6. Pli da tiaj oficiroj!

Ĝuste en tiu sama tempo kapitan-komodoro Ievlev estis skribanta leteron al Moskvo — al Apraksin Teodoro Matejeviĉ.

«Kara kaj plej respektinda kavaliro sinjoro Apraksin!

La loko por la citadelo estas difinita kun tuta diligento helpe de sinjoro Jegoro Rezen, kiu estas inĝeniero plej inda. Serĉi lokon por konstruado de ĉi afero — ne estas facila evento por ni, frostoj furiozas kaj neĝo estas tre abunda, sed ni — disĉiploj de la bombardisto, pasis kun li kaj fajrojn kaj akvojn — ne plendas. Mi petas vin pro nia kora amikeco: se vidos vi hodiaŭ la bombardiston, petu lin kiel eble plej senprokraste pardoni kaporalon — iun Krikov-on Atanazion. Rememorigu, ke pri ĉi kaporalo petis la Siron nia forpasinta generalo Gordon Petro Ivanoviĉ, ĉar Krikov netolereblan ofendon ricevis de koruptulo-fremdulo, kiu estis al Gordon proksime konata. Kiel mi memoras, la Siro samtiam promesis al Gordon la menciitan Krikov-on promocii, sed fortas la fremdlanda Kukujo — la ukazo eĉ ĝis nun ne estas. Sed se eblas la bombardiston ne maltrankviligi per ĉi afero, tiam vi mem ĝin aranĝu, — mi estas en ekstremo, malmulte estas oficiroj spertaj kaj honestaj. Daniliĉ-on peti ne indas. Li kvankam pro malnova fideleco, sed sen donaco, verŝajne, forgesos. Savu lin Dio, oni malbone diras pri li, tro avidas. Vi konsilus al li, sinjoro Apraksin, gardi sin, la bombardisto hodiaŭ estas kun klabo, sed morgaŭ eĉ kun tiu hakilo, kiun li aĉetis en Mitavo kaj diris ĉe tio: «Jen aĵo por repago al niaj malamikoj». Klabon eblas forgesi, sed hakilo dufoje ne diras, kiel sinjoro Romodanovskij bonvolis ŝerci. Ho, veas mi pri nia Aleksaĉjo, maltrankvilas mi pri li per la koro. Ankoraŭ mi petas, Teodoro Matejeviĉ, viziti mian Manjon kaj la filinojn, eksciu pri ilia vivo, ŝajne ne ĉio tie estas en ordo, eble estas iu bezono, ne rifuzu klopodo en la kancelario, ke oni almenaŭ miajn oficvojaĝojn al ili pagu, ne mortu ja ili pro koruptuloj kaj fiskoŝtelistoj. Ankoraŭ urĝu, Teodoro Matejeviĉ, ĉi tien la trajnon kun pulva provizo kanona, kaj ankoraŭ ŝtopileltirilojn kaj pulvopuŝilojn, kiuj estis antaŭ nelonge farataj. Kien oni ilin al diablo sendis, ĉu ne al Taganrogo? Ankoraŭ mi petas, ne koleru, ke tiom multe da petoj por vi mi havas, mi petas — sendu kun oportuna okazo, kiu estos por la ŝipkonstruejo, diversajn librojn bonajn. Sed nur sen tia malhonesta mensogo, kiel la libro de Johano Korb, kie ni ĉiuj rusianoj en tre ridinda aspekto estas prezentitaj por konsolo al turkoj kaj svedoj, ke kvazaŭ eĉ militi kontraŭ ni ne necesas — ni por nenio taŭgas.

Ankoraŭ mi skribas al vi, ke en la ŝipkonstruejo Solombala la aferoj iras kontentige, kvankam homoj tie, same kiel antaŭe, estas tenataj pli malbone ol brutoj. Kiom da fojoj mi kun vi pri ĉi objekto havis konversaciojn, ho, Teodoro Matejeviĉ, kiel ni gardu laborantajn homojn de krueleco, de ŝtelado kaj arbitro de estrantaj sinjoroj? Baĵenin en Vavĉugo pro grandaj profitoj siaj tute la racion perdis, ĉi tie li estas granda persono kaj kun li pri nenio disputi eblas. Li ankoraŭ tolan fabrikon konstruis, mem kanonojn gisas por ŝipoj kaj faras fortajn ekscesojn super homoj.

Tamen tro multe mi skribas. Riverencu de mi al tuta nia glora kompanio, menciu min, malindan, kiam vi ludos kun Bakĥo kaj kontraŭ «Ivaĉjo Ebria» batalos ĝismorte...»

Silvestro Petroviĉ sigelis la leteron, levis al Jegorĉjo lacajn okulojn, demandis, ĉu ĉi tie estas Semisadov. Jegorĉjo respondis, ke li estas ĉi tie, delonge atendas.

— Voku!