4. Konsiliĝo
La unua venis pafista regimentestro kolonelo Ruĵanskij.
Ievlev petis lin eksidi, afable alŝovis al li skatolon kun forta tabako, erikajn pipojn, kandelon por bruligi. La kolonelo, eligante aroman fumon, nehaste komencis rakonti, kiela estas vivo en Arĥangelsko. Silvestro Petroviĉ, en hejma, subŝtofita per malkara pelto kaftaneto, en peltaj duonbotoj, kun pipo en la mano, iradis en la ĉambro, iam sidiĝadis kaŭre antaŭ la forno, disbatadis brulaĵojn per fajrostango, rigardadis al flagranta per flava lumo malhelruĝa braĝo. Trans la muro Taisja estis mallaŭte kantanta al Ivaĉjo:
Dormu, mia kara,
Dormu, etulo,
Dormu, mia suno...
— Gardadon kontraŭ la malamiko ne eblas rimarki sur la tuta vojo, kiun mi veturis! — diris Ievlev sen malaprobo en la voĉo. — Necesus, Simono Borisoviĉ, pri ĉi afero okupiĝi kun tuta atento. La svedoj estas pretaj, kial ni sur forno sidu?
La kolonelo ekstaris, batis sin al la brusto:
— Sinjoro kapitan-komodoro! Se mi iujn vortojn al la vojevodo diras — li mokas min! Diras, ĉu vi, maljuna stultulo, ĉu vi, hundo fava, kontraŭ la svedo la manon levis! Sidu silente, kviete! Eble, la Siro pace al sia frato reĝo Karolo niajn lokojn, de Dio forgesitajn, fordonos. Estu Rusujo en oriento, kaj ĉi tie ni ne havas aferojn! Sinjoro kapitan-komodoro, ne por denunco mi diras al vi: dufoje mi petis la vojevodon pro ĉiuj miaj servoj kaj pro la aĝo kaj grandaj malsanoj — lasi min demisii. Li ne lasas, insultas, sidu, diras, kviete! Sed kiel do mi povas kviete sidi...
Ievlev interrompis:
— Ne, Simono Borisoviĉ, nun ne estas konvena tempo, por honestan militiston de la afero forliberigi. Tiel ne estos. Ekde la morgaŭa mateno — montru la pafistajn regimentojn, kiel ili estas, ne por trompo — por la afero. Se ili estas ĉifonaj, en truoj, ili iru tiaj. Ni rigardos. Jam morgaŭ mi ordonos komenci gardan servadon...
Li aliris la tablon, glatigis per la polmo planon de la urbo Arĥangelsko kun ĉiuj buŝoj de Dvino, kun apudaj vilaĝoj, kun monaĥejoj kaj tombejoj. La pafista regimentestro ekstaris apud Ievlev, presbiope mallarĝigis la okulojn al la plano. Duope ili verve komencis pridiskuti, kie devas esti gardoj kontraŭ la svedaj militistoj. La regimentestro rezonis ĝuste, en la pasinteco de la maljunulo estis granda soldata sperto. Ievlev, kun krajono en la mano, notadis, kiom en la vojevodujo estas de ĉiu speco de trupoj, kiuj homoj estas pli spertaj en la pafistaj regimentoj — la Rusa kaj la Hajduka. Li enskribis la kvanton de dragonoj, rajdistoj, enskribis, kiom da homoj eblas armi, se aperos milita neceso. La kolonelo ardiĝis, frapadis per la pipo al la tablo, laŭdadis soldatojn, kaporalon Krikov-on.
— Atendu, Simono Borisoviĉ, — diris la kapitan-komodoro, — kiu Krikov? Ĉu la malpromociita? Atanazio Petroviĉ?
La kolonelo kuntiris la brovojn, mordante la grizajn lipharojn:
— Li. Trafis la viro en embarason. Fremduloj, hundaj idoj, tion intence faris. Sed li estas bona soldato, bona...
— Ĉu vere bona?
— Mi mian kapon vetas! — kriis Simono Borisoviĉ. — Maljunan, kalvan, sed honestan kapon. Mi vetas kontraŭ ĉiuj ruzaj fremdlandanoj, kiuj pereigis la homon. Vi mem pensu, Silvestro Petroviĉ: tiuj, kiuj embarasis lin, al Karolo transfuĝis, sed li plu restas kaporalo. Aŭskultu min, maljunulon. La doganaj oficistoj, kiuj laŭ elekto de la negocista cento la doganejon regas, amas lin tutkore, Krikov-on. Ja per liaj laboroj, kaj lia honesteco, kaj lia nekoruptebleco ĝis nun nia doganejo tenas sin. Estranta oficiro mankas, kaj al li ĉiuj kutimiĝis, kaj vokas pro ĉiu okazaĵo — Atanazio Petroviĉ tien, Atanazio Petroviĉ ĉi tien!..
La maljunulo flamiĝis, brunaj makuloj aperis sur liaj vangoj.
— Vi kredu min, kredu! Vi lin voku kaj konversaciu, kaj en liajn okulojn rigardu — kia estas viro. Kaj ĉu indas paroli? Donu al mi centon da tiaj bravuloj — kaj mi ne timas la svedon, mi disbatos lin, malamikon, al etaj pecoj, por ĉiam li forgesos vojon al ni. Mi eĉ pli multe diros: la solan Krikov-on Atanazion Petroviĉ-on mi interŝanĝas al tuta rajdista regimento de dungitoj...
Ievlev silentis, kun ĝojo rigardante al la ekscitiĝinta kolonelo.
— Nu, nu, sufiĉas! — diris finfine Silvestro Petroviĉ. — Sufiĉas, mi kredas, mi scias. Ni provos, skribos al Moskvo, eble, io rezultos...
— Pri kio do?
— Pri Krikov, sinjoro. Necesas la malhonoron de li forigi. Antaŭ nelonge vidis mi, kia li iĝis dum la pasintaj jaroj: ronĝas la homon angoro, videble.
— Ja kiel ne ronĝi, provu, spertu tion...
Ievlev detale eldemandis, kiel foriris el Arĥangelsko Snivin kaj James. Pri Snivin estis sciate malmulte, oni sciis nur, ke sian familion li anticipe sendis mare en forajn landojn, post kio foriris al Moskvo. Poste liaj spuroj perdiĝis. Majoro James, ofendita de Apraksin, longe skribadis leterojn al Kukujo kaj per Lefort kaj aliaj fremdlandanoj elpetis al si rajton servi al la caro per spado ne en Arĥangelsko, sed sur batalkampo. Estinte pardonita kaj favorita, li ĝisatendis la neĝoŝtormon ĉe Narvo kaj enmanigis sian spadon al reĝo Karolo.
— Ĉu li al tiu servas? — demandis Ievlev.
— Al kiu estas pli profite — al tiu li servas.
— Ĉu ankaŭ vi tie estis, Simono Borisoviĉ?
— Ĝuste pro tio mi la kolon ne povas turni! — subridante, respondis Ruĵanskij. — Unu mia soldato, — forgesis mi lian nomon, bona viro estis, — en tiu horo, kiam la fremdlandaj oficiroj fuĝi komencis, la sango en li ekbolis — li ilin per klabego komencis vipi. Sed en la blizardo, en mallumo — ne distingis. Anstataŭ fremdulo li min kun tuta sia ursa fortego krucosignis...
En la malvarma vestiblo ŝrikis la ŝvelinta pro frosto pordo — Jegorĉjo venigis ŝipajn majstrojn, ŝipajn rudristojn: Jakobon kaj Moseon, grandegan Semisadov-on, ankoraŭ kvar pomorojn pli junajn, kiujn Ievlev ne konis. En la ĉambro aperis forta odoro de jakoj el tanita ŝafofelo, de fokoleo, de gudro, laŭte tondris base Semisadov:
— Ja maljuniĝis vi, Silvestro Petroviĉ, post Azovo. Jen — eĉ grizo estas en la haroj...
Ili interkisiĝis trifoje, kaj kiel eblis ne interkisiĝi, kiam ili pasis kune tiom da vojoj? Forgesinte pri aliaj homoj, ridante, ili rememoradis iun ŝipon, kiun ili veturigis el Moskvo al Voroneĵo; kiel Semisadov subite tiam, elturmentiĝinte, post arbusto ekdormis, kaj perdiĝis, — oni pensis, ke lin lupoj buĉis; kiel ili iris kun Donaj kozakoj sur ties boatoj kontraŭ turkoj, kaj kiel ili kaptis ŝipon...
— Kaj Floro Minjajev, la kozaka hetmano! — subite ekridegis Semisadov. — Ĉu vi memoras, Silvestro Petroviĉ? Vi al li diras: lasu la pipon, ĉi tie estas pulvo, sed li...
Pro rido larmoj aperis sur la okuloj de Semisadov, Ievlev, ridetante, rigardis al li, balancadis la kapon:
— Krevos vi, ferdekestro, je Dio krevos.
Finridinte, viŝinte la okulojn per tuko, Semisadov diris:
— Vi tiam foriris sur gigo, ne ĝisatendinte, kaj ni ne plu intervidiĝis. Kiom da provizo prenis ni de la turko: nur da grenadoj, mi kalkulis, estis pli ol kvin mil...
— Sen la kruro do kiel vi vivas? Ĉu malfacile? — demandis Ievlev.
— Ne gravas, mi kutimiĝis. En la maro iam estas malfacile, sed sur la bordo ni iel-tiel vivas.
Silvestro Petroviĉ ĉirkaŭrigardis la ĉambron, ridetantajn harditajn de vento vizaĝojn de pomoroj, salutis ĉiun, mallaŭte demandis Jegorĉjon:
— Kaj tiuj ĉi kiuj estas — la kvar, kiuj sidas ĉe la forno?
— Kozakoj, Silvestro Petroviĉ, — diris Jegorĉjo. — La ŝipaj majstroj ilin ĉi tien alveturigis, en la lokajn ŝipkonstruejojn. Ili mem ĉion rakontos...
Ievlev metis du kandelingojn pli oportune, salutis malfruintajn Nilon Longinov-on kaj Kopilov-on, eksidis sur la benkon. La rudristoj, ŝipmajstroj, maristo de la Azova militiro, revenintaj al sia Arĥangelsko, ĉesis interflustri, eksilentis, komprenante, ke ili ne vane estis vokitaj al la veninta laŭ cara ukazo granda oficiro.
La kapitan-komodoro silentis iom, koncentrante sin, prepariĝante al tio, kion li strikte decidis fari, al tio, kion la caro nomadis konsiliĝo, konsilio, kunsido. Estos ankaŭ ĉi tie kunsido, konsiliĝo, konsilio!
Tre mallaŭte iĝis en la ĉambro. Kaj denove ĉiuj ekaŭdis, kiel trans la muro kantas Taisja:
Larĝas-larĝas l' ocean'-maro,
Muskaj marĉoj — eĉ fin' ne videblas
De nia Dvino, de l' Arĥangelska...
— Sinjoroj honestaj, de la mara afero prizorgantoj! — nelaŭte diris Ievlev, kaj facila susuro trakuris la ĉambron: ankoraŭ neniu tiel nomadis la pomorojn. — Sinjoroj! Ĉio, kion hodiaŭ vi ĉi tie bonvolos aŭdi, estas sekreta cirkonstanco, pro solvo de kiu okazi povas eksterordinaraj por ni sekvoj. Havas ni ateston pri tio, ke la reĝo sveda Karolo intencas ataki per sia floto la urbon Arĥanĝelan, por ke por ĉiam meti finon al la komenciĝinta ĉi tie ŝipkonstruado. Li, reĝo Karolo, dezirus vidi ĉiujn rusajn ŝipajn majstrojn pendumitaj, kaj ŝipkonstruejojn niajn, per tia sanga laboro konstruitajn, — forbruligitaj. Tiujn ŝipojn, kiuj kun granda diligento kaj suferoj, kiujn vi pli bone scias, ol mi, estis konstruitaj, ĉi Karolo dezirus forkonduki en Svedion, levinte sur ili flagojn de sia reĝa potenco. Nia urbo estos donita por disrabo kaj malhonorado al dungitaj matrosoj de la sveda krono... Por gardo kontraŭ tiu granda malfeliĉo lia cara moŝto Siro Petro Aleksejeviĉ ordonis al ni konstrui sur Dvino fortreson.
Ivano Kononoviĉ elprenis el la poŝo grandan buntan tukon, kun faciliĝo viŝis la kolon kaj la vizaĝon. Majstro Koĉnev estis rigardanta al Ievlev per ardaj okuloj. Semisadov, forturniĝinte, estis eliganta fumon el sia mallonga argila pipeto.
— La fortreson ni konstruos! — diris Ievlev. — Ne nur pri ĝi temas. Vi estas homoj lokaj, maraj, ekde la praavoj iradas en marojn. Ĉio ĉi tie estas por vi konata, ĉio ĉi tie estas por vi propra. Donu konsilon — kiel ankoraŭ gardi nin kontraŭ la granda malfeliĉo? Kion necesas fari?
Semisadov subite turniĝis sur la benko, demandis abrupte:
— Ĉu veron diri, Silvestro Petroviĉ?
— Veron, — ne tuj respondis Ievlev. — Veron, ferdekestro.
— Eksterlandajn komercistojn ĉiujn ĝis la lasta — aresti! — deklaris la ferdekestro de la Azova floto. — Tio estas la plej grava afero...
Ievlev frapis la tabloplaton per la polmo, interrompis Semisadov-on:
— Pri la fremdlandanoj ne temas! Ne diru stultaĵojn!
— Vi konsilon petas, Silvestro Petroviĉ, — per kolera voĉo diris Semisadov, — jen mi konsilon al vi diras. Kaj se iuj havas mallongan memoron, tiam bonvolu — mi rememorigos, kiel dum la sieĝo holanda oficiro, artileriisto, cara baptofilo Jansen, tiu, kiu ne la unuan fojon kaj la servon, kaj la kredon ŝanĝis, — al la turkoj transiris pro ilia oro, kaj, nitinte la kanonojn, en Azovon foriris, en la fortreson. Vi vane al mi la manon svingas, Silvestro Petroviĉ, tiun malican malfeliĉon mi neniam forgesos, kiel pro tiu perfidulo kvar cent homoj en manbatalo pereis, mi mem tie estis, — tiun sangegon mi ĝis la morto ne forgesos...
— Sed ja radumita estis Jansen! — kriis Ievlev.
— Malfrue radumita! Per malbona morto finis sian vivon Jansen, sed la malfeliĉon, kiun li faris, per tio oni ne riparis...
— Kion do vi deziras?
— Ne kredi al ili! — kun malespero diris Semisadov. — Eble, eĉ tre bonegaj homoj inter ili estas, sed ial tro multe ili por ni kostas. Ĝis kiam ni ekscios, kiu bonas, kaj kiu malbonas, ni tutan sangon perdos, sinjoro kapitan-komodoro...
Silvestro Petroviĉ kunpremis la dentojn, lia vizaĝo brulis, al Semisadov li ne rigardis.
— Amikojn mi havis tie, — pli mallaŭte, kun funebro diris Semisadov. — El Arĥangelsko, el Ĉarondo, el Mezeno. Eble, ili ankaŭ nun taŭgus, de batalo ili ne fuĝis, al kugloj ne riverencis...
Kaj li ree forturniĝis.
Ĉiuj silentis.
— La vojevodo ankoraŭ... — kun subrido, singarde komencis majstro Koĉnev.
— Kio — la vojevodo? — streĉiĝis Ievlev.
Koĉnev rigardis ĉirkaŭe, liaj saĝaj okuloj rigardis kuraĝe.
— Parolu, sinjoro majstro! — divenante, kion povas rakonti Koĉnev, subtenis Ievlev. — Parolu, ni aŭskultas vin...
— Sinjoro kapitan-komodoro! — laŭte kaj klare komencis Koĉnev. — Vi min konas dum multaj jaroj, jam de Onego ni kune en Moskvon veturis, tiam vintre ni kune en Perejaslavo-Zalesskij ŝipojn faradis, kune de la caraj amuziĝoj komencis...
Li subite stumblis, kvazaŭ enpensiĝinte, kaj kiam li ekparolis ree — pli mallaŭta, pli obtuza iĝis lia voĉo: rememoriĝis Jakimo Voronin, laŭtaj ruladoj de liaj komandoj en barkoj ĉe Azovo, lia morto en la batalkampo.
— Forte ni tiam malpacis kun la forpasinto, sinjoro Voronin, kverelis senkompate, — li ripozu trankvile, bona estis viro, povus iĝi vera maristo, ne ĝisvivis, bedaŭrinde. Ne timis li la aferon, kvankam estis el bojaroj...
— Mallaŭte esprimu, bojaroj proksime! — kun subrido el angulo avertis Ivano Kononoviĉ.
— Vere, proksime, sed mi diros alude! — konsentis Koĉnev. — Multon mi kun vi kune spertis, sinjoro kapitan-komodoro, kaj en Moskvo por la Azova militiro ŝipojn konstruadis, kaj en Voroneĵo, kaj en Kozlovo, kaj en Sokolsko. Multe vi kredis al mi, ne havas mi ofendon kontraŭ vi. Kune ni malsatis, kune frostiĝadis, kune brasiksupon manĝadis, kie unu brasiko al alia krias «kie vi estas?»...
En la ĉambro oni ekridis, ridetis ankaŭ Silvestro Petroviĉ.
— Ĉio estis! — kun suspiro diris Koĉnev. — Estis ankaŭ tio, ke vi al mi kvin mil rublojn da ora trezoro konfidis, por ke mi veturigu por nutrado de laborantoj. Veturu, vi diris, sinjoro majstro Koĉnev, ĉar al kancelarianoj mi fidon ne havas. Ili ŝtelos, kaj poste malicajn rabistojn kulpigos. Sed la laborantoj per malbona malsata morto ĉiuj mortos. Ĉu estis tiel, sinjoro kapitan-komodoro?
— Estis! — respondis Ievlev. — Mi ĉiam al vi fidis, sinjoro majstro Koĉnev, kaj al via saĝo, kaj al la talento, de Dio donita, kaj al honesto via... Mi ĉiam fidis kaj fidos...
— Kaj se tiel, — daŭrigis Koĉnev, — se vi ĉiam fidos, tiam ankaŭ al tio fidu, kion mi nun eldiros. Sinjoro kapitan-komodoro! La vojevodo loka bojaro-princo Prozorovskij tro sate per ni nutriĝas. Ni estas homoj ne stultaj, scias, ke ĉiu vojevodo por nutriĝo venas, kaj li mem manĝi bezonas, kaj liaj amikoj sen pirogo ne vivos. Tamen vi nutriĝu, sed sciu limojn...
Ievlev mallevis la kapon, aŭskultis, kuntirinte la brovojn.
— Ĉi vojevodo, sinjoro kapitan-komodoro, laŭ la moro havas ŝlosilojn urbajn kaj pordegajn, li por ni estas kaj juĝisto, kaj defendanto, kaj unua inter ni batalanto. Sed se okazos malica malfeliĉo, nigra jaro — ĝuste li nin perfidos...
Silvestro Petroviĉ ĵetis rigardon al Koĉnev kaj ree mallevis la kapon: la sango laŭte batadis en la tempioj, la voĉo de Koĉnev kaj ĉiuj ili, dissidiĝintaj ĉi tie viroj, subite iĝis malamataj.
— Turmentas li nin kiel deziras, — daŭrigis Koĉnev, — lastan ĉemizon de la metiisto forprenas. Antaŭ nelonge apude murdo okazis, li, vojevodo, kunpelis en malliberejon preskaŭ kvindek homojn, ne liberigas, ĝis ili elaĉetos sin, alie promesas bati per bastonoj senkompate. Sen subaĉeto al li pro afero eĉ ne iru. Impostojn li ŝiras de la popolo al si mem, hodiaŭ la glacitruan monon li levis ĝis dek kopekoj por buŝo. La akvo en Dvino ja estas Dia? Kiel do rezultas? Se iu deziras akvon el glacitruo preni — pagu, kaj al kiu — al la vojevodo...
— Vi pro kio pri tio parolas? — levante pezan rigardon, demandis Silvestro Petroviĉ.
— Ja pro tio, — laŭte kaj kun kolero en la voĉo diris Koĉnev, — pro tio, sinjoro kapitan-komodoro, ke vojevodo bojaro Prozorovskij multajn malfeliĉojn al ni faros, kaj por ke tio ne okazu, necesas sur la unua aĉa tremolo, per same aĉa ŝnuro pendumi la ŝteliston kaj ofendanton, koruptulon kaj latronon, juĝiston maljustan, rabiston lumtagan bojaron vojevodon Alekseon Petroviĉ-on...
Silvestro Petroviĉ ne eltenis, ekstaris de la tablo, kun bruo faliginte kandelingon, kriis:
— Silentu! Vi freneziĝis ĉiuj! Ĉu estas via afero la vojevodon juĝi?
Brulanta sebo ekfluis sur paperoj sur la tablo. Jegorĉjo kun timigita vizaĝo kovris ilin per la kaftano, metis la kandelingon sur ties lokon.
— La vojevodo estas per la cara ukazo sendita, lin la caro juĝu, sed ne vi! Pendumi! Tro multon vi ekdeziris! Ĉu por juĝo pri la vojevodo mi vin al mi vokis?
La gastoj silentis, interrigardante, Koĉnev plu rigardis sentime.
Ievlev eksidis, forte kunpremis la polmojn, por trankviliĝi, la koro estis malbone, malglate batanta en la brusto. Kun angoro li pensis: «Jen kiel mi kriis! Kvazaŭ histeriulino sur preĝeja perono. Malbone, malbone!»
Superinte sin, li diris ĝentile:
— La aferon mi petas diri. Kiel de la malamiko saviĝi, kiajn por tio senprokrastajn rimedojn uzi, atendas mi konsilojn viajn, sinjoroj, kun espero...
Sed la esperoj ne praviĝis.
La homoj silentis longe, poste ekparolis singarde, interrigardante — kion eblas diri, kaj kion ne eblas. Rudristo Moseo konsilis obstrukci, superŝuti la Pudoĵman kaj Murmanan buŝojn de Dvino. Ĥagajo Pustovojtov per malamikema voĉo diris, ke eblas ĉiujn buojn de la ŝanelo forigi — por ajna gardo kontraŭ malamikoj. La pafista kolonelo eldiris supozon — meti sur la Marka insulo kanonan baterion. La Donaj majstroj-kozakoj aldonis, ke eblas ne nur superŝuti la buŝon, sed ankaŭ per fostoj bari, kiel ĉe ili sur Dono estis farata, por ke la superŝutaĵon ne forportu fluanta akvo. Nilo Longinov kun Kopilov kaj la ceteraj homoj silentis.
— Ĉu vi nenion plian diros? — demandis Silvestro Petroviĉ.
La blankmaranoj interflustradis, iliaj vizaĝoj estis streĉitaj. Silvestro Petroviĉ dankis la gastojn, forakompanis en la vestiblon. En la vestiblo Semisadov suspiris:
— Aĥ, Silvestro Petroviĉ, Silvestro Petroviĉ, bona vi estas homo, sed tamen rigardas mi al vi kaj pensas: dirus mi vorton, sed lupo ne forportu! Nu, ne koleru!
Samtie ŝipa majstro Ivano Kononoviĉ mallaŭte petis:
— Pardonu, sinjoro kapitan-komodoro, Timoĉjon mian, Koĉnev-on. Juneco estas sensperta...
— Do pri kio vi diras, Ivano Kononoviĉ?
— Spite li diris pri nia kara princo-vojevodo, senpripense, junas li ankoraŭ...
— Kiu junas? Ĉu Koĉnev?
— Per la menso junas, Silvestro Petroviĉ, vi pardonu, ne diru tie, kie estas ordonite, vi pardonu nin, ni servos...
Al Ievlev malklariĝis la vidado, sekiĝis la buŝo.
— Sed kiel do vi, Ivano Kononoviĉ, pri mi pensas?
— Nemalmultaj nun homoj, pro simpleco, pro malsaĝo, ion diras, — ne rigardante al Ievlev, rapide, per fremda voĉo estis diranta la majstro, — diras ie ajn, kaj poste respondecas. Hodiaŭ ni estis irantaj ĉi tien, kaj renkonten rajdistoj homon trenas. Kio estas? Vorton, ili diras, li eldiris. Vi faru mizerikordon, pardonu. Kaj kia li estas majstro, unuaranga...
Li estis parolanta, sed en la okuloj staris malamikemo.
En la ĉambro, spiregante, estis trinkanta kvason la pafista kolonelo, subridante diris:
— Jen popolo, kia popolo! Ploros vi kun ĝi, Silvestro Petroviĉ!
Ievlev silente eksidis sur la benkon, malalte mallevis la kapon, fermis la okulojn, kvazaŭ pro la kandela lumo. Paroli li ne deziris.
Nokte li dormis malbone: estis varmege, sufoke, li deziris trinki. Li trinkis, malvarmigis la ĉambron, — plu ne povis dormi. Ĉiam rememoriĝadis Koĉnev en la voroneĵaj ŝipkonstruejoj, makulita de peĉo, kun kunmetebla mezurilo, kun lerta hakilo, kiel li rigardas al ekipita ŝipo, kiel li diras:
— Ja nemalbone ni konstruis, Silvestro Petroviĉ. Bona ŝipeto! Kaj bonira ĝi estos, nepre bonira...
Kaj li, Koĉnev, povis pensi tielaĵon pri la homo, kun kiu li per unu sama dreliko kovriĝadis, kun kiu el unu sama bovlo manĝis?
Kunpreminte la dentojn, li pufigis sub si ledan kusenon, kun kolero demandis sin mem:
— Do kion fari? Se doni al ili liberon, ili ĉiujn pendumos! Hodiaŭ Prozorovskij-on, morgaŭ Apraksin-on, poste ankaŭ min. Kion do fari?