Ĉapitro naŭa

Eblus ankaŭ kanton kanti, sed nur ies orelon ne bati.
Proverbo

1. Ĉe skansoj1 en gardista budo

Majoro James ne plu interesiĝis pri Krikov — li sciis, ke la eksa leŭtenanto ne leviĝos el kaporalo. Kaj kaporalon eĉ ne indas rimarki. Kaporalo pli proksimas al soldato, ol al oficiro...

Sub komando de Atanazio Petroviĉ estis nur tri doganistoj kaj gardista budo ĉe skansoj, sur la Dvina buŝo, — por defendi la urbon kontraŭ neatendita atako de malamikaj militistoj. Neniu en Arĥangelsko timis malamikajn militistojn, sed tia ordo estis establita de malnove: estas skansoj, ĉe la skansoj estas budo, en la budo estas doganistoj, super ili estas kaporalo.

Tempo flugadis nerimarkeble. La gardistoj — ĉiu el ili perlaboradis per sia metio: unu — Sergunkov, kvieta kaj humila ulo, — estis lignaĵisto, liajn faraĵojn prenadis la maljuna patrino, vendadis en la urbo en la bazaro; alia — Alekseo, pli aĝa, — lerte plektadis retojn por fiŝistoj, vendadis, kaj per tio nutradis sian grandegan familion. La tria — Eŭdokimo Prokopjev, ĥolmogora eburtajlisto kaj granda majstro fari ĉian subtilan laboron, — ne povis eĉ unu minuton sidi sen afero, kaj ĉio, kion li faradis, estis sukcesa: jen li eltranĉis per tranĉilo lignan manĝovazon, admire rigardos ĝin, balancos la kapon, sendos por vendo, kontraŭ la gajnita mono aĉetas multekostan transmaran draton, komencos forĝi tiun draton, — li rakontas, ke vidis Solviĉegodan ĉeneton el seruroj, deziras, li diras, provi, eble, sukcesos mem konstrui, por ke estu ne malpli bone. Konstruas li ĉeneton de mirinda beleco, balancos la kapon:

— Oblikve mi konstruis. Al la tero kliniĝas. Ekflugo en ĝi ne estas!

— Kia tia ekflugo al vi bezoniĝis?

— Ja tia, kian la Solviĉegodaj uloj havas. Ĉe ili estas pli bele...

Pri la ĉeneto li forgesas, komencas pripentri fuston por fajroŝtona fusilo, agrafon, argilajn fajfilojn. Ankaŭ tio ne plaĉas, li pensas, pensas — komencos emajli kaj filigrani, kaj poste — reen al la ligno, vidu: eltranĉas salujon-anason.

— Kio, Eŭdokimo Aksenoviĉ, ĉu vi reen iras? — demandas iam Atanazio Petroviĉ.

— Ja, vidu, elpensis mi alian ornamon. Kiam mi ĝin sur la fuston metis, sur la fusilan, tiam mi ĝin elpensis, tamen tie ĝi estis malgranda, sed ĉi tie ĝi estos tute konvena...

Fojfoje ili kantadis triope. La kvara estis gardanta sur la gvatturo — rigardis, ĉu ne videblas ŝipo. Komencadis kantadon, farinte suferantan vizaĝon, Prokopjev, la dua voĉo estis nepre Sergunkov. Sen Sergunkov kanto ne sukcesadis. Sur la dvina vasto, en la rivera buŝo, ekkriadis mevoj, fajfadis mara vento, libere, larĝe, iam kun minaco, flugadis la kanto. Se sur la buŝa malprofundaĵo aperadis ŝipo, la gardisto sur la turo batadis la frapilon, kriadis en paroltubon:

— Velon mi vidas, sinjoro kaporalo!

Krikov ekkuradis supren — sur la galerion, prenadis lornon, fiksrigardadis:

— Unu. La flago estas nederlanda — de la Ĝeneralaj Statoj. Iras komerci por profito de sinjoro majoro.

Ili ree kantadis kanton, okupiĝante ĉiu per sia afero.

Atanazio Petroviĉ ĉiam pli diligente kaj insiste tajladis eburon. Nun li havis la tutan necesan por vera majstro ilaron, havis rezervojn de rosmara eburo, havis farbojn — por kolorigi eburon, havis per kio blankigi ĝin. La laboro konsoladis lin, kun ĉizileto kaj alenetoj en la manoj li zumadis kantojn, gajiĝadis, lia rigardo iĝadis pli klara, kvazaŭ forgesiĝadis la peza ofendo.

Rigardante, kiel tajlas kaporalo Krikov, Eŭdokimo Aksenoviĉ suspiradis:

— Dotis vin la kreinto per talento, sed ne taŭge vi faras, Atanazio Petroviĉ. Diablojn kaj demonojn vi ĝojigas. Malicaj estas viaj figuroj. Vi prefere tajlus ikonon, sur ĝi sanktuloj sur monton facile defilas, sur la monto en la tuta lukso estas Dia brilo...

— Ĉu brilo? — subridadis Krikov.

— Brilo, Atanazio Petroviĉ...

— Kial do ĝi por vi tie ekbrilis?

Prokopjev silentis.

— Ja vi mem, Eŭdokimo Aksenoviĉ, tion ne faras, — diradis Krikov, — nu kaj min ne instruu. Mi, fraĉjo, jam instruita nun estas, vidis mi viajn brilojn...

Tamen foje li decidis tajli sanktulon: tajlis, tajlis, oscedis, oscedis, la sanktulo neniel sukcesadis. Barbeto kvazaŭ de avo Teodoro, nenia bonaspekto, ĉemizo kanabtola...

— Vi lin, Atanazio Petroviĉ, vestus pli dece, — konsilis Prokopjev, — harĉemizon, sur la kapeton monaĥan kapuĉon, estos asketo, fastanto, ermito...

Krikov ekridis, diris gaje:

— Kiel la fabelo diras pri kato Eŭstakio: por iu malfastaĵo, sed por ni bongustaĵo, diris kato Eŭstakio, monaĥiĝinte, kaj asketiĝinte, kaj aldone muson manĝinte...

La sanktulo ne sukcesis. Krikov retajlis lin al fiŝisto, pomora avo. La avo sukcesis, kaj tiel, ke la doganistoj nur lipŝmacadis kaj kapbalancadis. Post la fiŝisto li komencis tajli dvinan ŝarĝiston. Kiam la afero estis venanta al la fino, venis en la gardistejon gasti Silentulo, Vataĵnikov kaj Jefimo Gridnev. El freŝa fiŝo, kiun tage kaptis Eŭdokimo Aksenoviĉ, ili kuiris bonan fiŝsupon, ekiris ronde duonstofo da brando.

...



1 Skanso — reduto (izolita malgranda fortikaĵo en kamparo, ofte ĉirkaŭ granda fortikaĵo) (trad.).