4. Kisu la spadon, kapitano Krikov!

En monaĥejojn soldatoj iris subridante, sale ŝercadis, ne sen ĝojo batadis per muskedoj al pezaj pordegoj. En la Nikola-Korela monaĥejo dragona leŭtenanto Meĥonoŝin, plej respekte — en la fremdlanda maniero — riverencinte al la prioro, raportis, ke la monaĥejo por konstruado de la citadelo devas doni ducent kvardek kapojn da monaĥoj.

— Kapojn? — borante la leŭtenanton per la okuloj, redemandis la prioro.

Meĥonoŝin staris antaŭ li senmove, vestita en ĉio fremdlanda, en buklita peruko, parfumita, aroganta.

— Mi kulpas, patro, mi misdiris: ne kapojn, sed ekzemplerojn.

— Ekzemplerojn? — skuiĝante per sia magra korpeto, en furiozo ekkriis la prioro. — Kion vi diras? Kiel vi arogas...

— Sed kiel do mi esprimu? — perplekse demandis la aroganta leŭtenanto. — Por monaĥo la homa estas fremda, kaj ĉu rajtas mi, pekulo, monaĥojn nomi homoj?

— Donu al li en la manon, en la manon, — li prenos! — flustris al la prioro la monaĥeja ekonomo. — Li prenos, mastro, nepre prenos.

La rigardo de la leŭtenanto estis aroganta, sed samtempe atendanta. Sed la prioro ne komprenis kaj nenion donis al Meĥonoŝin. Tiu atendis iom, kunpremis la lipojn, ordonis komenci.

Kun tamburado sub printempa pluveto oni vicigis linie ĉiujn — kaj dikajn, kaj maldikajn, kaj asketojn, kaj servistojn, kaj tiujn, kiuj ankoraŭ nur intencis monaĥiĝi. Eĉ patron Agafonikon oni starigis en la linion kun ĉiuj. Indulgis oni nur la solan prioron. Leŭtenanto Meĥonoŝin, brilante per koleraj okuloj, ludante per malgranda skurĝo, iradis de unu monaĥo al alia, rigardadis al la stultiĝintaj pro dormado kaj tromanĝado vizaĝoj, demandadis mallaŭte:

— Kaj ĉio ĉi per fasta dieto? Ĉu vi estas sana, patro?

Kelkaj plorpepadis, ke ili estas malsanaj, la leŭtenanto kredis ne al ĉiu. Ĝisirinte fortikan Barsanufon, li subridis, diris proverbe:

— Pri via sano, patro, eĉ demandi estas malfaste. Ekstaru kiel dekstraflankulo, eble, vi eĉ iĝos bona dragono.

Barsanufo ekstaris, kiel estis ordonite, dekstraflanke, glatigis la barbon. Malgranda soldato, kiu estis subridanta apude, flustris:

— Se la barbon vi razos, tute al homo similos.

Barsanufo kraĉis, sakris ne laŭ monaĥa maniero. La dragonoj ekridegis, Meĥonoŝin kriis viciĝi, poste, kvazaŭ rememorinte, ordonis al Agafoniko ekipi ĉarojn kun provianto por la monaĥoj, dume por du monatoj, kaj poste oni vidos. Ili ekiris sur la insulon, al la citadelo, antaŭ vespero. La tamburoj batis «iradon», malantaŭe treniĝis monaĥejaj ĉaroj, ŝarĝitaj per faruno, sekigita fiŝo, butero en lignaj tinetoj. La monaĥoj paŝadis po ok homoj en linio, konfuzadis, puŝadis unu la alian. En paŝtejo apud la rivera transpasejo, leŭtenanto Meĥonoŝin demandis laŭte:

— Do, patroj estimataj, ĉu vi eĉ ne scias, kiu piedo estas la dekstra?

La monaĥoj silentis.

— Do levu, per kiu mano vi krucosignas!

Ducent kvardek nigraj manikoj leviĝis super la vico.

— Tiel. Ne vane, videble, en la monaĥejo vi tiom da jaroj suferis. Kiam mi diros — dekstran, tiam pensu, per kio vi krucosignas — per tio paŝu. Kaj nun... maldekstran!

La korpulentaj grasaj monaĥoj, konfuziĝante, ekpaŝis per la maldekstra, ĉirkaŭaj kampuloj kun miro rigardis, kiel oni instruas monaĥojn pri marŝado.

Ili transveturis Dvinon sur la fortresa pramo. La soldatoj ekkantis sian dragonan kanton, la monaĥoj kun timo rigardis al la proksimiĝantaj budoj kaj branĉkabanoj de la novdvinaj laborantoj.

Post Meĥonoŝin la monaĥejon vizitis la pafista regimentestro kolonelo Simono Borisoviĉ Ruĵanskij. La maljuna prioro, senfortiĝinta pro la grandaj problemoj, falintaj sur la monaĥejon, deĵetis de si la cilindran ĉapon, kriegis:

— La ĉapon prenu do, se tiel. Kovraĵojn de la sanktaj ikonoj deŝiru! Nekristanoj, antikristaj idoj, pu!..

La kolonelo respondis:

— Pro tiaj insultaj vortoj, patro, vi povas pagi. La sonorilojn mi demetas ne por mia propra profito, sed por fandi el ili kanonojn. Sed se vi ilin bezonas, por per sonorado svedajn militistojn renkonti, tiam rekte tiel diru, — ni scios, kia vi estas birdo!

Maljunuloj ĉirkaŭe ekmoviĝis, — kiun li nomis birdo, kontraŭdiulo! Sed la kolonelo rigardis al ili sendepende, la monaĥojn ne timis. La prioro silentis, ektiminte. La ekonomo Agafoniko, vokinte la kolonelon flanken, haste ŝovis al li kudritan en la monaĥejo monsaketon kun ormoneroj. La kolonelo bruniĝis, ĵetis la monsaketon sur la teron, komencis treti ĝin per la botoj. Agafoniko tute perdis la kapon: al Meĥonoŝin li ne donis — malbone, tiun ĉi li pridonacis — ankoraŭ pli malbone...

Ormoneroj, elfalintaj el la krevinta monsaketo, plu restis kuŝi sur la degela neĝo. Simono Borisoviĉ, insultante, ekiris al la sonorilejo, post li, levinte la baskojn, hastis Agafoniko. Ĉi tie, fumante tabakaĉon, razitmuzelaj, kvazaŭ mastroj, iradis soldatoj en mallongaj uniformoj. Unuj estis starigantaj eskalojn, aliaj per hakiloj ĉarpentis trabojn — por mallevi la sonorilon, la triaj estis mezurantaj per mezurilo, kiel fari la laboron. De siaj militistaj ĉaroj ili estis faligantaj marajn peĉitajn ŝnuregojn, ferajn hokojn, martelojn. La frataro estis krucosignanta sin trans anguloj, flustranta preĝojn.

Morte ektiminte tian grandegan ruinigon, la maljunaj prioroj de la najbaraj monaĥejoj kunvenis en la ĉelo de Agafoniko kaj decidis liberiĝi per pago al la damnita kapitan-komodoro Ievlev. Sekrete ili interkonsentis peti Silvestron Petroviĉ-on per monsako kun cento da bonaj oraj taleroj. La aferon devis fari prioro Doroteo — ruza, nemaljuna ankoraŭ, rufa kaj kalva viro el Sergia malproksima monaĥejo.

Ĝisatendinte la kapitan-komodoron en la domo de Taisja, li falis antaŭ li al la piedoj, kaptis per siaj manegoj la malsekajn pro degelakvo juftajn botojn, ekploris per veraj larmoj. Ievlev deĵetis lin de si, je la kolumo trenis al la pordo, ĵetis de sur la perono en printempan humidon, komencis bati en mallumo per la piedoj. Doroteo estis grasa, mola, ŝmacadis en la flako, ojadis, ekrampis kvarpiede al la pordego. La ĉenhundoj, terure graŭlante, estis ĵetiĝantaj al la rampanta en robo grasa homo. Ievlev ĵetis post lin la monsakon, promesis la sekvan senditon bati per bastonoj senkompate en la arestejo.

— Kial vi, Silvestro Petroviĉ? — demandis Taisja.

Ievlev ne respondis, frapis per la pordo, falis sur la benkon. Li tremegis, dentoklakadis, sufokiĝis. Ekde tiu tago li iĝis eĉ pli severa, paroladis tute malmulte kaj nur longe silente karesadis Ivaĉjon kaj iam, malofte, gajiĝinte, ludadis kun li.

En la Pertominskan monaĥejon direktis sin maristoj sur multaj ŝipoj sub komando de ferdekestro Semisadov. La monaĥoj tiam, ne atendante malfeliĉon, en sia foro estis distilantaj vodkon por vendo. Semisadov eksentis la leĝorompon, la monaĥoj decidis liberiĝi per granda donaco. La ferdekestro, ekvidinte dolĉajn vizaĝojn de siaj subuloj, ordonis la vodkon verŝi en la maron. Sub grakado kaj oĥado de la maristoj oni elverŝis la vodkon el la bareloj. La matrosoj koleriĝis, la sonorilojn demetis rapide, dum duontago. Samtiam estis farita elekto de la monaĥoj — kiun lasi, kiun peli al laboro. Rezultis cent tridek bonaj laborantoj, bone nutritaj kaj sanaj. Dum ili iris mare en bona vetero, la maristoj entreprenis sur kelkaj ŝipoj lukti kontraŭ la monaĥoj. Sur unu barko oni preskaŭ falis en la akvon, sur la alia bonsana monaĥo tiom ardiĝis, ke kune kun kanonisto elfalis trans la ŝipflankon kaj en la akvo plu kriis: «Ĉu vivon aŭ morton?» La matrosoj krevis pro rido, apenaŭ troviĝis unu, kiu komprenis treni la dronantojn per hokstango.

Kune kun la monaĥoj en la fortreson estis liveritaj ŝtono kaj kalko, brikoj kaj segita ligno, ĉarpentitaj platoj kaj argilo. Kun longa malgaja zumo oni kunrulis en la Kanonan korton grandajn kuprajn sonorilojn de la malnova monaĥejo — por refandi ilin al kanonoj.

Masonistoj, ĉarpentistoj, terfosistoj estis riparantaj la urban muron en Arĥangelsko; ekde mateniĝo ĝis krepusko la malnovaj turoj, kiuj staris super Dvino — la Akva, la Borda, la Gasta, — estis kovritaj de homoj. Portistoj estis levantaj supren, sur etaĝojn ŝtonon — por firmigi embrazurojn; ĉe kanonaj kaj muskedaj embrazuroj ĉarpentistoj estis metantaj anstataŭ la putrintaj novajn plankojn, instaladis kestojn por pulvo, por kuglegoj, kanonaj majstroj estis ĝustigantaj la kanonojn, por pafi per harditaj kuglegoj al ŝipoj de svedaj militistoj. Inter la turoj, kiuj estis gardantaj la urbon ĉe Dvino, oni instaladis batalajn pontojn kun ŝildoj, sur la tegmentoj de la turoj ĉarpentistoj estis konstruantaj kaĝojn, por ke la gardostarantoj malproksime vidu la riveron kaj ĉion, kio okazas sur ĝi. Sur Dvino, en ankraj haltejoj, oni metadis kaŝitajn baraĵojn, mallevadis sur la fundon grandegajn araneojn, ligitajn el traboj; dume tiuj araneoj estis markataj per specialaj buoj. Triopajn baraĵojn el traboj, metitaj dense, oni konstruis en la lokoj, kie al la malamikoj elŝipiĝo povus ŝajni oportuna. Tie, kie la baraĵoj ne estis, staris kanonoj, ruze kaŝitaj, nevideblaj por okulo.

El la Gasta kajo fidindaj homoj, tiuj, kiuj povis teni siajn buŝojn fermitaj, kaŝe, nokte trafosis subteran pasejon al Dvino mem. De tie ĉi soldatoj povis eliri en malantaŭaĵon de svedoj tiam, kiam tiuj penos penetri en la urbon.

En malvarmaj ventaj tagoj de frua norda printempo, sub malseka neĝo, sub pluvo, sur sledo laŭ ŝvelinta Dvina glacio, rajde, piede, ĉiam kun kunmetebla mezurilo en la poŝo, rapida en moviĝoj, perdinta la voĉon pro humideco kaj malsato, aperadis Ievlev jen ĉe la skansoj en la buŝo de Dvino, jen en la Novdvina citadelo, jen en la Sepurba domo1, kie ŝtelema kaj ruza kancelariano Gusev estis reganta konstruajn provizojn kaj monon, destinitan por la fortreso. Ĉi tien, en grandegan korton, ĉirkaŭbaritan per palisaro, oni faligadis trabojn, tabulojn, ŝtonon, brikojn, kalkon; ĉi tien oni kunpeladis homojn, ĉi tie ofte fumadis lignofajroj, sur kiuj estis kuirata likva supo por laborantoj, el ĉi tie estis skribataj paperoj al Moskvo, ĉi tien al Silvestro Petroviĉ oni venadis kun larmaj petskriboj, ĉi tie li akceptadis la pafistan regimentestron, leŭtenanton Meĥonoŝin-on, kaporalon Krikov-on, sulkiĝante, aŭskultadis iliajn vortojn, konsentadis aŭ nuligadis iliajn ordonojn.

Pro ĉiama nesufiĉa dormo la okuloj de Ievlev iĝis ruĝaj, pro neĝo, pluvoj, ventoj la vizaĝo bruniĝis. Foje, enfalinte sub glacion sur Dvino, li dum kelkaj horoj ne povis ŝanĝi la vestaĵojn al sekaj. Baldaŭ lin komencis tordi febro. Li penadis kontraŭstari la malsanon, timante ekmalsani por longe; avino Eŭdoĥa kuracadis lin per siaj pocioj, per ursgrasa ŝmiraĵo, per varmega banejo — tio ne helpis. La vojevodo sendis fremdlandan kuraciston, Silvestro Petroviĉ la fremdlandajn dekoktaĵojn elverŝis — la kuracisto ne estis fidinda por li. La febro forpasis per si mem, sed komencis neelteneble dolori la kubutoj, genuoj, ŝultroj. Nokte pro la doloro per si mem el la okuloj eliĝadis larmoj. Jegorĉjo frotadis la kapitan-komodoron per vodko kun pipro, metadis fomentaĵojn. Matene iĝadis pli facile, sed la kruroj iĝis ne tro obeemaj. Silvestro Petroviĉ ordonis al Jegorĉjo eltranĉi promenbastonon, komencis iradi, apogante sin sur la bastono. Dumaano Larionov kategorie sciigis al la vojevodo:

— Ne longe, tute ne longe vivos ĉi anatemulo. Kiam la somero venos — li nigriĝos, kaj ni faros sepultan diservon...

La vojevodo suspiris:

— Kiam prenos lin la Sinjoro, tiam ni ĝojos. Nun estas tro frue.

Kancelariano Gusev, ekvidinte Ievlev-on peze apogiĝi sur bastono, flustris pri tio al okupiĝantaj pri torturoj en la arestejo Abrosimov kaj Molokojedov:

— Per tri piedoj li ekiris, kvankam la aĝo ne estas maljuna. Do ĉi tie ni lin entombigos...

— Kun funebro! — hihiis Abrosimov.

— Ja ni funebros! — promesis Molokojedov.

En la Sergia, en la Nikola-Korela, en la Pertominska monaĥejoj oni transdiradis ĝoje la arĥangelskajn novaĵojn:

— Ievlev, hunda ido, mortaĉas: la vizaĝo magriĝis, la okuloj iĝis sangaj, ne longe ni atendos...

— Kancelariano Gusev al patro ekonomo diris: en la Sepurba domo li ion faras, kaj poste subite ĝemas. Videble, la satana fajro lin bruligas, bruligas...

— Tio estas puno al li pro niaj sanktaj sonoriloj. Pro niaj larmoj, pro nia malfeliĉo, pro nia silento sensonora...

Ĉe vojevodo Alekseo Petroviĉ neniam estadis Ievlev. Ĉion li decidadis kaj faradis mem, kvazaŭ la princo eĉ ne ekzistus en la mondo. Prozorovskij silentis, timante enmiksiĝi, sed furioziĝadis kun ĉiu tago pli kaj pli. Li eĉ veturis por konsilo al ĉefepiskopo Atanazio. La maljunulo akceptis lin en plena diserva vesto, diris humile:

— Mi preĝas pro ci, vojevodo glorinda.

Kuracisto Des-Fonteines al demandoj de la princo pri forto de la sveda militistaro levadis la ŝultrojn, respondadis mallonge:

— Narvo, princo, por multaj jaroj ĉion antaŭdecidis.

La vojevodo ĝemadis:

— Ĉu oni bruligos do la urbon?

— Estas multe probable, ke la urbo estos forbruligita. Reĝo Karolo ne parolas al vento.

— Ĉu per granda forto ili venos, kiel vi pensas?

— Per malgranda forto iri ne havas sencon, princo.

— Sed jen ja kanonojn la kapitan-komodoro gisas, la fortreson konstruas, la pafistojn instruas...

Des-Fonteines silentis. Lia malhela vizaĝo esprimis nenion. La okuloj rigardis al la muro, preter la vojevodo.

— Kial vi silentas? Mi konsilon petas, sed li silentas.

Foje la kuracisto diris, ke li povus supozi la rezulton de la batalo, se li scius, kia estos la fortreso. La vojevodo maltrankviliĝis, sendis kancelarianon Molokojedov-on en la Sepurban domon, por ke venu inĝeniero Rezen kaj raportu, kia estas la fortreso. La inĝeniero venis vespere, abunde vespermanĝis ĉe la riĉa bojara tablo, poste diris, arogante montrante la dentojn:

— La fortreso estos bonega, kaj mi povas veti mian kapon, ke neniu ŝipo senpune preter la fortreso pasos al la urbo.

Prozorovskij ofendiĝis:

— Mi unuafoje aŭdas. Ĉio estas sekreta, ĉio estas kaŝa... La vojevodon mem vi ĉirkaŭiras.

La inĝeniero demandis kun stulta aspekto:

— Sed ĉu la princo ne havas kopion de desegnaĵoj de la fortreso?

Des-Fonteines diris, ke, malgraŭ maldececo, la desegnaĵojn la princo ne vidis.

— Kaj ĉu ankaŭ vi, respektinda magistro, same ne vidis?

Por momento la rigardoj de la fremdlandanoj — la bremenano inĝeniero Rezen kaj la svedo, nomanta sin dano, kuracisto Des-Fonteines — renkontiĝis. Rezen estis mokanta la svedon. Kuracisto Des-Fonteines pensis senkolere: «Ruzulo, deziras monon. Bone, la sia por la propra ne estas malamiko, mono estos. Por komenco ni donos pli multe, ne avaros».

La vojevodon kun Rezen la kuracisto ne sen peno pacigis, la festeno daŭris longe, oni drinkis tre multe, la inĝeniero rimarkeble ebriiĝis. Poste li per ebria voĉo proponis al la vojevodo fari grandan honoron — viziti la citadelon. Akompanante la inĝenieron al la sledo, la kuracisto diris germane, ke bonaj servoj estas bone rekompencataj.

— De kiu? — demandis Rezen.

La kuracisto klarigis, ke Herr Ievlev vane estas tiel malamika kun la vojevodo, kun kiu necesas havi bonajn rilatojn. La princo estas influhava persono en la ŝtato, li estis siatempe vojevodo en Azovo, ĝuste tiutempe, kiam la pafistoj tie ribeliĝis. La pafistoj estis la plej malbonaj malamikoj de la Siro. Ne indas forgesi, ke la ribelantoj postulis eldoni al ekzekuto du personojn, nur du: la nun forpasintan glorindan admiralon sinjoron Franciskon Lefort-on kaj la princon-vojevodon Prozorovskij-on. La Siro multe ŝuldas al Prozorovskij kaj elkore respektas lin, dum la princo ĉi tie ne havas eĉ la planon de la fortreso.

Rezen montris la fortikajn dentojn, balancis la kapon, konsentante, sed subite demandis:

— Ĉu vi longe loĝis en Svedio? Vi havas svedan prononcon.

Des-Fonteines pro neatenditeco konfuziĝis.

La nokton li pasigis maltrankvile, sen dormo.

En la sekva tago Rezen mem alveturis por la vojevodo, sed la kuraciston al la konstruado de la fortreso li ne invitis. Des-Fonteines ne diris eĉ vorton, sed la vojevodo kriis. La inĝeniero respondis al li seke:

— Mi, princo, nur plenumas la ordonon de sinjoro kapitan-komodoro. Li estas por mi estro, mi estas por li subulo. Li diris: en la fortreson veturos nur unu, kaj neniu krome, — vojevodo princo Prozorovskij. Kio koncernas sinjoron kuraciston Des-Fonteines-on, do li atendos sinjoron vojevodon en la domo en Arĥangelsko. Jen ĉio. Kaj neniel alie.

La vojevodo deziris krii al Rezen plu, sed ekvidinte lian malmildan, firman rigardon, la kunpremitajn lipojn, kraĉis kaj eksidis en la kaleŝon. Des-Fonteines kurbiginte la dorson revenis en la vojevodan palacon. Lia afero estis malbona — li komprenis tion. La rusoj ion sciis pri li, sed kion? Kaj de kiu? Ĉu li estas ne sufiĉe singarda?

La tago estis venta, malvarma, kun oblikve fluganta malseka neĝo. Korpulenta, grandventra, en alta gorĝpelta ĉapo, en peza peltmantelo, la vojevodo kun peno grimpis sur monton da brikoj, tuj ŝvitiĝis, apenaŭ sukcesante sekvi la rapidkruran kaj malpezan inĝenieron. Jen al li ŝajnis, ke ili turniĝas sur unu loko, jen ke tiun ĉi muron li vidis de alia flanko, jen ke la fortreso estas tro granda, jen ĝi ŝajnis tro malgranda. Ĉie kun tondro frapadis marteloj de ŝtontajlistoj, pezaj, sur ĉenoj, ŝtipbatiloj enbatadis fostojn; neatendite ĉe la orelo mem de la princo bojis kanono; kiam li turniĝis, al li ŝajnis, ke la kanonistoj ridas.

— Ili elprovas! — klarigis serioze Rezen. — Ĉi tie estas tiel ĉiam. Estas tre malfacile fari ĝustajn kalkulojn, kaj tial hieraŭ al unu ĉarpentisto estis bruligita la vizaĝo...

Ili iradis longe. Ŝvito de la vojevodo verŝiĝis rivere, ju pli multe li rigardadis, des malpli multe komprenadis. Rezen klarigadis nekompreneble, maltrafe enmetadis fremdajn vortojn, turniĝadis sur unu loko, subite kaptadis la princon je la maniko kaj trenadis post sin, subite okazadis tiel, ke ili bezonas rampi sub traboj, kiuj tuj povas fali. En krepusko ree pafis kanono; de la muro, tondrante, batiĝante al la skafaldo, falis tino kun argilo.

— Falu vi ĉiuj al la diablo! — diris la princo. — Mortigos vi min ĉi tie. Konduku min al la barko, Dvinon mi transveturos, eksidos en la kaleŝon...

Nenion kompreninte, la vojevodo revenis hejmen, trinkis kvason kaj kuŝiĝis dormi. Matene al la vojevodo subite venis Ievlev kun spado, en gantoj, kun tri razitmuzelaj soldatoj. Alekseo Petroviĉ ree senkuraĝiĝis, — ĉu estas ordono de Romodanovskij, ĉu oni eksciis ion malbonan en Moskvo; la globokululo ja povas, hodiaŭ vi al li estas la unua amiko, sed se li ekscias pri vi ion ne necesan — tuj en la Preobraĵenskan kancelarion: torturi!

Enirinte, Ievlev longe silentis, la soldatoj staris kiel ŝtonaj statuoj. Finfine, kiam la vojevodon kaptis tremo, Ievlev ekparolis — deklaris, por kio li venis: la kuracisto de dana deveno, aŭ ŝajniganta sin dano magistro Lars Des-Fonteines devas ne pli malfrue, ol en la hodiaŭa vespero, forveturi al si eksterlanden.

— Ĉu vi, patro mia, freneziĝis? — kuraĝiĝante, demandis la vojevodo. — Ĉu vi ne scias, ke ĉi glora kaj klera kuracisto kun la cara militistaro al Azovo iradis, ĉe Narvo niajn militistojn kripligitajn per sia arto kuracadis, kun mi estis en la pasinta vojevodeco, dum multaj jaroj bonege sian laboron en Arĥangelsko plenumas...

Ievlev silentis, rekte rigardante en la vizaĝon de la vojevodo per siaj bluaj, glaciaj okuloj.

— Tro kuraĝa vi, amiko, iĝis! — skuante la grasajn vangojn, alpaŝante al Silvestro Petroviĉ, diris la vojevodo. — Ne laŭdos oni pro tio en Moskvo. Mi, sinjoro mia, estas ne simpla homo, de la patroj ni...

— Per patraj ostoj komerci estas granda peko! — interrompis la vojevodon Ievlev. — Kaj pri vi, princo, mi tro multe ĉi tie aŭdis. Sed hodiaŭ ne pri tio temas, ne por tio mi kun soldatoj al vi venis. La fremdlanda kuracisto, havanta lokon de loĝado en via domo, princo, estas rimarkita de ni en agoj, kiuj ne povas esti traktataj alie, ol kiel servo al la malamiko — tio estas al la sveda flanko. Por kio via kuracisto bezonas scii la planon de la fortreso Novdvina? Por kio tiuj liaj fiaj streboj trovas subtenon en viaj agoj, sinjoro vojevodo? Informisto, kaŝita sendito, sekreta spiono — jen kiu estas via magistro, kaj mi per mia potenco, donita al mi de la Siro, ordonis sendi lin for, sed vi, princo-vojevodo, perdinte konsciencon, lin defendas. Se vi ne eldonos la kuraciston libervole, mi emos supozi, ke ankaŭ vi al li helpas, ĉu intence aŭ pro stulteco, — pri tio oni en Moskvo ekscios...

La vojevodo konfuziĝis, ekbalbutis sensencaĵon, minacis per la Siro. Ievlev lasis al li paroli sufiĉe kaj ankoraŭ timigis — pli forte. La princo palpebrumis, snufis, pensis iom, suspiris; levinte la ŝultrojn, konsentis, ke, eble, li ne sufiĉe konis sian kuraciston.

— Tiele estas pli bone! — severe finis la konversacion Ievlev.

En la korto jam staris jungaĵo de sataj doganejaj ĉevaloj. Kaporalo Krikov en la ĉambro de la kuracisto estis silente rigardanta, kiel tiu prepariĝas. Des-Fonteines, penante konservi trankvilon, estis metanta en vojaĝan kofron latinajn librojn, monon, ĥirurgiajn instrumentojn. Samloken, garde ĉirkaŭvolvinte per ĉifono, li metis ĉizitan el eburo figureton, — Krikov ekvidis nur la supron de la gorĝpelta ĉapo kaj tuj rekonis sian laboraĵon, malaperintan en pasintaj jaroj, kiam laŭ la ordono de kolonelo Snivin la rajdistoj enrompiĝis en lian loĝejon.

— Montru! — trankvile diris li.

La kuracisto etendis la figureton. Krikov metis ĝin sur la polmon, — jen kiam ĝi troviĝis, la maljuna vojevodo kun ventrego, koruptulo kaj maljusta juĝisto, mallarĝiginta la porkajn, grasiĝintajn okuletojn, elmetinta antaŭen la dikan kruron.

— Ĉi aĵo estas stelita disde mi! — diris Atanazio Petroviĉ.

— Sed ĝin al mi donacis sinjoro kolonelo Snivin! — diris la kuracisto.

— Ĝuste li estas la ŝtelinto! — respondis Krikov.

Des-Fonteines levis la ŝultrojn. Krikov metis la figureton en la brustan poŝon, fermis la butonon de la kaftano. Lia vizaĝo estis morna: se li forveturigos la «vojevodon», li mokos ĝin, diros — jen kiaj ili estas, la moskvianoj. Ne vi, spiono, niajn malfeliĉojn moku. Ni mem, kiam venos horo, solvos...

Kurbe ridetante, Des-Fonteines kun la skatolo en la mano eliris en la korton. Tri doganejaj soldatoj estis donitaj al li por akompano ĝis Somera Zolotica. Tie solovkiaj prizonaj monaĥoj devis liveri la fremdlandanon ĝis la limo: Silvestro Petroviĉ skribis al ili leteron.

Des-Fonteines eksidis en la sledon, kovriĝis per ursa felo.

Krikov rajde akompanis la sledon ĝis la bariero, svingis al amikoj-doganistoj la manon en ganto, ekrajdis reen al la Sepurba domo — raporti al Ievlev, ke la spiono estis elveturigita.

Silvestro Petroviĉ ordonis al Krikov atendi. Jegorĉjo ien haste forkuris, gaje kaj mistere palpebruminte al Atanazio Petroviĉ. En la ĉambron al la kapitan-komodoro, knarante per la altbotoj, retenante ĉe la femuro la spadon, per rapidaj paŝoj trairis la pafista regimentestro, poste, en varma mantelo, leŭtenanto Meĥonoŝin, ankoraŭ du oficiroj — pafistaj centestroj Merkurov kaj Ĵivotovskij, ambaŭ solenaj, kun sabroj. Paŝis sur sia lignaĵo, fumante pipon, ferdekestro Semisadov.

Atanazio Petroviĉ plu atendis, amare pensante: «Sed ke mi atendas, neniu zorgas. Mi estas kaporalo. Ne kompareblas mia mizereco kun tiuj grandsinjoroj. Ne gravas, ke mi estas grizhara, ke pro falsa akuzo mi estis malglorita, kiun tio interesas!»

Subite aperis iam malaperinta Forĝisto — rigora, severa, magra. Atanazio Petroviĉ subridis senkolere, diris al Teodozo Forĝisto:

— Kaj la Butersemajno jam antaŭlonge pasis! Ĉu vi plu vivas? Kie estas via lasta juĝo? Ĉu vi atendas?

— Nun ne atendas, sufiĉas...

Li eksidis apud Krikov, elprenis el la sako panpinton, komencis maĉi.

— Kion do vi nun faros? — demandis Krikov.

— Ni vidos. Eble, kanonojn gisos, se necesas. Ĝis la tempo.

— Kaj poste?

— Kaj poste mi trovos, kiu pri ĉio kulpas.

— Kiel do?

— Jen tiel. Mi trovos kaj punos. Laŭ justo mi vivos...

Li finmanĝis sian panpecon, elŝutis la panerojn en la buŝon, nodis la sakon per basto. Finfine ankaŭ lin oni vokis al Silvestro Petroviĉ. Li estis ĉe la kapitan-komodoro nelonge, eliris gajiĝinta, diris, ke li iras al la Kanona korto. Post Forĝisto al Silvestro Petroviĉ iris kancelariano kun plumo sur la orelo, kun abako, poste amase — metiistoj, post ili la inĝeniero el la citadelo — Rezen. Krikov plu ne estis vokata. Ĉe krepusko, perdinte paciencon, li eniris sen voko. Ievlev ordonis atendi plu.

Kiam oni bruligis la kandelojn, revenis anhelanta Jegorĉjo, alportis longan, kovritan per ĉifono volvaĵon.

— Ĉu longe mi ankoraŭ atendu ĉi tie kiel fosto? — kun kolero demandis Krikov.

— Ja se mi ĝin nenie povis trovi! — kulpe respondis Jegorĉjo. — Al ĉiuj majstroj mi kuradis, la piedojn batis...

— Kion trovi?

Jegorĉjo montris la volvaĵon, forsvingis, foriris. Kaj nur kiam oni eksonoris vespron, Jegorĉjo aperis en la pordo, proklamis kun soleneco:

— Atanazion Petroviĉ-on Krikov-on petas veni al li la kapitan-komodoro!

Krikov eniris, ĉirkaŭrigardis. La pafista regimentestro, centestroj Merkurov kaj Ĵivotovskij, leŭtenanto Meĥonoŝin, Semisadov, Jegorĉjo, aliaj oficiroj — ĉiuj estis ĉi tie. Hele brulis kandeloj en kandelingoj, po kvin kandeloj en ĉiu, la vizaĝo de Ievlev estis severa, pala.

— Ĉiuj staru! — diris li per akra voĉo kaj malvolvis paperon, de kiu pendis granda, sur ŝnuretoj sigelo. — Per ukazo de lia cara moŝto Siro Petro Aleksejeviĉ...

Krikov aŭskultis, ne komprenante. Poste li komprenis. Ievlev iris al li tra la tuta ĉambro, tenante sur la etenditaj manoj spadon kun orumita tenilo, kun portepeo kaj portrimeno. La oficiroj staris senmove, turninte la kapojn maldekstren, sur la grasa vango de la pafista regimentestro rampis larmo. Merkurov spiris plenbruste, ofte. Semisadov aspektis kuraĝe, sed sur liaj razitaj vangoj ludis makzelmuskoloj.

— Kisu la spadon, sinjoro kapitano Krikov! — diris Ievlev, starante kontraŭ Atanazio Petroviĉ. — Mi esperas pri tio, ke la pikilo de ĉi bonega ŝtalo en ne malproksimaj tempoj, estante en viaj manoj, donos al ni cirkonstancojn, necesajn por promocio de vi el kapitano al majoro.

Atanazio Petroviĉ ekstaris sur unu genuon. Ievlev etendis al li la spadon, li prenis ĝin sur la polmojn de siaj grandaj fortaj manoj, kisis la tenilon, leviĝis. Silvestro Petroviĉ brakumis lin, viŝis per sia tuko la vilan, malsekan pro larmoj vizaĝon. La oficiroj kungregiĝis, karespremadis, brakumadis Krikov-on, frapadis lin al la larĝaj ŝultroj; li ridetadis perplekse, aŭskultis la vortojn de Ievlev:

— Kaj ĉio tio ne estis. Forgesu, karulo. Nu, ni iru, Taisja Antipovna la tablon primetis, por festi. Ni drinkos iomete je la sano de kapitano Krikov Atanazio Petroviĉ...



1. Sepurba domo (Семиградская ратуша, Семиградская изба) — speciala organizaĵo, establita de Petro I, kiu devis regi la konstruadon de la citadelo. (trad.)