5. Venos tempo — ni sonorigos alarmon!

Nokte al Atanazio Petroviĉ en la doganejon venis Silentulo kun Vataĵnikov kaj kun delonge forestinta ie en ermitejoj Forĝisto. Krikov eliris al ili al frosto sub ludantaj en la ĉielo fajroj de nordlumo; oscedetante, volvante sin en surĵetitan sur la ŝultrojn peltjakon, demandis:

— Kial vi venis, noktuloj? Ĉu tago ne sufiĉis? He, ankaŭ Forĝisto estas kun vi?

— Ja tial ni venis, — severe diris Silentulo, — ke hodiaŭ en la drinkejo de Magrulo okazis malfeliĉo. Kaptis oni nian Eŭtimion, trenis en la arestejon...

Krikov tuj ĉesis oscedi kaj tiri sin, kondukis la amikojn en la kameron, kie estis tenataj armiloj por la dogansoldatoj. En la vestiblo li demandis Silentulon per rapida flustro:

— La princan servutulon ĉu vi sur Dvino batis?

— Certe, mi...

— Ĉu sola?

— Ne per regimento, certe, forton mi havas sufiĉe.

Knaris la pordo de la kamero.

— Jen kio al ni mankas! — diris Silentulo, rigardante al la muskedoj kaj fusiloj. — Ni sonorigus alarmon, bruligus la diablon-vojevodon, prenus la razmuzelajn fremdulojn sur hakilojn...

— Vi, kara amiko, eĉ sen muskedoj militas, — diris Krikov. — En la tuta urbo bruo ekiris...

Silentulo morne subridis:

— Je unu Judaso malpli, — ĉu tio estas afero. Nur rido...

Liaj okuloj flagris per malicaj fajretoj, tutan lian fortikan korpon skuis tremo.

— Ni drinkus! — petis Vataĵnikov. — Frostiĝis mi kaj li dum du noktoj...

— Dum du?

— Ja li kun mi tiun Judason gvatis, — klarigis Silentulo. — Dum Andreĉjo forpasinta kun putinoj amuziĝis, dum li plue diboĉi iris.

— Kaj hodiaŭ same, — lace plendis Vataĵnikov. — Per malantaŭaj vojoj el la drinkejo, tra la Probojnaja strato, kaj al ni la vojevodaj hundoj per muskedoj pafis, kvazaŭ al lupoj.

Atanazio Petroviĉ alportis duonstofon da vodko, peklitajn kukumojn, panon. Vataĵnikov drinkis, rakontis pli detale, kiel ĉio okazis kaj en la hieraŭa nokto kaj en la hodiaŭa. Tiu Andreĉjo kaj en Azovo denuncon faris kaj ĉi tie intencis pri iuj. Pro la kristana pafista sango li estis murdita. Kaj hodiaŭ, en la drinkejo, konversacio estis paca, oni parolis pri tio, pri kio nun oni ĉie parolas: ke venas svedaj militistoj ataki Arĥangelskon. Eŭtimio Gridnev al tio respondis, ke eĉ ne tiajn ni rebatadis, tamen nun ni apenaŭ rebatos, kien ajn vi paŝu — ĉion fremdlandanoj scias. Okazis disputo pri fremdlandanoj — por kio al ili tia libero estas donita, ke estas por ili nenia brido. Unu diris: la caro mem estas fremdulo, kaŝe anstataŭigita trans la maro. Kaj la nia, la vera estas en mallibero. Alia diris: fremdulo razmuzela kaj nikonano trifingra1 — estas la samo. Tiu disputo finiĝis pace. Tiam Eŭtimio Gridnev insultis la vojevodon per blasfemaj vortoj, ke li la fiskon priŝtelas kaj bridon ne havas, ĉar lin la fremduloj en Kukujo laŭdas...

— Tro longe vi rakontas! — interrompis Krikov. — Kaj mi ne komprenas bone, kiuj homoj tie estis?

— Ja laboraj homoj: iu el la Solombala ŝipkonstruejo, iu el Vavĉugo — por najloj, vidu, ŝipaj alveturis; ankoraŭ ŝarĝistoj, lardofandistoj monaĥejaj... — klarigis Silentulo.

— Nu, insultis Eŭtimio, poste kio estis?..

— Kaj poste estis tio, ke Eŭtimio nia Gridnev ankoraŭ vorton diris kontraŭ la vojevodo, ke kvazaŭ ne rebatos ni la svedon, se la princon ne faligos, kaj ke kvazaŭ ankoraŭ vendis li nin ĉiujn en la nekristanan svedan kredon, kie anstataŭ Dio Martino Luta regas, kaj ke la homoj vojevodaj Gusev kaj Molokojedov, kaj dumaano Larionov, kaj lia kuracisto-fremdulo pro tio monon ricevis nemalgrandan — sakon da ormoneroj. Kaj ke kvazaŭ al Martino Luta nun sur Dvino, sur la Resurekta kajo oni foston starigos — por preĝado...

Silentulo verŝis al si glaseton, malrapide elsuĉis ĝin tra la dentoj:

— La popolo aŭskultas. Tiam iu subite diras: «vorto kaj afero»2. Ŝajne intendanto de la konstruejo de Baĵenin. Batalo okazis, ne superis ni ilian forton, foriri devis...

— Tro timemaj! — diris Krikov.

— Por vi estas sentime paroli ĉi tie sidante, vi mem tie balalus! — ofendiĝis Silentulo. — Rajdistoj nin atakis ĉirkaŭ dek du, per sabroj komencis bati.

Krikov silentis.

— Torturos oni lin! — diris Vataĵnikov. — Sur pendigilo. Per fajro brulos...

— Ja torturos! — respondis Silentulo. — Sed pro kio?

Forĝisto, silentinta ĝis nun, subite furioze kriegis:

— Pro kio? Nikotianon damnitan, la satanan venenon, la diablan logon — ĉu vi fumas? Teon oni nun komencis trinki, — kio ĝi estas? Trinkaĵo anatema, jen kio ĝi estas! Pu, pu, abomenaj, damnitaj, la caron oni en Stokholmo anstataŭigis, al ni nekristanon alveturigis, li barbojn tondas, finas la kredon veran, maliculo...

Krikov metis la manon sur la ŝultron de Forĝisto, diris kun forto:

— Kvietiĝu, histeriulo!

Forĝisto elŝiriĝis, dentomontris al Atanazio Petroviĉ, liaj malgrandaj okuloj brulis freneze:

— Vi? Kiu vi estas mem? Razmuzela, jen pipo via nikotiana, satano, ne tuŝu min per via manego... Kruelan persekuton mi toleros, sed ne kun vi, tabakuloj, herezuloj, idoj antikristaj...

Silentulo prenis Forĝiston je la kolumo de la malnova truiĝinta kaftano, skuis, ordonis eksilenti. Vataĵnikov diris:

— Jen, faru kun li aferon. Antaŭ nelonge oni diris: en ermitejoj oni ĉie fastas ĝis tio, ke eĉ sur la piedoj stari ne povas, iniciĝas pri antikvaj donacoj kaj, adiaŭinte la mondon, atendas en tremo la arĥanĝelan trumpeton. Iuj nun ĝis morto fastis, pro malsato mortis...

Forĝisto ree elŝiriĝis el la manoj de Silentulo, ekflustris, globigante la okulojn:

— Estos fino de la mondo en noktomezo inter sabato kaj dimanĉo, antaŭ butersemajno: la tero tremos, disfalos al sablo ŝtonoj, estingiĝos la suno kaj la luno, pluve steloj ŝutiĝos sur la teron, fluos riveroj fajraj kaj voros ĉion vivantan sur la tero. En fajro aperos Antikristo: karno lia fetoras, faŭko lia eligas fajron, el la nazo, el la oreloj same fajroj brulas...

— Ĉu per akvo lin malvarma ŝpruci? — kun tristo en la voĉo diris Krikov. — Ek, Vataĵnikov, portu sitelon...

Vataĵnikov ekridis, svingis la manon:

— Turmentanto, vera turmentanto! Iradas en domoj, diradas vortojn konfuzigajn; iuj homoj eĉ la buŝojn malfermis: Nilo Longinov kun Kopilov lignoblokojn por si elĉizis, ĉerkojn, morti prepariĝis. La edzinoj ploregas. En la konstruejon de Baĵenin li sian infekton portis, predikanto: iuj viroj estis laboremaj — de la laboro foriris, morti prepariĝas. Freneziĝis li, je Dio...

Atanazio Petroviĉ prenis la pipon, malfermis la tabaksaketon; Forĝisto strabis lin, mallaŭte diris:

— Foriros mi. Ne havas mi kion fari kun vi.

Krikov respondis trankvile:

— Iru, iru! Vere, vi ne havas! Nur histerias vi...

Forĝisto foriris, ne riverencinte, seka, magriĝinta, kun furioza rigardo. Silentulo kun envio diris:

— Fortego, diable! Ne manĝas, ne trinkas, ne dormas — kiel li ne mortis ĝis nun. Kaj mirinda majstro: ĉion li povas fari — lancon, fusilon, kanonon gisi, sonorilon por preĝejo. Nek froston li timas, nek tempeston en maro, — nenio lin embarasas. Kaj kiam paroli komencas, la popolo nur lin aŭskultas — ne gravas, ke li diras galimation...

Ili silentis iom. Atanazio Petroviĉ snufadis per la pipeto, pensadis: «Jes, fortego! Tian per nenio eblas rompi, ĝis li mem rompiĝos. Kaj kiam rompiĝos, tiajn komencos figurojn fari, eblos aĥi!»

— Atanazio Petroviĉ! — vokis Silentulo.

Krikov skuis la kapon, ekrigardis al la gastoj.

— Donu al ni pistolojn, donu muskedojn, pulvon donu, kuglojn, — postuleme diris Silentulo. — Jen kiom da ili estas ĉe vi — plena tenejo. Donu — vi ne bedaŭros...

— Frue!

— Ĝustatempe, ne frue. Antaŭnelonge estis ĉi tie preterpase fuĝinta pafisto de la Protopopova regimento Ankudinov Marcelo. De Azovo li iras al ermitejoj — kaŝiĝi. De li ni eksciis pri la servutulo-denuncisto Andreĉjo, kiu Judaso en torturon tiom multe da homoj ĵetis. En Azovo estus bone, se ili komencus ĝustatempe...

Krikov silentis, atente aŭskultis.

— Estis tie bona gvidanto super ili — pafisto, multjara maljunulo, same en la Protopopova regimento servis. Antaŭe li estis kampulo ĉe bojaro Ŝein, kaj tiam li kun Stefano Razin iradis. Pribruliginte stangon, — kun tiu stango li, kiel kun lanco, sian sanktan aferon faradis — bojarojn batadis morte. Do tiu maljunulo glora Parteno Timotejev promesis al Moskvo iri, rememorinte la junecon, vojevodojn sur la vojo ĉiujn ekzekuti, panon al la popolo doni, kaj en Moskvo fremdulojn damnitajn kaj bojarojn fini pro tiuj regimentoj, kiuj estis senkulpe batitaj...

— Nu?

— Al la unua de septembro en tiu jaro estis difinite, sed ne sukcesis ili. Oni arestis kaj komencis torturi. Sed ni ĉi tie povus, Atanazio Petroviĉ...

— Frue! — firme diris Krikov. — Frue, amiko bona. Kiel en Azovo estos, aŭ eĉ pli malbone.

— Ĉu vi ne kredas, ke la popolo leviĝos? — brilante per la okuloj, demandis Silentulo. — El la Solombala ŝipkonstruejo laborantoj multaj iros, el Vavĉugo leviĝos, al la baĵeninaj homoj nur diru, kiu kulpas pri la malfeliĉo — per la dentoj ŝiros. Bruligos ni niajn maliculojn, la kapojn sur palisojn, elektos por si bonan homon, vivos juste...

La vizaĝo de Silentulo subite iĝis infana, reva, la okuloj bonkoriĝis, li tuta kvazaŭ senglaciiĝis. Ili parolis longe, ĝis la triaj kokokrioj. Atanazio Petroviĉ, kuntirante la brovojn, diris, ke da homoj leviĝos ne tiom multe, ke se leviĝi antaŭ la tempo — oni batos kaj la afero finiĝos per nenio, ke jen alveturis Ievlev Silvestro Petroviĉ — homo de severa karaktero, ĉe la vojevodo ne povis loĝi, eble li starigos bonan ordon en la urbo.

Silentulo kun moko ridetis en la nigran krispan kun grizo barbon.

— Jen, ne povis vivi lupo kun urso. Ĉiuj ili estas la sama satano. Hieraŭ kunvenigis la alveturinta sinjoro kapitan-komodoro iujn el la lokaj homoj. Koĉnev, la ŝipa majstro, la vojevodon tuŝis, tiam Ievlev via tiel al li bruis, eĉ kandeloj falis, preskaŭ la domon bruligis. Kaj Semisadov, kiu ferdekestran rangon ĉe Azovo ricevis kaj senkrura revenis, pri fremduloj balbutis, ke ilin — en arestejon. Sed kio! Eŭtimion en arestejon — certe, eblas...

Tiel disiris Krikov kaj Silentulo kun Vataĵnikov, sen ajna rezulto de la konversacio. Atanazio Petroviĉ kuŝiĝis antaŭ mateniĝo, sed dormo ne venis. En silento ĉiam ŝajnis krakado de multaj svedaj militistaj tamburoj, flamanta incendio super Muskoj, kie staras la domo de Rjabov, Taisja mem kun eta Ivaĉjo sur la manoj, kaj al ŝi iras malicaj militistaj ofendantoj.

Tage Silentulo ree venis, trovis Krikov-on sola, demandis kolere:

— Ĉu vi eliri el la afero deziras? Respondu honeste.

Krikov demetis libron — la infanterian statuton, diris simple:

— Ne diru stultaĵojn, Silentulo! Muskedojn mi donos, pistolojn same donos, pulvo estas. Komandadon, kiam vi alarmon sonorigos, mi mem surprenos. Ĉiuj vi, diabloj, pli multe krii emas, militan arton ne scias tute, kaj se ne scias, tiam batos vin la pafista regimentestro tuj. Ĉu mi prave diras?

Silentulo sendezire kapjesis, konsentante.

— Homojn necesas levi ne dise, sed samtempe multope, batalon necesas fari urĝe, alie oni ĉifos nin. Kun pafistoj, kun dragonoj iri kune. Sed ĉu estas inter ili niaj homoj? Ĉu vi silentas? Jene, frato! Ne tiel ĝi facile rezultas! Por kio do la rusan sangon verŝi — al bojaro kaj fremdulo-ŝtelisto por ĝojo? Ne permesos mi!

Krikov paŭzis, ekparolis nehaste, kvazaŭ pensante:

— Malmultaj ni ankoraŭ estas, amiko, malmultaj. Tiel malmultaj, ke apenaŭ ni superos ofendantojn niajn. Kaj ankaŭ la svedaj militistoj al la urbo, oni diras, intencas iri. Rebati la malamikon necesas, tio estas afero granda, sanga, peniga. Rezonu per la kapo, ne obstinu, — kion fari?

Silentulo ne respondis, kuntiris la brovojn.

— Pensu mem: ni leviĝos, kaj tiutempe la svedo subite venos — kiel tiam ni faru? Diru, se vi scias, instruu!.. Jen, vi ne havas kion diri! Ni vivas en maljusto, monpostuloj nin sekigis, la fremduloj kaj la vojevodo koruptita, kaj la juĝisto maljusta — ĉio ĉi estas vero. Sed la svedo estas patrino kara, ĉu? Ni nun vidas malfeliĉon, sed kion ni vidos, kiam li venos? Li bruligos kaj buĉos ĉiujn, nura cindro restos, kaj ostoj, — jen kio estos. Por li, latrono, nia interna malpaco estas profita, pro tio malfortiĝos ni, al li estos pli facile nin preni. Kaj rezultos ni antaŭ la urbo Arĥangelsko, antaŭ Rusujo, antaŭ Moskvo — perfiduloj. Ĉu tiel aŭ ne tiel?

Silentulo ne respondis, foriris al la amikoj — paroli kun ili. Vespere apud la malnova preĝejeto de Resurekto Krikov kaj Silentulo preskaŭ kunpuŝiĝis — ambaŭ iris rapide.

— Al vi mi iras, Atanazio Petroviĉ, — flustre ekparolis Silentulo. — Ankoraŭ unu malfeliĉo: hodiaŭ en la templo oni kaptis Vataĵnikov-on, kondukis al enketado. Mi kaŝiĝos, se elakviĝi en nekonvena tempo — oni metos la kapon sur palison, ne indulgos. Sed kio estas paliso! Unu bona homo antaŭ nelonge rakontis: novan ekzekuton la caro el trans la maro alveturigis — radon, sur tiu rado oni brakojn kaj krurojn rompas al vivulo, jen kion la fraĉoj elpensis...

Li ridetis momente:

— Jene, Atanazio Petroviĉ, granda kaĉo ĉe ni kuiriĝis. Al la vojevodo Azovo ŝajnis, kvazaŭ kiel en la antaŭaj tempoj lin oni sur lancojn levi intencas. Nu, kaj kiu deziras? Por la vojevodo ja la vivo estas bona, kun brasiksupo, kaj la brasiksupo kun viando, al tiu supo pirogoj frititaj, vino superflue, por kio la vojevodo mortu? Tial batalas la batalisto por sia vivo...

Silentulo parolis rapide, sen kolero, kun gaja bonanimeco.

— Nu, kaj la onklon, verŝajne, li rememoras. Ja estas propra sango. Kaj tiun onklon sinjoro Razin sur fortresa muro en urbo Astraĥano per kanaba maŝo strangolis. Steĉjo ja sciis, kiun strangoli, ne eraris, mi pensas. Ŝajnas al bojaro Alekseo Petroviĉ ankaŭ ĉi tie en Arĥangelsko Stefano...

Krikov silentis — aŭskultis, penetrante la rapidajn pensojn de Silentulo.

— Dum mi forestas, — diris Silentulo, — vi, Atanazio Petroviĉ, vivu kvietege. Vin kun ni oni ne vidis, vi pri ni eĉ ne aŭdis. Vataĵnikov kaj Eŭtimio estas ŝtonoj, ne perfidos eĉ sur pendigilo, eĉ sur fajro. Pro nenia kruela torturo ili parolos. Kaj se la vojevodaj hundoj, kiuj mem eksciis pri Andreĉjo-servutulo, eĉ kaptos min, — mi neniun perfidos. Ĉu komprenis vi?

— Komprenis.

— Nu, adiaŭ, Atanazio Petroviĉ, ĝis bona horo.

— Adiaŭ, amiko.

— Eble, ni revidiĝos.

— Eble.

Silentulo plonĝis en truon inter putraj, glaciiĝintaj traboj de palisbarilo. Kolere ekbojis ĉenhundo, kun sonoro ŝutiĝis ie pendoglacioj, kaj ĉio eksilentis. «Ĉu mi revidos lin? — pensis Atanazio Petroviĉ. — Ĉu ankaŭ lin oni kaptos? Eble, ne kaptos?»

Kun peza koro li revenis al si en la doganan tenejon.



1. Nikonano trifingra — t. e. adepto de la reformo de patriarĥo Nikono, preskribanta interalie krucosigni per tri fingroj, sed ne per du, kiel faras la malnovritanoj. (trad.)
2. «Vorto kaj afero» — publika elkrio de la frazo «Vorto kaj afero cara!» signifis signalon por tuja aresto de la denuncata homo (laŭvorte la frazo signifis: «vorto» — mesaĝo, denunco pri krimo; «afero cara» — la fakto mem de krimo kontraŭ la caro — komploto, ŝtatperfido, blasfemo kontraŭ la caro k. t. p.). (trad.)