3. Oni ekstreme malkontentas pri vi!
Kiam la galero aliris al Skeppsbron — la ŝipa kajo de Stokholmo, subite ekfalis ofta eta neĝo. Ardezaj kaj plumbaj tegmentoj de Staden tuj kaŝiĝis de rigardo, trans neĝa vualo malaperis ĝibaj pontoj, palacoj, la Sala maro — Saltsjön, ŝipoj en rodo kaj ĉe albordiĝejoj...
Des-Fonteines, en mantelo, en malalte surŝovita ĉapelo, staris ĉe la ŝipflanko, rigardis, kiel oni ĵetas la ponteton. Ŝipestro Ahlström, riverencante, petis pardoni lin, se en la vojo al la ĉefleŭtenanto estis nesufiĉe komforte. Des-Fonteines morne silentis. Li ne aŭdis la babiladon de ŝipestro Ahlström. La varmaj lumoj de Stokholmo — la urbo, pri kiu li tiel ofte pensadis en la fremdlando, — estis ekbrulantaj sur lia vojo. Kelkaj malpezaj sledoj devancis lin; gajaj knaboj, dancetante, trakuris renkonten; lanternisto kun eskalo, kiel en fora infaneco, eliris el mallarĝa interstrato...
La koro de ĉefleŭtenanto batis ofte, li emociiĝis kvazaŭ junulo. Antaŭ multaj jaroj li forlasis tiun ĉi urbon. Kaj jen li denove estas ĉi tie — kvazaŭ ne estus forveturinta de ĉi tie...
Sur malgranda ronda placo sub malrapide falanta neĝo li staris iomete. Leono, levinte la antaŭan piedon, kvazaŭ minacante, sidis ĉe la fontano — la malnova leono, ĉizita el ŝtono, kun kolhararo, surŝutita de neĝo. Kaj en la taverno apude iu ludis liuton, same kiel antaŭ multaj jaroj.
En la sama vespero Des-Fonteines en blua uniformo de ĉefleŭtenanto de la reĝa floto, kun spado kaj en blankaj gantoj, per facilaj paŝoj eniris en la hele prilumitan akceptejon de grafo subadmiralo Erik Gyllenstierna, kiu inter ceteraj siaj multaj devoj estris ĉiujn sekretajn agentojn de la reĝo.
Al la ĉefleŭtenanto estis dirite, ke grafo estas okupita kaj nun ne akceptas.
— Mi atendos! — prononcis Lars Des-Fonteines kaj eksidis sur malnovan kverkan benkon.
Preter li pasadis unu post alia flotaj subleŭtenantoj kun apenaŭ aperantaj lipharoj, orgojlaj kaj arogantaj admiraloj en ore broditaj uniformoj, eĉ ŝipaj pastroj. La grafo estis akceptanta ĉiujn. Nur li, Des-Fonteines, reveninta el Moskvio kun fidindaj informoj, necesis al neniu. Sed li sidis, kunmetinte la manojn sur la brusto, rigardante malkontente per malbonkora, akra rigardo, atendis. Kaj ne ĝisatendis: la grafo foriris el sia kabineto, preterinte la akceptejon.
— Tiuokaze oni pagu al mi mian monon! — akre diris la ĉefleŭtenanto. — Mi esperas, la monon mi rajtas ricevi?
Kaduka maljunulo, koninta ĉiujn agentojn laŭvide, respondis venene:
— Ĝuste duonon de via mono sukcesis ricevi via patro — li ĉi tie trafis en embarason, kompatinda. Kaj la alian duonon vi ricevos, sed ne tre baldaŭ, — nun la tempo ŝanĝiĝis. Kio koncernas akcepton fare de grafo subadmiralo, do al vi tute ne necesas hasti. Nenio bona vin atendas trans tiu ĉi pordo: oni ekstreme malkontentas pri vi!
Elirante el la domo de la speciala kancelario, Des-Fonteines en neĝa obskuro preskaŭ kunpuŝiĝis kun la galera ŝipestro Munck Ahlström. La ĉefleŭtenanto ne rekonis la ŝipestron kaj, ĝentile pardonpetinte, surĉevaliĝis. Kaj ŝipestro Ahlström, atendinte iom, frapis per ligna martelo al la ferkovrita pordo kaj, kiam la pordisto malfermis, kun riverenco transdonis al li sian denuncon, adresitan al reĝa prokuroro Axel Sparre.
En tiu ĉi nokto Des-Fonteines, unuafoje dum ok jaroj, drinkis ĝis ebrio. Li drinkis sola. Servisto, sekiĝinta kvazaŭ egipta mumio, verŝadis por li kalikon post kaliko. La ĉefleŭtenanto drinkis avide, per grandaj glutoj. Malrapide forklakadis tempon malnova horloĝo sur kameno, la pendolo en formo de nigra virino kun enfalintaj okulkavoj falĉadis per falĉilo — la morto estis rikoltanta fruktojn de rapide pasantaj tagoj. Des-Fonteines drinkis kaj rigardis, kiel falĉas la morto...
Nokte, ŝanceliĝante, li eniris en tavernon, kie estis drinkantaj komercistoj, oficiroj de la gvardio de trabantoj, kavalerianoj kaj bazaraj monŝanĝistoj. Stratulinoj en kufoj kaj subjupoj estis dancantaj sur kverka tablo, apude estis aŭguranta sortodivenisto, plue oni estis ĵetantaj kubojn — para aŭ nepara. Kvar oficiroj estis kantantaj novan kanton pri la malgloro de la rusoj ĉe Narvo. Des-Fonteines elaŭskultis la kanton ĝisfine kaj diris al la oficiroj, ke ili estas stultuloj kaj anstataŭ cerboj ili havas sterkon.
Juna oficiro, kun lanugo anstataŭ lipharoj, salte ekstaris kaj kriis, ke li ne permesos eldiri malĝentilaĵojn. Des-Fonteines tiris lin je la nazo per du fingroj. Mateniĝe, kun peza kapo, nenion komprenante, li aŭskultis, kiel alta variolmarkita kapitano legas parkere la malnovan leĝon pri kondukado de duelo:
«Se viro diros insultan vorton: «vi ne estas viro en la koro kaj ne egalas al viro», kaj alia diros: «mi estas viro, kiel vi», — tiuj du devas renkontiĝi en kruciĝo de tri vojoj. Se venos tiu, kiu aŭdis, kaj tiu, kiu diris la vorton, ne venos, tiam li trifoje krios: «maliculo!» Kaj faros markon sur la tero. Tiam tiu, kiu diris la vorton, estos malpli bona, ol li, ĉar ne kuraĝas defendi per armilo tion, kion li diris per la lango. Nun ambaŭ devas batali. La mortigito devos kuŝi en malbona tero».
Des-Fonteines elĵetis la spadon el la ingo kaj ekstaris en la pozicion. La junulo, kiun li nokte tiris je la nazo, faris sinsekve du malsukcesajn atakpaŝojn kaj perdis malvarmsangecon. En la sesa minuto de la duelo la ĉefleŭtenanto per la klingo trapikis la gorĝon al sia kontraŭulo, eltiris la spadon, viŝis la pinton per la rando de la mantelo kaj foriris al Norrmalm — al la vilaĝo, por drinki plu. La sekundantoj, mallevinte la kapojn, staris en humida vento, kantis psalmon super la mortinto. Ili enterigis lin samtie, ĉe la kruciĝo de tri vojoj, kaj drinkis flavan hordean vodkon per mono, kiu troviĝis en lia monujo.
La tutan tagon Lars Des-Fonteines trasidis ĉe kverka lama tablo en taverno «Fidelaj amikoj». Li estis malebria kaj kolera. Malbonaj antaŭsentoj elturmentis lin. Kun malamo li rememoradis la vesperon, pasigitan en la akceptejo de grafo Gyllenstierna, la arogantajn oficirojn, la duelon, la jarojn, travivitajn en Moskvio. Jes, li, Des-Fonteines, ne plu necesas al iu ajn. Ne ekzistas homo, kiun interesus la vero, tiu vero, kiun li alportis kun si. Io okazis dum tiuj jaroj! Sed kio?
En krepusko el la urbo revenis la kadukulino, kiun li sendis al la nutristino de Margret. Sur paperpeco Margret skribis kelkajn vortojn, pro kiuj li eksentis febron. Ĵetinte al la maljunulino ormoneron, la ĉefleŭtenanto ekveturis tien, kie li estadis multfoje en tiuj foraj, nerevenigeblaj tempoj.
Super la urbo sterniĝis peza rufa nebulo. En lumo de peĉaj torĉoj estis malŝarĝataj grandegaj oceanaj ŝipoj. Staris dolĉa odoro de cinamo, de putrantaj fruktoj, alveturigitaj el foraj varmegaj landoj. Tondrante sur pavimŝtonoj, el la haveno rampis pezaj ĉaroj kun ŝarĝoj. En domoj de la antaŭurbo ekbruladis fajroj, butikistoj estis fermantaj ŝutrojn de siaj butikoj, stratulinoj, laŭte ridegante, alteniĝadis al matrosoj, tintigantaj ormonerojn en la poŝoj...
Kaj subite sur ekzercoplaco ekkantis soldataj klarionoj.
Des-Fonteines retenis la ĉevalon: la klarionoj kantis laŭte, arogante, ili estis multaj, kaj ankaŭ soldatoj estis multaj. En la antaŭaj tempoj klarionoj ne kantis tiel defie arogante kaj soldatoj ne marŝadis sur stratoj per tiaj grandaj taĉmentoj.
Trarajdis sur blanka maldikpieda ĉevalo kolonelo — korpulenta kaj liphara, post li, retroirigante sian virĉevalon, trarajdis la adjutanto, poste ekiris batalionoj. Kaj ĉio haltis: kaj la ĉaroj kun ŝarĝoj el la haveno, kaj la matrosoj kun siaj stratulinoj, kaj maljunuloj, hastantaj al preĝejo, kaj infanoj, kaj stratvendistinoj, kaj vendistoj de karbo kun siaj ĉaretoj...
Kadence paŝante per pezaj ferumitaj ŝuoj, iris reĝaj piediraj pafistoj en longaj kaftanoj kun kupraj butonoj, post ili moviĝis per speciala malpeza irmaniero karabenistoj, poste aperis kavalerio: peza — kirasuloj, meza — leĝerrajdistoj en manteloj, ĉiuj kun lipharoj, kaj, fine, husaroj sur magraj ĉevaloj en akompano de lancistoj ĉe ĉiu skadro. Krudaj soldataj voĉoj, insultoj, ŝercoj, komandaj krioj superis la pacan bruon de la urbo; ŝajnis, la soldatoj neniam trapasos — tiel multaj ili estis, kaj videblis, ke la popolo rigardas al la militistaro obeeme kaj ne sen timo...
«Jen por kio lia reĝa moŝto hardiĝadis en la junaj jaroj, — subite pensis Des-Fonteines, — jen por kio li meze de nokto ekstaradis de la lito kaj kuŝiĝadis sur plankon...»
Kaj la soldatoj plu iris kaj iris, kaj klarionoj plu kantis kaj kantis, sciigante la urbanojn pri tio, ke la vojo antaŭ la trupoj devas esti liberigita...
Finfine la regimentoj pasis la stratkruciĝon, kaj la urbo ree ekvivis per sia ordinara vivo...
La maljuna nutristino de Margret loĝis en domo, kies parton estis okupanta tenejo. Sur la supro mem de la ŝtona konstruaĵo, sub la tegoltegmento, en lumo de oleaj lanternoj, kvar fortikaj knabegoj, duonnudaj kaj blondaj, estis turnantaj brakon de vinĉo; kanaba ŝnurego, survolviĝante la tamburon, trenis supren dense ligitajn pakojn da kotono. Tute same, kiel antaŭ multaj jaroj, nur se el malproksime ne estus ankoraŭ aŭdiĝantaj la arogantaj, laŭtaj sonoj de la soldataj klarionoj.
La ĉefleŭtenanto frapis al la konata pordo same, kiel antaŭ ok jaroj, — tri frapojn. Bruis la riglilo, kaj Des-Fonteines eniris en la malaltan kuirejon de la maljuna nutristino, kie estis apenaŭ bruletanta braĝo en la fajrujo.
— Ĉu tio estas vi? — demandis Margret per tremanta voĉo. Kaj ekkriis: — Ho, Lars!
Li subridis: tiu ĉi virino plu estis en lia potenco, li povis fari kun ŝi ĉion, kion deziris. Ŝi ĉiam estos en lia potenco, ne gravas, al kiu ŝi edziniĝus. Siatempe ŝi petegis lin foriri kun ŝi en sovaĝejon kaj loĝiĝi en pajlokabano sur bordo de rivereto, sed li ne konsentis: kun tiaj virinoj ne estas tro gaje en pajlokabano sur bordo de rivereto...
— Mi ne havis honoron gratuli vin pri la edziniĝo, — diris li malvarme. — Tamen, mi ne povis eĉ esprimi al vi kondolencojn rilate de la antaŭtempa morto de herre Magnus Strömberg...
Des-Fonteines vidis, kiel leviĝis kaj senforte malleviĝis ŝia mano, aŭdis, kiel susuris la silko.
— Sed vi... vi ne estis! — plorante diris Margret. — Vi ne estis senfine longe. Al mi eĉ ŝajnis, ke mi nur sonĝis vin en la jaroj de mia juneco...
— Ni ne parolu pri tio! Mi estas malriĉa, vi estas riĉa! Mi estos malriĉa ĉiam, vi ne povas vivi sen lukso. Vi senmonigis herre Strömberg-on, nun vi komencis senmonigi herre Gyllenstierna-n. Oro bruligas al vi la manojn. Mi estas ĉi tie nelonge, sed jam aŭdis, kiajn ĉasojn kaj festenojn vi aranĝas preskaŭ ĉiutage. Vi ne tro malĝojis sen mi, Margret, ĉu vere? Kaj, verŝajne, vi agis prave. Ne indas ligi sian vivon kaj sian junecon, sian belon kaj ĉion, kion vi disponas, kun tia homo, kiel mi...
Li suspiris kvazaŭ en aflikto. Al ŝi ŝajnis, ke li ĝemis, sed kiam ŝi ĵetiĝis al li, li flankenigis ŝin per la mano.
— Mi ne necesas al vi, Margret, — diris li per la voĉo, per kiu li ĉiam paroladis kun ŝi, per voĉo, en kiu sonis preskaŭ vera malespero. — Mi ne necesas al vi. Kaj vi ne devas turmenti mian kompatindan koron, Margret. Mi je ajna kosto bezonas paroli kun via patro. Helpu min lastfoje...
— Kun la patro?
— Grafo Piper estas la sola saĝa homo en la reĝlando. Mi devas vidi lin nepre.
Ŝi silentis, pensante. Poste ekkriis:
— Mi faros tion! Vi estos akceptita. Sed kio okazis al vi, Lars? Ĉu vi estas en danĝero?
La ĉefleŭtenanto subridis amare:
— En danĝero estas ne mi. En danĝero estas Svedio.
Jam tute malheliĝis. Margret bruligis kandelojn, metis sur la tablon botelon da malnova vino, sukeraĵojn, fruktojn. Ĉio kiel antaŭe, kiel antaŭ multaj jaroj. La vizaĝo de Margret ruĝiĝis, la okuloj brilis, la oraj haroj disŝutiĝis sur la ŝultroj. Ŝi estis feliĉa. Kaj li kondutis tiel, kvazaŭ estus kortuŝita.
— Ĉu vi ree forveturos en Moskvion? — demandis ŝi.
— Mi dezirus tion.
— Mi fuĝos al vi tien! — diris ŝi, ridante. — Mi frenezigos ĉiujn moskvianojn. Mi veturos post vi en Moskvion...
Ŝi trinkis vinon kaj ne hastis foriri, kvankam estis malfrue. Des-Fonteines diris, ke proksimiĝas noktomezo, ŝi svingis la manon:
— Tutegale li tre multe scias pri mi. Estu tiel! Mi neniun bezonas, krom vin. Nur vin, ho Dio, nur vin...
Li sulkiĝis: li tute ne deziris, ke grafo Gyllenstierna estu lia malamiko. Sed Margret estis kisanta liajn manojn kaj petegis ne malestimi ŝin. Li ŝajnis al ŝi kavaliro, faranta misterajn heroaĵojn por gloro de sia sola damo. Ŝi jen ridis, jen ploris kaj ĵuris al li pri eterna amo. Pri siaj edzoj ŝi parolis kun malestimo kaj malamo kaj egale mokis kaj la mortintan kaj la vivantan. Li ridetadis al ŝiaj teruraj ŝercoj kaj kisadis la malsekajn pro larmoj okulojn.
En profunda nokto, elturmentita de amoro, malalte kliniĝinte al lia vizaĝo, ŝi flustris, kvazaŭ en febro:
— Mi estas tre riĉa, tre. Mi donos al vi monon. Por kio mi ĝin bezonas sen vi? Vi prenos tiom, kiom vi bezonas. Ĉu vi prenos?
Li silentis kaj ridetis. Tamen ŝi estis ĉarma, tiu ĉi virino, en sia frenezo. Kaj kiu scias, eble, ŝi ankoraŭ taŭgos al li?