3. Estos milito!

En malfrua nokto al la pordego de la dormanta domo de la vojevodo de Arĥangelsko kaj Ĥolmogoro ekfrapis fortaj koĉeraj pugnoj, en la ĉambro de la pordisto eklumis fajreto, en ĉambroj kaj vestibloj ekkuris dormemaj servistoj, ektrenis brullignon — hejti fornojn, sakojn al la kuirejo — prepari manĝon, akvon sur sitelportiloj — por la banejo. La pordegisto kun riverencoj malfermis ambaŭ klapojn de la knaranta pordego, la trajno de la vojevodo enveturis la korton. Silvestro Petroviĉ, dormema, en ŝafa inversigita peltjako, en feltbotoj sur la nudaj piedoj, dekuris de la perono, ĵetiĝis brakumi la karan amikon, sed el la kaleŝo anstataŭ Teodoro Matejeviĉ eliris Manjo, bone ĉirkaŭkovrita, kun brilantaj en luna lumo okuloj, kun belkavetoj sur la vangoj, — tia bela, brava kaj freŝa, ke Silvestro Petroviĉ eĉ iel malfortiĝis, ne kredis sian ĝojon, depaŝis malantaŭen, en neĝamason. Eltirante la piedojn el lupa felo, Apraksin gaje ridis, demandis laŭte, por la tuta korto:

— Kial, Silvestro, vi la didonitan edzinon ne rekonas? Kien vi de ŝi fuĝas? Konduku ŝin tuj en la domon, ŝi elturmentiĝis dum la vojo, frostiĝis tuta...

Ievlev, ne hontante ĉevalistojn, bruantajn per jungilaro, koĉerojn, ĉasgardistojn, brakumis la edzinon, kisis ŝiajn malvarmajn vangojn, la okulon, la tempion. Ŝi flankeniĝis, rigardis al lia vizaĝo, flustris:

— Kvazaŭ ne estas vi! Kiel vi maldikiĝis! Silvestro, karulo mia...

La ĉefĉambroj de la vojevoda domo odoris kiel neloĝataj, fumis fornoj, kun laŭta bojado, frapante per la ungoj nudajn tabulojn de la planko, kuradis longmuzelaj ĉashundoj. En la supraj ĉambroj estis pli varme, la plankojn ĉi tie Ievlev kontinue kovris per lanugaj feloj de blankaj ursoj kaj boacoj, sur la murojn pendigis tapiŝojn, sur la tapiŝojn — ĉaskornojn, pikstangojn, tranĉilojn, muskedojn de Teodoro Matejeviĉ. Sur la tablo meze de la ĉambro de Ievlev malhele brilis polurita kupra globuso, kuŝis pipoj — argilaj kaj erikaj, tabaksaketoj, stakiĝis cirkelgarnituro, ŝipaj desegnaĵoj, libroj kun bovledaj kaj marokenaj bindaĵoj...

— Kiel en Moskvo, ĉe oĉjo! — diris Manjo.

— Kio estas kiel ĉe oĉjo? — ne komprenis Silvestro Petroviĉ.

— Libroj, folioj, listoj...

Li kapjesis, plu ne kredante al tio, ke Manjo estas kun li, ĉi tie, en Arĥangelsko. Manjo suspiris, petis senhelpe:

— Tiru la manikon, mi ne povas ja mem la peltmantelon demeti.

Silvestro Petroviĉ tiris, — unu peltmantelo demetiĝis, sub ĝi evidentiĝis alia, malpeza.

— Ankaŭ ĝin demetu! — diris Manjo.

Ievlev demetis la alian, sub ĝi estis pelta kamizoleto.

— Kvazaŭ brasiko! — ekridis feliĉe Silvestro Petroviĉ.

Ambaŭ peltmanteloj kaj la kamizoleto kuŝis sur la planko, neniu levis ilin. Manjo transpaŝis la pelton, Ievlev etendis al ŝi la manojn, ŝi alpremiĝis al li per la tuta korpo.

— Ĉu vi laciĝis? — avide kisante ŝin, demandis Silvestro Petroviĉ.

— Tro multe da lupoj kuras sur vojoj! — respondis Manjo. — Ili ĉiam saltas poste. Kaj iliaj okuloj estas verdaj. Kaj ankaŭ rabistoj estis...

Ŝi malagrafis sur la brusto veŝton, skuis la kapon, la haroj disŝutiĝis. Per la maldikaj fingroj ŝi komencis rapide plekti harligon. Ŝiaj vangoj intense ruĝis post la frosto.

— Ĉu vi longe veturis?

— Mallonge!

Silvestro Petroviĉ, malhelpante al ŝi, plektis kune kun ŝi la harligon. Ili plektadis longe, implikiĝante per la fingroj, ĵetante feliĉajn rigardojn unu al la alia. Li demandadis pri Moskvo, pri oĉjo, pri Manjaj amikinoj kaj siaj amikoj, ŝi respondadis mistrafe, ambaŭ pro tio ridis.

— Atendu! — diris Manjo, depuŝante la edzon.

Knaris la pordo. La servistino de Manjo alportis keston kun aĵoj, sakon, poste servisto, spiregante, trenis pakon, enkudritan en bastomaton, — librojn, donacon de Rodiono Kiriloviĉ. La servistino riverencis al Ievlev, gratulis pro la bona revidiĝo. Trans la muro brufalis sur la plankon ankoraŭ unu fasko da rezina brulligno. Teodoro Matejeviĉ ordonis hodiaŭ hejti pli forte, por ke varmiĝu la juna edzino de Silvestro Petroviĉ.

— Ja ŝi varmiĝos sen forno, — grumbleme respondis la maljuna ĉefservisto de Apraksin. — Tio ne estas nia zorgo, Teodoro Matejeviĉ. Mi ĵuse enrigardis en ilian ĉambron — Silvestro Petroviĉ al sia bojarino harligon plektas. En la antaŭaj tempoj tio ne estadis...

Apraksin sidis en fotelo ĉe la forno, etendinte la piedojn al la fajro, kun sulkita frunto. Malantaŭ la dorso oni tusis — li returniĝis: kolonelo Snivin, eksciinte de bariergardistoj pri la veno de sinjoro vojevodo, venis al li esprimi sian respekton kaj interesiĝi pri la valorega sano. La vojevodo pri la sano respondis mallonge kaj seke kaj ordonis raporti, kio kaj kiel estas en la urbo. La kolonelo kun riverenco rakontis diversajn bagatelojn. Apraksin aŭskultis, malkontente kunpreminte la lipojn, senmove rigardante al la fajro.

— Ĉu krome nenio estis?

La kolonelo ankoraŭ riverencis, rakontis pri tio, ke sinjoro de nobela gento oficiro James estas arestita de sinjoro tablestro Ievlev kune kun eksterlanda regnano Schwieber. Ambaŭ suferas kaj atendas favoran permeson de la altrespektinda vojevodo.

— Pro kio ili estis arestitaj? — interesiĝis Apraksin.

Snivin rakontis. Apraksin, plu rigardante al la fajro, respondis:

— Laŭ latrono estu tenajlo, laŭ ŝtelisto knuto!

La kolonelo rektiĝis, kunmetis la manojn sur la spada tenilo, prononcis per multesignifa voĉo:

— Majoro James estas oficiro, kaj lia honoro ne permesas al mi...

Al Apraksin pro furiozo rondiĝis la okuloj, li leviĝis, ordonis al Snivin neniam plu ŝovi sian nazon en fremdajn aferojn. Al la vespermanĝo la kolonelo ne estis invitita, kvankam li vidis, ke servistoj primetas la tablon. Snivin foriris verda pro ofendiĝo...

Manĝaĵojn dismetadis Manjo. Teodoro Matejeviĉ deklaris, ke nun en la vojevoda domo ŝi estu plenpotenca mastrino. Ĉe la tablo ili tuj ekparolis pri aferoj, pri konstruado de ŝipoj, pri tio, kio okazas en Moskvo. Pri James kaj Schwieber Apraksin demandis pretere kaj diris, ke li tenos la fiulojn enŝlositaj ĝis kiam ili ekhurlos kiel lupoj...

— Nun aŭskultu pri la militiro Koĵuĥova1, — parolis Teodoro Matejeviĉ. — Pri ĉi militiro Moskvo longe memoros. Via Manjo eĉ aŭdis pri ĝi, kvankam militiro ne estas virina afero.

— Mi kun oĉjo en tiu tempo gastis en Kolomno, ĉe Moskvo-rivero, — diris Manjo. — Al ni iris vunditoj kaj kripluloj. La korto estis plena de homoj... Kaj preobraĵenskanoj estis, kaj semenovskanoj, kaj butirkanoj2...

Apraksin ekrakontis, kiel trupoj de Romodanovskij transiĝis trans Moskvo-riveron sur boatoj, kovritaj per tabuloj kaj traboj. Sur tiuj ŝipoj estis trahakitaj truoj, el kiuj pafis kanonoj. La aferon partoprenis husaroj, sabristoj, rajdistaj rotoj kaj multaj regimentoj, kaj krom tio tre kverelis la komandantoj — Buturlin kaj Romodanovskij. Ivano Ivanoviĉ eĉ mem pafis al Teodoro Jurijeviĉ. La pafistoj en multaj bataloj ricevis ekzemplan draŝon, kaj la ludsoldatoj ilin ĉiam venkis. La kanonisto de la Preobraĵenska regimento — la caro — militkaptis la pafistan kolonelon Sergejev-on, pro kio la ĉefgeneralo lin speciale dankis. Petro Aleksejeviĉ mem konstruis bruligan ĉaron kun lanco, la ĉaro estis bruligita, ruligita, kaj la lanco enpikiĝis en la remparon de la kontraŭulo. La plektobarilo ekbrulis, la tero defalis, la militistaro ekiris al sturmo.

— Ne komprenas mi, — interrompis Ievlev. — Kio ĝi estis? Ĉu ludbatalo?

— Manovroj! — respondis Apraksin. — Kaj estas bedaŭrinde, amiko mia bona, ke ni tie ne estis. Multon gravan kaj necesan la militaj homoj el tiuj manovroj por si eksciis kaj firme memorfiksis: kaj sapeojn, kaj eksplodojn per minoj de fortresa muro, kaj sturmon kun eskaloj. Estis multaj grenadoj, kaj bomboj, kaj eĉ pli multe — potoj, plenigitaj per pulvo. Oni surŝutadis antaŭ la malamiko, sub pafado foskavojn; sub pafado oni konstruadis redutojn, tranĉeojn, — ĉio ĉi estas sciencoj tre utilaj...

— Ĉu pli utilaj, ol ĉe Perejaslavlo?

— Kompari ne necesas! — respondis Apraksin. — Ĉu eblas kompari niajn navigojn sur la tiea lago kun la eliro en la Malvarman maron? En Perejaslavlo estis ludo, ĉi tie — manovroj...

Manjo ekdormis en varmo, ŝia kapeto pendiĝis, la spiro ne estis aŭdebla. Apraksin kaj Ievlev interŝanĝis rigardojn, Teodoro Matejeviĉ diris flustre:

— Portu ŝin, karan, supren kaj eliru por ankoraŭ du vortoj...

Manjo malfermis la dormemajn okulojn, ridetis, diris kun ektimo:

— Mi ekdormis... Jen kia honto...

Kaj ŝanceliĝante, kvazaŭ ebria, ŝi foriris en la ĉambron, supren. Apraksin ŝlosis la pordojn, ne sidiĝante, diris al Ievlev:

— Estos milito, Silvestro. Sufiĉe la rusianoj pagadis tributon al la krimea ĥano. Dum multaj jaroj oni paroladis pri tio, sed kia senco en parolado? Hodiaŭ de sur la Lita Perono sekretario Vinius deklaris al tablestroj, subtablestroj, nobeloj moskvaj kaj aliaj, ke ili, levinte militistaron, kuniĝu en Sevsko aŭ Belgorodo al Ŝeremetev por granda ĉasado...

— Ĉu ĉasi Krimeon? — kun batanta koro demandis Ievlev.

— Tio estas ne ĉio. Petro Aleksejeviĉ iros al Azovo. Tie ŝipoj necesos.

Ievlev eksidis, verŝis por si kvason, sed trinki forgesis. Teodoro Matejeviĉ, fumante per pipo, apogiĝinte al la tablo per la mano, diris per firma voĉo:

— Ŝipajn majstrojn-lertulojn necesas konduki al Moskvo. Tie grandaj laboroj jam hodiaŭ komenciĝos. Ĉarpentistojn ŝipajn, kalfatristojn, forĝistojn ĉi-tieajn, marlaboristojn per granda kvanto peli al Moskvo. Kiel ni ĉi tie plu konstruos — mi ne scias, sed ju pli multajn homojn ni donos tien por konstrui ŝipojn — des pli bone por la afero...

— Kiam do ili sukcesos?

— Se hodiaŭ oni ne sukcesos, en alia jaro atingos. Kaj ankaŭ ni — mi kaj vi, pensas mi, nun nelonge ĉi tie estos. Mi konsolas min per espero — nemulte da tempo restis por la regatoj de la sultano, la tataroj, vagi en stepoj. Tie, trans Belgorodo, trans Kursko, trans Voroneĵo, militon kontraŭ la tataro oni atendas kun malpacienco. Kiom eblas toleri sakrilegiojn super nia tero?

Silvestro Petroviĉ silentis. Apraksin aliris pli proksime, metis la manon sur lian ŝultron. Tiu ekrigardis al li klare kaj rekte.

— Pri kio vi silentas? — demandis Teodoro Matejeviĉ.

— Malfacile estos! — diris Ievlev. — Malfacile, sed alie esti ne povas. Kion la bojaroj decidis?

Apraksin rakontis, ke post la peticio de la moskvaj negocistoj, en kiu tiuj petis defendi la Tombon malplenan kaj Golgoton kaj purigi vojojn suden, al la Nigra maro, la bojaroj decidis kunvoki milicion. Oni multe parolas en Moskvo pri tio, ke necesas militi en la nordaj maroj. Post la Koĵuĥova militiro iuj malkredantoj ekkredis, ke ankaŭ la svedon ni venkos. Tamen, ankoraŭ multas tiaj, kiuj eĉ ĝis nun subridas: «Ĉe Koĵuĥovo ŝerci estas facile, sed vi la tataron elprovu, kia li estas kun sabro en kampo!»

Silvestro Petroviĉ respondis malmilde:

— Ni elprovos. Ne per pafistaj regimentoj ni iros ĉasi lin, hundaĉon, sed per alia militistaro...



1. Koĵuĥova militiro (la 27-a de septembro — la 17 de oktobro 1694) — fortresaj (inĝenieraj) manovroj de rusiaj trupoj, organizitaj de Petro I ĉe vilaĝo Koĵuĥovo apud Moskvo. Tio estis fakte la unuaj grandaj inĝenieraj manovroj en Rusio. La militiro montris avantaĝojn de regimentoj de «nova ordo» kompare kun la malnovaj «pafistoj». (trad.)
2. Preobraĵenskanoj — soldatoj de la Preobraĵenska regimento, formita de Petro I en 1690 el ludsoldatoj de vilaĝo Preobraĵensko. Semenovskanoj — soldatoj de la Semenovska regimento, formita de Petro I en 1683 el ludsoldatoj de vilaĝo Semenovsko. Butirkanoj — soldatoj de la Butirka regimento (laŭ vilaĝo Butirko, kie ĝi lokiĝis poste), formita ĉirkaŭ 1640 kiel regula regimento de fremdlanda ordo. Ĉiuj ĉi regimentoj estis unuj el la plej malnovaj regulaj regimentoj de Rusio (trad.)