4. Grafo Piper
Tiu maljunulo pravis: nenio bona atendis Des-Fonteines-on trans la pordo de la kabineto de grafo subadmiralo. Gyllenstierna akceptis la agenton de la krono stare, ne salutis, pri nenio demandis kaj tuj komencis riproĉon:
— Viaj raportoj, ĉefleŭtenanto, almenaŭ ne konformis al la vero. Vi ege troigas militajn eblojn de la moskvianoj. Lia moŝto reĝo malkontentas pri vi. Dufoje lia reĝa moŝto bonvolis esprimi la penson, ke vi estas malbone kompetenta kaj tro memfida. Viaj raportoj ĉiam malkongruis raportojn de aliaj personoj, vizitantaj Moskvion. Ŝipestro Urquhart staras sur alia vidpunkto, ol vi. Kial ĝis nun mi ne ricevis de vi detalan planon de la Novdvina citadelo? Mi estas ankaŭ informita, ke vi apartenas al tiuj, kiuj permesas al si malaprobi agojn de lia reĝa moŝto...
Des-Fonteines aŭskultis la riproĉon silente, sed liaj okuloj moke brilis. Por li estis mizera tiu ĉi orgojla maljunulo, antaŭ multaj jaroj kondamnita al radumo pro siaj pirataj aventuroj, tiu ĉi altrangulo, pardonita de la forpasinta reĝo nur pro tio, ke la pirataj trezoroj plenigis la magriĝintan svedan trezorejon, tiu ĉi potencema kaj gala admiralo, pri kiu matrosoj diradis, ke li vendis sian animon al la diablo kaj ke nun anstataŭ koron li havas pecon da plumbo. Kio al li okazus — al la admiralo, se la ĉefleŭtenanto rakontus al li almenaŭ etan parton el tio, kio okazis hieraŭ en la kuirejo de la maljuna nutristino de Margret?
— Ĉi tie vi drinkas, — estis parolanta Gyllenstierna, — kaj, kiel mi scias, jam sukcesis en duelo fari murdon de junulo el bona familio. Pensu pri via estonteco! La reĝo elaŭskultos vin en la konsilio. Do via parolo estu racia. Vi multajn jarojn pasigis en Moskvio, vi scias malfortajn flankojn de la rusa militistaro. Do parolu pri tio, kio povas savi vian reputacion, sed ne ruinigi vian vivon. En la tagoj de via infaneco vi estis amikoj kun mia edzino, ŝi petis min pro vi, kaj tiun konsilon, kiun vi ricevis de mi hodiaŭ, mi donas al vi laŭ la peto de mia edzino.
La ĉefleŭtenanto ĵetis rigardon al la subadmiralo. Gyllenstierna rigardis al Des-Foneines firme kaj orgojle, nenion eblis legi en tiuj malmildaj, kafkoloraj okuloj.
— Iru! — diris Gyllenstierna.
Des-Fonteines eliris.
En la sama vespero li ricevis inviton veni al grafo Piper — la ĉefo de la marŝa kancelario de Karolo XII kaj ŝtata sekretario. En la rondoj, proksimaj al la kortego, estis sciate, ke la patro de Margret siatempe ne tro aprobe rilatis al la milito kontraŭ la rusoj.
— Mia filino petis min akcepti vin! — diris grafo, kiam Des-Fonteines prezentiĝis al li. — Vi estis amikoj de infaneco, ĉu tiel?
— En malproksimaj tempoj, grafo, — diris Des-Fonteines. — En tiuj foraj tempoj, kiam vi ankoraŭ ne iĝis la fiero de la reĝlando kaj ne havis la titolon de grafo.
Piper afable ridetis. Li sidis en profunda fotelo — grasa, kun mallongaj, ne atingantaj la plankon kruroj. El sub grandega buklita peruko rigardis saĝaj penetrantaj okuloj.
— Mi aŭskultas vin! — diris li.
— Mi dezirus aŭskulti vin grafo! — diris Des-Fonteines. — Mi delonge ne estis en la reĝlando. Mi dezirus scii, kion oni pensas ĉi tie pri Rusio.
— Caro Petro malgajnis Narvon, — kvazaŭ pensante, komencis Piper. — Malgajnis tiel, ke la medalo, sur kiu estas prezentita lia malhonoro, nun estas treege populara. Al ni ŝajnas, ke la sola nia vojo estas al Moskvo. Ni supozas, ke kiam niaj flagoj flirtos sur la antikvaj muroj de Kremlo, tiam ĉio cetero okazos per si mem. Kokino en nia supo estos kuirita. Ora kruco sur blua kampo, levita super la rusa Kremlo, estas la sola racia solvo de la orienta demando, ĉu tiel? Lia reĝa moŝto bonvolas daŭrigi la aferon, pri kiu paroladis la bonfama Torgils Knutsson kaj la memorinda Birger. Sten Sture same instruis la hiperboreojn pri tio, ke ilia vojo estas nur orienten. Por kio do ni dronu en Ingrio aŭ Livonio, por kio ni bezonas etajn venkojn, se la gloro atendas nin en Moskvo?
Des-Fonteines silentis, senmove rigardante al la larĝa, rozkolora, trankvila vizaĝo de la grafo.
— Mi ankaŭ ĝuste scias, — daŭrigis Piper, — ke bonfama reĝo Karolo IX plurfoje diris pri neceso por ni de okupo de la norda parto de la bordo de Norvegio. La rusoj havas unu havenon — Arĥangelskon. Sufiĉas por ni kapti la nordon de Norvegio, kaj la komerco kun Arĥangelsko iros tra niaj akvoj. Por plenumo de tiu ĉi penso lia moŝto nun reganta reĝo deklaris per sia ukazo ekspedicion al Arĥangelsko. La ŝipoj por la ekspedicio estas finkonstruataj. Arĥangelsko estos neniigita. Sed tio estas nur komenco, provizora rimedo por ĉesigo de la ligo de la moskvianoj kun Eŭropo. Moskvo — jen la vera solvo de la demando. Mi esperas, vi konsentas kun mi?
— Ne! — diris la ĉefleŭtenanto.
Grafo Piper rondigis la helajn akcipitrajn okulojn.
— Ĉu vi ne konsentas?
— Absolute ne konsentas.
— En kio do nome?
La ĉefleŭtenanto silentis iom, koncentrante la pensojn, poste ekparolis per glata voĉo, trankvile, nehaste:
— Multaj malvenkoj de armeoj devenadis de tio, ke la kontraŭulo estis aŭ nesufiĉe esplorita, aŭ, flate al tiu aŭ alia persono, estranta la ŝtaton, prezentita ne en sia vera, reala aspekto. Montri kontraŭulon pli malforta, ol ĝi estas en la realo, subtaksi ĝiajn fortojn kaj eblojn — laŭ mi, tio estas krimo antaŭ la krono, pro kiu oni devas radumi...
Grafo Piper facile movetis la brovon, la ĉefleŭtenanto komencis inciti lin.
— Radumi! — trankvile ripetis Des-Fonteines. — Diplomatoj kaj ambasadoroj, povas esti, agas prave, esplorante la sferojn, proksimajn al la kortego kaj plenigante siajn korespondaĵojn per priskriboj de karakteroj kaj malfortaĵoj de tiu aŭ alia grandsinjoro aŭ eĉ monarko, sed ĉu en tio sola estas la afero?
Piper facile klinis la kapon: tio povis signifi kaj tion, ke li konsentas, kaj tion, ke li estas atente aŭskultanta.
— Pasiginte ok jarojn en Rusio kaj ne estante proksima al la kortego, — daŭrigis la ĉefleŭtenanto, — mi dediĉis mian liberan tempon al alio: mi esploradis la landon, karakteron de la loĝantaro, morojn...
— Ĉu morojn?
— Jes, herre, morojn kaj karakterojn. Mi esploradis la popolon, kiun ni devas neniigi, por meti tiun vojon al Moskvo, pri kiu vi ĵus diris. Ĉar alian manieron konkeri Rusion ni ne havas. Caro Petro, sendube, estas fenomeno pli ol granda, sed la afero estas ne en li aŭ, pli ĝuste, ne nur en li.
— Tio estas interesa! — prononcis grafo Piper. — Mi petas vin, daŭrigu...
— Ok jarojn mi vivis en Rusio, ok longajn jarojn. Dufoje mi estis ĉe Azovo, spertis kune kun la rusoj la malvenkon ĉe Narvo kaj estis atestanto de multaj okazaĵoj eksterordinaraj, por ne paroli per tro alta tono. Vi bonvolis mencii la medalon, grafo. Sur ĝi estas montrita ploranta Petro kaj estas elĉizitaj vortoj: «Iris for, ploris amare». Ĉu tiel?
— Jes! — subridis, rememorante la medalon, Piper. — La medalo estis stampita kun sprito. La spado de caro Petro estas ĵetita, la ĉapo falis de la kapo...
— Bedaŭrinde, grafo, la spado ne estas ĵetita. La mizera sprito de la metiisto, stampinta la medalon, estas direktita ne al moko de malvirto, sed al malklarigo de la vero por plezuro de altaj kaj fortaj personoj. Kortegaj poetoj, same kiel farantoj de tiaspecaj medaloj, estas plago por la ŝtato, se ili, dezirante al si favoron kaj profiton, senhonte mensogas kaj flatas al la potenculoj, falsante la veron...
— Ni deflankiĝis de la objekto de nia konversacio, — diris Piper.
— La spado ne estas ĵetita, grafo! — prononcis la ĉefleŭtenanto multesignife. — La mano de la moskvianoj forte kunpremas ties tenilon. Kaj necesas ĉiuj niaj fortoj, tuta sveda sobra prudento, tuta genio de nia popolo, ekstrema streĉo de ĉiuj niaj kapabloj, por kontraŭstari al la strebo de Rusio al la maro. La rusianoj opinias tiun strebon justa. Ni staras kiel muro sur la bordoj de Balta maro. Ili rompos tiun muron, kaj se ni ne obeas la voĉon de racio, Svedio, grafo, ĉesos esti granda regno.
Piper ironie subridis.
— Kion do faru la kompatinda Svedio?
Des-Fonteines kvazaŭ ne rimarkis la sarkasmon.
— La spado estas ĵetita nur sur la medalo, — diris li. — La rusoj ne opinias Narvon definitiva malvenko...
— Partoprenintoj de la batalo de la rusa flanko, gvidataj de duko de Croy, — malvarme interrompis Piper, — rakontis al mi, ke la frakaso estis plena, ke la rusoj fuĝis panike, ke...
La ĉefleŭtenanto subridis.
— Al vundito la batalo ĉiam ŝajnas perdita, — diris li. — Kiel do vidas ĝin perfidulo? Duko de Croy, invitita de la rusoj servi sub la rusa standardo, estas perfidulo, ĉu indas aŭskulti lin? Jam antaŭ la komenco de la batalo la eksterlandaj oficiroj deklaris la batalon malgajnita kaj nur serĉis okazon, por vendi siajn spadojn al lia reĝa moŝto. Forlasitaj de siaj oficiroj, perfiditaj kaj venditaj rusaj soldatoj tamen batalis ĝis la lasta guto de sango, kaj mi neniam forgesos tiun tagon, kiam ili estis forirantaj laŭ ponto trans Narvon, sub tamburado kun malvolvitaj standardoj, sub defendo de la Semenovska kaj Preobraĵenska regimentoj. Kiu vidis tiun malvenkon, tiu ne povas ne pensi pri la estonteco.
— Sed tamen — malvenkon?
Des-Fonteines silente tamburadis per la fingroj al la tablo. Grafo Piper parolis longe. La ĉefleŭtenanto iam kapjesadis — jes, jes, ĉio ĉi, certe, estas vero. Sed en liaj okuloj rigidiĝis obstina malvarma esprimo.
— Ĉu vi tamen malkonsentas kun mi? — malsimpatie demandis Piper.
— Ĉio ĉi estas vero! — diris Des-Fonteines. — Ili estas en embaraso, estas ankoraŭ impostoj: oni prenas pro foriro en maron kaj pro reveno kun fiŝo, oni prenas pro kverka ĉerko, prenas pro bridoj, pro barboj, pro hakiloj, pro banejoj. Kampulojn oni pelas al superfortaj laboroj; centoj, miloj da homoj mortadas en konstruado de fortresoj, en ŝipkonstruejoj, en metado de vojoj, en ŝnuraj, drapaj, tolaj manufakturoj. Ĉio ĉi estas vero, tamen mi dezirus atentigi vin pri alio. Al mi estas malgaje paroli pri tio, sed tamen mi devas averti vin, ke ŝipoj en Rusio estas konstruataj, kaj ili jam multas, ke en fabrikoj oni gisas kanonojn, kuglegojn, forĝas sabrojn, ankrojn, bajonetojn, ke la bajoneto, kiu nun en Rusio estas enkondukata en infanterio, estas armilo ege oportuna, ĉar ĝi permesas samtempe fari kaj pafadon kaj bajonetan pikon. Rusaj grenadistoj sukcesas en ĵetado de grenadoj, la ĉevalaj trupoj, armitaj antaŭe nur per pikilo kaj sabro, nun estas armataj per mallonga fusilo, per pistoloj kaj rektaj sabroj. La moskvianoj sidigis kanonajn bombardirojn sur ĉevalojn, ili havas bruligajn kaj lumigajn kartoĉojn, ili havas plurtubajn kanonojn, mitrajlon, havas nemalbonajn proprajn rusajn oficirojn. Por kio do, grafo, ni menciu la flatan medalon aŭ kantu la kanton pri la malvenko de la rusoj ĉe Narvo, verkitan de stulta poeto, kiam necesas prepariĝi al ĝismorta batalo kontraŭ la malamiko, kian ankoraŭ ne havis Svedio...
— Vi volis diri... — prononcis Piper.
— Jes, mi volis diri, — konfirmis Des-Fonteines, kaj la grafo aŭdis en lia voĉo kun peno retenatan koleran emocion, — volis diri tion, pri kio nun neniu en Svedio diras: milito kontraŭ Rusio estas frenezo! Ni povas malestimi tiun ĉi landon, kiel ni malestimadis ĝin ĝis nun, sed en ĉiuj niaj eksteraj esprimoj ni devas serĉi amikecon kun ĝi, fari komercon, montri nin bonaj najbaroj. La rusoj estas forta popolo, pri tio vi povas konvinkiĝi, vidinte tiun galeran bagnulon, kiu nun estas tenata en la fortreso Gripsholm. Parolu kun li. Li transdonadis iujn spionajn leterojn el Stokholmo en Moskvion. Li konas, ne povas ne koni la homon, kiu skribas tiujn leterojn. La arestiton oni torturas jam dum kvara tago kaj ne povas ricevi ion ajn. Jen pri kia kontraŭulo ni devas pensi.
— Ĉu tio estas ĉio, kion vi havis por diri al mi? — demandis grafo Piper.
La ĉefleŭtenanto mallonge suspiris.
— Ĉio, kion mi elaŭskultis de vi, — diris Piper, — estas neseninteresa kiel esprimo de ekstrema opinio de la homo, tro longe troviĝinta en Moskvio, — la grafo akcentis la vorton «tro». — Tamen la sorto de Svedio estas iri laŭ tiu vojo, kiun al ĝi destinis la Providenco...
— La Providencon ni kutimis mencii, kiam ni havas nenion kroman por respondi, grafo. Sed mi supozas, ke multo dependas de la homa volo. La sobra sveda prudento devas suflori la solvon: se ne ekzistas eble ne militi kontraŭ Rusio, tiam necesas agi tuj. Eĉ ne sekundon de prokrasto! Niaj trupoj fiksiĝis en Polio, dum ĉiu momento donas al la moskvianoj eblon al plifortigo de siaj armeoj. Komprenu do min: la reĝlando perdos sian povon, se rilaton al Moskvio kun tiu terura facilanimeco, kun kiu estis stampita tiu damnita medalo...
— Ŝajne, por mi sufiĉas aŭskulti vin! — malvarme prononcis grafo Piper. — Nia konversacio daŭras tro longe, kaj mi ne atendas de ĝi ian ajn utilon...
Des-Fonteines mallevis la kapon. La sola sobra kaj saĝa homo en la ŝtato ne deziris kompreni eĉ vorton el tio, kion li parolis, kaj li ankoraŭ neniam parolis tiel multe, kiel hodiaŭ. Do, ili agu, kiel ili deziras.
Grafo Piper leviĝis. Li estis multe pli malalta ol la ĉefleŭtenanto kaj rigardis al li demalsupre supren.
— En la estonteco mi ne rekomendas al vi fari viajn proprajn konkludojn! — diris li. — Fari konkludojn kaj decidojn povas nur lia reĝa moŝto. Memorfiksu tiun ĉi regulon. Alie vi pagos multe.
La grafo parolis seke, liaj okuloj rigardis malamike.
— Ĉu per la kapo? — demandis Des-Foneines.
Piper silente akompanis la ĉefleŭtenanton al la pordo.
Poste, ludante ŝakojn kun grafo Gyllenstierna, grafo Piper diris, kvazaŭ senintence:
— Margret ne devas plu akcepti tiun agenton en Moskvio, malgraŭ tio, ke ili estis amikoj de la infaneco.
Gyllenstierna respondis, ne deŝirante la rigardon de la ŝaka tabulo:
— Tio okazos per si mem, grafo. Kontraŭ la ĉefleŭtenanto estas komencita enketado. Sed mi ne dezirus ĉagreni Margret-on kaj instigi ŝin al plua protektado. Mi uzos ĉiujn fortojn, por ke ŝi nenion sciu pri la sorto de Des-Fonteines. Se cirkonstancoj fariĝos por li tro malbonaj, ni diros al Margret, ke li estas ankoraŭ foje sendita en Moskvion, en Arĥangelskon...
Grafo Piper demetis de la tabulo turon, retenis ĝin sur la polmo.
— Ĉu vi pensas, ke al tiu agento oni rilatos tiom severe?
— Pli ol severe, grafo! — respondis Gyllenstierna. — La reĝa prokuroro estas senkompata al personoj, dubantaj pri saĝeco de lia reĝa moŝto. Kaj li, sendube, pravas. Per ajnaj rimedoj, sed ni devas atingi plenan unuanimecon en la reĝa konsilio.
— Estu tiel! — prononcis Piper.