en mia vojevodujo tian oficiron...

Kio estas «fermeté», Krikov, same kiel multaj sekvantaranoj, ne komprenis, sed ke la vojevodo estas kontenta pri li — komprenis tuj kaj gajiĝis. Li tuj rakontis la tutan historion de la rudristo kaj ĉiujn ofendojn, faritajn al li lastatempe. Atanazio Petroviĉ parolis rapide, kun peno retenante emocion. La vojevodo kaj aliaj sekvantaranoj aŭskultis kun intereso, ĵetadis al Rjabov kompatajn rigardojn, demandadis, se ion ne komprenis.

— Ĉi rudristo povus ankaŭ mem atingi min, — diris Apraksin. — Ne estas granda laboro konversacii kun mi. Mi tagojn kaj noktojn pasigas en ŝipkonstruejoj — aŭ sur Vavĉugo, aŭ en Solombalo...

— Dio estas alte, caro malproksime! — respondis Rjabov. — Por vin, princo, atingi, al multaj necesas riverenci, sed riverenci ni, blankmaranoj, malbone scipovas. Nia dorso estas nefleksebla...

— Ĉu fieraj, mi pensas? — kun facila rapida subrido demandis Apraksin.

— Ni scias nian lokon! — malmilde respondis la rudristo. — Por Artamonoj — limonoj, kaj por ni bravuloj — betuloj.

La vojevodo silentis iom, poste prononcis trankvile:

— Tia de Dio estas ordo de la komenco de la tempo.

— Ĉu vere?

— Kaj vi kiel pensas?

Rjabov silentis, per ridetantaj okuloj rigardis al Apraksin.

— Kial vi ne diras?

— Pensojn oni ne impostas! — ne hastante, diris Rjabov. — Silenti estas pli konvene...

— Memorante la ukazon de lia cara moŝto, — rapide interrompis la rudriston Krikov, — trovis mi mia devo prezenti antaŭ viajn okulojn ĉi faman en Blankmario rudriston, por ke la granda ŝipestro povu konvinkiĝi, kiom gloraj marlaboristoj el niaj pomoraj loĝantoj povas al lia cara servo esti prezentitaj...

La bluokululo kapjesis — sufiĉas, kio en tio estas nekomprenebla. Kaj demandis afereme:

— Ĉu ajnan ŝipon vi, rudristo, kondukos?

— La afero ne estas komplika. Sufiĉas havi kutimon.

— Kaj tempeston vi ne timos?

— Kial ne timos? Kiu sur maro ne estis — tiu timon ne vidis, kiel oni diras ĉe ni. Ne ekzistas tia homo, sinjoro, kiu ne timas. Nur necesas teni sin, la promeson memori...

— Kian tian promeson?

— Nu jen, ekzemple, mi estas ĉefo sur boato aŭ en la tuta brigado. Do mi promeson faris al la homoj, kiuj sur la bordo restis, ke mi ne estos viva, se pro mia kulpo aliaj fiŝistoj pereos. Tia ĉe ni estas moro ĉe la Arĥanĝela urbo, ĉe ŝipa albordiĝejo, ĉe boata kaŝejo. Kiel ĵuro. Promeso donita, kiel kuglo pafita...

Li rekte ekrigardis en la bluajn atentajn okulojn de la tablestro, tiel malfermite ekrigardis, ke Ievlev kun ĝojo ripetis la proverbon:

— Promeso donita, kiel kuglo pafita.

— Tia estas moro, sinjoro.

— Do, ĉu vi iĝos ŝipisto de la caro?

— Eblas.

— Do, — diris la tablestro, — la paperon mi por vi aranĝos. Pasumu dume ĉi tie, atendu... Princo-vojevodo por vi skribos...

Li kapbalancis kaj ekiris kun Apraksin al la palaco, sed survoje retrorigardis: la rudristo senĉapa, en pura, malbutonumita sur la proda brusto ĉemizo, estis staranta, ĉirkaŭita de la caraj ludmilitistoj. La sekvantaranoj estis pri io demandantaj, li estis respondanta, subridante.

— Bona ulo! — diris Silvestro Petroviĉ al Apraksin.

— Por mi ĉi popolo ne estas mirinda! — respondis Teodoro Matejeviĉ. — Komence mi same miradis, kaj nun kutimiĝis...

Ievlev revenis baldaŭ, elportis paperon kaj laŭtlegis, ke Rjabov Ivano filo de Sabateo ekde la nuna tago estas destinita esti en la cara sekvantaro kiel «matroso ŝipa» kaj pro tio al neniu estas permesite aresti lin sub minaco de cara kolero. Leginte, Silvestro Petroviĉ ordonis kaŝi la folion fidinde, kaj vespere esti ree sur la Mosea insulo.

— Ĉu vi ĉion komprenis, rudristo?

— Ĉion, sinjoro.

— Riverencu! — flustris post la dorso de Rjabov iu el la sekvantaranoj. — Falu al la piedoj!

La rudristo retrorigardis, diris digne:

— Mi eĉ al Dio ĝis la tero ne riverencas.

Li faldis la paperon duone, kaŝis ĉe la sino. Ievlev estis senvorte, gaje rigardanta al li. Poste li turniĝis al Atanazio Petroviĉ, demandis konfide:

— Ĉu multe fremdlandanoj ekscesas ĉe vi?

— Multe! — kun retenita kolero respondis Krikov. — Tiom multe, sinjoro, ke ni ne scias, kiel bridi ilian genton. Ili tute nian gorĝon premas, ne eblas spiri...

Konversaciante, ili atingis la bordon. Ĉi tie estis atendanta Demĉjo. Ievlev kaj Krikov plu interparolis. Demĉjo, lamante, aliris, demandis nedecideme:

— Nu, oĉjo?

— Folion oni donis! — diris Rjabov. — Nun vi kaj mi ne pereos, Demetrio. Nun ankaŭ ni, kiel homoj, eble spiros iomete. Estu konstante ĉe mi, mi dirados, ke vi estas mia helpanto...