6. En la maron

En la maron la monaĥejaj laborantoj eliris tuj kiam la akvoj puriĝis de glacioj. Sur la barkoj ili levadis velojn, longe svingadis al la edzinoj, frostiĝantaj sur la bordo. Estis ankoraŭ malvarme, kun vento flugis pikaj neĝeroj.

Kiam la barko estis preteriranta la ŝipkonstruejon, Rjabov turnis la kapon al la nigraj grandaĵoj, al la ŝipoj, ĵus surakvigitaj.

Ĉe la albordiĝejo nigris «Sankta profetaĵo», «Paŭlo», «Petro» kaj ankoraŭ novaj ŝipoj.

— Jen kiom multe! — mallaŭte, kun admiro diris Rjabov.

— Floto! — flustris apude Demĉjo.

La urbo Arĥangelsko estis foriranta ĉiam pli malantaŭen, vento fajfetadis en la veloj. Iĝadis malvarme.

Rjabov turnis la rudron, surmetis la broditajn de Taisja pugnogantojn, mallarĝigis la okulojn, vigle ekkondukis la antaŭan ŝipon en la maron. Malantaŭe sur la barkoj oni ekkuris, levante la velojn. Kion estis faranta la brigadestro — Rjabov, tion komandadis ankaŭ la aliaj rudristoj...

— Ĉu tiele? — kriis de la masto Silentulo.

— Tiele, tiele! — kapjesis Rjabov.

Ĉe la baraĵo1 la vento ekfajfis pli stride, la ŝipoj kliniĝis, ekiris rapide, kvazaŭ flugis. Demĉjo, lamante, aliris la rudriston, ekrigardis per gajaj brilaj okuloj, demandis:

— Ĉu bone, oĉjo?

— Bone! — ne tuj respondis Rjabov. — Kiel ajn estu penige, sed ne estas por mi vivo sen maro. Mi diros veron: foriris la niaj antaŭnelonge el la monaĥejo en foran militiron, al malproksima maro, oni diris — bati la tataron. Min oni ne prenis. Ĉu estas gaje resti? Sed nenion eblas fari — mi restis. Kaj hodiaŭ mi ekspiris, kiam la velojn ni levis. Mi nur ĉi tie spiras, dum en la urbo estas sufoke por mi, polve, enue...

Li rigardis malantaŭen, kiel rigardas pomoroj — mallarĝiginte la okulojn, preskaŭ ne palpebrumante, per akra klara ruza rigardo. Senlima, grandega, en eta malica hulo disetendiĝis la maro, obtuze kaj minace avertante: «Gardu vin, homo, eĉ ne pensu kun mi konkuri!»

— Vidu! — diris Rjabov. — Timigas! Ĉu? Sed vi kaj mi ne estas timemaj, ĉu vere, Metrio? Kiel vi pensas? Ni ĝin jen kiel konas — la maron nian! Nin ne estas tiel facile venki...

Li silentis iom, rigardante tien, kie la ĉielo estis kuniĝanta kun la ondoj, poste demandis:

— Kaj kiaj estas tiuj maroj, Metrio, la Nigra kaj la Azova? Ĉu kiel la nia, aŭ pli bonkoraj?



1. Baraĵo ĉi tie: aluvio en la enfluejo de la rivero. (trad.)