5. Letero

La vojon al la monaĥejo kovris glatiso, sed printempaj rojoj jam sonore bruis en la pura malvarma vespera aero. Freŝa vento fajfetis en la oreloj, la ĉevaloj ronkadis.

Ĉe la monaĥeja pordego malalta soldato deĉevaliĝis, frapis per la boto. Patro pordegisto timigite ekrigardis al la ĉevalaj militaj homoj, demandis, por kio ili venis. Silvestro Petroviĉ ordonis malfermi sen prokrasto.

La prioro estis malsana, la neatenditajn gastojn akceptis Agafoniko. Li estis en subvesto, nur apenaŭ sukcesis surmeti sur la ŝultrojn subsutanon. En la ĉelo de la prioro estis sufoke, la aero odoris je fritita porkaĵo. Ievlev eksidis, ekparolis tuj pri la afero. Agafoniko pro timo kovriĝis per ŝvito, li eksvingis la mallongajn brakojn, komencis minaci per ĉefepiskopo Ĥolmogora Atanazio. Silvestro Petroviĉ interrompis:

— La afero, pro kiu mi venis en la monaĥejon, estas decidita je la nomo de la ŝtato. Marlaboristoj necesas en Moskvo. Ke la monaĥejo el sia trezorejo pagis por tiuj homoj ŝuldojn kaj devojn, — tio estas afero bona kaj por la diaj viroj estos opiniata merito por ĉiam. Do ni, patro, ne perdu nian tempon senutile, sed rigardu liston de viaj laborantoj, por ke ni povu kelkajn ankaŭ al vi lasi, kaj iujn sen ajna prokrasto laŭ la cara ukazo sendi al Moskvo...

Agafoniko kvietiĝis, donis folion. Silvestro Petroviĉ komencis skribi, kiu restos en laboroj en la monaĥejo, kiu iros servi al la caro. La ekonomo alkroĉiĝadis al ĉiu, diradis, ke la monaĥejo konsumiĝos, ke la monaĥoj falos en mizeron. Kiam la afero atingis Rjabov-on, la ekonomo serioze kriis. Ievlev koleriĝis, stamfis, Agafoniko ŝrikis. Ili disputis longe, finfine Silvestro Petroviĉ cedis: li pli bezonis ŝipajn ĉarpentistojn kaj majstrojn, ol rudristojn. Rjabov-on ili decidis lasi en la monaĥejo kiel brigadan rudriston. Semisadov, Longinov, Kopilov, Ĥagajo Pustovojtov kaj multaj aliaj estis destinitaj por Moskvo. Kun riverencoj forakompanante Ievlev-on ĝis la pordego, Agafoniko demandis, por kia celo la caro-patro bezonas homojn de la mara laboro. Silvestro Petroviĉ respondis:

— Tio, patro, ne estas nia afero...

— Antaŭnelonge fremdlandano kuracisto Des-Fontejnes diris, kvazaŭ ni kontraŭ la tataro militos...

Ievlev, akceptante el la manoj de la soldato la kondukilon, respondis kun malica rideto:

— La kuracisto, mi pensas, scias pli bone.

Kiam Silvestro Petroviĉ revenis hejmen, Apraksin sidis en sia kutima pozo ĉe la fajro kaj estis faranta matematikajn kalkulojn. Du akramuzelaj hundoj kuŝis ĉe liaj piedoj. Supre, en la loĝoĉambro, nelaŭte kantis Manjo...

— Kvazaŭ birdo, — diris, ridetante, Teodoro Matejeviĉ, — dum la tuta hodiaŭa vespero ŝi kantas. Kaj tiel bone... — Li tiris al si ledan sakon, ĵetis ruzan rigardon al Ievlev, elprenis el la sako leteron.

— Legu!

Silvestro Petroviĉ malfaldis la folion, fiksrigardis al la saltantaj, malegalaj hastaj linioj de la cara letero:

«Ĉar scias via moŝto, per kiaj penoj en la nuna aŭtuno ĉe Koĵuĥovo dum kvin semajnoj en la Marsa ludo ni estis, kiu ludo, kvankam tiam, kiam ĝi okazis, ni ankoraŭ ne estis ion intencantaj, tamen post la ties fariĝo komenciĝis alio, kaj la antaŭa afero montriĝis kiel antaŭsigno de la afero, pri kiu vi mem povas juĝi, kiomajn laborojn kaj penojn ĝi postulas, pri kio, se ni estos vivaj, poste skribos. El Moskvo al la servo ĉe Azovon ni iros ĉi monaton la 18-an tagon...»

Ievlev legis, Manjo supre kantis:

Vi ne faru neston, kamphirundo, en la alta dom',
Ja ne vivos vi ĉi tie kaj ne flugos...

— Ĉu vi legis? — demandis Apraksin.

Silvestro Petroviĉ silente kapjesis. Poste diris malgaje:

— Sed nin oni ne vokas...

— Vokos! — certe respondis Teodoro Matejeviĉ. — Se ne hodiaŭ, do morgaŭ, kaj se ne morgaŭ, do postmorgaŭ. Ni ankoraŭ militos sufiĉe, Silvestro. Tio ĉi estas nur komenco, kiel Perejaslavlo estis la komenco de la nuna ŝipa afero...