6. Severa parolo

Nelonge antaŭ la fornavigo al Moskvo, kiam la cara ŝiptrajno jam estis ŝarĝata sur Dvino, Patriko Gordon ankoraŭ foje vizitis kolonelon Snivin-on. Dum la tuta tago la generalo malbonfartis, sed vespere li leviĝis de la benko, sur kiu li kuŝis, surmetis mantelon, prenis bastonon kaj, kuntirinte la brovojn, ekiris al la domo de la kolonelo. La nepoj, la filino kaj kolonelo Snivin mem sidis ĉirkaŭ la tablo, primetita per bombonoj kaj biskvitoj. Kraketadis kandeloj, la manĝilaron ornamis granda bukedo de modesta eriko, kiu devis rememorigi pri erikejoj de la kara Skotlando. La buklitaj krispaj nepoj rigardis al la avo per klaraj okuletoj, duvoĉe kantis al li kortuŝajn skotajn kantojn. En la kameno, pro humida vespero, estis krake brulantaj peĉaj pinaj ŝtipoj. Kafisto el rajdistoj surtabligadis fortan aroman kafon kun vinberoj.

Gordon sidis inter la nepoj, kontraŭ la filino. Anabela suspiradis, viŝante la humidajn okulojn per punta tuketo. La vizaĝo de la generalo estis malafabla, la vilaj brovoj malalte pendis super la severaj okuloj...

La kafisto per la mano en ganto ankoraŭ verŝis kafon. Snivin sendis lin for. Patriko Gordon ordonis al la infanoj ludi en la apuda ĉambro. Anabela, leginta pro enuo multajn kavalirajn romanojn, enmetis la manon de la patro en la etenditan polmon de la kolonelo. Sed apenaŭ ŝi eliris, Gordon elŝiris sian manon kaj ekparolis akre:

— Kolonelo Snivin, mi venis al vi, por averti vin de la nomo de la siro!

Snivin ekstaris, liaj brilantaj vangoj blankiĝis.

— Kolonelo Snivin, — daŭrigis Gordon, — caro Petro ne plu estas knabo, kiun vi ĉiuj ĉarmadis per mensogoj kaj banalaj fajrartaĵoj en Kukujo. Caro Petro estas matura viro. Dufoje ĉi tie, en Arĥangelsko, vi aranĝis tagmanĝojn honore al li, kaj nun vi trompas vin per espero, ke li ne estas informita pri la fiaĵoj, kiujn vi faras. Li estas informita pri multo, kolonelo Snivin! Li havas fidelajn kunulojn, kiuj, eĉ riskante altiri al si lian koleron, diras al li la veron. Viaj fiagoj...

— Sinjoro generalo! — ekkriis Snivin.

— Ĉu vi estas ofendita? — kun malamo demandis Gordon. — Ĉu vi deziras satisfakcion? Ĉu vi intencas proponi al mi duelon? Mi estos feliĉa mortpiki vin, ĉar mortigi vin — signifas savi la honestan nomon de Patriko Gordon...

Snivin paŝis antaŭen, faligis seĝon, alpremante la manojn al la koro, ekparolis:

— Ho sinjoro! Ĉu vi vere ne scias, ke la dogana leŭtenanto, pro kiu vi imputas al mi tiom multajn malnoblajn agojn, estas konviktita pri krimoj sendubaj? Tiu ĉi senindulo kaj latrono, koruptulo kaj arogantulo...

La generalo demandis kun subrido:

— Ĉu vi estas tute certa pri tio?

— Mi estas certa pri tio same, kiel pri tio, ke li el leŭtenanto iĝis kaporalo.

— Sed ne por longe, kolonelo! — firme diris Gordon. — Mi uzos ĉiujn miajn fortojn por tio, ke la malfeliĉulo revenu al la posteno, kiun li okupis antaŭe. Mi ankoraŭ havas sufiĉe da pacienco, vi scias tiun trajton de mia karaktero. Kaj la caro, dankon al la Kreinto, al mi ankoraŭ iam kredas...

Li ordonis al servisto doni la mantelon.

Eniris Anabela kun la nepoj, la nepoj etendis al la avo la manojn, kiel instruis la knabojn la patrino. La avo rigardis al la infanoj desupre malsupren — nealirebla, fremda.

— Patro! — ekkriis Anabela.

Kolonel Snivin estis amare suspiranta: li ne povis rigardi trankvile, kiel severas la avo kun siaj nepoj. Anabela, tordante al si la brakojn, ploris per pezaj larmoj. Al la nepoj tordiĝis flanken la buŝetoj, ambaŭ ekploris. Tio estis neŝajniga malĝojo, la nepoj amis sian severan avon. Per fortikaj manoj la generalo prenis la pli aĝan knabon, levis lin alte, diris flustre:

— Adiaŭ, infano!

Li prenis la malpli aĝan, kisis al la pufa varma vango, alpremis al sia larĝa brusto.

— Adiaŭ ankaŭ vi, mia infano, adiaŭ por ĉiam!

Nek al la filino, nek al la kolonelo li riverencis.

Paŝante sur la kurba strateto, Patriko Gordon ree ekfartis tute malbone: kunpremiĝis la koro, li ne povis spiri. Faliginte la bastonon, la generalo kaptis per la manoj palisojn de barilo kaj tuj komprenis, ke li derampas sur la teron. «Nun mi ĉi tie iomete ripozos!» — pensis Gordon, sed la tero komencis ien enfali, kaj li ĉesis kaj vidi, kaj aŭdi, kaj pensi.

Rekonsciiĝis la generalo en la hejmo de kolonelo Snivin. Kuracisto en tute nigra vesto, kun malhela vizaĝo kaj maldikaj lipoj, estis kirlanta en glaso orkoloran trinkaĵon. Anabela nemalproksime estis flustre interparolanta kun la edzo. La vizaĝo de Snivin estis memkontenta kaj trankvila.

«Li min entombigis! — pensis Gordon. — Sed, diablo prenu, mi ankoraŭ ne mortis. Certe, mi estis tie, sed mi revenis el tie ĉi tien. Mi eĉ estis tie dum granda tempo, sed nun mi estas ĉi tie. Kia malfeliĉo por vi, sinjoro, ĉu vere?»

La koro batis egalmezure, trankvile. Suna radio — malgranda kaj gaja — lumis sur la litkovrilo, evidente, estis mateno. La kuracisto kun trinkaĵoj en la glaso aliris proksime. Lia rigardo renkontis la rigardon de Gordon.

— Ho, ĉu vi fartas pli bone? — demandis la kuracisto streĉite.

— Jes, mi fartas pli bone! — respondis Patriko Gordon kaj mem miris pri forto kaj laŭto de sia voĉo. — Verŝajne, mi fartas tute bone. Mi simple laciĝi, malmulte dormis, multe manĝis kaj drinkis. En mia aĝo la plej bona kuraco ests abstinado. Mi dankas vin, sinjoro doktoro, mi ne uzas kuracilojn...

Per trankvila movo li deŝovis de si la manon de la kuracisto, eksidis sur la lito, diris kun suspiro:

— Mi tre bedaŭras, ke mi ĉagrenis mian filinon kaj ŝian edzon — sinjoron kolonelon. Mi treege bedaŭras. Sed nun mi fartas tute bone... Mi estas sana!

Restinte sola kun la kuracisto, la generalo demandis:

— Kia estas via nomo, sinjoro?

— Mia nomo estas Des-Fonteines.

Gordon kapjesis kaj ekparolis penseme:

— Ĉio estas sufiĉe simpla, sinjoro doktoro, sufiĉe simpla, se pensi kiel indas. Kiam ni servas al la rusoj honeste, tiam nin malamas niaj samlandanoj, ĉu vere? Kaj sugestas al la rusoj pri ni ĉiajn fiaĵojn. Kaj la rusoj, probable, pravas, kiam ne tute fidas nin. Pro kiu kaŭzo ili devas fidi nin?

Des-Fonteines malvarme ridetis.

— Generalo estas absorbita de tiu ĉi popolo! — diris li. — Iam tiel okazas...

— Tio okazas kun ĉiuj, kiuj vivas ĉi tie longe, — respondis Gordon. — Kiu havas orelojn por aŭdi kaj okulojn por vidi, kaj kiu, certe, estas ne tute stulta...

— Ĉu tiele?

— Mi permesas al mi aserti, sinjoro, ke ĝuste tiel.

— Sed mi pensas alie, generalo. Kvankam mi pasigis ĉi tie ne multe da tempo, sed mi supozas, ke la moskvianoj ne meritas estimon...

— Kial do?

— Tial, ke ĉi tie okazas senekzemplaj kruelaĵoj...

— Ĉu senekzemplaj en la civilizita mondo?

— Almenaŭ en la civilizita mondo.

Gordon pli oportune etendis la longajn krurojn, reĝustigis la kusenon sub la dorso, ekparolis obtuze, amare:

— Estu trifoje damnita la mono kaj la stultuloj, loĝantaj en ĝi. Koperniko dum tridek kvin jaroj prokrastadis presadon de sia libro, timante tiun vian civilizitan mondon, kaj ekvidis sian verkon, eldonitan de tipografo, nur sur mortolito. Kaj li pravis en sia timo, Koperniko. La inkvizicio kondamnis lian verkon, kiel herezan. Mi mem legis en la «Indekso de la Kongregacio», ke la libro de Koperniko estas malpermesita, ĉar kontraŭdiras al la Sankta Skribo. Kaj Galileo? Vi estas kuracisto, sinjoro, kaj devas koni tiujn glorajn nomojn! Diablo prenu, en via Eŭropo Galileon oni devigis rezigni pri si mem...

Des-Fonteines rigardis al Gordon ne deŝirante la okulojn; videblis, ke li aŭskultas kun intereso.

— Kaj kiam Galileo mortis, tiam oni rifuzis al li enterigon en tombejo. Ĉu vi estis informita pri tio? Kaj pri Giordano Bruno vi same estas informita? Cetere, sinjoro, ĉu vi neniam vidis la plumban prizonon Piombi en Venecio? Ne? Kaj mi havis honoron vidi ĝin. Dum ses jaroj Brunon oni tenis en tiu prizono, kaj iom poste vive forbruligis en Romo...

Sur la vangoj de Gordon aperis makuloj, la okuloj severe brilis el sub la superpendantaj brovoj, la voĉo sonis potence.