5. En torturejo

Dorminte post tagmanĝo, vojevodo princo Alekseo Petroviĉ, akompanata de dumaano Ivano Simonoviĉ Larionov kaj kancelarianoj Abrosimov, Molokojedov kaj Gusev, iris aŭskulti, kion parolas sub torturo la kaptitaj latronoj Gridnev kaj Vataĵnikov. La dumaano, helpante al la bojaro malleviĝi de la perono de la vojevoda palaco, diris konfide:

— Unu el ili certe vidis per la propraj okuloj tiun veninton Azovan, kiu kontraŭ vin, princo, la popolon ribeligas. Lancistoj, latronoj, murdistoj. Gardu vin, princo-vojevodo, gardu; ni gardas vin kiel la patron-caron, sed ĉu ni povas ĉion kontroli? Trans ĉiu angulo oni povas embuski...

Ŝmacante sur flakoj en la korto, la princo timeme rigardis ĉirkaŭen, nun li entute ne forlasadis la loĝejon. Ĉe la sledo staris akompanantaj gardistoj kun halebardoj, kun sabroj, kun klaboj — por bati maliculojn, se ili atakos la trajnon de la vojevodo.

En riĉa peltmantelo el dorsoj de ruĝ-nigraj vulpoj, en gorĝpelta ĉapo kun perloj, la bojaro traveturis per la sledo ĝis firma kverka barilo, kiu estis ĉirkaŭanta enfositan en la teron, malheliĝintan pro tempo domon, malleviĝis laŭ ŝtupoj malsupren kaj eksidis sur benkon, anhelante kaj viŝante la vizaĝon per tuko. Torturisto Pozdjunin estis rapide finmanĝanta en malhela angulo fastan manĝaĵon — premitajn pizojn kun oleo kaj frititajn cepajn pirogojn. La latronon oni estis rekonsciigantaj per akvo kun neĝo, — necesis atendi.

— Kvason alportu! — ordonis Alekseo Petroviĉ. — Pro salaĵo mi trinki deziras.

Oni alportis kvason, la princo trinkis, komencis turni la fingrojn sur la ventro — enuis. Kancelariano Molokojedov, elstariginte antaŭen la barbeton, flustris pri Ievlev, kiom fia li estas homo. El fidindaj buŝoj estas sciate: en preĝejoj oni lin ne vidis, nun estas fasto, kaj li, damnita, ne fastas. Kancelariano Abrosimov kapjesadis.

Finfine Gridnev ekĝemis, oni lin ankoraŭ foje priverŝis per glacia akvo, torturisto Pozdjunin viŝis la manojn per viŝtuko, tiris kanabajn ŝnurojn, glatumis ŝeklon, por ke ĉio estu en ordo, por ne senhonoriĝi antaŭ la bojaro. Kancelariano Molokojedov per kentorĉo bruligis kandelojn en alia kandelingo, akrigis plumon, malvolvis paperan volvaĵon — skribi.

— Nu, faru, faru! — ordonis dumaano Larionov al la torturisto. — Moviĝu pli vigle...

Du senteraj kampuloj, kiuj loĝis ĉe la prizona domo, alportis Eŭtimion. Stari li ne povis — ili sidigis lin sub la pendigilo. Pozdjunin metis liajn manojn en la ŝeklon, ligis per maŝo, ĵetis demandan rigardon al dumaano Larionov. Tiu, dismetante siajn blondajn lipharojn sur la vangojn, apogis la kubutojn sur la tablo, prepariĝis aŭskulti. La ŝnuro stride knaris. Sur la rozkolora haŭto de Gridnev videbliĝis la ripoj, la korpo iĝis longa, kvazaŭ ne vivanta. Pozdjunin per la dekstra mano prenis knuton, plektitan el tatara lonicero, prepariĝis al bato.

— Vi faru pli facile! — ordonis la dumaano. — Batu, sed sen tiro!

Kaj, turniĝinte al Prozorovskij, klarigis:

— Bona estas nia torturisto, pli bonan ne eblas trovi, se nur li tro forte batas. Kaj se eĉ kun tiro — atendu dum ne malpli ol horo, kiam oni rekonsciigos per akvo...

La ŝnuro plu knaradis. Gridnev tute ekpendis, en la silento aŭdeblis lia fajfanta spirado. La dumaano, plu dismetante sur la vangojn la lipharojn, demandis:

— Nu, oĉjo, ĉu vi diros honeste?

Gridnev respondis tuj, per trankvila voĉo, kvazaŭ estus sidanta sur benko:

— Vi konu vian oĉjon torturiston Joĉjon, caran knuton kaj ekzekutan ŝtipon. Mi por vi, hundo, ne estas oĉjo.

— Batu! — ordonis la dumaano.

Pozdjunin turnis la manon kun la knuto, tordiĝis, kriis, kiel krias ĉiuj knutbatantoj:

— Gardu vin, mi vipos!

La knuto mallonge fajfis en la aero, sur la korpo de Gridnev pasis spasmo, Larionov konsilis:

— Vidu, la mano estas peza. Mi diris — pli facile!

— Kiel oni min instruis, — diris Joĉjo Pozdjunin. — De la junaj jaroj mi laboras, ne novulo, ŝajne...

— Ne parolu!

El la brusto de Gridnev elŝiriĝis stertoro, li ekbalbutis komence malklare, poste ĉiam pli laŭte, terure:

— Ĉiuj vi estas latronoj, la vojevodon sur lancojn, liajn infanojn sub hakilon, malamikoj, murdistoj, serpentoj, aspidoj...

Prozorovskij, flaviĝinte per la vizaĝo, ŝoviĝis antaŭen, aŭskultis; Pozdjunin rigidiĝis kun la levita knuto; dumaano Larionov kapjesadis, kvazaŭ konsentante kun tio, kion estis diranta Eŭtimio; kancelariano Molokojedov, elŝovinte la langon pro penemo, estis rapide skribanta la torturan folion. Gridnev kriis sufokiĝante, pendante en la ŝeklo sur la eltorditaj brakoj, perdante la konscion:

— Ni bruligos vin, latronojn, la kapojn forhakos, la infanojn viajn en Dvinon, en Dvinon, en Dvinon...

— Mallevu! — ordonis Molokojedov.

La senteruloj gardeme akceptis sur la manojn la senkonscian korpon, portis sur bastomaton. Pozdjunin iris en sian angulon por fini la tagmanĝon. Prozorovskij estis riproĉe balancanta la kapon. Gusev diris:

— Dum li reviviĝas — la alian ni torturu.

Oni alkondukis Vataĵnikov-on. Li, ne riverencinte, ĵetis rigardon al la bojaro, subridis, demetis la kaftanon, la ĉemizon, turniĝis al la vojevodo per la dorso en koaguliĝintaj sangantaj stigmatoj.

— Ni vin bruligos hodiaŭ, kanajlon! — minacis Molokojedov. — Vi alie parolos!

La senteruloj alportis fajron en fera bovlo. Ree ekknaris la ŝnuro, la bronzkolora, pometvanga vizaĝo de Vataĵnikov blankiĝis, li silentis. La senteruloj ekklopodis apud la braĝo, ĵetis sekan baston, lignerojn. La vizaĝo de Vataĵnikov misformiĝis, estis aŭdeble, kiel li grincis per la dentoj.

— Parolu! — kriis Molokojedov.

— Mi silentas... — ne tuj eldiris Vataĵnikov.

— Batu! — malpeze leviĝante de sia loko, ordonis Prozorovskij. — Batu, torturisto!

Pozdjunin ekhastis, deiris je du paŝoj, nelaŭte avertis:

— He, mi vipos!

— Dufoje! — kriis Larionov.

La knuto ree fajfis.

— Ĉu la trian? — demandis Joĉjo.

— Ĉu li spiras?

— Ŝajne, ne.

— Mallevu! Kaj pli gardeme, por la verton ne bati...

Dum Vataĵnikov estis rekonsciigata per akvo, oni ree levis Gridnev-on. Pro la fajro li komencis paroli rapide, nedistingeble, unue mallaŭte, poste ĉiam pli laŭte. La flamo en la bovlo brulis hele, nigra fumo estis foriranta en la fumfenestron. Prozorovskij glutadis kvason, la kancelarianoj skribadis, la dumaano komandadis.

— Niaj, bonaj ĉie estas, — raŭkis Gridnev, — laborantoj estas por ni, en la konstruejoj multaj estas por ni, kiuj pro malsato mortas, ŝvelas, skorbutas. Pafistoj, dragonoj — al ni venos. Panistoj en la urbo, kvasistoj, kupristoj, koĉeroj, fiŝistoj...

— Nomojn diru! — kriis Larionov.

Eŭtimio ne aŭdis.

— Muskedojn ni havos, — flustris li, — pistolojn, kanonojn havos, finos ni vin, monstrojn...

Lin oni ree demetis. En la torturejo iĝis varmege, la bojaro demetis la peltmantelon, la torturisto — la ĉemizon. Molokojedov klarigis al la vojevodo, ke ĉio estas farata laŭ la leĝo. En la leĝo estas dirite torturi ĝis tri fojoj, tamen se la latrono en la dua aŭ tria torturo siajn parolojn ŝanĝas, tiam ankoraŭ tri fojojn eblas fari. Se en la sesa torturo li la antaŭan negos — ankoraŭ eblas torturi. Ekde la deka torturo, laŭ la leĝo, oni per brulanta verga fasko al la dorso la latronon batas. Tio estas bona torturo, malmultaj ĝin eltenas.

— Nun do kioman vi faras? — demandis la vojevodo.

— Ja naŭan.

— Ĉu la parolojn ili ŝanĝis?

— Antaŭe ili silentis, princo, kaj nun minacas.

— Batu per la faskoj!

La kancelarianoj interrigardis, sendis unu senterulon bruligi vergojn. En la malfermita fenestreto aŭdiĝis tintado de la malgranda sonorilo, — ĉiujn ceterajn en la urbo demetis Ievlev. Alekseo Petroviĉ larĝe krucosignis sin, la kancelarianoj faris krucosignojn malpli larĝajn. Torturisto Pozdjunin ne kuraĝis entute: ne pri tia li okupiĝis afero, ke li sin krucosignu.

Kiam oni ree kondukis Vataĵnikov-on, Larionov diris prudente:

— Parolu prefere ne sub la pendigilo. Parolu bonvole. Pentu pri ĉiuj kulpoj, nomu la komplicojn. Tiele estas ne laŭ Dio, — per nigraj vortoj insulti kaj minaci. Parolu ĉi tie, en trankvilo, kun racio. Mem juĝu, homo: la vizaĝo ŝvelis, sango tra la haŭto iras, la okuloj ne vidas, la piedoj estas forbruligitaj, vi povas baldaŭ vian vivon fini sen pekkonfeso. Por via faciligo mi demandos, kaj vi respondu racie...

— Demandu! — raŭke respondis Vataĵnikov.

— Mi demandas: por kio vi malican aferon entreprenis, se vi scias, ke la sveda militistaro iras nian teron konkeri?

Vataĵnikov pensis iom, glutis aeron, diris klare:

— Tio estas afero ne malica, tio estas afero bona, kiun ni entreprenis. Kaj al la sveda militistaro ni ne estas helpantoj. Kaj lin, bojaron, kaj idojn liajn, kaj juĝistojn maljustajn, kaj koruptulojn kancelarianojn, kaj vin, dumaano, kaj ĉiujn, pri kiuj en la enketado estis dirite, — ni finos! Kiam, vi ne ekscios kaj neniam scios. Ĉe tio mi staras kaj neniajn vortojn de mi vi plu aŭdos!

— Parolu, kiu preteriranto de Azovo ĉi tie estis, kiuj sciigon pri la pafista ribelo alportis kaj vin kontraŭ la vojevodo levadis? Parolu, kien li iras? Parolu, kiu ankoraŭ liajn ribeligajn vortojn aŭskultis?

— Mi silentas! — kun sovaĝe ekbrilintaj okuloj, raŭke diris Vataĵnikov.

— Bruligu! — rozkoloriĝante per la vizaĝo, alte kriis la dumaano.

Vataĵnikov-on oni ree levis, torturisto Pozdjunin elŝiris de la senterulo la brulantan faskon, vigle saltis sur la piedan trabon, tiris la ŝnuron kun la ŝeklo, sed tuj haltis.

— Kial vi ne bruligas, hunda ido! — kriis Prozorovskij.

— Finiĝis li! — per alta voĉo respondis Pozdjunin. — Malĝuste ni faris. Tro multe por unu tago. Ne eltenis li.

La kancelarianoj donis al la princo la peltmantelon, la gorĝpeltan ĉapon; krucosignante sin antaŭ la malviva korpo, ili ekiris al la pordo. Eŭtimio Gridnev estis stertoranta sur la bastomato en la angulo...

— Nun estos malbone! — timigante la bojaron kaj ektimante jam mem, diris la dumaano. — Li, la mortinto, la sola tiun preterpasanton Azovan vidis. Nun, mi timas, ne trovos ni la iniciatanton de la ribelo...

— Prenu ĉiujn, kiuj estas suspektataj! — ordonis la vojevodo. — Torturitojn konduku tra la urbo katenitaj por almozo, por ke la metiistoj per la okuloj vidu, kion ni faras kun maliculoj. Kaj tenu min sub la kubutoj, mi glitstumblos ĉi tie...