7. Spiras la maro

Dum la tuta tago kaj la tuta sekva nokto la monaĥejo festis la miraklan saviĝon el pereo en mara profundo. Monaĥoj pafadis per kanonoj, trenadis en la refektorion maljunajn monaĥejajn medojn, frititan gadon sur lignaj pladoj, maceritajn en vinagro laktumojn. De sur la jaĥto videblis, kiel la caro kun siaj proksimuloj iris pririgardi la monaĥejan salfarejon, kiel li revenis kaj, preninte en la manojn hakilon, komencis ĉirkaŭhaki trabojn por la kruco, kiel la monaĥoj kaj la caraj sekvantoj fiksis la krucon sur roko...

— Jen kia viro turbulema, la caro! — diris avo Teodoro. — Ĉion li bezonas scii, ĉie li mem iros. Hieraŭ kun la monaĥoj li diskutadis — kiel oni gadon peklas, kaj kiel oni ĝin kaptas, kaj kiel oni grason elfandas...

Antipo estis rigardanta al la bordo morne, pro la postebrio doloris la kapo, estis domaĝe, ke nokte Rjabov elkondukis lin el la monaĥeja refektorio.

— Sen ajna ja respekto! — riproĉis li la rudriston. — Mi jam pardonis vin, sentaŭgulon, sed vi min — je la nuko. Mi memoras, mi kvankam ebria estis, sed memoras...

Semisadov alportis de sur la bordo de la monaĥoj medon kaj gadon, la matrosoj sur la jaĥto sidiĝis vespermanĝi. Dum la manĝado Antipo deklaris al la fiŝistoj:

— Pardonis do mi Ivaĉjon! Ne por li, damnita, por Tainjo. Por kio vagi en fremdaj kortoj? Ne taŭgas. Ne tian mi havas enspezon, ke por ili ne sufiĉu. Nu, Ivaĉjo ja laboros, ne sidos sen afero. Mi maljunas jam, miaj jaroj estas grandaj, sufiĉe mi laboris. Kaj la ostoj doloras pro malbona vetero. Kiam estas humido aŭ hulo — simple morto. Kuŝos mi sur la forno, kaj Ivaĉjo mastrumu. Homojn dungu, fiŝistojn, en barko iradu rigardi, kiel por mi la homoj laboras, fiŝon en foiro vendu...

— Pri kio vi parolas, patro? — demandis Rjabov.

— Ja pri vi mi parolas. Estos vi ĉe mia mastrumaĵo. Monon mi, danke al Dio, akumulis, ne mizerulo, ne almozulo estas via bopatro. Vi dungos fiŝistojn, fiŝon de ili prenos, vendos ĝin...

Rjabov subridis, lia ventohardita vizaĝo iĝis malbonkora.

— Ĉu mi?

— Certe, vi!

— Lasu min, patro.

— Ĉu tro granda estas honoro? Ne meritas? — subridis Antipo. — Ĉu konscienco via ne permesas? Forkondukis ŝtele la knabinon, kaj mi pardonis? Ĉu tiele?

La fiŝistoj-matrosoj de la cara jaĥto silentis, ĵetante rigardojn jen al Antipo, jen al Rjabov.

— Lasu min, patro, — ree diris Rjabov. — Ne iĝos mi via komizo.

Antipo palpebrumis, ne komprenante.

— Ne iĝos, kaj la vorto estas firma! — pli laŭte, severe prononcis Rjabov. — Ne bezonas mi kaj vian honoron, kaj pardonon de vi. Neniam mi estis kaj ne estos sangosuĉanto, kiu pro barkoj kaj ilaro, kiun fiŝistoj per sia ŝvito akiris, ankoraŭ ilin senhaŭtigas. Mi mem por mi estas mastro, kaj mem dungito...

Antipo leviĝis, kunpremis la pugnon, ekinsultis per sakraj vortoj. Semisadov kaj avo Teodoro pendiĝis sur liaj ŝultroj, tiris lin for de Rjabov. Tiu staris trankvile, poste sen hasto turniĝis, deiris sur la bordon. Antipo kriadis al lia dorso insultajn vortojn, la rudristo ne retrorigardis.

— Ĉu mi estas sangosuĉanto? — demandadis Antipo en furiozo. — Ĉu mi? Ha? Mi al li pardonon, kaj li al mi kion? Nu, latrono, nu, kanajlo, nu, mizerulo, memoros vi min...

La fiŝistoj silentis, interŝanĝadis rigardojn, ridojn. Vespere Antipo tute furioziĝis, stamfadis antaŭ la fiŝistoj, kriadis, ke li ĉiujn tordos, ke neniu aŭdacos kontraŭi lin, lin la caro mem favoras kaj nun tian forton ricevos, ke ĉiuj nur aĥos. Avo Teodoro provis kvietigi lin, li piedbatis la maljunulon per la boto. Tiam Semisadov diris kun suspiro:

— Iru, Antipo, kuŝiĝu, ripozu. Vi ebriiĝis kaj bruas. Dum vi antaŭ Ivano Sabatejeviĉ ja estas malgranda malgravulo... Iru, iru, alie mi povas koleriĝi...

En krepusko avo Teodoro, Semisadov, Rjabov kunvenis en la malvarma kaj humida cara kajuto, bruligis kandelon, komencis pririgardi lasitajn de hispano del Robles marajn mapojn kaj desegnaĵojn. Rjabov, mallerte tenante en la fingroj anseran plumon, trempis ĝin en inkujo, pensis, desegnis dikan strekon tie, kie devus reale esti la Somera bordo.

— Jen, kia kuraĝa! — diris avo Teodoro.

— Ni kiomfoje ĉi tie iradis! — respondis Rjabov kaj, elŝovinte la langopinton, penis korekti la strekon, sed de sur la plumo subite dense gutis inko kaj disfluis sur la mapo.

Avo Teodoro ekridis, ekridis ankaŭ Semisadov. Rjabov kun ĉagreno ĵetis la plumon flanken. Avo Teodoro tiris al si alian mapon — la Blankmaran gorĝon, komencis rakonti, ke kiom ajn li estadis tie, neniam vidis en la gorĝo kontinuan glacion, kaj sen vento tie same ne okazadis. Semisadov ekdisputis, avo Teodoro ofendiĝis:

— Junas vi ankoraŭ por min kontraŭi. Jen troviĝis!

Supre sur la ferdeko aŭdigis paŝoj, iu estis rapide malleviĝanta en la kajuton. La fiŝistoj turniĝis — Ievlev, gaja, klarokula, staris en la pordo. Li malrapide aliris la tablon, eksidis, ĵetis rigardon al la mapoj, al la kompaso, atente fiksrigardis la okulojn de Rjabov...

— Kvazaŭ vere marvojaĝantoj doktaj. Pri kio estas la konversacio?

— Ne gravas, — diris Rjabov. — Ni satdormis, kaj nun svingas la langojn.

Ievlev malŝlosis la kofron en la cara kajuto, elprenis la ĉirkaŭvolvitan en ĉifono libron, kiun prenis Rjabov de la vidvino de avo Mokeo.

— Kiu ekbezonis? — demandis la rudristo.

— La siro postulas.

Rjabov subridis, glatigis la barbon:

— Ekinteresis Petron Aleksejeviĉ-on la maro nia. Spiras ĝi al li...

— Kiel — spiras? — demandis Ievlev.

— Ja tiel, Silvestro Petroviĉ, spiras, logas, vokas lin, do. Eliru, diras, marlaboristo, tempas, diras, sopiros vi sen mi...

La vizaĝo de la rudristo iĝis serioza, preskaŭ severa.

— Ĉu vi aŭdas? — diris li al Ievlev. — Ondas hodiaŭ...

Tra monotona knarado — la flanko de la jaĥto estis frotiĝanta al la fostoj de la albordiĝejo — Silvestro Petroviĉ klare ekaŭdis potencan bruon de ondoj.

— Ĉu aŭdas?

Silvestro Petroviĉ kapjesis.

— Vi insultas ĝin, kiam ĝi kaptas vin en vojo per tempesto, turmentiĝas kun ĝi, sed ĝi logas, vokas, damnita! — denove ekparolis Rjabov. — Por iu ne gravas — li aŭskultos kaj iros for. Sed alia — ho, ne foriros de ĝi. Jen ankaŭ al vi mi rigardas — vokas ĝi ankaŭ vin, ĉu? Vere?

Li ekridis rule:

— Malfacile al vi estos, knaboj, kutimiĝi. De infanaĝo ja estas multe pli facile, sed kiam la aĝo estas plena — pli malfacile. Ni, ĉi-tieuloj, ĉiuj de la infanaĝo, sed vi estas plenaĝaj viroj, jen, kaj en la maron iras unuafoje.

— Ili kutimiĝos! — diris avo Teodoro. — Mi unu ulon konis — ĉirkaŭ dudek jarojn aĝis, — nur unuafoje la maron ekvidis, el Vologdo li estis, vologdano. Ne gravas, ankaŭ nun li marvojaĝas... Certe, li ne tre bona maristo estas, iradas kiel logaĵisto, pli alte ne leviĝis. Nemalbona, sed timida...

Silvestro Petroviĉ ridetis, aŭskultis silente. Poste, foliuminte la libron, diris penseme:

— La avoj viaj marvojaĝadis, la patroj marvojaĝadis, vi mem dum la tuta vivo estas en la maro. Vi havas de la avoj kaj praavoj la grandan libron de marvojaĝoj. Devas vi, fraĉjoj, kolekti kune ĉion, kio estis trairita, desegnita, enskribita de la rusiaj marplugantoj. Ni enskribos ĉion kune en libron, kaj havos ĉion, kio necesas por mara vojaĝado en ĉi akvoj...

— Ĉu vi nin instrui intencas? — demandis avo Teodoro.

— Instrui? — miris Ievlev, penseme nege balancis la kapon. — Ne, avĉjo, ne mi vin instruu. Mi scias malmulte, kaj kion mi scias, tion dume mi ne povas apliki. Kiam mi ekscios pli multe — eble, ĝi taŭgos por vi, sed nun ne mi vin instruu, sed vi min. Ne estas kaj ne povas esti maristo vera sen sperto de ĉio, kion scias vi. Por tio mi lernos de vi vian arton kaj por vi mi eble taŭgos. Ĉu vi prenos min kiel disĉiplon?

— Ĉu kiel ĥaradrion? — larĝe ridetis Rjabov. — Kiel do, avĉjo? Ĉu ni prenos?

— Ni prenu! — bonanime konsentis avo Teodoro. — Sed vi tiam, Silvestro Petroviĉ, ne koleru, kiam iom trafos al vi foje. Ĉe ni estas simple: skualo batos, paroli mankas tempo, en ekscito — frapon al la orelo, kaj al kio ajn, vigligas ni tiel, ke pli lerte laboru...

— Mi ne koleros!

Ili staris iom sur la ferdeko, aŭskultis la maron. Avo Teodoro, edife levinte la kurban fingron, parolis:

— Ne staras ĝi sen ŝanĝo, sed vivas, ne morta ĝi estas, kiel, ekzemple, ŝtono aŭ trabo, sed viva, kiel ni, homoj. Pro tio oni diras, kiel pri homo, — spiras ĝi. Ni — homoj diaj, vivas rapide, hastas, spiras ofte, pro tio mallongas nia vivo. Sed la maro ja estas eterna, kaj spiras ĝi malofte. Jen la brusto mara, proda, kien ajn rigardu la okulo — ĉie estas la maro. Kaj kiam komencas la brusto de maro sian enspiron, ni diras — alfluas akvo. Ĉu tiel, Ivano Sabatejeviĉ?

Rjabov senvorte kapjesis. Lia vizaĝo en la duonmallumo de la blanka nokto ŝajnis malgaja...

— Leviĝas la sino mara, — parolis avo Teodoro, — spiras kaj la riverojn plenigas per siaj spiroj. Kaj pleniginte la riverojn, la maro kvazaŭ ripozas. Tiam ni diras: «Enpensiĝis la Blanka, enpensiĝis, ripozas...» Kaj, ripozinte, tremeros nia maro...

— Tio estas flusoj kaj malflusoj, — diris Ievlev. — Pri tio mi scias. Dufoje dum tagnokto ili okazas, du altaj akvoj kaj du malaltaj, ĉu tiel?.. Nu, iros mi, tempas, Petro Aleksejeviĉ la libron atendas...

Li ekiris al la knaranta ponteto, retroturniĝis, diris:

— Pri multo ni ankoraŭ parolos, sinjoroj maristoj...

— Paroli eblas! — respondis Rjabov. — Kial ne paroli. Maljunulojn en libera tempo necesas kunvenigi, ili multon rakontos: kaj tion rakontos, kiel en glacioj necesas iri, kaj tion, kiaj estas alfluoj kaj defluoj en la gorĝo, kaj pri akvokirloj kun ŝtonoj... Se vere vin logas la maro, sinjoroj ŝipistoj, se veras, ke spiras ĝi al vi, estos al la afero granda utilo de niaj maljunuloj...

Ievlev foriris en la monaĥejon, sur la pobkastelo aperis del Robles, vokis la rusojn ludi kun li ĵetkubojn.

— Mi ja ne iros! — diris Rjabov al Semisadov. — Ludis mi kun li iam, sufiĉas, tro multekosta ludo...

Kaj li eliris sur la bordon — promeni. Avo Teodoro paŝadis apude, ĝemadis, ke doloras la piedoj. Poste kun suspiro plendis:

— Sed sur la granda tero mi tamen ne povas sidi, Ivaĉjo. Sur la forno kuŝi por mi estus tempo, sed ne: spiras ĝi, la maro, logas...