3. Unu mapo ne similas alian

Granda tablo kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis preparita sur la ferdeko, Petro sidiĝis en fotelon, verŝis por si bieron. Pala fremdlanda matroso elprenis el ujo violonon, frotis la arĉon per ŝtoneto, ekludis anglan dancon. La ceremoniaj sonoj ekfluis super la matena Dvino, la vizaĝo de la matroso iĝis malgaja, la okulojn vualis larmo. Apraksin, kaptinte momenton, sub la angla danco, kliniĝis al Petro, diris, ke necesas doni al fremdaj matrosoj iom da mono. Teĉjo Prjaniŝnikov palpebrumis al Voronin, — Petro ne ŝatis doni monon, tion sciis ĉiuj.

— Kiom necesas? — demandis la caro, strabante per la okulo.

Apraksin levis la ŝultrojn.

— Ili forte penis por ni, sinjoro rotestro...

— Forte, ne forte! — grumble respondis Petro. — La amuzo ankaŭ por ili taŭgas. Kiom doni?

Apraksin, retenante ekbolantan koleron — li bone sciis, per kio tio finiĝos, — diris, ke necesas por la tuta ŝipanaro ne malpli ol tri ormoneroj. Petro ankoraŭfoje ĵetis straban rigardon, ne ĝeniĝante pro la eskortuloj kaj ŝipestroj, longe fosis en la monujo, elprenis unu moneron, donis ĝin al Apraksin kaj ordonis:

— Kaj se malmulte, tiam tute ne doni!

Teĉjo Prjaniŝnikov hihiis, kaŝinte la bruniĝintan pro drinkado vizaĝon malantaŭ boteloj de sekvino kaj de «Krista larmo». Apraksin, elpreninte sian monujon, aldonis al la cara monero du siajn, leviĝis kaj ekiris al la ferdekestro.

Malgraŭ penemaj zorgoj de la eskortuloj kaj ŝipestroj, la gastoj enuis, sekvino kaj «Krista larmo» ne iris en la gorĝojn, oni devis sendi Rjabov-on sur la Mosean insulon por juniperbrando kaj gdanska vodko. La rudristo revenis ne tuj, leviĝis laŭ la eskalo kun moroza vizaĝo, kun bruo starigis la bareletojn apud Ievlev, sen riverenci ekiris reen sur la ŝalupon. La fremdlandanoj akompanis la malĝentilulon per miraj rigardoj, Urquhart riproĉe balancis la kapon. La caro rimarkis nenion — li estis elesploranta de ebriiĝinta najbaro-eskortulo la sekreton de la klabobusa pafado...

Jakimĉjo Voronin verŝadis al Golgolsen juniperbrandon kun pulvo, per dolĉa voĉo aldiradis:

— Tio estas ja ne «Krista larmo»! Tio estas ne malvazio! Tio estas ne rejnvino! Faru!

Golgolsen «faradis», elmetadis la okulojn, spiregadis.

La batalo kontraŭ «Ivaĉjo Ebria» estis ĉe sia kulmino, kiam Jakimĉjo frapis la tablon per la muskola pugno kaj kriis tiel, ke ĉiuj turniĝis al li:

— Ne estas? Mensogas vi, estas! Ĉi tie tiaj marlaboruloj estas, ke vi eĉ ne sonĝis! Mensogas vi!

Golgolsen al la ofendo intencis respondi per spada bato, sed Voronin ne permesis, kaptis la spadeton je la tenilo, tiris al si kaj demandis mirigite:

— Ĉu vi freneziĝis?

La eskortulo movadis per siaj teruraj volvitaj lipharoj, sibladis, kiel kato, la pulva juniperbrando, kiel varmega stano, estis bruliganta liajn internaĵojn.

Urquhart, por ke estiĝu paco, ĝentile enmiksiĝis la disputon: sinjoro Golgolsen tute konsentas kun sinjoro Voronin, — certe, inter la pomoraj loĝantoj ekzistas homoj, scipovantaj agi per remilo kaj eĉ malgranda velo. Sed ĉu tio estas navigistoj?

Golgolsen-on tenis je la ŝultroj kaj la kubutoj ĉirkaŭ kvin matrosoj. Li plu estis siblanta.

— Bedaŭrinde, tio estas ankoraŭ ne navigistoj, — diris Urquhart, ĝentile ridetante. — Navigisto devas perfekte posedi mapon, kompason, astrolabon, alidadon. Sed ĉu ekzistas ĉi tie, inter la plej bonaj pomoraj rudristoj, almenaŭ unu, scipovanta kompreni mapon? Jen antaŭnelonge venis ĉi tien rudristo Ivano. Certe, li scias sian aferon. Sed ĉu li povas meti kurson de ŝipo laŭ indikoj de kompaso? Kaj ĉu li vidis la miraklan maŝinon — nokturlabon? Jen en kio estas la esenco de la disputo.

— Estas tiel! — kriis Golgolsen.

Urquhart haltigis lin per milda gesto.

— Se la rusoj deziros havi ŝipojn por amuzaj promenoj de lia cara moŝto, — daŭrigis li, — tiam, sendube, sinjoroj konsilistoj de lia cara moŝto devos dungi eksterlandajn navigistojn, kiuj kun grandega ĝojo servos al tia klera kaj malavara monarko, kiel lia sanktoleita moŝto! Mi mem! — ekkriis Urquhart. — Mi povas rekomendi nemalmultajn plej spertajn maristojn al lia moŝto rusa caro...

Petro silentis: sobra, kolere pufigante la nazotruojn, li estis ĉirkaŭrigardanta la siajn, — evidente, ne sciis, kion respondi. Poste li abrupte turnis la konversacion al eliro en la maron: kiam la negocistoj estos forirantaj, li akompanos ilin sur sia jaĥto. Ili komencis kalkuli tagojn per fingroj, fiksadis ordon de ŝipoj, rezonadis, kie iru la cara jaĥto, poste rememoris kaj demandis, kiu iros sur ĝi kiel rudristo.

— Rjabov! — diris Ievlev.

Urquhart ridetis kun kompato kaj malestimo. Ievlev, sentante, ke la sango ĵetiĝis al lia kapo, ordonis tuj voki de la ŝalupo la rudriston. Matrosoj impetis al la ŝipflanko, Rjabov sendezire leviĝis sur la ferdekon, aliris la tablon, ĉe kiu estis zumantaj kaj kriantaj malakorde rusoj, nederlandanoj, angloj, germanoj. Malplenaj boteloj estis ruliĝantaj sub la piedoj, fumo de argilaj pipoj sterniĝis super la festeno, multaj estis tute ebriaj, aliaj duone. Nur Ievlev, la caro, Apraksin kaj maljuna Patriko Gordon rigardis sobre, severe, postuleme. Kaj ankaŭ ŝipestro Urquhart subite kvazaŭ pikis la rudriston per mallonga dorna rigardo.

— Ekstaru ĉi tie! — ordonis Apraksin.

Rjabov ekstaris, larĝe dismetinte la piedojn, ŝovinte la manplatojn sub la broditan de Taisja zoneton. Garrit Koost tenis en la mano dense volvitajn paperfoliojn, frapetante per ili la tablon. Golgolsen, farinte misteran vizaĝon, estis turnanta en la manoj grandan kompason.

— Aŭdis ni hodiaŭ, — malrapide ekparolis Petro, — kaj ankaŭ mem en konversacioj kun vi havis okazon konvinkiĝi, ke estas vi la plej bona en ĉi-tieaj blankmaraj teroj rudristo, alivorte navigisto. Kaj se vi estas navigisto, tiam la kompason devas lerte regi. Ĉu konas vi ĉi miraklegan maŝinon?

Golgolsen, moke ridetante, etendis al la rudristo la kompason.

— En nia, marista maniero, tio estas «matka»1 — patrino. Tiel ni ĝin nomas! — diris Rjabov. — La maŝino vere estas miraklega. Kaj patrino ĝi nomiĝas tial, ke en maro sen kompaso estas kiel sen vera panjo.

Li ridetis, rigardante al la tremanta nadlo, ion rememorante.

— Kial vi ĝojas? — demandis Ievlev.

— Mi rememoris, kiel patro mia min instruis, kiam mi ankoraŭ ĥaradrio estis: en tiu ĉi, diris, skatolo sidas vireto Fingreto, turnas ĉiam la nadlon al la nokto, kiel fremdlandanoj diras — al la nordo. Dum longa tempo mi, knabo, pri tiu vireto kredis, ĉiam enrigardadis — ĉu mi povos rimarki, kiel li la nadlon turnas...

— Ĉu ne rimarkis? — demandis Apraksin.

— Ne sukcesis, — kun larĝa rideto respondis Rjabov. — Ŝercis mia patro...

— Ĉi maŝino, — diris Ievlev, — baziĝas sur tio, rudristo, ke la magneta nadlo ĉiam okupas en la spaco pozicion, kiu al ĝi estas destinita per homa saĝo...

— Kompason vi konas, — interrompis Petro, kaj estis videble, ke li estas kontenta. — Ĉu multaj aliaj ĉi-tieaj rudristoj konas kompason?

Rjabov pensis, respondis sen hasto:

— Multaj, Siro, preskaŭ ĉiuj. Kiom vi bezonos, tiom vi trovos.

— Kvin? Dek? Kvindek? — malpacience, sed gaje demandis Petro.

— Estos pli, Siro. Kiu estas de la Blanka maro laborulo — tiu estas maristo. Kaj nia maro ja estas nemalgranda, popolon sur ĝi per fingroj ne eblas nombri...

Li ankoraŭ pensis, ridetis kaj aldonis:

— Virinoj niaj, pomorinoj, fiŝistaj edzinoj — ankaŭ ili rudristas. En maro ili ne krios, ne ploros. Ili de la plej junaj jaroj en la maro vivas, per la maro sin nutras...

— Kaj ĉu ĉiuj la navigistan arton scias? — demandis Petro.

— Estas tiuj, kiuj kompason ne havas, Siro, laŭ signoj iradas, laŭ steloj.

— Kaj ĉu en la oceanon ili tiel iras?

— Ĉu oceano ne estas akvo?

Petro ekridis. Rjabov metis la kompason sur la tablon, ree ŝovis la manplatojn sub la zoneton. Ŝipestro Urquhart kliniĝis al Ievlev, ion diris al li. Tiu, abrupte movinte la ŝultron, forsvingis.

— Kion li diras? — demandis Rjabov.

— La ŝipestro asertas, ke ĉi-tieaj pomoroj ne konas mapon, — diris Ievlev. — Ĉu tiel, rudristo?

— Unu mapo ne similas al alia, — respondis Rjabov. — Ili, fremdlandanoj, havas siajn mapojn, ni — niajn. Ni laŭ la niaj iradas.

Urquhart, ĝentile ridetante, kliniĝis nun al la eskorta ŝipestro. Tiu disvolvis sur la genuo grandan folion de densa papero. La folio ektremis sub vento. Tio estis la Somera bordo de la Blanka maro kun la Una golfo. Rjabov rigardis longe, mallarĝiginte la okulojn.

— Ĉu konas vi ĉi lokojn? — demandis Petro.

— Estis tie! — respondis la rudristo.

— Kial do vi silentas?

— Tial mi silentas, Siro, ke malĝuste la mapo estas farita.

Urquhart levis la brovetojn. Kun laca malestimo, kun enuo en la okuloj estis sidanta sur sia seĝo la homo, kiun Rjabov antaŭnelonge opiniis la caro, — Lefort. Golgolsen estis orgojle ridanta.

— Ĉu malĝuste? — demandis Petro. — Sed ĉu scias vi, kiu tiun ĉi mapon faris? «Zee-Fakkel»2 neniom pli bonas, ol tiu ĉi bildo. Fama ŝipestro Hamburga nomata Schmidt, de ŝtormo pelita en la Unan golfon, pli ol semajnon pasigis tie; kiel donaco al vojevodo Apraksin li mezuris la golfon kaj sur la paperon ĝin metis...

Petro koleris, la fremdlandanoj estis subridantaj, Ievlev rigardis al la rudristo kun malkvieto. Rjabov respondis trankvile:

— La ŝanelo estas malĝuste indikita, Siro. Kiel ĉi tie povas iri ŝipoj, se jen estas malprofundaĵo, grandega benko, kaj jen ankoraŭ pli granda. Vi iros laŭ tiu ŝanelo kaj sidigos vian ŝipon sur ŝtonojn...

Urquhart ekridis. Petro ĵetis al li rigardon, kriis al Rjabov:

— Kun klera navigisto vi disputas, kun fama ŝipisto...

Li en incitiĝo forturniĝis de Rjabov. Urquhart kaj Golgolsen dismetis antaŭ li ankoraŭ foliojn — mapojn. La rudristo staris senmove, pri li oni kvazaŭ forgesis. La mapoj estis multaj, Rjabov el malproksime rekonadis — Tri insuloj, Sosnovec, la Vintra bordo. Ĉie estis desegnitaj ŝipoj, hometoj, domoj. Petro admiris la artan verkon. Ievlev diris:

— Ĉi-tieaj pomoroj, Siro, havas siajn «navigtabelojn» kaj «maraj ukazojn», kie multaj utilaj konsiloj...

Petro ne aŭskultis.

— Tiujn ĉi mapojn mi vidas, kaj pri kio vi diras — nur aŭdas. Aŭdi ne sufiĉas!

Levinte la kapon, li ekrigardis al Rjabov, diris:

— Ĉi rudristo iros kun ni en navigadon kiel ĉefmatroso. Sed kiel ŝipestro iros sperta fremdlanda maristo, kiun sinjoro Urquhart proponas, — hispano del Robles...

Urquhart riverencis.

Rjabov staris senmove, kvazaŭ temis ne pri li; nur liaj helaj okuloj malheliĝis, kaj inter la brovoj aperis maldika sulko.

— Matrosojn sur nian jaĥton preni el pomoroj kaj en tio ne malrapidi! — daŭrigis Petro. — Kaj post tio ni drinku por adiaŭo; tempas foriri, ni gastis sufiĉe...

Li mallarĝigis la okulojn kaj demandis Gordon-on:

— Kial vi malgajas hodiaŭ, sinjoro admiralo? Kial vi ne drinkas vinon?

Patriko Gordon suspiris longe, maljunulece, glutis el la kruĉeto por deco. Respondis li al la caro nur kiam ili estis malleviĝantaj sur ponteto:

— Hodiaŭ vi estis maljusta, mia reĝa amiko Peter. Vi amas vero. Do sciu ĝi.

— Ĝin! — elmalproksime, sen moko korektis Apraksin.

— Ĝin! — obeeme kaj kutime konsentis Gordon. — Sciu do ĝin: tia maristo, kiel estas Rjabov, — estas pli bona, ol ajna alia maristo. Ili havas belaj mapoj, sed ĉu eblas supozi, ke ili konas tiu... naturo... maro pli bone, ol li konas...

Petro oscedis, paŝis en la ŝalupon, eksidis sur benkon, kovritan per tapiŝo, karesis la ŝultron de Gordon:

— Ni multe drinkas, sinjoro Gordon, jen kio estas malbona...

— Mi ne multe drinkas! — koleriĝis Gordon. — Mi deziras ankoraŭ paroli al vi, Peter...

— Ni havos tempon, ankoraŭ sufiĉe interparolos! — diris Petro. — Ne morgaŭ, mi pensas, ni mortos.

Super la ŝalupo flugis mevoj, jam estiĝis tago, en la Arĥangelskaj preĝejoj oni estis sonorantaj. Petro dormetis, volvinte sin en mantelon. Gordon, kolere rigardante al la kvietaj Dvinaj akvoj, estis flustre sakranta ne en la rusa lingvo.



1. Etimologie probable de la finna kaj karela matka — «vojo», sed en la popolo tiu vorto estis interpretata kiel derivaĵo de la vorto «patrino» (trad.).
2. «Mara torĉo» (nederlande) — fama nederlanda maparo kaj manlibro fare de Johannes van Keulen ekde la jaro 1681 (trad.).