5. Estas malfacile vivi por homo!

Antaŭ la Elia tago1 iĝis certe sciate, ke al la dvina buŝo finfine venis la longe atendata Jan Flam sur sia ŝipo. Rjabov interkonsentis kun avo Ignato por morgaŭ kontraŭ kvar duonkopekoj, kaj nehaste, en matena malvarmeto, Ivano Kononoviĉ, Timoteo, Taisja kaj la rudristo ekiris sur Dvino al Solombalo — renkonti la ekzotan ŝipon. Taisja ĝoje ridetadis renkonten al varmegaj sunaj radioj, ridinde sulkadis la nazon, kantadis mallaŭte siajn ĉarmajn kantetojn, la viroj solide konversaciis pri la fregato: kiaj sur ĝi estas kanonoj kaj ĉu estas vero, ke da ili estas kvardek kvar, kia estas la rigilaro, kiel servos ĉi tie nederlandaj matrosoj...

— Tio estas la tria ŝipo, — rimarkis Ivano Kononoviĉ. — Rapide fariĝis: ne estis eĉ unu, sed nun estas tri...

— Kial rapide, — respondis Timoteo, fiksrigardante foren — tien, de kie devis aperi la fregato, — ĉu tio estas rapide?

Rjabov, kombante sian orkoloran barbon, retenante sub la dvina vento siajn buklajn harojn, rakontis, kiel li aŭdis konversacion de caro Petro kun proksimaj bojaroj, kiam oni festenis okaze de la saviĝo en la Una golfo, apud la Pertominska monaĥejo. La caro tiam certe diris: estu en Rusio floto, kaj la komencon de tiu floto oni konstruu en la Arĥangelska ŝipkonstruejo.

— Ĉu vi tion mem per viaj propraj oreloj aŭdis? — laŭte demandis Timoteo.

— Mem.

— Ĉu vi veron diras?

— Mensogi mi ne estis instruita.

Timoteo moviĝis sur la benko, iom palpebrumis, ĉirkaŭlekis la lipojn. Sur lia vizaĝo aperis feliĉa, knabeca esprimo.

— Jen, ekĝojis! — moke diris Ivano Kononoviĉ. — Ne vi konstruos, certe! Oni sendos Nikols-on kaj Jan-on, kaj al vi — hakilon en la manojn, haku kaj dentofrapojn ricevadu de ili pro instruado...

La lumo, aperinta en la okuloj de Timoteo Koĉnev, estingiĝis, li ektusis, kraĉis, forturniĝis. Taisja alpremiĝis per la ŝultro al la ŝultro de la edzo, demandis flustre:

— Kial li tiel kun li?

— Malmolkoriĝis la homo! — mallaŭte respondis la rudristo. — Ĉu vi pensas, ke al li estas facile? La ŝipon li konstruis, sed rigardas al ĝi de malproksime, kaŝe, kiel ŝtelisto.

Rjabov silentis iom, ekrigardis foren, en nebulon, el kie aperis subite nigra skulptita muzelo de la figuro, ornamanta la nazon de «Sankta profetaĵo» — la nova fregato, venanta el Nederlando. En la sama tempo la ŝipon oni ekvidis sur la Solombalaj insuloj — sur la Bana, la Nikolaa kaj la Granda. El la ŝipkonstruejo kun sonoro batis kanonoj. Baĵenin-oj ekkuris kun meĉobastonoj sur la ferdeko de sia jaĥto — por saluti la novan ŝipon; ekkuris kanonistoj ankaŭ sur la ferdekoj de la nova «Apostolo Paŭlo». Eksterlandaj komercaj ŝipoj kaj eskortantoj, kvazaŭ ektiminte, ke iom malfruiĝis, pafis el flankaj baterioj, mortiroj, nazaj kanonoj. En la travidebla aŭtuna mateno super Dvino jen tie, jen ĉi tie deŝiriĝadis de la ŝipoj blankaj vataj fumetoj, resone ruliĝadis pafoj, kaj de la Kega insulo arĝente sonis novaj sonoriloj de profeto Elio. Iom poste batis la granda sonorilo de la Barbara preĝejo, poste intermite, kvazaŭ por Pasko, gaje eksonoris oni en la monaĥejo kaj en la preĝejo de sankta Nikolao.

La «Sankta profetaĵo», fregato kun helflavaj lakitaj pobkasteloj, kun levita supren pobferdeko, kun galerio, ornamita per skulptitaj figuroj de maraj monstroj, kun glimaj lanternoj super la pobo, estis malrapide, peze turniĝanta sur Dvino, por ekstari ĉe ambaŭ ankroj antaŭ la Mosea insulo, de kiu same estis pafantaj la caraj kanonoj.

— Granda! — diris Koĉnev.

— La vangoj estas kiom grandegaj! — rimarkis Ivano Kononoviĉ.

— La diojn ja necesis sur io apogi — jen la vangoj.

— Da dioj ili multe enŝovis! — balancis la kapon Rjabov.

— Kun tiaj dioj droni estas facile, — subridis la maljuna ŝipmajstro. — Kion ili pensis!

— Kaj la veloj estas kiaj dikventraj! — lispe diris avo Ignato. — Vidu, kiel pufiĝis...

— Kiom oni pagis kontraŭ ĝi, ĉu vi ne scias? — demandis Timoteo de Rjabov.

— Dek unu mil talerojn, kvazaŭe, — respondis Rjabov.

Koĉnev fajfis, Ivano Kononoviĉ ekridis en la barbon.

— Tio en rubloj kiom estas? Ĉu mil ducent? — li puŝis Timoteon per la pugno al la flanko, laŭte ekridegis. — Ĉu, Timĉjo? Ja mia «Paŭlo» apenaŭ kvarcent kostis kun la tuta ekipaĵo. Sed estas pli bona...

— Sur la via estas malmulte da dioj! — respondis Timoteo. — La via nur unu muzelon entute havas, kia ĝi estas ŝipo...

— Sufiĉas mueli per la langoj! — same subridante, diris Rjabov. — Jen troviĝis saĝuloj!

Sur la bordo tiutempe oni batadis timbalojn, ludis kornoj — bojaroj kaj princoj kun honoro kaj respekto estis renkontantaj la fremdlandajn maristojn. El la boato de Ignato videblis: caraj sekvantoj estis rulantaj al la bordo barelojn — por regalo; kuiristoj estis trenantaj stanajn kaj kuprajn pladojn kun antaŭmanĝaĵoj, kelkaj gigoj estis navedantaj inter la albordiĝejo kaj la ankruminta fregato. Ĉiun matroson, elirantan sur la bordon la caro brakumadis kaj rapide kisadis, kaj kiam el la gigo leviĝis laŭ la ponteto ŝipestro Jan Flam — la caro, ridetante, longe tenis lin je la kubutoj, rigardis en lian vizaĝon, poste alpremis al si — unu fojon, ankoraŭ fojon kaj ankoraŭ.

— Jene! — diris Rjabov. — Ĉu vi vidis, uloj?

— Pro kio tiele? — ree demandis Taisja.

— Pro kio, pro kio! — forsvingis Rjabov. — Tia kutimo estas sur nia patrino-tero...

Li suspiris, ridetis kaj ordonis:

— Ni lunĉu, kaj la fremdlandaj matrosoj nin enviu...

Ili ekstaris ĉe la bordo, dismetis flanojn, frititan hipoglosaĵon, cepojn. Avo Ignato per siaj malpezaj piedoj, vestitaj en ledajn botojn, kuris en drinkejon, kie apud la pordo kun ŝafa kranio jam estis interbatiĝantaj nederlandanoj, aĉetis duonstofon, revenis, rakontis:

— Hodiaŭ en la urbo montros sin sinjoroj fremdlandaj marvojaĝantoj. Ĵus sur la Dian firmaĵon ili paŝis — kaj jam en sango...

Rjabov disverŝis la vodkon en la trinkokruĉojn, enpensiĝis, poste nelaŭte eldiris:

— Sed tamen... tri ŝipoj. Kaj ĉiuj kun kanonoj...

— Por vi ja ĉu grandas profito! — dolĉe rigardante al la vodko, respondis Ignato. — Ne vi la varojn trans la maron veturigos...

Proksime haltis boateto. El ĝi elsaltis Krikov, tute maldika, kun grize pala vizaĝo. Li aliris, alsidiĝis en la ŝalupo sur la benkon, lipis la vodkon, almanĝis per flano.

— Kion oni diras en la Dia mondo? — demandis Rjabov.

— Novaĵoj estas bonaj, — respondis Krikov, — neniu tiun aferon venki povas, tial oni al miaj doganaj soldatoj komisiis: tributojn ni nun de via frataro prenados. Remilajn kaj velajn, ĉu vi ne aŭdis? Kaj se iu ne pagos ĝis la tamburado — iros al la cara ŝipkonstruejo, kalkulo — ses duonkopekojn por tago...

— Kaj se mi, ekzemple, havas nek remilon, nek velon? — demandis Rjabov.

— La monaĥeja ŝalupo dronigita estas sur vi, — respondis Krikov, — la afero estas simpla.

— Ĉu ili freneziĝis?

Krikov subridis, kvazaŭ dentomontris, ekrigardis malgaje en la trinkokruĉon, kie la suno estis brilanta en la malklare flava drinkeja brandaĉo, sulkiĝis kaj eltrinkis.

— Tio estas ankoraŭ nur floroj! — morne diris Ivano Kononoviĉ. — Atendu la berojn...

Almanĝinte ankoraŭ, ili iom aŭskultis muzikon sur la nova ŝipo kaj, dispuŝante per la nazo de la ŝalupo aliajn barkojn kaj boatojn de scivolemaj arĥangelskanoj, direktis sin hejmen.

Hejme avino Eŭdoĥa estis bakanta kukojn, fritanta bovaĵon, pistanta ajlon por saŭco. Reĝustigante la kaptukon, ŝi diris:

— Kaj kio tia okazas? Antaŭe, kiam mi juna estis, kion mi manĝas — tio taŭgas. Sed nun — jen pirogon mi deziras, jen viandon, jen nudelkukon kun kokaĵo. Ho, tempas al miaj ostoj iri en sian lokon...

Rjabov subridis al la maljunulinaj etaj ruzaĵoj: kiam li revenis el la maro, ekde tiam ŝi regalas lin kun la juna edzino — pli dolĉe, pli grase. Scias ŝi, ke malriĉas la fiŝisto, kiel muso preĝeja, kaj tial ŝi ŝajnigas, kvazaŭ ŝi por si mem penas.

Ili eksidis al la tablo kun pura tablotuko, Krikov demandis:

— Rudristo, kiel vi vivos?

Rjabov ludis iom per la kulero, surmetis ĝin, glatumis per la polmo kaj same demandis:

— Pri kio vi diras, Atanazio Petroviĉ?

— Pri tio — kion vi manĝos, — klarigis Krikov. — La caro al Moskvo iros, al monaĥejaj laboristoj por vi la vojo por ĉiam estas fermita. Ĉu kiel piloto vi multe perlaboros? Kaj nun estas aŭtuno, poste vintro nia malvarma, tegmenton super la kapo vi ne havas, fiŝon vi ne kaptadis, bestojn ne ĉasadis, la juna edzino, mi pensas, por malvarmo eĉ vestaĵojn ne havas...

Taisja rozkoloriĝis, mallevis la okulojn.

— Tro multe da zorgo! — diris avino Eŭdoĥa, surmetante sur la tablon brasiksupon. — Jen la tegmento, kaj jen forno...

— Atendu, avinjo! — interrompis Krikov. — Mi ne por deco parolas, mi pri la afero diras... Ankaŭ vi sidiĝu kaj aŭskultu...

La avino eksidis, faris severan vizaĝon: al viroj oni ne kontraŭdiras, kaj se viro ordonas aŭskulti — tio signifas, ke li estimas, konsilon atendas.

— Pri mia eburskulpta scipovo vi scias, — diris Krikov, — mi en tiu arto inter nia pomora popolo estas ne la unua, sed ankaŭ ne la lasta. Kaj se tiel, tiam eltranĉi por vi tabulojn mi opinias bagatelo...

— Patro nia! — kunfrapis la manojn la avino. — Kara...

— Atendu! — koleriĝis Krikov. — Permesu diri, avinjo. En la junaj jaroj, antaŭ ol viaj okuloj malfortiĝis, estis vi ornamistino — kaj por tablotukoj, kaj por pantalonoj, kaj por sarafanoj, — la unua en niaj lokoj. Ĉu mi veron diras?

Rjabov konfirmis — veron. Li eĉ nun memoris la avinjajn tolojn kun mirindegaj ornamoj — en veloj, ŝipoj, fiŝoj, birdoj, herboj...

— Farbon vi scipovas prepari, — daŭrigis Atanazio Petroviĉ, — viajn sekretojn antikvajn vi same, mi pensas, ne forgesis. Tabulojn mi por vi kaj Taisja eltranĉos novmanierajn, por ke pro viaj toloj en la Komerca korto oni interbatiĝu...

— Mi ankaŭ orbrodi povas, — mallaŭte diris Taisja, — zonojn mi scipovas fari, tiajn, kiajn oni ĉe Peĉoro, kaj ĉe Pinego, kaj ĉe Onego plektas...

Ili manĝis, Krikov leviĝis — adiaŭi. Avino Eŭdoĥa subite alpremiĝis al lia brusto, ekploris. Al Taisja ektremis la rozkoloraj, ĉiam mokemaj lipoj, la rudristo grakis, ekrigardis en la angulon, al la avinaj kuracaj herboj...

— De kie vi aperis tia homo? — demandis Taisja. — Kial vi estas tia, Atanazio Petroviĉ?

Krikov ne respondis, tusis, kvazaŭ misglutis sbitenon2. Rjabov eliris kun li sur la peronon, ili ambaŭ eksidis, komencis grati la unuokulan hundon, kiu nutriĝis ĉe avino Eŭdoĥa. La hundo metadis la muzelon jen al la genuo de Rjabov, jen, timante ofendi Atanazion Petroviĉ-on, ŝoviĝadis al li.

— Jen kiele, Ivano Sabatejeviĉ! — diris penseme Krikov.

— Jen tiele...

Ili silentis iom.

La hundo lerte kaptis muŝon, klakinte per la dentoj. Trans la domo estis longe muĝantaj bovinoj, fremda bovino enrigardis en la korton, ektimis, desaltis. Ie en la urbo ekkantis rajdista trumpeto.

— Estas malfacile vivi por homo! — eldiris Krikov.

Rjabov ekrigardis al Atanazio Petroviĉ, al lia sunbruna malfermita vizaĝo, rimarkis faltojn, kiuj antaŭe ne estis, malgajan sulkon ĉe la buŝo kaj konsentis:

— Ne facile!



1. La 20-an de julio laŭ la julia kalendaro (trad.).
2. Antikva rusa trinkaĵo, kuirita el mielo, spicoj kaj herboj (trad.).