3. Saluton je ĉiuj kvar ventoj!

Taisja renkontis Silvestron Petroviĉ-on silente, riverencis malalte.

Dum la pasintaj jaroj kvazaŭ maturiĝis ŝia fiera beleco: ne tiom intensa estis nun la vanga ruĝo, ne ofte brilis per subrido la okuloj, en ili staris glata, kvieta brilo. Ŝi jam ne ridis sonore, kiel antaŭe, — afabla, bonkora rideto lumis sur ŝiaj lipoj. Nun sur ŝi estis nek orelornamaĵoj, nek fingroringoj, pri kiuj ŝi tiel ĝojis en la antaŭaj jaroj, sed ankaŭ ion vidvinan, amaran, orfan ne rimarkis Silvestro Petroviĉ en tuta ŝia aspekto. Se ne scii pri la morto de la rudristo, — verŝajne, laŭ la aspekto de Taisja oni pri nenio divenus: tia malfeliĉo okazas profunde, ne eblas rekoni ĝin tuj, ne distingos ĝin indiferenta rigardo. Sed Ievlev estis ne fremda al la forpasinta Rjabov kaj tuj ekvidis, ke Taisja nun estas tute alia, ol en tiuj malproksimaj tagoj, kiam Silvestro Petroviĉ, forveturante kun aliaj tablestroj al transmaraj landoj, baptis ĉe Ivano Sabateiĉ tiun Ivaĉjon, kiu en botetoj kaj brodita ĉemizeto staris nun apud la patrino kaj trankvile, per ruzeta, patra maniero rigardis al la nekonata oficiro kun spado.

— Ĉu estas li — mia baptofilo? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Li! — respondis Taisja, kaj esprimo de speciala patrina fiero prilumis ŝian vizaĝon.

— Nu, saluton! — diris Ievlev al la knabo.

— Saluton je ĉiuj kvar ventoj, se vi ne ŝercas, — per voĉo, plena de digno, kaj sen riverenco respondis la infano al Ievlev, kaj iĝis terure, — tiel rememoriĝis Rjabov mem en tiu horo, kiam li ne deziris riverenci al Apraksin sur holmeto ĉe Dvino kaj kiam li ne riverencis al Petro Aleksejeviĉ mem.

Kaŝante la emocion, Silvestro Petroviĉi paŝis antaŭen, impete, per fortaj manoj levis la knabon al la plafono kaj, rigardante al li demalsupre, kun ĝoje batanta koro pensis: «Ho Dio, kion ne povas fari tia popolo, kaj kion ne eblas fari por ties gloro kaj por honoro de la rusa nomo!»

Kisinte la knabon al la frunto, li starigis lin sur la plankon, prenis lian manon kaj ordonis:

— Nu, konduku, mastro, en la ĉambron.

La knabo kondukis. Renkonten de sur benko leviĝis larĝŝultra kaporalo kun konata vizaĝo, sinĝene surmetis sur la tablon tranĉileton kaj muelejon, kiun li estis lerte faranta el ligneroj. Ievlev fiksrigardis — rekonis: tio estis la malpromociita en antaŭaj jaroj oficiro de la doganejo Atanazio Petroviĉ Krikov. Pro la tempo kvazaŭ severiĝis la vizaĝo de la kaporalo. Li staris en atentopozo, levinte la kapon. La enirinta maristo kun granda rango de kapitan-komodoro1 etendis la sekan, varmegan manplaton, proksime rigardante en la okulojn, diris:

— Saluton, Atanazio Petroviĉ. Mi ĝojas vidi vin!

— Kaj mi al vi ĝojas! — simple respondis Krikov. — Ĉu vi en bona sano venis? Kiel veturis? Da lupoj ĉe ni nun estas multege...

Silvestro Petroviĉ respondis ĝentile, riverencis al avino Eŭdoĥa, kiu estis per ĉifono viŝanta eĉ sen tio puran benkon por la gasto, gaje pririgardis la ĉefĉambron, en kiu estis pepantaj, klakantaj kaj fajfantaj birdoj, verdis en potoj kaj kestoj herboj kaj malgrandaj arbetoj, demandis Ivaĉjon, kiel kio nomiĝas el herboj kaj birdoj, poste eksidis kaj donis al la knabo la spadon — por pririgardo. Krikov ĉiam ĵetadis rigardojn al Silvestro Petroviĉ, tiu demandis:

— Kial vi rigardas, sinjoro Krikov? Ĉu ŝanĝiĝis mi?

— Ŝanĝiĝis, Silvestro Petroviĉ. Estas peko. Estis vi, pardonu la veron, junulo, sed nun vi estas viro. Evidente, atingis la aĝon...

Ievlev subridis:

— Ja ankaŭ vi ne juniĝis, sinjoro Krikov...

Ivaĉjo, elŝovinte la langon pro streĉo de ĉiuj siaj fortoj, eltiris finfine la spadon el la ingo, fanfaronis al Krikov:

— Vidu, oĉjo Ataĉjo, — spado! Se vi havus tian...

La bruna pro frostoj kaj ventoj vizaĝo de la kaporalo tremeris. Ivaĉjo tuŝis la plej doloran lokon, — li ne trovis, kion respondi. Anstataŭ li respondis Ievlev:

— Havos ankaŭ oĉjo Ataĉjo spadon, havos, infaneto...

Taisja ekbrilis, komprenis. Atanazio Petroviĉ, por kaŝi emocion, kaptintan lin, ree komencis raboti lignerojn por la estonta muelejo. Silvestro Petroviĉ demetis de la muro fajne faritan kadreton, legis la malnovan pergamenon en ĝi. Tio estis gratifika papero de caro Ivano Bazilieviĉ2, donita de li al rudristo barka Rjabov Ivano Sabateiĉ por navigado al ĉiuj maroj kaj teroj — ĝis la Angla kaj Roma...

— Ĉe avino Eŭdoĥa ĝi konserviĝis, — klarigis Taisja, ekvidinte nekomprenon sur la vizaĝo de Ievlev. — De mia forpasinta Ivaĉjo kaj la patro, kaj la avo, kaj la praavo — ĉiuj en forajn marojn iradis, kaj ofte. Ili baptiĝis Sabateoj, aŭ Ivanoj, kaj ankoraŭ Teodoroj. Tiele ĝi restis: Ivanoj, Sabateoj, Teodoroj Rjabov-oj. Pugnogantoj liaj malnovaj estas — sub la ikono pendas, kaj portaĵo — saketo fiŝista tiel nomiĝas en nia maniero, simpla. Krom tio estas nenio...

— Vadbotoj estas ankoraŭ de la paĉjo en la ŝedo! — rememorigis Ivaĉjo. — Sed ili estas truitaj, ne taŭgos por vi, oĉjo...

Ievlev subridis, altiris la knabon al si, rigardis en liajn verdajn kun fajreroj okulojn, demandis mallaŭte:

— Kaj vi kiu estos, batalisto?

— Fiŝisto mi estos! — elturniĝante el la manoj de Silvestro Petroviĉ, diris Ivaĉjo. — De la mara afero laboranto, jen kiu!

— Vi timos! — diris Ievlev. — Ĉu vi sukcesos? Maro — ĝi estas ruza!

— Ankaŭ mi ne estas simpla! — respondis la knabo. — Min jen oĉjo Ataĉjo sur la doganistan barkon prenis, ni en la maron iris...

Krikov de malproksime kapjesis; Taisja, malgaje ridetante, rigardis al la filo. Silvestro Petroviĉ, dankinte pro la afabla traktado, leviĝis, demandis, kie li loĝos. Taisja kondukis lin en alian duonon, kie ĉio estis kovrita per tapiŝoj kaj tapiŝetoj, kie same verdis en potoj herboj kaj malgrandaj arbetoj. Jegorĉjo jam estis disponanta la aĵojn de Ievlev, dismetanta sur la tablo librojn, desegnajn instrumentojn, pendigis sur la muro kompason, barometron, pistolojn, kurban kaj rektan sabrojn. En kandelingo kraketadis kandeloj, en la forno varmege brulis brulŝtipoj. Kato, gravaspekte fleksiĝante, kiel dormema mastro trairis la ĝisblanke skrapitan plankon.

— Ĉu plaĉos al vi ĉi tie, Silvestro Petroviĉ? — demandis Taisja. — Ĉu bone estos? Hodiaŭ ja vere estas kviete, sed povas okazi, ke ĉe ni estos orfoj, du aŭ tri. Okazas, ke ili bruas...

— Kiaj orfoj? — miris Ievlev.

— Avino nia, okazas, prenas ilin...

— Por kio?

— Nu, kiu scias... — ridetis Taisja. — Tuj ne eblas diri, por kio. Ŝi prenas orfojn — kaj ĉio...

— Dia afero, — klarigis Jegorĉjo. — Nia avinjo delonge tia estas...

Ievlev komprenis, diris, ke la orfoj lin ne ĝenos. Taisja ridetis karese kaj foriris.

— Nu, sinjoro kapitan-komodoro? — demandis Jegorĉjo.

— Ja saĝulo vi estas, saĝulo, kion mi sen vi farus, mi eĉ ne povas imagi...

— Ja pereus vi, Silvestro Petroviĉ, — rikaninte, sciigis Jegorĉjo. — Veron mi diras, je Dio. Kaj en Holando vi pereus, kaj en Londono, kaj ĉie, kie ni estis. Pro malsato vi mortus...



1. Kapitan-komodoro — rango en la rusia floto super veselkapitano, sed sub kontradmiralo (komodoro), respektiva al armea rango de brigadestro (inter kolonelo kaj generalo). Ambaŭ rangoj nun ne ekzistas en la rusiaj floto kaj armeo. (trad.)
2. Ivano (Johano) IV la Terura (1530–1584) (trad.)