2. Diru sciatajn de vi nomojn!
Kiam la suno leviĝis alte, la ĉefleŭtenanto ordonis al la ŝipestro de la galero pendumi sur pinto de jardo la unuan el la kaptitaj fuĝintoj. La galera ekzekutisto alportis pretan maŝon. La fuĝinto — larĝaŝultra kaj fortika homo, aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, kun ĝisnude razita kapo, kiel ĉe ĉiuj remistoj — malrapide pririgardis la senventiĝintan maron, kovritajn de neĝo forajn bordojn de Svedio, altan helbluan nordan ĉielon, kaj diris kun forto en la raŭka voĉo:
— Do bone... ankaŭ Miĉjo Ĉistjakov estu en via ŝuldo...
Li riverencis malalte al la tuta razitkapa, katenita remistaro kaj mem surmetis sur la kolon la maŝon. La ekzekutisto volvis sur la nodoplenan manon kanaban ŝnuron kaj intencis pendumi, sed la ĉefleŭtenanto levis la manon en funela ganto kaj demandis la kondamniton, kiel li aŭdacis adiaŭi kun la bagnuloj kaj al kiu li minacis. La bagnulo-fuĝinto movis al Des-Fonteines la lacajn, elturmentitajn okulojn kaj silente mallevis la kapon.
— Pendumato, vi ankoraŭ povas ŝanĝi vian sorton! — diris la ĉefleŭtenanto. — Jen mi metas sablohorloĝon. Post tri minutoj la sablo transŝutiĝos el la supra vazo en la malsupran. Dum tiu tempo pensu pri tio, kiel bona estas la vivo kaj kiel estas frue por vi morti. Vi povas meriti pardonon per tio, ke vi diros sciatajn de vi nomojn ĉi tie kaj en Stokholmo.
La ĉefleŭtenanto renversis la sablohorloĝon. La orkolora sablo roje verŝiĝis malsupren.
La kondamnito silentis, mallevinte la kapon. La ekzekutisto staris senmove, la ŝnuro estis volvita sur lian nudan manon.
La sablo estis ŝutiĝanta.
— Vi ne sukcesos tiel facile morti! — diris Des-Fonteines. — Mi ŝanĝis mian decidon. Oni vin ne pendumos, sed knutos al la nuda korpo ĝis tiu momento, kiam vi diros la nomojn aŭ mortos.
La maŝo de la kolo de Ĉistjakov estis demetita.
Sur la dekstra pasejo la ekzekutisto metis larĝan benkon kaj alligis al ĝi Ĉistjakov-on. Antaŭ la tagmezo la fuĝinto mortis, ne dirinte eĉ unu vorton.
— Tielas ili ĉiuj! — diris la ĉefleŭtenanto al kapitano Ahlström. — Oni devas esti frenezulo aŭ stultulo, por entrepreni militon kontraŭ tiu popolo.
La ŝipestro interrigardis kun ferdekestro Sigge. Kion diras la ĉefleŭtenanto? Ĉu li komprenas, kiu estas tiu frenezulo kaj stultulo?
— La sveda sobra prudento, kie vi estas? — kolere ekkriis Des-Fonteines. — Sufiĉas ĵeti rigardon al la mapo de Moskvio, por kompreni tutan absurdecon de tiu entrepreno.
La ŝipestro interrigardis kun la ferdekestro duan fojon.
La galero plu iris kun rapido de kvin knotoj.
Des-Fonteines ordonis pendumi sur jardo la korpon de la knutmortigita ruso kaj malleviĝis en la antaŭan holdon. Ŝĉerbatij, alkatenita al la vando, ekrigardis al li per vaganta malklara rigardo. Akvo per maldika strio estis verŝiĝanta sur lian razitan kapon. La lipoj de la ruso moviĝis, la ĉefleŭtenanto kliniĝis al li:
— Ĉu vi deziras paroli kun mi?
— Ne parolos mi kun vi!
Des-Fonteines provis la akvon — ĉu ĝi estas sufiĉe malvarma. La akvo estis el ekster la ŝipo — glacia. Ŝĉerbatij tremis, liaj lipoj senĉese ion flustradis.
— Mi timas, ke al li nemulte restis vivi! — diris svedo-matroso. — Eble, ĉesigi tion por tempo?
La ĉefleŭtenanto nenion respondis.
Dum la tuta tago la ĉefleŭtenanto silente promenadis sur la galero kaj pensadis siajn pensojn. En krepusko subite freneziĝis malgranda rusa bagnulo. La holandano-superrigardanto kiel kato saltis al li. La frenezulo, surverŝita de sango, estis ŝiriĝanta el la ĉeno. La superrigardanto batis lin per genuo al la ventro kaj ŝtopis lian buŝon per greka spongo. Nokte la frenezulon, ankoraŭ vivan, oni elĵetis ekster la ŝipon, alliginte al la piedoj ŝtonon.
Sur la jardo estis balanciĝanta la korpo de la fuĝinto, pendumita post la morto.
Estis egalmezure batantaj la timpanoj.
Laŭ fajfo de la ferdekestro, de ĉiu benko tri el la remistoj faladis sur la ferdekon — ripozi, du — remadis. La korpo de la pendumito turniĝadis sur la ŝnuro. Ĉiu el la remistoj vidis, kio atendas lin, se li aŭdacos fuĝi kaj estos kaptita.
Ŝipestro Ahlström en sia kajuto estis finskribanta denuncon pri ĉefleŭtenanto Des-Fonteines. Ferdekestro Sigge subskribis kiel atestanto. Li same aŭdis la vortojn, per kiuj la ĉefleŭtenanto malhonorigis lian reĝan moŝton.
— Nia reĝo estas frenezulo! — diris Ahlström, surŝutante la denuncon per sablo.
— Indulgu lin sankta Birgita! — preĝe prononcis Sigge.
— La moskvianoj estas nevenkeblaj! — diris ŝipestro Ahlström. — La reĝo estas stultulo. Ĉu vi aŭdis ion pli ofendan por lia reĝa moŝto?
La ferdekestro balancis la kapon: ja renkontiĝas en la mondo arogantuloj!
— Tiaj, kiel li, finas sian vivon sur ekzekuta ŝtipo en kastelo Gripsholmo! — diris la ŝipestro. — Sed ne tuj. Unue ilin prilaboras torturisto, la plej bona torturisto de la reĝlando. Kaj nur pensu, ke tiu latrono aŭdacis krii al mi, kiam fuĝis la kaptitoj...
Supre plu estis batanta la tamburo, ŝrikadis la kornoj, ululadis la timpanoj.
La ĉefleŭtenanto staris sur la pruo de la galero, rigardis foren kaj flustre deklamadis sonorajn strofojn de la «Kroniko de Eriko»:
Kaj kuniris ili en morta duelo,
Kuniris por ke unu el ili venku,
Kaj la dua el ili mortu...