2. Multe da akvo fluis

Ievlev vekiĝis malfrue: nokte li vidis la saman sonĝon, damnitan, konstantan sangan sonĝon. Estis sensone naĝantaj, kliniĝante sur kavoj kaj holmetoj, malgrandaj ĉaroj, en tiuj ĉaroj sidis po du ekzekutotoj, fermadis per la diafanaj polmoj flametojn de adiaŭaj kandeloj, kvazaŭ la flamo de kandelo estas la vivo. La ĉaroj naĝis senfine, kaj ŝajnis, krevos la koro pro sufero, ne eblas elteni, toleri ĉi vidaĵon. Kaj tio, ke estis en la sonĝo neniaj sonoj, kaj tio, ke Petro same aperis en silento, tiel malpropra por lia ĉeesto, kaj tio, ke li estis etendanta al li, Silvestro Petroviĉ, «mamuron» — la faman ekzekutan hakilon de la princo-cezaro, kaj tio, ke li, Ievlev, ne povis preni la mamuron por haki kapojn, kaj ebria Menŝikov kun frenezaj diafanaj okuloj — kiu estis ĉiam ien iranta, flustrante kaj plorante, — ĉio ĉi estis tiel neeltenebla, ke Silvestro Petroviĉ vekiĝis tute rompita kaj longe kuŝis senmove, reviziante en la memoro tiujn sovaĝajn tagojn. Kaj ree, jam centan fojon, li kun furiozo rememoradis la senzorgan vizaĝon de Lefort kaj senfinajn balojn, kiujn li donadis dum la damnitaj tagoj de la ekzekutoj...1

Estis aŭdeble, kiel en la vestiblo antaŭ la ĉambro Jegorĉjo mallaŭte interparolas kun iu. Poste subite li kun ĉagreno insultis, mallaŭte malfermis la pordon.

— Kio estas tie? — demandis Silvestro Petroviĉ, intence oscedante.

— Mi jam pensis, ke ekmalsanis vi, sinjoro Ievlev, — diris Jegorĉjo, — tiele vi kompatige dum dormo vortojn diradis...

— Oni hejtis troe, ke ne eblas spiri! — kolere respondis Ievlev. — Kion oni diras?

— Multon oni diras. En la hodiaŭa nokto bojaran servuton sur Dvino oni tranĉmurdis...

— Pro kio?

— Ja oni diras, laŭmerite.

— Sed pro kio ja?

— Diverse oni babilas, Silvestro Petroviĉ! — eviteme respondis Jegorĉjo. — Vi mem scias, la popolo. Kion de ili postuli. Kaj ankoraŭ estas tiaj novaĵoj, ke la tuta urbo Arĥanĝela jam certe scias, kiel necesas gardi nin de la svedo kaj ke ni konstruos fortikaĵon.

Ievlev eksidis en la lito:

— Ĉu vi veron diras?

— Ekde la naskiĝo mi ne mensogis, Silvestro Petroviĉ. Kaj verdire...

Li ne findiris, svingis la manon.

— Vi findiru. Kio — verdire?

— La bojaro nuna, Alekseo Petroviĉ, de Azovo ĉi tien venis. Ne bone tie okazis. Lin kvazaŭ sur lancojn la popolo levi deziris...

— Tio estas ne via afero! — diris Ievlev.

Jegorĉjo subridis kun tia aspekto, ke li ankaŭ mem scias, kies tio estas afero.

Ievlev silente vestis sin, lavis sin el arĝenta kruĉo, komencis matenmaĝi samtie, sidante sur la lito. Jegorĉjo dum la manĝado rakontis:

— Dum vi dormis, mi la tutan urbon trakuris. La fraton vidis — Ĥagajon. Nun li estas ĉe ŝipo. Semisadov, kiu en Moskvo galerojn konstruadis, kaj poste al ni en Voroneĵon veturis kaj ĉe Azovo estis, — ĉu vi memoras, Silvestro Petroviĉ, lian kruron tie kuglego deŝiris, — same estas viva, sur lignaĵo lamas. La konstruistoj ŝipaj — la maljunulo kaj la alia, Koĉnev Timoteo, estas ĉi tie, en la ŝipkonstruejo...

— Rjabov-on ĉu vi trovis? — demandis Silvestro Petroviĉ.

Jegorĉjo prokrastis respondon, Ievlev atente ekrigardis al li.

— Ĉu ne vidis lin?

— Dronis la rudristo, — mallaŭte diris Jegorĉjo. — Ne estas plu en la mondo Ivano Sabateiĉ. Prenis lin la maro.

— Ĉu vi freneziĝis? — levis la kapon Ievlev. — Kiel la maro prenis? Kiam?

— Jam kiam ni kun vi tiam estis forveturantaj al Kopenhago — li nin akompanis, estis gaja, ĵus al li fileto naskiĝis, oni baptis lin Ivaĉjo, vi ja estis la baptopatro, — ĉu vi memoras?

— Sed vi la aferon diru! — kolere diris Ievlev. — Ĉu memoras, ĉu memoras! Mi ne estas maljuna inaĉo, memoras... Poste do kio estis?

— Kaj poste estis tio, ke foriris li sur oceana barko al malproksima ĉasado kaj ne revenis. Vidviĝis Taisja Antipovna...

Silvestro Petroviĉ viŝis la manojn per tuko, krucosignis sin.

— Longa al li estu memoro, al la de mara afero laboranto. Li estis homo de granda koro. Mi bedaŭras. Li iĝus vera maristo. Fremdlandanojn ni per rangoj flotaj kaj per mono pridonacas, sed niaj propraj bonuloj — pro pano, pro nutro pereas...

Ili longe silentis. Silvestro Petroviĉ iradis en la ĉambro, pensadis. Diris per alia, milda voĉo:

— Ĉiujn maristojn-fiŝistojn, kiuj ne estis prenitaj sur ŝipojn, jam hodiaŭ kolektu ĉe mi. Kun Semisadov konsiliĝu, kun via frato Ĥagajo, kun la majstroj ŝipaj, kun Koĉnev, kaj ankoraŭ kun la maljunulo, kun Ivano Kononoviĉ...

— Sed kien kolekti do? — demandi Jegorĉjo. — Ĉi tie ĉe la bojaro estas kvazaŭ tino krevinta: ĉion, kion vi diros, oni aŭdos, kaj kien ne necesas disportos...

Ievlev kapjesis, — Jegorĉjo diris saĝe.

— Kaj mi tiel al mi pensis, — daŭrigis Jegorĉjo, — ĉu ni loĝiĝu ĉe Taisja Antipovna. La maljunulo Timotejev ja mortis, ilia domo estas pura, vasta, kaj da loĝantoj estas nur tri — la vidvino mem, la filo Ivaĉjo kaj la fiŝista avino Eŭdoĥa. Kion vi donos pro la loĝado — ĉio al la vidvino utilos, — ili malriĉe vivas, tre. La maljunulo nenion al ŝi lasis, ĉion al la monaĥejo testamentis, por preĝado postmorta. Nur la tegmento super la kapo estas...

— Sed ĉu akceptos ŝi? Mi kaj vi estas homoj malkvietaj.

— Kiel ne akcepti, Silvestro Petroviĉ. Vi estas la baptopatro — ne eblas ne akcepti. Kaj loĝado por vi estos — vi nur ĝojos. Pri nenio pensi necesos. Tiaj mastrinoj raras.

Ievlev subridis, tiris Jegorĉjon je la molaj linaj haroj, karesis gaje:

— Ĉiam vi min instruas, ĉiam vi min instruas, kia instruisto troviĝis. Bone, paku nian havaĵon kaj ordonu jungi la sledkaleŝon.

Eksciinte, ke la cara sendito transloĝiĝas, bojaro Alekseo Petroviĉ koleriĝis kaj konfuziĝis, kriis al la hejmanoj kaj servistoj:

— Senhonorigas li min, bojaron, mian gastamon abomenas, nu bone, li memoros, bravulo!

Sed tuj ordonis al princino Eŭdokia kaj al la princidinoj, tro longe restantaj fraŭlinoj — riverenci, peti ne fari amaran ofendon, ne ĉagreni la bojaron-vojevodon. Nome de la tuta familio parolis komplimentojn la hejma kuracisto de vojevodo Prozorovskij — fremdlandano kun senmova rigardo kaj malhela vizaĝo Des-Fonteines. La hejmanoj profunde riverencadis, ekkriadis kompatige:

— Ne faru malkonkordon, sinjoro Silvestro Petroviĉ, indulgu!

La maljunaj fraŭlinoj, skuante per pudritaj perukoj, ricevitaj senmone de fremdlandaj ŝipistoj, faradis al Ievlev galantaĵon, eksidadis, dismovadis la nudajn vejnajn brakojn, lispadis:

— Aĥ, aĥ, chevalier, ne forlasu nin orfaj, ne lasu nin en malhonoro, ni, fraŭlinoj, vin same pri tio je vous prie...

— Ĉu nia château por vi estas malŝatata? Ĉu vi ne donos al ni ĉi plezuron? Ho, chevalier, ne transvivos ni ĉi malfeliĉon...

Silvestro Petroviĉ, kaŝante rideton pro la afektado de tiuj fraŭlinoj, pro ilia konfuza franca lingvo kaj pro la hararanĝo de princino Eŭdokia, farita de ŝi por la gasto laŭ nova modo sur fibroj kaj vaksitaj ĉifonoj, respondis ĝentile, kun riverenco, ke li transloĝiĝas nur por ne ĝeni la altestimindan familion, ke li estas tre danka pro la boneco kaj gastamo kaj estas kortuŝita per montro de amikaj al li sentoj. La damoj kun ekkrioj, similaj al tiuj sonoj, kiuj aŭdiĝas el malkvietigita kokejo, akompanis lin ĝis la malvarma vestiblo, la princo-vojevodo, peze spirante, eliris sur la peronon, dumaano Larionov kaj la kancelariano laŭ la rango helpis la caran oficiron eksidi en la sledon. La koĉero knutis la timonĉevalon, ekŝrikis sur la frosta neĝo la glitiloj, la malkvieta gasto forveturis. En la korto tuj iĝis tre mallaŭte. La dumaano per firma voĉo diris:

— Nia ja ĉefo, videble, forte timigita estas de la Andreĉja morto.

— Ŝajne jes, — konsentis Molokojedov.

— Nun li eksidos en la palaco senelire. Kaj eĉ ne necesas, ke li en la kancelario sidu. Ĉiuj donacoj al li iras. Eĉ kokidon li ne malakceptas, ne nur monon. Li tremu kaj preĝu, por ni estas profito...

— Pekoj niaj! — diris la kancelariano. — Frosto hodiaŭ estas, Ivano Simoniĉ. Ĉu ni iru en la domon? Malvarmumos ni, ne donu Sinjoro!

Kaj la dumaano kun la kancelariano ekiris en la servistejon — vespermanĝi.



1. Temas pri eventoj de la ribelo de la pafistoj (Стрелецкий бунт), okazinta en 1698 dum foresto de Petro I pro lia Granda Ambasado eksterlande. La ribelo estis subpremita fare de la armeo sub gvido de Franz Lefort kaj Patriko Gordon. Reveninta el eksterlando Petro post la subpremo de la ribelo ukazis pri enketo kaj mem partoprenis ekzekutojn, kiuj daŭris kelkajn jarojn, entute en 1698 estis ekzekutitaj pli ol mil pafistoj. (trad.)