2. Sur fremdlanda ŝipo
Ĵus oni tagmanĝis sur la «Sankta Petro», kiam venis sendito de la estro de la eskorta ŝipo — Garrit Koost, kaj de alia eskortulo — Golgolsen, kaj de estroj de negocistaj ŝipoj — peti la caron kun la tuta sekvantaro veni sur la «Aŭgustenon», kie al lia cara moŝto estos montritaj ĉiaj Marsaj ludoj, manovroj, klabobusa pafado kaj ceteraj maraj amuzoj.
Petro ordonis tuj prepariĝi. La bojaroj ekoĥis, eksnufis, ĉiuj emis dormeti, sed ĉu eblas dormeti kun tia ĉi ulo! Skuante la barbojn, subtenante unu la alian, krucosignante sin, ili sidiĝadis en boatojn. Kaj kiuj estis pli junaj, la Petraj birdidoj, ensaltadis kun antaŭkuro, klinadis la boatojn, gaje ridegadis al la timigitaj maljunuloj...
Sur la «Aŭgustenon» la gastoj trafis jam post la noktomezo kaj leviĝis laŭ la ŝtuparo en punca lumo de la nokta suno1. Ĉe la ĉefŝtuparo estis starantaj la eskortuloj Koost kaj Golgolsen, pli malproksime — la negocistaj ŝipestroj. Sur la vaksita ferdeko estis rulsternita riĉa tapiŝo; matrosoj kun sturmaj sabroj, grizaj pro nokta dvina malvarmo, kvazaŭ rigidiĝis laŭlonge de la vojo, laŭ kiu devis iri la rusa caro.
Entirinte la kapon en la ŝultrojn, malpacience, abrupte Petro tuj ĉe la ŝtuparo demandis, kiel oni faras klabobusan pafadon kaj en kio tie estas la ĉefa arto. La nederlanda eskortulo respondis per demando — ĉu komenci de ŝnuraro? Ievlev apenaŭ aŭdeble sufloris, ke la caron ne endas demandi pri io ajn.
— Ho, se tiel... — kun mallonga rideto eldiris la eskortulo.
Petro demandis, pri kio temas. Apraksin tradukis, la caro ekridis, ordonis:
— Li demandu... vin. Mi aŭskultos!
— Kion ni havas super la supra ferdeko? — demandis Golgolsen.
Apraksin sen pensi mallonge respondis:
— Kastelon.
— Sub busprito?
— Martingalon.
— Kio estas tio?
— Martingalo estas trabo, por portado de martingalvelo destinita! — atendinte, kolere respondis la caro.
— Kie ni havas ĉef-top-mastkapon?
Ievlev etendis la manon, almontris per la fingro:
— Ĉu ĝi?
Al Petro tio tedis. Turninte sin al Garrit Koost, brilanta sub la leviĝanta suno per sia kiraso, li abrupte ordonis:
— Oni pafu kun tuta ebla rapideco el ĉiuj kanonoj de la babordo.
Matrosoj, obeante tamburadon, ekkuris en subajn ferdekojn — al la pezaj kanonoj, supren — al la malpezaj; Garrit Koost kriis al ili per paroltubo, kien pafi kaj per kiaj ŝargoj. Petro, mordante la lipon, rigardis al la plej proksimaj kanonistoj malpacience, tra la dentoj diradis al Ievlev:
— Vi rigardu, rigardu, kiel ili faras. Rigardu, notu...
Poste, ĵetinte la gantojn, forpuŝis de la vojo la dikan Fan der Gulst-on, demandis kanoniston:
— El kio vi meĉojn ŝpinas? El kio?
La matroso palpebrumadis, ne komprenante, gaje ridetadis, svingante la bruligitan meĉon. Tiutempe al la caro, piedtrenante, kaŭriĝante, tute disetendiĝinte en rideto, aliris kun rememorigo pri si, pri sia vizito al la Perejaslavla lago, pri la plej agrabla konatiĝo — ŝipestro Urquhart. Sed Petro, ne elaŭskultinte eĉ duonon, forpuŝis lin per la ŝultro kaj ekiris laŭ la ŝipo, demandante tra Ievlev de kanonistoj — kiel ili direktas, kiom da pulvo metas; elŝirinte la meĉobastonon, mallarĝiginte la okulojn, pririgardis, per kio tenas sin la meĉo. El unu kanono li pafis mem kaj stamfis:
— Sufiĉe! Ili montru incendian alarmon.
Sub krakado de tamburo, sub hurlo de longa trumpeto la ŝipaj homoj ekkuris kun hakiloj, kun siteloj. La caro per mallarĝaj okuloj rigardis ilin, koleris, kial malrapide. Rjabov same subite koleriĝis — tiele ja la tuta ŝipo forbrulos, antaŭ ol ili komencos estingi.
Post la incendio estis farita vela manovro. La eskortulo Garrit Koost, kun spado, brilante per la ŝtala brustokiraso, ne surmetante pro ĝentileco ĉapelon, montradis preparitecon de siaj matrosoj, fanfaronadis, kiel rapide ili kuras sur stajoj, kiel streĉas kaj malstreĉas ŝkotojn, kiel alrulas kanonojn. Sur la vizaĝo de Petro estis enuo, li neniom kaŝis ĝin, rigardis ne tien, kiel almontradis la eskorta ŝipestro.
— Mi petas transdoni al lia cara moŝto, — ridetante per la lipoj, trahakitaj de cikatro, diris la eskortulo al Ievlev, — mi petas transdoni, ke ĉi manovroj estas miraklo, devenanta el tio, ke niaj matrosoj havas siajn praulojn same matrosoj, kaj la marista scipovo, rutino, lerteco, estas transdonataj ĉe ni kun patrina lakto. Tiu ĉi juna matroso tuj montros al lia cara moŝto sian bonegan scipovon...
Ulo kun forhakita orelo kaj arogantega vizaĝesprimo jam estis alirinta al la ĉefmasto, kiam subite al li antaŭiĝis Jakimĉjo Voronin, haltis kaj enpikis en Petron rigardon, plenan de aŭdace gaja atendo. Petro diris nenion, nur ridetis per momenta rideto kaj deiris al ŝipestro Urquhart, kvazaŭ tute ne interesiĝante pri tio, kio okazos.
— Ĉu vi sukcesos? — per rapida arda flustro demandis Ievlev.
Voronin kraĉis al la manoj, senbotiĝis, krucosignis sin kaj ekkuris al la masto. Rjabov, ree aperinta apud Apraksin, mezuris per rigardo la maston, Voronin-on, la senorelan fremdlandanon kaj nelaŭte diris:
— Li venkos!
— Ĉu venkos ja? — turniĝis Apraksin.
— Certe, venkos...
Facile, rapide Voronin estis leviĝanta sur vantoj de la tribordo, dum la senorelulo iris supren laŭ vantoj de la babordo.
Ĉiuj sur la «Aŭgusteno» rigidiĝis.
Garrit Koost etendis la lipojn tube. Golgolsen komencis murmuri interne, Jozefo Baĵenin ruĝiĝis, Teodoro ete krucosignis sin foje kaj ankoraŭ foje. Ievlev ĝis doloro kunpremis la kubuton de Apraksin.
Kaj Voronin plu grimpadis, liaj piedoj ĉiam pli kaj pli rapide paŝadis sur ŝnurŝtupoj, la manoj abrupte, impete levadis la korpon. Li trafis la unua sur la topon, kriis el tie per raŭka voĉo kaj ĵetiĝis supren al la flagmasto, lasinte fore malsupre la senorelan fremdlandanon. De la bramvanto sur la pinto mem li ree ion kriis, faris riverencon al ĉiuj kvar flankoj; ĉirkaŭiginte per la genuoj la bramstajon, li en unu momento deglitis sur la ferdekon kaj, alirinte al Ievlev, petis:
— Vi al la senorelulo, Silvestro, klarigu, ke kvankam mia patro ne nur maron ne vidis, sed eĉ riveron timetis, mi tamen kun tempo esperas iĝi ŝipestro kaj al iuj bravuloj intencas montri, ke ili ne fieru, ke naskiĝis ne sur la tero!
Ievlev ridetis, sed nenion tradukis; la senorelulo foriris tien, de kie li venis, kaj la eskortuloj jam ne plu montradis lertecon de siaj matrosoj. La klabobusan pafadon Petro spektis sen speciala intereso kaj nur interesiĝis pri la kanono, metita por sturma batalo tiel, ke ĝi pafu en la direkto de la buspritjardo per etaj feraĵoj, forbalaante sturmantojn de sur la ferdeko. Sed pri tiu kanono kaj pri ĝia konstruo li ne sukcesis ion ekscii. Golgolsen diris, ke tiun kanonon li tute ne konas, kaj la kanonisto, servanta ĉe ĝi, nun ebriiĝis kaj dormas en sia ĉelo...
Petro, sulkante la nazon, laŭte diris al Ievlev:
— Pensas mi, ke ĉiuj ili interkonsentis timigi nin, — kiom malfacila kaj nesuperebla por ni estas la mara kaj navigacia arto, kaj kiom nekompreneble por ni, kun nia mizereco, estas konstrui ŝipojn kun deca armilaro. Mi pensas, ke ili nin ne timigos, ĉu, Silvestro?