Ĉapitro tria
Mi restas plu lup', kaj mia kor'
Kaj dentoj miaj plu samas!
1. Sekreta agento de la reĝo
Vespere en la militan havenon de Uleaborgo malrapide eniris sesdekremila galero sub la sveda militflota flago — ora kruco sur blua kampo. Sur la bordo, en humida krepusko, dufoje bojis kanono. Ŝipestro de la galero Munck Ahlström ordonis respondi per konvencia signalo — du muskedaj pafoj — kaj ĵeti la ankron por malŝarĝado. La asistanto de la ŝipestro — supera ferdekestro — Sigge ekfajfis per arĝenta fajfilo. La galeraj remistoj — bagnuloj, alkatenitaj per ĉenoj — levis la remilojn. Ekknaris ankrovinĉo, kaj la triŝpata ankro peze falis en la akvon.
— Mallevi gigon! — volvante sin en mantelo, subŝtofita per vulpa pelto, ordonis Ahlström. — Strikte kontrolu la remistojn, en tiu ĉi perdita loko bagnuloj konstante faras fuĝojn. Komencu malŝarĝadon sen mi, mi revenos ne baldaŭ.
La kurbbuŝa, brulvundita en bataloj Sigge staris antaŭ la ŝipestro en atentopozo. La ŝipestro estis pensanta.
— Eble, mi drinkos! — prononcis li. — Ĉi tie, en taverno, okazas bona vodko. Kial ne drinki?
Du helpantoj de la ferdekestro akompanis la ŝipestron al la ŝtuparo. La ŝipestro iris malrapide, konservante sian dignon. La ferdekestro ekfajfis trian fojon — al purigo de la ŝipo. Muzikistoj en mallongaj kaftanetoj, bluaj pro malvarmo, per hokstangoj estis trenantaj al la ŝipflanko mortantan remiston, razitkapan bagnulon. Li ankoraŭ ĝemis kaj petis ne mortigi lin, sed al liaj piedoj jam estis ligita ŝtono, por ke la pekulo dronu tuj, kiel konvenas al papisto, malamiko de la vera reformita eklezio.
Sur la bordo, en taverno «Rendevuo de fiŝistoj», ŝipestro Ahlström renkontiĝis kun la havenestro kaj transdonis al li paperojn kun indiko de nombro de kanonoj, liveritaj sur la galero. Krom tio, la galero liveris por la armeo biskotojn en bareloj, grion kaj buteron.
— Parto de tritiko malsekiĝis kaj ne plu povas esti uzata por nutrado! — diris ŝipestro Ahlström. — Ni trafis en ŝtormon.
La havenestro kapjesis. Ahlström dekalkulis al li monon — pro la tritiko kaj pro ĉio, kion ili dividadis inter si frate. Servisto alportis vodkon, ovaĵon kaj prunojn en vinagro. La havenestro ordonis kuiri anglan trinkaĵon — grogon.
Post horo ambaŭ maristoj estis blekegantaj kanton, globiginte la okulojn unu al la alia:
Rakontu al mia anĝel',
Ke sub ondo mi trovis lokon por dorm',
Por mi mankas la lok' en ĉiel'...
Ies peza mano kuŝiĝis sur la ŝultron de ŝipestro Ahlström. Li deskuis la manon ne retroturniĝinte. La mano kuŝiĝis ankoraŭ foje — pli peze. Ŝipestro Ahlström returniĝis en furiozo: antaŭ li staris homo en nigra vesto de kuracisto, kun akra rigardo, kun malhela vizaĝo.
— Kian diablon vi de mi bezonas? — demandis Ahlström.
— Vi bone pasigas vian tempon, dum de via galero fuĝas rusaj bagnuloj, — diris la nekonato. — La subadmiralo de la galera floto de la krono apenaŭ laŭdos vin...
Ahlström komencis malrapide malebriiĝi. La havenestro plu penis finkanti la kanton.
— Sed vi kiu estas? — demandis Ahlström per malfirma voĉo.
La nekonato eksidis sur benkon, demetis la ŝuon kaj per tranĉilo deŝiris la kalkanumon. En la kalkanumo estis kaŝujo. El la kaŝujo la nekonato elprenis kupran kapsulon, malfermis ĝin kaj metis antaŭ la ŝipestro kvadratan peceton de maldika pergameno, sur kiu per gotikaj literoj estis skribite, ke Lars Des-Fonteines estas sekreta agento de lia reĝa moŝto kaj ĉiuj regnanoj de la krono sub minaco de senigo de la vivo devas en ĉio helpi al la menciita agento.
— Ĉu de ĉi tie vi iras al Stokholmo? — demandis Lars Des-Fonteines.
— Al Stokholmo, herre...
— Mi havas rangon de ĉefleŭtenanto! — seke diris Des-Fonteines. — Vi prenos min sur la ŝipon. Mi konsilas al vi sobriĝi kaj fari ordon en la galero...
Nokte timigita ŝipestro Ahlström estis klariganta al sia gasto, ke la bagnuloj mortas pro malsato, ke tri uncoj da biskotoj dum tago por remisto kondukas al plena konsumiĝo de fortoj, ke nur dum la iro de Stokholmo ĝis Uleaborgo en la maron estis elĵetitaj dek ses kadavroj de bagnuloj. Des-Fonteines rigardis en la vandon de la kajuto per malplenaj okuloj kaj, ŝajnis, ne aŭskultis. Al la flanko de la galero estis frapantaj gigoj, tie, en lumo de torĉoj, estis okazanta elŝarĝado de kanonoj, kuglegoj kaj provianto.
— Kiom da homoj fuĝis? — demandis Des-Fonteines.
— Naŭ. Tri jam estas kaptitaj.
— Kiu helpis al ili malkateniĝi?
— Ruso el militkaptitoj.
— Mi mem faros enketadon! — diris Des-Fonteines.
Ferdekestro Sigge kaj du liaj helpantoj kondukis en la kajuton katenitan homon kun razita kapo kaj kun malrapida, singarda parolo.
— Ĉu vi estas ruso? — demandis Des-Fonteines.
La bagnulo respondis ne hastante:
— Ruso.
— Kiel vi nomiĝas?
— Antaŭe oni nomadis min Ŝĉerbatij, sed nun mi vivas sen nomo. Oni donis alnomon, kiel al hundo.
Des-Fonteines atente rigardis al la bagnulo. Ferdekestro Sigge respekte raportis, ke antaŭ la fuĝo la krimuloj ricevis de Ŝĉerbatij leteron.
— Ĉu vi donis al ili leteron? — demandis Des-Fonteines.
— Estis nenia letero! — diris Ŝĉerbatij.
— Vi estas tiu spiono, kiu denuncas al la moskvianoj pri preparoj de nia ekspedicio en la urbon Arĥangelskon. Ĉu tiel?
Ŝĉerbatij silentis.
La ĉefleŭtenanto, ne ekstarante, batis lin per la pugno de malsupre supren en la mentonon. La ruso ŝanceliĝis, el lia buŝo verŝiĝis sango.
— Vi havas vian homon en Stokholmo. Ĉu tiel?
Ŝĉerbatij senvorte viŝis la buŝon per la polmo.
— Kiu estas via homo en Stokholmo? Parolu, alie mi de vi viva deŝiros la haŭton.
Ŝĉerbatij suspiris kaj nenion diris.
— Metu lin en la pruan holdon! — en la sveda ordonis Des-Fonteines. — Ordonu al fidinda homo senĉese per gutoj verŝadi sur lian verton malvarman akvon. Homoj, kiuj verŝados la akvon, devas ŝanĝiĝi post ĉiuj du horoj — tio estas ne simpla laboro. Mi mem observos la ekzekuton...
Antaŭ mateniĝo la galero levis la ankron. Des-Fonteines en longa mantelo, en ĉapelo, surŝovita sur la okulojn, leviĝis sur la poban plankon, kie en sia fotelo, sub la flago, flirtigata de vento, sidis ŝipestro Munck Ahlström. La muzikistoj per timbaloj estis batantaj takton por la remistoj. La remistaro, po kvin bagnuloj sur unu benko, kun obtuza suspiro levadis la fuston, la remilo malleviĝadis en la akvon, la homoj kliniĝadis malantaŭen — remadis. Monotone kaj obtuze batadis granda tamburo, fajfadis kornoj, kun sonoro ululadis timbaloj. La du subferdekestroj kun longaj knutoj staris en la mezo kaj en la pruo de la galero, por vipi la nudajn dorsojn de la remistoj. Matroso el liberuloj — longvizaĝa holandano, kurbiĝinte, por hazarde ne trafi sub baton de knuto, iradis inter la bagnuloj, ŝovadis en la buŝojn de malfortiĝantoj flanojn el sekala pano, maceritajn en vino.
— Rapido? — demandis la ĉefleŭtenanto.
— Kvin knotoj! — respondis Sigge.
— Kaj ĉu pli vi ne kapablas?
— Eble, poste ni levos velojn...
La ĉefleŭtenanto silente rigardis al la remistoj. Bagnulo sur la sesa benko falis per flanko sur sian najbaron. La helblonda holandano rampe trairis al la mortanto kaj komencis bati per martelo al ĉizilo, — la remisto ne plu bezonis katenojn. La ĉeno defalis de la ringo. Alia liberulo — en pelta veŝto — per hokstango kroĉis la bagnulon je la pantalono kaj eltrenis en la pasejon.
— Ekster la ŝipon! — ordonis Sigge.
— Jes, ekster la ŝipon! — ripetis la subferdekestro kaj, montrinte la dentojn, knutis la remiston, kiu, rigidiĝinte, per rigardo akompanis sian pereintan kamaradon.
Nun la timbaloj ululadis pli rapide. Kun grinco kaj knaro iradis la remiloj en grandegaj remilingoj. De la duonnudaj remistoj iris vaporo.
— Kiom da bagnuloj vi havas? — demandis Des-Fonteines.
— Ĉirkaŭ kvin cent! — respondis Ahlström.
— Ĉu estas multe da rusoj?
— Pli ol duono. Post Narvo ni ricevis dek kvin mil homojn. Oni pelis ilin al Revalo, sed tie mankis per kio nutri ilin. Ili deziris manĝi kaj atencadis havaĵon de urbanoj. La loĝantoj ricevis armilojn, por ke ĉiu povu laŭ sia bontrovo defendi sin kontraŭ la kaptitoj. Al ili oni pafadis kiel al hundoj. Tiuj, kiuj restis vivaj, estis donitaj al galeroj. Krom rusoj, ni havas ankaŭ svedojn. Nun per galeroj estas punataj ribeluloj, aŭdacintaj malobei sian nobelon...
— Ĉu tiaj estas?
— Nemalmulte, herre ĉefleŭtenanto. Kaj Lutero ja diris: «Kiu povas, strangolu kaj piku, kaŝe aŭ malkaŝe, — kaj memoru, ke ne estas io pli venena, malutila kaj malhonesta, ol ribeluloj».
Ĉefleŭtenanto kapjesis:
— Olda Lutero estis saĝa.
— Lia reĝa moŝto, — diris Ahlström, — daŭrigu la Sinjoro liajn tagojn, — estas fidela luterano, kaj nun vi apenaŭ trovos en Svedio ribelulon, ne punitan laŭmerite.
Des-Fonteines silentis, kunmetinte sub la mantelo la manojn sur la brusto. Lia severa malhela vizaĝo estis nenion esprimanta, la okuloj rigardis foren, en neĝan maran obskuron.
— Antaŭ nelonge ribelis kamparanoj de subadmiralo Gyllenstierna, — daŭrigis Ahlström. — Tio estis nelonge antaŭ tiam, kiam la subadmiralo edziĝis. Eble, vi ne scias, ke la nupto de grafo subadmiralo estis festata en la reĝa palaco kun pompo kaj lukso, indaj je nia subadmiralo...
La ĉefleŭtenanto demandis, oscedinte:
— Ĉu la fianĉino aĝas same kiel li? Sesdek jarojn?
Ahlström ekridis:
— Ho ne, herre ĉefleŭtenanto. Baronino Margret Strömberg aĝas ne pli ol tridek...
Lars Des-Fonteines abrupte turniĝis al la ŝipestro. En unu momento lia vizaĝo griziĝis.
— Ĉu Margret Strömberg? Ĉu vi parolas pri la filino de grafo Piper?
— Jes, herre ĉefleŭtenanto. La baronino vidviniĝis antaŭ kvar jaroj kaj post paso de la funebra tempo edziniĝis duafoje al nia subadmiralo.
La ĉefleŭtenanto subridis:
— Jes, jes, — diris li, — ĉio okazas en la mondo, ĉio ekzistas...
Li ree forturniĝis de Ahlström, kaj lia vizaĝo denove iĝis trankvila. La ŝipestro rakontis pri la ribelo de la kamparanoj de Gyllenstierna kaj pri tio, kiel multaj el ili estis senditaj al galeroj. Des-Fonteines aŭskultis ne interrompante. Poste li demandis:
— Do, en Svedio ĉio estas bona?
— Jes, en Svedio ĉio estas bona.
— Kaj kion oni diras pri milito kontraŭ Rusio? — strange ridetante, demandis la ĉefleŭtenanto. — Eble, post kiam ni frakasis la moskvianojn ĉe Narvo, ĉiuj deziras militi plu?
— La svedoj deziras tion, kion deziras la reĝo, — respondis singardema Ahlström. — La svedoj alte respektas sian reĝon, per kies zorgoj, kun Dia helpo, la tuta mondo tremas antaŭ ni.