5. «Gaja koko»

Vespere kontraŭ la fremdlanda Komerca korto1 ĵetis ankrojn sur Dvino tri ŝipoj sub fremdlandaj komercaj standardoj: «Vespera ripozo», «Trobadoro» kaj «Gaja koko». Doganaj oficistoj, deklarinte por la du aliaj ŝipoj kvarantenon, leviĝis laŭ la ĉefŝtuparo de la «Gaja koko». Krikov — kun spado kaj ĉapelo — prononcis la preskribitajn demandojn, elaŭskultis la preskribitajn respondojn kaj foliumis etaton de holdaj kaj ferdekaj varoj. Ŝipestro Danberg — maljuna multsperta ruzlertulo, Vulpo Vulpoviĉ, kiel nomadis lin la doganistoj, — rigardis en la okulojn de Atanazio Petroviĉ sen palpebrumi.

— Kaj nun diru veron, por ke la homoj vane ne penu! — diris Krikov. — Kion vi alveturigis, sinjoro Danberg?

Danberg rigardis rekte en la okulojn.

— Mi ne kredos, ke vi, sinjoro Danberg, maljuna kaj sperta negocisto, venus al la fino mem de la foiro kun tia bagatela kargo. Kvarfoje laŭ mia memoro estis al via ŝipo de ni deklarita konfuzo. Ni unu la alian vidas trae. Tutegale mi al vi, kara amiko, ne kredas eĉ je grajno. Diru, kion vi alveturigis?

Danberg subridis kaj dismovis la manojn. Tuta lia vizaĝo faldiĝis per etaj sulkoj, kiel malplena monujo, — tio signifis, ke li gajiĝis.

Atanazio Petroviĉ komandis al la doganistoj — komenci la kontrolon. Ili fosis dum pli ol tri horoj — neniu trovis ion ajn. Danberg, apoginte sin al la foteldorso, trinkadis kafon kaj rigardadis malproksimen. Sur la urbon estis malleviĝanta vespera nebulo, en la hela ĉielo flagris steloj...

Krikov leviĝis el luko, deskuis polvon kaj araneaĵon de la genuoj kaj ŝultroj, aliris al Danberg. Kaj miris, kial la ŝipestro trinkas sian kafon en tia stranga loko — sub la ĉefmasto. Ĉu en tiela loko estas oportune sidi kaj trinki kafon?

Per firmaj paŝoj li aliris la ŝipestron kaj ordonis deŝovi la fotelon.

— Sed por kio? — miris Danberg.

— Por tio, ke mi tiel ordonas! — respondis Krikov kaj mem depuŝis la pezan, tegitan per ledo fotelon.

Sur flava vakso, kovranta la ferdekon, li ekvidis maldikan fendon. Ĝuste tiu fendo pereigis Danberg-on. Ĝuste ĝin li estis ŝirmanta per sia fotelo.

— Luko! — prononcis Krikov. — Malfermu, sinjoro ŝipestro.

Danberg premis sekretan risorton. En malgranda kaŝejo staris bareleto, firme garnita per feraj bendoj, kverka, kun komplikaj duopaj ĉarniroj. Atanazio Petroviĉ ŝire starigis la bareleton sur la ferdekon, demandis severe:

— Mono?

— Ne mia! — ekkriis la ŝipestro. — Je Dio sankta mi ĵuras, — ne mia. Miaj maljunaj okuloj ne plu vidu la gepatrajn bordojn, se mi eldiros mensogon: ŝipestro Urquhart...

Atanazio Petroviĉ diris mallaŭte:

— Hunda filo — jen kio vi estas! Se dependus de mia volo — mi vin alpikus per la spado al jen tiu ĉi masto, kaj pendu, ĝis vi putriĝos. Vi ĉiuj vin opinias pli saĝaj ol ni, dum por viaj profitoj al niaj laboruloj oni en la gorĝon fanditan plumbon verŝas. Latronoj fiegaj!

Turniĝinte, li ordonis al la doganistoj:

— Tamburo, batu konfuzon! La ŝipestron aresti! Al tiu ĉi bareleto — gardsoldaton. De la du ŝipoj la kvarantenon ne forigi ĝis morgaŭ. Ĉe la tagiĝo ni komencos tie kontrolon.



1. En Arĥangelsko tiam estis du Komercaj kortoj — la rusa kaj la fremdlanda (trad.).