4. Denove la monaĥejo
En frosta matena ĉielruĝo Rjabov eliris el la kabano — rigardi al la ŝipoj. Hodiaŭ oni laboris nenie, ĉio silentis en la ŝipkonstruejo. La rudristo malrapide ĉirkaŭiris fermitan hangaron. En frumatena krepusko la ŝipo ŝajnis grandega...
Li eliris eksteren, rigardis la alian, kiu staris en malfermita hangaro, kaj subite eksentis, ke li bedaŭras foriri — tiel multe estis farita ĉi tie per la propraj manoj. Iĝis domaĝe, ke iros ili nun sen li, jenaj beluloj, iros malproksime, en grandan oceanan navigon, iĝis domaĝe, ke rudristo tie estos fremda homo, ne scianta, kiel oni konstruis, kiom trasuferis, kiom ŝvitlaboris, ĝis elirigis jenan grandegaĵon...
Post la pobo li kunpuŝiĝis kun Semisadov, demandis:
— Kial vi vagas?
— Kaj vi kial?
— Promeni eliris iomete...
— Nu, kaj mi promeni...
Ili ankoraŭ kune rigardis la ŝipojn, miris, ke baldaŭ ili iros en la maron.
— Ĉu estos ili boniraj? — demandis zorgeme Semisadov.
— Sed por mi estas fekegale — ĉu boniraj aŭ neboniraj! — respondis Rjabov en kolero.
— Kaj ankaŭ por mi egale, por konversacio mi diras...
La suno estis leviĝanta frosta, ruĝa, prujno sur la ŝipoj eklumis per roza koloro.
— Kiam oni mastojn metos — tiam ĝi aspektos bele! — diris Semisadov, retroturniĝante.
— Ili aspektos reale en la maro! — diris Rjabov.
Ili ankoraŭ rigardis. Al ambaŭ la okuloj iĝis enuaj.
— Do, ni iru, ĉu? — diris Rjabov.
Nemalproksime, en la preĝejo de Barbara, oni sonoris frumatenan diservon. Trans la alta palisbarilo la fiŝistojn atendis fiŝistaj edzinoj, patrinoj, fratinoj, filoj, filinoj, — staris belvestitaj, feliĉaj. En larĝa sledo, kovrita per lupfela kovrilo, alveturis Agafoniko, li aspektis kortuŝita, ŝovadis al virinoj la manon por kiso, diradis miele:
— Tiele, fraĉjoj, tiele, bonaj! Vi pentis, kaj la Plejalta pardonis. Nun ni vivos bonkore, memorante Dion. Nu, iru en paco!
En la elirejo fariĝis tumulto. Gardistoj ektrenis el la amaso de la forirantaj fiŝistoj la samojedan maljunulon Pajga-n. Rjabov forpuŝis la gardistojn, diris al Agafoniko:
— Se oni ĉi kriplulon mizeran ne liberigos — mi mem restos! Ĉu eblas tielajn malfeliĉulojn forkapti kaj turmenti arbitre...
Baĵenin, alveturinta el Vavĉugo, piedfrapis Pajga-n, la maljunulo elsaltis trans la pordegon. Jozefo Andrejeviĉ, ebria, estis en bona humoro, riverencadis al la laborantoj, diradis:
— Pardonu, se mi per io kulpas...
— Pardoni ja tute ne indas, — diris, preterpasante, Silentulo.
— Kiu malbonaĵon diris? — kriis Baĵenin.
Sed Silentulo perdiĝis en homamaso. Li paŝadis apud Semisadov, diradis, ne malfermante la lipojn:
— Ĉiujn ilin, hundojn rabiajn, sur unu branĉegon...
En la ŝipkonstruejo, trans la fermiĝinta pordego, ŝrikadis segiloj, frapadis hakiloj. Foriris nur kvardek naŭ viroj, pli ol kvarcent restis konstrui ŝipojn. Anstataŭ la foririntoj oni alpelis novajn — ili estis pli freŝaj, pli fortikaj, pli sanaj...
Ĉe avino Eŭdoĥa estis hejtita la banejo, kuirita brasiksupo; Rjabov ŝvitbanis sin, trinkis sate mentan kvason, eniris en la domon. Taisja sendeŝire rigardis al li per grandegaj okuloj. Li prenis ŝin per la polmoj je la vangoj, subridis, demandis flustre:
— Ne laciĝis vi ankoraŭ, kara? Tro karesas nin la vivo...
Taisja balancis la kapon. Sur ŝiaj vangoj subite ekfluis larmoj. Rjabov viŝis ilin per la polmoj. Sub la mano sur ŝia maldika kolo estis malforte pulsanta ia vejneto.
— Kvazaŭ birdeto! — diris la rudristo.
Ŝi metis la manojn sur liajn ŝultrojn, diris, plorante per feliĉaj abundaj larmoj:
— Ivaĉjo, baldaŭ mi naskos. Ni havos infaneton...
Vespere la domon plenŝtopis homoj. Venis Krikov, brakumis la rudriston. Taisja timide diris:
— Riverencu al Atanazio Petroviĉ, Ivaĉjo. Pro ĉio riverencu. Kaj ankaŭ pro la brasiksupo kun anseraĵo.
Krikov ruĝiĝis, konfuziĝis:
— Ne indas eĉ paroli...
Enmiksiĝis avino Eŭdoĥa:
— Li por ni, Ivaĉjo, tabulojn eltranĉis, ni per tiuj tabuloj ŝtofon stampas kun ornamoj — vivas sate. Li por ni, Ivaĉjo, malnovan sekreton eksciis — kiel farbon kuiri, por ke ĝi ne forlaviĝu en akvo. Kaj kiaj ornamoj estas, Ivaĉjo, en bazaro tiujn ornamojn oni el miaj manoj elŝiras...
Kaj ŝi komencis ĵeti el kofro sur benkon broditajn tolojn. La printempa suno penetris en la fenestreton, arĝente prilumis naĝantajn sur toloj barkojn, krutan ondon, levitan velon, herbojn, mirindajn arbojn... La fiŝistoj skuadis la kapojn, laŭdadis, grakadis.
Ĉe la brasiksupo fiŝisto Partenio, viro severa kaj neparolema, subite diris:
— Estu sana por longaj jaroj Atanazio Petroviĉ. Mi lin eĉ je hartufoj tiradis en malnovaj tempoj, sed nun mi ordonas: riverencu al sinjoro Krikov. Li eksciis, ke monaĥoj el la Nikola-Korela monaĥejo malbonon elpensis: novajn fiŝistojn al si dungi, kaj pri vi, kiuj estis en la ŝipkonstruejo, la monaĥoj decidis ne rememori. Prenos ni, ili pensis, novajn laborantojn, tiuj estos pli obeemaj. Kaj ne domaĝis laboron Atanazio Petroviĉ: ĉiujn fiŝistojn ĉirkaŭiris kaj ĉirkaŭveturis — kaj proksimajn, kaj malproksimajn, — avertante, ke ili ne dungiĝu en la monaĥejon, ne faru malbonon kontraŭ siaj fratoj, de la Blanka maro laborantoj. Neniu el ni dungiĝis al la monaĥejo, devis la ekonomo denove al vi riverenci...
Rjabov ekrigardis al Krikov, — tiu sidis mallevinte la kapon, ruĝa, rulante panerojn sur la tablo.
— Kaj rifuzis ni ĉiuj la monaĥejajn profitojn. Kien ajn la ekonomo monaĥeja direktadis siajn piedojn, tie oni sciis, kiel necesas fari, instruis Atanazio Petroviĉ! Jen kia li estas, Ataĉjo, dogana kaporalo!
Silentulo sidis nemalproksime de Rjabov, mallarĝigadis la okulojn al la kandela fajreto, pensadis sian penson. La maljunulo samojedo Pajga foriris dormi en la vestiblon, tute sufoke por li estis en la ĉambro. Stofo ne sufiĉis, ili devis ankoraŭ sendi iun al Magrulo.
Malstreĉiĝinte post la malsata vivo en la ŝipkonstruejo, multaj fiŝistoj en tiu tago ne ĝisiris sian domon: iu rampis sur la fornon — dormi, iu komencis kanton sen fino, iu ankoraŭfoje iris en la banejon — varmigi la ostojn ĝis la profundo mem. Avino Eŭdoĥa ŝmiradis ĉiujn per bona ŝmiraĵo el ursa graso, trinkigadis per malnova kaj fidinda pocio, infuzita kun ranunkolo, konsoladis, regaladis. La pordo en la domo de tempo al tempo frapadis, venadis najbaroj — iu kun pirogo, iu kun fungaĵo, iu kun acida vakcinio — por aŭskulti, konversacii, konsili. Taisja, laciĝinte, ekdormis, sidante sur la benko...
Matene ili sur multaj sledoj ekveturis en la monaĥejon. La tago estis serena, suna, ĉe la monaĥejo la dungitojn renkontis monaĥoj kun riverencoj, dece, respekte. En la provizejo estis primetitaj tabloj, la dungitoj eniradis po kvar, riverencadis al la ikonoj, riverencadis al la ekonomo, tiu benadis. La rudristo diradis nomojn de siaj homoj: jen al vi, patro ekonomo, reteltiristo, jen remisto, jen logaĵisto, kaj por rudri — benu min. La ekonomo faris decajn demandojn:
— La vojojn ĉu scias vi, rudristo?
— Scias, patro.
— Profundojn marajn, ondojn malicajn, ventojn rapidajn — ĉu scias?
— Tiel, patro, scias.
— Ĉu ĵuris vi al honestaj patrinoj fiŝistaj, ke dum vi estos viva, ne lasos fiŝistojn en la maro?
— Ĵuris, patro.
— Iru en paco!
Ili sidiĝis al tabloj — drinki je la granda interkonsento. Novicoj, mallevinte la okulojn, metadis sur la tablojn vodkon — laŭ la moro. La unua plado estis gado bakita, en butero kaj ovoj, post la gado oni donis navagon en kvaso kun cepo. La monaĥejo ĉi-foje ne avaris — la ekonomo ektimis, ke li tute restos sen laborantoj; la patro-ekonomo iradis laŭlonge de la tabloj, mem almetadis manĝaĵojn, karese edifadis la dungitojn, ke tiuj kun Dio en la animo prepariĝu al la fiŝado. La fiŝistoj silentis: hodiaŭ la ekonomo estas bona, sed kia li estos ĉe pagado?
Ili eliris el la refektorio jam vespere. Jam aperis steloj, denove venis frosteto. Kiam ĉevalo ektrotis laŭ la monaĥeja vojo, Semisadov malgaje diris al Rjabov:
— Nu, kio, rudristo Ivano Sabatejeviĉ? Ĉu finiĝis nia matrosa servo?
Rjabov ne respondis, mordante pajleron.
— Tiele, frato, — diris Semisadov, — finis ni brui. Ĉu ni pli kviete ekvivu, kiel vi pensas?
Silentulo respondis anstataŭ Rjabov:
— Kvietas arbostumpo, sed kio en ĝi estas?