3. Estos tago, estos pano!

Ĉi tie, apud kurba betuleto, malsekiĝinta sub pluvo, staris malnova ŝalupo de karelo Ignato. Mizeruloj, metiistoj, bakistoj el Kuzneĉiĥo, ŝarĝistoj, zonitaj per bastaj zonoj, du ebriaj ŝipestroj de fremdlandaj ŝipoj, blindulo kun kondukanto, kantoroj de la katedrala ĥoro kun envolvitaj en juton surplisoj, koleraj frostiĝintaj monaĥoj, gardistoj kun halebardoj, pafistoj de la Pudoĵa enmariĝo, doganaj oficistoj, — diversaj homoj amasiĝis en la ŝalupo, kiam la rudristo kun Demĉjo eniĝis tien.

Ignato prenis neniun kroman, kvankam sur la bordo tumultis homamaso. Por ŝerco li pretere kroĉis per hokstango longakruran virinon je la basko; respondante al insultoj, forpuŝiĝis, levis sur la maston la truitan velon. Volontuloj elektis por si remilojn, tri paroj da longaj remiloj akorde leviĝis. Ignato kaptis la rudran remilon, direktis la ŝalupon, kriis raŭke, ke oni donu monon, alie li renversos la barkon.

La pluvo verŝiĝis pli forte, la vento pli abrupte batis al la velo, la masto ekknaris, la mallerta peza ŝalupo sub la vento iĝis malpeza, ekiris sur dvinaj ondoj anaspaŝe. La mizeruloj ekkantis psalmon.

En griza pluva nebulo sur fremdlandaj ŝipoj oni fojfoje sonigadis sonorilojn, por ke ilin ne trafu iu ŝipeto, trumpetadis, kriadis:

— Rigardu!

— Gardu vin!

— Atentu, pasantoj!

Ĉizitaj, grandegaj, farbitaj per minio, karmino, garnitaj per kupraj bendoj, pendis super la ŝalupo la poboj de negocistaj ŝipoj. Elstaris el kanonaj paftruoj kanonoj, staris grasa odoro de gudrita ŝnuraro, de peĉo, kaj kiam la ŝalupo estis ĉirkaŭiranta iun ŝipon ĉe la pruo, tiam desupre, de la alto, senpalpebrume rigardis okuloj de monstroj, elĉizitaj el ebono, — de nudaj virinoj, de serpentoj kun homaj vizaĝoj, de hirtaj maljunulinoj, de maraj reĝoj kun barboj, kun feraj oritaj ĉenoj sur la koloj.

La ŝalupo iris nerapide, fremdlandaj ŝipanoj sen intereso, per enuaj, al ĉio kutimiĝintaj okuloj rigardadis desupre al la veseleto, al la akvo, al la plata bordo, al la malaltaj konstruaĵoj, fumadis siajn pipojn, volvadis sin, kuntiriĝinte, en longajn kapuĉmantelojn.

La ŝipoj staris dense. Sur iuj ludis muziko, oni estis dancantaj, sur iuj okaze de dimanĉo oni estis farantaj diservon, — kaj tiam el la rondaj, garnitaj per mahagono fenestroj aŭdiĝis herezaj kantaĵoj, longaj «ame-en», balbutado de pastro. El aliaj fenestroj aŭdiĝadis virina rido, basa ridego, violona skrapado. El ankoraŭ aliaj venadis odoroj de vianda kuiraĵo, de rostita sur stango femuraĵo, de siblanta sur braĝoj fiŝo. Sonoj aperadis por mallonga momento, anstataŭante unu la alian.

— Legu! — ordonis Rjabov kaj etendis al Demĉjo la paperon, kliniĝinte super ĝi, por ke la pluvo ne malsekigu la necesajn vortojn.

Demĉjo legis.

— Jen kiele! — eldiris la rudristo.

Lia okuloj estis gajaj.

— Nun ni transportos Taisja-n Antipovna-n al Eŭdoĥa, fiŝita avino, kaj poste ni vidos. Eble, ni ankoraŭ vivos, Demetrio!

— Ni vivos! — konsentis Demĉjo.

— Tiele, frato!

La ŝalupo albordiĝis al boatoj, dense starantaj apud la fremdlanda Komerca korto. La urbaj monaĥoj, la gardistoj, la virinoj kun ekkrioj eksaltis laŭ la balanciĝantaj sur la akvo boatoj al la bordo. Ignato ekskoldis la kantorojn, kiuj ne pagis la veturon. La grandlipa ulo el la drinkejo kun krio trafalis inter la ŝalupo kaj la boato, kaj kiam Rjabov eltiris lin el la akvo, la okuloj de la lipulo blankiĝis pro timo — li rekonis la rudriston. Kio estos, se li demandos pri la dolĉaĵoj? Sed Rjabov nenion demandis, ekiris laŭlonge de Dvino, timetante renkontiĝi kun Timotejev: kontraŭ la maljunulo la papero ne defendos, ne pri tio estas la papero, kaj la maljunulo ne estas simpla.

Antaŭ la nokto la rudristo vizitis la enfluejon, prenis el la gardistejo Taisja-n, apogis la pordon de la domaĉo per bastoneto — laŭ la kutimo.

— Iom staros malplena nia palaco! — diris li kun subrido.

— Sed ĉu ne palaco? — kun apenaŭ kaptebla ofendiĝo en la voĉo respondis Taisja. — Vera palaco. Al vi estis malbone ĉi tie, ĉu?

Avinjo Eŭdoĥa renkontis Taisja-n per malalta riverenco, demandis, ĉu bone vivas la fiŝista edzino, metis sur la tablon fiŝan rondan pirogon. Orfoj, lavitaj, scivolemaj, estis kliniĝantaj de sur fornaj tabuloj, kurantaj tra la domo, kiel diablidoj...

— Kiom da ili vi havas, avinjo? — demandis Taisja.

— Nun nur kvar, — respondis Eŭdoĥa kaj svingis al ili viŝtukon: — Huŝ, vi! Kial vi kuradas?

— Ja ni pirogon! — diris netimema voĉo de sur la forno.

— Vi krevos!

— Ne, ne krevos...

Kiam la orfoj kvietiĝis, al Demĉjo estis ordonite tralegi la caran dokumenton por Taisja kaj la avinjo. Demetrio tuspurigis la gorĝon, kiel kantoro en preĝejo — tralegis, Eŭdoĥa suspiris, balancis la kapon:

— Jen doktaĵo!

Taisja per varmegaj okuloj rigardis al Rjabov, per rapida flustro instruis:

— Vi, Ivaĉjo, pli kviete tie vivu; se ia interbatiĝo aŭ batalo — vi iru flanken, ne serĉu la veron, la unua ne ĵetiĝu. Bonvolu, Ivaĉjo...

— Bonvolu, Ivaĉjo, bonvolu, Tainjo, — diris Rjabov, — kiel sukcesos, tiel mi vivos...

— Vorton diru, ke la patro nin pardonu...

— Iru for via patro, — respondis Rjabov, — ne bezonas ni. Estos tago — estos pano... Jen, kiel avinjo Eŭdoĥa vivas, tiel ankaŭ ni vivos...

Ili dormis duope kun Demetrio sur humida pajlo nemalproksime de la cara domo, kie aranĝis pajlokabanetojn malpli altrangaj uloj el la cara sekvantaro, el ludsoldatoj, el pafistoj. Caraj gardistoj iradis laŭlonge de Dvino, en la humida aero intervokadis voĉoj:

— Rigardu!

— Atentu, rigardu!

Estis silento, ĝin rompadis nur voĉo de gardisto, krakado de humidaj branĉoj en lignofajro, egalmezura ronkado el tendo, kovrita per branĉoj, subtila kula zumado...

Kaj kiam ili ĵus, kiel ŝajnis, sukcesis ekdormi — ekhurlis kornoj, ekbatis tamburo, en pajlokabanoj oni ekbruis, iu ulo surpaŝis la manon de Rjabov per la piedo, — ili devis leviĝi. Ĉie en la maldensa bosketo estis videbla moviĝo, neniu jam dormis: iu kuris al Dvino lavi sin, iu estis blovekscitanta lignofajron, por pli rapide kuiri kaĉon, iu estis krianta, kiu kiun laboron faru.

Rjabov tiris sin, oscedis, lavis sin sur Dvino, preĝis nelonge kaj ĵus intencis diri «amen», kiam nekonata soldato jam ektiris lin post si, urĝante kaj pelante, al nigra gudrita jaĥto, kiu staris apud la palaco ĉe novaj tabuloj de la albordiĝejo.

Ankaŭ ĉi tie estis multaj homoj: ili ruladis sur la jaĥton barelojn, portadis bastosakojn, trenadis bastokorbojn. Sekvantaranoj en riĉaj vestoj laboris, kvazaŭ simplaj ŝarĝistoj. Kaj Rjabov iĝis ridema, kiel ili ĉiuj ion timas, ĵetas rigardojn al la jaĥto kaj ĉion faras rapide, senprokraste. Sed kiam ili ne videblas de sur la jaĥto, tiam ili kaŝiĝas kaj babilas inter si.

Sur la jaĥto, ĉe la ponteto, tenante sin je ŝnuro, staris la hieraŭa longkrura krisphara caro-ŝipestro, estis konversacianta kun urbano el Vavĉugo — riĉa Jozefo Baĵenin. Alia Baĵenin, Teodoro, staris pli malproksime, elstariginte per la manplato la orelon, aŭskultis, pri kio la caro parolas kun la frato. Ekvidinte Rjabov-on, Apraksin almontris lin al Petro Aleksejeviĉ. Tiu laŭte demandis:

— Rudristo?

La koro de Rjabov ekbatis pli rapide, sed li intence ekiris pli malrapide, trankvile leviĝis laŭ knarantaj ŝtupoj, riverencis kaj, ekrigardinte rekte en la konveksajn okulojn de la caro, diris laŭ la moro:

— Saluton, via sano, je ĉiuj kvar ventoj!

La caro, ne ridetinte, kapjesis:

— Nu, saluton!

Jozefo Baĵenin flustris al la caro:

— Nia unua en niaj lokoj rudristo. Kaj de bona familio, Siro, — ekde la praavoj la maristoj havas dokumenton, per kiu ilin regalis caro Ivano Baziljeviĉ...

Petro plu rigardis al Rjabov, al liaj larĝaj ŝultroj, al la fortika kolo, ligita per multkolora tuko, al tuta lia proda aspekto, spiranta sanon kaj forton. Momenta rideto tuŝis la lipojn de la caro.

— Ĉu en Solovkoj vi estis?

La rudristo respondis ne tuj — pretere sur la ponteto oni kun bruego estis ruliganta barelon, — ne distingis la demandon. Sekvantarano, elsaltinta el post la ŝultro de Jozefo Baĵenin, serveme klarigis:

— La Siro demandas vin, ĉu vi veturis al Solovkoj?

— Al Solovkoj, sinjoro, veturi ne eblas, — kun digno respondis Rjabov. — Veturi eblas en sledo, kaj en ĉaro, kaj en kaleŝo. Sed sur maro ne multe eblas veturi. Sur maro oni iras kaj ankoraŭ, se sub velo, — kuras. Kaj pri la Solovkaj insuloj — do mi iradis al ili...

— Maristo! — kolere diris la caro al la sekvantarano. — Ĝis nun vi plu veturas!

La sekvantarano viŝis la lipojn per tuketo, depaŝis singarde, por ne trafi sub caran koleron.

— Vi estu ĉi tie! — ordonis la caro al Rjabov. — Vi restos sur tiu ĉi ŝipo. Pririgardu ĝin kun tuta atento: ĉu ĝi bonas, ĉu estas lerte konstruita, ĉu ĝi estos facila en mara vivo. Vi rudros, do vi ĝin konu. Iru labori!

Rjabov riverencis, deiris al la pli juna Baĵenin, kiu, kiel ĉiuj malbonaŭdantoj, havis iom timeman vizaĝesprimon, eĉ pli fortiĝintan nun pro proksimeco de la caro, la sekvantaro kaj pro ĉio, okazanta sur la Mosea insulo.

La pli junan Baĵenin-on — Teodoron Rjabov konis pli proksime kaj estimis pli multe, ol Jozefon: la okuloj de Teodoro rigardis milde, sur la vangoj brulis fajna, knabina, kiel ĉe Demetrio, ruĝo, li paroladis per mallaŭta, kvazaŭ trostreĉita tenoro kaj siajn grandajn manojn alpremadis ordinare al la kava brusto. Sed kun ĉio ĉi Teodoro estis tute ne timema homo, plurfoje li volonte iradis kun varoj — anstataŭ komizo — al malproksimaj ĉasejoj, scipovis uzi transmarajn navigaciajn instrumentojn kaj eĉ en la pasinta somero montris al Rjabov, kiel oni faru desegnaĵojn de ŝipoj.

Ili intersalutis, deiris pli malproksimen, trans barelojn kaj pakojn, faligitajn de sekvantaranoj. La suno staris jam alte, Dvino fluis malrapide, kviete, la nova jaĥto staris preskaŭ senmove sur la kvieta akvo. La rudristo, mallarĝigante la okulojn pro brilo de la akvo kaj la suno, demandis Baĵenin-on:

— Kio estas la «Sankta Petro»? De kie oni ĝin venigis? Kie estis konstruita la jaĥto?

Teodoro, submetinte la orelon, redemandis, poste kapjesis, respondis ne sen fiero:

— Nia jaĥto, rudristo, en Vavĉugo konstruita, dvina. Ĉion ni mem faris, neniu helpis.

Kaj li rakontis, ke la jaĥto estis konstruita de ŝipa majstro Timoteo Koĉnev. Avo de Timoteo, Jegoro, iam en la Peĉenga monaĥejo faradis barkojn por vendo. Tiujn boatojn norvegoj aĉetadis de la monaĥejo. La patro de Timoteo en la Solovka konstruejo nemalmulte da trimastaj barkoj konstruis. En la familio de Koĉnev tiu arto estas delonga. Li kaj ankoraŭ Ivano Kononoviĉ Korelin grandajn barkojn por mara irado faras pli bone ol aliaj majstroj, ili ĉi tie estas la unuaj en sia arto.

— Tio estas vero! — konsentis Rjabov. — Mi mem sur iliaj barkoj iradis, miradis...

De malproksime aŭdiĝis la potencema voĉo de la reĝo — la sekvantaranoj estis aranĝantaj ŝipan manovron. El post pakoj eliris Ievlev kun spado, en kaftano, demandis:

— Pri kio vi konversacias?

— Jen, mi aŭskultas, kiel ĉi jaĥto estis konstruita, — diris Rjabov.

— Kiel do ĝi okazis? Mi aŭskultus.

Teodoro komencis rakonti kun ĉiuj detaloj.

Oni konstruis la ŝipon je zorgo de la fratoj Baĵenin, por provo — ĉu ili sukcesos kun ŝipo novmaniera, senekzempla, kiajn en Blankmario oni neniam faris. Jozefo skribis al Moskvo, por ke oni sendu fremdlandajn ŝipkonstruistojn Nikols-on kaj Jan-on. Tiuj komencis prepariĝi por longa vojaĝo, sed tiom longe prepariĝadis, ke Jozefo vokis al si Koĉnev-on, konfirmis interkonsenton per manpremo — konstrui jaĥton. Timoteo mem faris desegnaĵojn, Ivano Kononoviĉ tiujn desegnaĵojn kontrolis, taksis aprobe. La ŝipon oni ekkonstruis. La laboristoj — ĉarpentistoj, kalfatristoj, forĝistoj — ĉiuj estas dvinanoj, la instrumentoj de nivelilo ĝis hakilo same estas niaj. Nikols kaj Jan venis printempe, longe ne kredis, ke la ŝipo estas konstruata de rusaj homoj sen fremdlandanoj, sed devis kredi...

La jaĥton oni konstruis, dekoraciis tute dece, por ĝojigi Petron Aleksejeviĉ-on, festis la lanĉon. En la festo ĉeestis ĉefepiskopo Arĥangelska kaj Ĥolmogora, — Atanazio, malgraŭ delonga malamikeco kun Jozefo, la jaĥton li laŭdis. Jozefo Andrejeviĉ diris, ke nun li komencos konstrui multajn aliajn ŝipojn, Atanazio ankoraŭ laŭdis pro penemo.

Dum bapto oni nomis la ŝipon «Sankta Petro» — honore al Siro Petro Aleksejeviĉ. Tiel decidis Atanazio, kaj al Jozefo la nomo de la jaĥto tre plaĉis. Post la festo oni drinkis dum du tagoj kaj unu nokto je la komenco. Senhonoriĝis Jozefo en la tuta ĉirkaŭaĵo, — tia homo, ne scias limojn en ĉio: nuda, kiel novnaskito, grimpis sur ĉevalon, ekrajdis. En picearo de Kurostrovo li falis, lia virĉevalo foriris hejmen. Jozefo direktis sin al la Supra urbeto, frapadis al domoj, plorpetadis:

— Oj, virinoj, karulinoj, elportu ajnan vestaĵon. Se iu elportos — mi edziĝos! Je Dio, edziĝos...

Rjabov, aŭskultante Teodoron, turnadis la kapon, ridadis:

— Jen olda diablo! Kaj ĉu ne malsaniĝis li post tiu nokto?

— Tute ne!

Teodoro estis rakontanta sen malaprobo, — kion postuli de li, se li tia naskiĝis...

— Ja ni eniru en la domon, manĝetu, — rekonsciiĝis Teodoro. — Vi, verŝajne, malsatas ĉi tie kun ŝtata nutrado. Ĉe ni ĉio estas rezervita, tute sufiĉos.

Manĝeti ili iris malsupren, en kameron, bunte kaj riĉe dekoraciitan per ĉizado kaj lazura drapo. Ĉi tie, sur benko, ĝis la gorĝo kovrita per kapra litkovrilo, estis dormetanta barbulo, nejuna aspekte, kun kalvaĵo, kun akra, kiel ĉe mortinto, nazo.

— Timoĉjo! — ekkriis Rjabov, nur ĵetinte rigardon al la dormanto. — Koĉnev!

— Ĝuste li! — respondis Teodoro. — Ĉu vi rememoris?

— Ja kiel mi povis ne rememori, se mi kun li sur Nigra Luda dum preskaŭ kvardek tagoj nurajn kamemorberojn manĝadis, kaj al Dio preĝadis, kaj krucon starigadis. Okazis!

Kaj Rjabov, kaŭriĝinte apud la benko, kun karesa rideto komencis puŝi Timoĉjon, tiri lian barbon, ĝis tiu malfermis la profunde kaviĝintajn okulojn kaj suspiris.

— Ĉu vi ne rekonas? — demandis la rudristo.

Servisto alportis lignan bovlon kun dvinaj flanoj, surverŝitaj per acidkremo, gadon en salakvo, varmegan farunan kaĉon, densan malhelan bieron en kruĉo. Ievlev eksidis al la tablo, Teodoro same kontraŭ li. Rjabov donis al Timoteo bieron en tornita ligna trinkpoto, demandis:

— Ĉu vi plu ne rekonas?

Tiu plu rigardadis, palpebrumante, poste diris:

— Malsanas mi, ne povas...

Li malsekigis la lipharojn en la biero kaj ree kuŝiĝis kun la vizaĝo al la muro. Rjabov, ne komprenante, ekrigardis al Teodoro. Tiu simple respondis:

— Mortos li baldaŭ. Lia internaĵo estas tute batita. Kiam tiun ĉi jaĥton oni komencis konstrui, oni batvundis lin per glitilo, transverse de la ventro la glitilo falis.

La rudristo morne eksidis al la tablo, verŝis por si bieron, demandis:

— Pro kia do diablo vi tenas lin sur la ŝipo?

— Ja Timoteo mem ordonis preni lin sur la jaĥton, eĉ se li estus tute mortanta. Kaj la animon de majstro necesas kompreni: li mem la ŝipon konstruis, ĝi tuta estas faro de liaj manoj. Li estus la unua ŝipmajstro en Rusujo, se li vivus pli. Por tiu ĉi jaĥto li desegnaĵojn sur sablo per vergo faradis, kaj ĉiam revis pri ŝipo por oceana iro, centkanona, kun tri ferdekoj, — kvazaŭ oni ordonis al li, Timoteo, ĝin konstrui. Legi kaj skribi li scias malmulte, ciferojn scias strange: ion li tute ne aŭdis, sed ion bone komprenas; li ĉiam diradis al mi: «Kalkulu, Teodoro, ĉu eblas trunkojn enhaki tiele, se glitilon ni metos por la ŝipo tielan...»

Koĉnev ekĝemis sur sia benko, kun peno turniĝis de la muro. Sur la maldikiĝinta elturmentita vizaĝo estis rampantaj gutoj de ŝvito.

— Ĉu malbone, Timoteo? — demandis Teodoro. — Eble, popon voki?

— Sed mi, eble, ne mortos. Ne deziras mi morti kaj ne mortos! — diris Koĉnev. — Iru al diablo via popo...

Kaj li ree ĝemis.

— Ĉu vi ne rekonas min, majstro? — demandis Ievlev.

Koĉnev ne respondis — ekdormetis.

— Ankoraŭ reviviĝos Timoteo! — nelaŭte diris Rjabov. — Mi konas lian specon — fortikaj homoj. En akvo ili ne dronas, en fajro ne brulas...

— Kiel vi sukcesis kun tornaj laboroj? — demandis Ievlev. — La afero estas tre komplika...

— Ja la frato mem komencis torni, — respondis Teodoro. — Se en lian kapon ia ideo venas — ne eblas elpeli per ajna incenso. Mi tornos, diras, kaj fino. Mi, diras, estas homo de Dio dotita, kaj se mi deziras, neniu min haltigos. Alveturigis li en Vavĉugon tornan maŝinon, instalis transmision kaj ektornis. Kiom li tornas — malsukcese. Gratvundiĝis li tuta, la manoj en sango, la okuloj sovaĝaj. Nu, troviĝis tiam al li ulo, nomata Ŝuljak. Tiu mem estas malforta, pilgrimanto — intencis iri al Solovkoj, sed la vojo estas longa, ne sufiĉis forto. Kaj Jozefo lin prenis. «Ĉu torni, demandas, vi scipovas?» — «Kial, — respondas la ulo, — kial ne povi? Povas. Tia estas nia afero ja — torni». Kaj Jozefo al li: «Ŝipajn blokojn vi tornos». La ulo, certe, blokojn neniam vidis. Tiam Timoteo ĵetiĝis helpi: tiele, diras, kaj tiele faru. Kaj la frato plu: «Se vi eltornos — mi vin riĉigos, se ne sukcesos — pendumos!»

Teodoro mallaŭte ekridis, kolektis de sur la tablotuko panerojn, ĵetis en la fenestron — por mevoj.

— Ektimis la ulo. Mi lin konsoladis longe. Do li trinkis akvon kaj komencis torni. Kaj eltornis.

— Ĉu ĉi tie estas la ulo? — demandis Ievlev.

— Ja kien li malaperos? Oni vestis lin per kaftano, donis botojn, ĉapon. Hieraŭ Petro Aleksejeviĉ kiam aŭdis pri tio, ekridis kaj diris — ŝipa timermano1 Ŝuljak.

Mallarĝiginte la saĝajn okulojn, trinketante vinon, Teodoro ekparolis ree, kaj sub liaj maldensaj lanugaj lipharoj ekludis bonkora rideto.

— Mia fraĉjo, li, se pensi, kun sia besteco estas vera maliculo. Sed sen malico ĉu eblas ja rapidigi nian dvinan landon? Cent jarojn rajdu — ne ĝisrajdos, muskoj, marĉo — unuvorte, tundro. Kularo ĝismorte pikas, lupoj are vagas. Kaj de la maro vento blovas, blovas...

La esprimo de timideco subite malaperis de la vizaĝo de Teodoro, lia rigardo ekbrilis, la voĉo plifortiĝis.

— De la maro blovas, blovas! — diris li. — Ho, sinjoro, mi ne scias vian nomon. Blovas de la maro, vokas, logas ĝi, la maro. Jen tiun ĉi jaĥton ni konstruis, — eble, la unua provo estas fuŝa, sed ja la unua. Kaj laŭ ĝi videblas, ke ni kapablas verajn ŝipojn konstrui, kaj kun kanonoj. Se la maro ne estus nia, se niaj avoj al Grumanto ne iradus, se al ni cerboj ne sufiĉus, aŭ nia blankmara popolo timus la maron... Sed ne, ne timema estas la pomoro, kuraĝa, forta kaj honesta — nenion li timas. Do iru sur mara vojo. Sed mankas ĝi — ni nur fiŝkaptas kaj ĉasas, dum al ni iradas fremdlandanoj sur siaj ŝipoj. Se vi rigardos — iĝos amare...

Teodoro enpensiĝis, apoginte la kapon per la manoj. Silvestro Petroviĉ estis malrapide trinkanta bieron, same pensadis. Tiutempe supre tamburoj ekrulis alarmon. Ievlev leviĝis, post li ekiris Rjabov kun Teodoro.

Sub tamburado, sub hurlado de marŝaj kornoj, sub kantado de fifroj caraj ludsoldatoj kun sekvantaranoj kaj kun korpulentaj bojaroj, grakante kaj sakrante, trenadis de sur la caraj ŝipoj sur ŝalupojn, barkojn kaj boatojn — kanonojn, malnovajn rustajn kolubropafilojn kaj haŭbizojn, liveritajn de la cara karavano laŭ akvo el Moskvo. En vergaj korboj oni trenadis blokojn, tornitajn pro la cara zorgo, barelojn kun pulvo — por nova ŝipo, volvaĵojn da kabloj, pafilojn por la ŝipanaro. Petro, en ŝvito, kun kolere gaja esprimo de la rondaj konveksaj okuloj, singarde, sur la ventro transportadis en barkon sakojn kun bronzaj lumiloj, ujojn kun bomboj — tre multekostaj kaj danĝeraj por transŝarĝado. Neniu homo restis sen afero, almenaŭ vidate de la caro, — ĉiuj aŭ laboradis, aŭ ŝajnigadis, ke laboras. Eĉ maljuna Patriko Gordon ion puŝadis per la ŝultro kaj sakre minacadis.

Fine la ŝiparo, konsistanta el ŝalupoj, barkoj, boatoj, sub la komando de Gordon, kiun Petro respekte nomadis subadmiralo, direktis sin de la Mosea insulo al Solombalo. Tie estis preparata por lanĉo ankoraŭ unu ŝipo...

Kaj vicadmiralo Buturlin, kaj subadmiralo Gordon, kaj admiralo Romodanovskij timetis akvon eĉ sur Dvino, kaj ĉiuj kriadis, ke soldatoj remu pli gardeme, ne hastu kaj ne balancu la ŝipojn.

Dum la vojo la granda ŝipestro Petro Aleksejeviĉ kaj Patriko Gordon sidis en ŝalupo sur la sama benko kaj, kvazaŭ du lernejanoj, foliumadis libron — kodon de ŝipaj signaloj. Petro trovadis, kiu signalo kion signifas, Gordon kapjesadis aŭ subite disputadis. Samloke ili komencis skribi siajn signalojn: unu kanonpafo de la admirala ŝipo — ĉiuj devas kunveni por matenmanĝo aŭ tagmanĝo; se la admiralo faras du pafojn, la superaj oficiroj devas sen prokrasto iri al sinjoro admiralo por konsilio; tri pafoj sur la admirala ŝipo signifas, ke la admiralo ĵetas ankron, — same devas fari ankaŭ la tuta floto. Pafado el ĉiuj kanonoj sur la flagŝipo estas signalo levi la ankrojn. Se nokte al iu ŝipo okazos malbono, tiam ĝi devas levi sur masto lumilon kaj fari unu kanonpafon.

Rjabov sidis sur la pobo, aŭskultadis, memorfiksadis, pensis: «Kvazaŭ infanetoj... Ĉio bonas, sed kie estas la floto? Stranguloj!»

Li turnis la kapon, kriis al la remantoj:

— Streĉe! Ek!

La remantoj streĉiĝis, la ŝalupo antaŭiĝis...

En Solombalo vojevodo Apraksin solene kondukis la caron kaj la sekvantaron al la preskaŭ finkonstruita ŝipo. Du malgrandaj kanonoj malakorde pafis saluton omaĝe al la caro, la eĥo disruliĝis super Dvino. Apud la ŝipo ĉe la ŝtuparo staris du fremdlandanoj en ledaj veŝtoj, broditaj per ruĝaj bidetoj, unu — kurbkrura, malalta, alia — korpulenta, grasa, kun tri mentonoj, ŝipaj majstroj — Nikols kaj Jan. La caro brakumis ilin, poste ĉirkaŭkuris la ŝipon, disĵetante per la piedoj orkolorajn lignerojn. Reveninte al la ŝtuparo, li dispuŝis la fremdlandanojn, grimpis sur la rapidaj piedoj supren kaj subite uhuis sur la supra ferdeko, kiel knabo. Ankoraŭ post malgranda tempo lia ruĝiĝinta vizaĝo glitis en kanontruo maldekstre, poste dekstre. Ekŝrikis fero — la caro provis riglilojn sur pordoj, ĉu ili bone fermas. Poste li ekkriis kolere — vokis supren Lefort-on, Teodoron Jurjeviĉ-on Romodanovskij-on, Ŝein-on, aliajn sekvantaranojn.

— Bonas la ŝipo ja! — diris Rjabov al maljuna ĉarpentisto, trankvile manĝetanta sur traboj. — Kiu konstruis?

— Nikols kaj Jan.

— De kie ili aperis?

— Sciate, de kie fremdlandano aperas. El trans la maro.

— Ĉu en la nuna somero?

— En la nuna somero ili en Moskvo estis.

— Kiam do ili sukcesis konstrui?

— Jen, fraĉjo, tio estas enigmo. Tia homo estas fremdlandano: kvankam ĝi forestas, ĝi ĉeestas, kvankam ne li faris, sed rezultas, ke li. Unuvorte — sentaŭgulo.

Rjabov alsidiĝis al la maljunulo sur la trabojn. Tiu demandis, kapmontrinte la ŝipon, kiu staris sur la platformo, preskaŭ preta por surakvigo:

— Ĉu la caro estas tie?

— La caro.

— Ja mi aŭdas — iu bruas. Nu, se iu bruas, tiam tio estas la caro. Lia servo estas tia.

Ili sidis iom, silentis. De sur boatoj, ŝalupoj oni trenadis sur la konstruatan ŝipon kanonojn, pulvon en saketoj, tornitajn de la caro mem en Moskvo blokojn, teksitajn en la Tola manufakturo same en Moskvo velajn tolaĵojn, kablojn, ŝpinitajn en la Ŝnura manufakturo en la ĉefurbo.

— Jen, kiom da varo! — diris la ĉarpentisto. — Tiu ĉi ja pli grandas ol jaĥto! Vera ŝipo!

Li trinkis akvon el ĉerpilo, kaŝis la tranĉileton, per kiu li estis tranĉanta sian flanon, rakontis:

— Atendadis ni Nikols-on kaj Jan-on en la pasinta jaro — mankas la majstroj. Kaj ligno kuŝas — same atendas mastron, majstron. Bonegaj traboj, ĉiuj kiel perloj. Sur rivero Lajo hakitaj, vintre — estas nek kurbaĵo, nek putraĵo, nek ondaj fibroj. Tia ŝipa ligno, ke pli bone ne ekzistas. Mi rigardis, rigardadis — kuraĝiĝis, kaj iris al la vojevodo mem, al Teodoro Matejeviĉ. Tiele kaj tiele, mi diras, ĉu mi vojaĝu al Lodjmo kaj konduku ĉi tien glorindan majstron Ivanon Kononoviĉ-on. Nia vojevodo tuta ektremis pro ĝojo. «Kolombo mia, diras, savu el malfeliĉo, diras, forestas Nikols kaj Jan, kaj la caro de mi postulas. Alveturigu Kononoviĉ-on, mi vin superŝutos per oro!» Nu, ekipiĝis mi mare, levis la velon kaj ekiris. Trovis Kononoviĉ-on. Ĉu vi vidas sablon tie?

— Kie?

— Jen tegmento super ĝi sur fostoj estas metita!

— Nu, mi vidas.

— Ĝuste ĉi tie ĝi naskiĝis, nia ŝipo. Glatigis Kononoviĉ ĉi sablon kaj komencis sur ĝi per sia bastoneto planon por la ŝipo fari. La larĝon de la ŝipo li prenis kiel trionon de la longo. Kaj la alton de la holdo — kiel duonon de la larĝo. Sur stango li noĉojn eltranĉis kaj kalkulis ripojn. Dum dek ses tagoj li kalkuladis. Li havas amikon, same majstron — Koĉnev li nomiĝas, jaĥton «Sankta Petro» konstruis, ne ĉi tie, sed pli malproksime, en Vavĉugo, ĉe Baĵenin. Do ili, karulo, ĉiam konsiliĝadis. Jen tiel provadis, jen ĉi tiel. Kaj Teodoro Baĵenin kun ili — helpadis... Kaj apud ilia sablo la vojevodo ordonis starigi gardistojn, soldatojn kun halebardoj, por ke neniu ion difektu. Li mem kun ili same dum ĉiuj tagoj estadis...

— Ĉu li komprenas ŝipkonstruadon? — demandis Rjabov.

— Iom, li estas viro kun kapo. Pli multe demandas: tio por vojevodo same estas bona afero — demandi. Nu, ŝablonojn ni faris, komenciĝis laboro: fornojn ni starigis akvajn kun kaldronoj — por tabulojn vaporizi. Vidu, kian ŝipon ni konstruis — tute glatan, pli bonan ol jaĥto, ĉu? Kiam ni per tabuloj tegis, tiam ni kvazaŭ haŭton surmetis — tiel molaj ili estis. Faris ni preskaŭ ĉion, — ĝuste tiam aperis Nikols kaj Jan. Nu, sian metion ili scias, nenion eblas diri, sed la ŝipo ja estis preta. Ili tuj Ivanon Kononoviĉ-on preskaŭ per puŝoj forpelis, ni mem, diras, sukcesos, iru for, avo! Riverencis Ivano Kononoviĉ al la ŝipo per granda maniero, prenis sian bastonon, sian hakilon ŝovis sub la zonon, aranĝis sian ŝalupon, kaj — reen al Lodjmo...

— Kaj Nikols kaj Jan?

— Ĉi tie ili estas. Al ili estas respekto, al ili estas favoro, al ili estas salajro cara. Tiel ĉiam okazas: se vi diros, ke simpla ŝipkonstruisto el Lodjmo la ŝipon konstruis, — kiel oni al vi rigardos? Sed se vi diros, ke Nikols kaj Jan — tiam estos bone.

Rjabov suspiris, leviĝis:

— Kie do estas Ivano Kononoviĉ? Ĉu li eĉ la surakvigon ne vidos?

— Li diris, ke intencas iri hejmen, sed la veron mi ne scias. Eble, li rigardos la surakvigon elmalproksime. Ja li estas homo...

— Ĉu monon do al li la vojevodo donis?

— Monon donis, — sendezire respondis la maljunulo, — sed kio por li estas mono. Ofende estas al la majstro.

Rjabov ekiris al la ŝipo, leviĝis sur la ferdekon.

Petro Aleksejeviĉ estis skoldanta Apraksin-on, ke la ŝipo ankoraŭ ne pretas, la vojevodo pretekstadis: oni ne liveris najlojn, kaj blokojn prokrastis, kaj veltolon unue sendis ne tian, kia necesas. Majstroj Nikols kaj Jan same senkulpiĝadis — tre malbone laboras rusaj ĉarpentistoj, maldiligentaj, pli multe parolas, ol faras. Apraksin subite koleriĝis, kriis al la fremdlandanoj:

— Vi prefere silentu, glorindaj sinjoroj! Kiom da tempo ni vin atendadis?

Nikols kaj Jan tuj ofendiĝis. Petro Aleksejeviĉ pacige demandis:

— Kiam do ni lanĉos?

— Post tri tagoj, ne pli frue! — respondis Teodoro Matejeviĉ. — Tre multo estas nefinfarita, granda ŝipestro. Kaj hodiaŭ sur la jaĥto eblas iradi. La tago estas serena, mara vento blovas...

Poste, trairante sur mezferdeko, Rjabov aŭdis, kiel Apraksin en kolero rakontas al Ievlev:

— Hieraŭ mi diras, ke Nikols kaj Jan preskaŭ nenion por la ŝipa konstruado fari sukcesis, — la granda ŝipestro ridas. Ne kredas...

Sur la konstruata ŝipo ili laboris ĝis la noktomezo kaj nur en profunda nokto, ne sentante la piedojn pro laco, direktis sin al la Mosea insulo. La caro sidis en la ŝalupo nemalproksime de Rjabov, rigardadis jen al Solombalo, kie staris sur la platformo la ŝipo, jen al la Mosea insulo, kie estis kviete balanciĝanta ĉe la varfo la jaĥto «Sankta Petro».

— Du ankoraŭ estas malmulte! — diris Gordon. — Sed du jam estas bone... Du ankoraŭ ne estas floto, sed du estas preskaŭ eskadro.



1. El la nederlanda «timmerman» — ĉarpentisto; en Rusio en 18–19 jarcentoj laŭ iniciato de Petro tio estis oficiala ŝipkonstruista rango en la floto (en 1826 tiu rango kun aliaj estis alinomita kiel «ŝipa inĝeniero»). (trad.)