5. Kia kanto al vi ne plaĉis?

Duope ili sidis ĉe kameno, parolis nelaŭte, preskaŭ flustre: nun en Svedio oni eĉ en la propra hejmo paroladis mallaŭte, timis la murojn. Pendolo — la morto kun falĉilo — kun frapado estis mezuranta tempon. La patro de la ĉefleŭtenanto filtradis tra la dentoj ruĝan italan vinon, paroladis per raŭka voĉo de malnova kavaleriano, rigardante lumon tra la kristalvitra kaliko.

— Al ni ĉiuj oni senĉese diras, ke Rusio, Moskvio estas barbara lando, similaĵo de mongola nomadejo, vasta kampo, kiu atendas sian terkulturiston. Multaj el ni jam nun estas premiitaj per teroj en Moskvio. Lia reĝa moŝto en silento preparas planon de bato en la koron de Rusio — en Moskvon. Estas supozate, ke caro Petro, pri kiu vi rakontis al mi, estos elpelita el sia trono, ke tiun tronon okupos unu el vasaloj de lia reĝa moŝto — aŭ pola nobelo Sobieski, aŭ iu alia el livonianoj aŭ estlandanoj. Pskovo kaj Novgorodo apartenos al ni por eterne, Ukrainio kaj Smolensko estos favore donitaj al pola nobelo Leszczyński, kiu iĝos reĝo de Polio. La tuta cetera Rusujo devas iĝi dividita al malgrandaj princlandoj, kiuj per internaj malpacoj tute malfortigas unu la alian. La nordo, certe, post la nuna ekspedicio jam estos apartenanta al ni, kaj ĉio obeos al lia reĝa moŝto, ĉio, kio nur ekzistas sub la arkta ĉielo. Ĉu vi scias pri tio?

La ĉefleŭtenanto silente subridis.

— Lia reĝa moŝto konstante aŭdas pri si, ke li estas mezepoka vikingo, veninta kun sia glavo, por glori la hiberboreojn por ĉiam. Oni nomas lin ankaŭ la unua paladino de la vera eklezio, sveda Aleksandro la Makedona kaj per aliaj flataj nomoj. Vi ankoraŭ ne sukcesis ekscii, mia filo, ke en Stokholmo nun ĉiuj legas la maljunan Olof-on Rudbeck-on, kiu verkis libron pri Atlantido. Ĉu vi ne trarigardis tiun verkon?

Des-Fonteines balancis la kapon, diris, verŝante vinon:

— Ne, mi ne legis...

La kolonelo raŭke ekridegis, per fajroprenilo eltiris el la kameno braĝon, bruligis la pipon.

— Svedio estas nomata en ĉi verko la insuloj de sagaoj. Laŭ vortoj de herre Rudbeck, la estonteco de la homaro komenciĝos de ĉi tie, de la vikingoj de Svedio. Multaj opinias tiun verkon atentinda kaj parolas pri ĝi same serioze, kiel pri la luterana Biblio... Pli ol tio, nun en la sveda reĝlando oni ne nur ne diskutas agojn de la reĝo, sed oni nomas lin ne alie, ol nia Sigurd, la juna sveda Sigurd. Jen kiel! Kaj la Providenco ĉiam akompanas la junan Sigurd-on, eĉ kiam li entreprenas ajnan evidentan absurdaĵon, tiu kruela sensciulo, kiu elpensis sin mem, komencante de sia longa stulta spado, siaj supermezure grandaj spronoj kaj finante per la simpla manĝo, kiun li manĝas nepre en ĉeesto de homoj, por ke ĉiuj parolu pri lia sparta vivmaniero. Vi ne scias, mia filo, kio okazas ĉi tie, kaj vi estas nesingarda, vi estas treege nesingarda. Vi forveturis el unu Svedio kaj revenis en la alian...

La kolonelo de kirasuloj estis nemalbona rakontanto, kaj iom post iom Lars Des-Fonteines imagis al si la reganton de Svedio tia, kia li estis reale, neornamita, kun seka kaj unuflanka menso, despote regema, kun furioza memamo. Subridante, la kolonelo priskribis al la filo scenon de kronado, kiam Karolo rifuzis akcepti la kronon el la manoj de klerikaro, deklarinte, ke li akceptos ĝin de neniu, ĉar ĝi apartenas al li laŭ la rajto de naskiĝo. Kunpreminte la dentojn, li elŝiris la kronon de la kapelpastro kaj mem metis ĝin sur sin — oblikve, malrekte, kaj kiam Piper flustris al la reĝo, ke necesas la kronon reĝustigi, tiam la reĝo tiel insultis per diablo, ke timigis ĉiujn. Sur ĉevalo, ferumita per arĝentaj hufumoj, li veturis el la Riddarholma kirkego, sed la virĉevalo baŭmis, kaj la krono falus sur la pavimon, se ne lerteco de marŝalo Stenbock. Li sukcesis kapti la kronon en la aero.

— Malbona antaŭsigno! — rimarkis la ĉefleŭtenanto.

— Nur al tio ni esperas, — kun subrido diris la kolonelo de kirasuloj. — Sed kiam tio okazos? Li estas plena de planoj, tiu kronita senprudentulo. Li, ekzemple, firme decidis krei union de ĉiuj protestantaj landoj kun si kiel estro. Poste — krucmilitiroj, ĉie enkonduko de protestantismo per forto, kaj, eble, li estos reĝo de la tuta Eŭropo... Kaj se vi povas imagi tion al vi, mia filo, kulmine de la malbonaĵoj li ankoraŭ verkas versojn. Kortegaj kaĵolistoj kun kortuŝeco transdiras la linion: «Pri kio vi malĝojas? Ankoraŭ vivas Di' kaj mi!»...

La kolonelo ekridegis. Lars Des-Fonteines eĉ ne ridetis.

— Mi kaj Dio! — tiel finas tiuj knabaĉoj, — prononcis li morne. — Kompatinda Svedio...

Jam mateniĝis, kiam la ĉefleŭtenanto alligis sian ĉevalon ĉe malalta dometo, tegolita per ardezo, en kvieta strato Skeppsbron. Disportistoj de karbo, vendistoj de biero, laktistinoj en grandegaj kufoj rajde sur azenoj estis moviĝantaj al la urbaj bazaroj. El la haveno estis venanta odoro de algoj, peĉo, tie tondris ankraj ĉenoj, leviĝadis veloj.

La ĉefleŭtenanto frapis al la ŝutro per la tenilo de vipo. Al li malfermis la pordon korpulenta, bonkora dormema Kristina.

— La sinjorino ree atendis vin dum la tuta vespero kaj la tuta nokto! — ekkriis ŝi. — Vi rompas ŝian koron, herre ĉefleŭtenanto!

Frapante per la altbotoj, retenante la spadon, li eniris al Karin. Ŝi ne dormis, senmove kuŝis en la lito, ŝia vizaĝo estis pli pala ol ordinare, en la okuloj brilis larmoj.

— Ĉu vi ploras? — miris Des-Fonteines.

Li bruligis la pipon, kriis al Kristina, ke ŝi alportu manĝi kaj drinki. Karin plu estis ploranta.

— Nu, sufiĉas! — diris Des-Fonteines. — M venas al vi ne por vidi, kiel vi ploras. Eble, vi denove havas ŝuldojn? Diru, kaj ni finos tiun aferon...

Ridetante, li komencis malligi la monujon, kiu estis plena de la oro de Margret.

— Vi estas stultulo! — diris Karin kolere, ĉi-foje la oro ne efikis ŝin. — Vi pensas, ke mi bezonas vian monon...

— Ankaŭ monon! — subridis la ĉefleŭtenanto. — Monon bezonas ĉiuj. Ne ekzistas tia homo, kiu neglektus ĝin. Eĉ la reĝo bezonas monon...

— Vi pensas tiel, ĉar vi neniun amas! — kriis Karin. — Vi estas malbona homo, tre malbona homo! Mi ne vidis homon pli malbonan ol vi. Ne vane mia Kristina nomas vin lupo. Kaj vere, vi similas lupon.

Per la fortaj makzeloj Des-Fonteines estis rapide maĉanta varmegan, pipritan, rostitan viandon.

— Jen kiel? — demandis li indiferente. — Ĉu lupon? Antaŭe vi al mi tion ne diris, etulino! Vi nomadis min — mia birdido, jes, jes, mi tion bone memoras. Kaj kio koncernas mian amon, do mi ja pri ĝi al vi ne diris, kaj al ni estis nemalbone, ĉu vere? Ni simple petoladis, amuziĝadis kaj ne malŝparis vane vortojn...

Ŝi eksidis en la lito, la nokta kufo ŝoviĝis flanken, la haroj disŝutiĝis sur la ŝultroj. Per io ŝi rememorigis al li Margret-on — eble, per la koloro de la haroj kaj per la subtila vangruĝo?

— Do bone! — ekkriis Karin. — Mi rigardos, kiel vi petolos kaj amuziĝos, kiam ekscios tion, kion scias mi...

Des-Fonteines turniĝis al ŝi, deflankigis la teleron.

— Kion vi faris tie, stultulo, en la interkruciĝo de tri vojoj? Ĉu vi mortigis oficiron? Pro kio? Ĉu al vi ne plaĉis kanto?

— Mi nenion komprenas...

— Ne komprenas? Diru, kia kanto al vi ne plaĉis?

Ŝi mallevis la nudajn piedojn de la lito, aliris lin, retenante la ĉemizon sur la brusto, ekparolis per tremantaj lipoj:

— Hieraŭ al mi venis pastro de la reĝa kapelpastro Nordberg. La korpo de la mortigito estis trovita. La oficiroj ĵuris sur la Biblio, ke al vi ne plaĉis kanto, ili nur ne memoras — kia estis kanto... La enketadon faras la reĝa kapelpastro mem, la aferoj pri dueloj estas komisiitaj al li. Nun ili deziras scii, kia estis la kanto.

— Stulta kanto pri la Narva batalo! — diris la ĉefleŭtenanto. — Sed, mi pensas, ili ne devus scii pri tio. Stultaĵo! Se la oficiroj estis tiom ebriaj, ke ne memoras la kaŭzon de la duelo, la kapelpastro neniam ekscios, de kio komenciĝis la afero...

Kaj li ekridis per obtuza rido, kvazaŭ ekbojis. Karin tremeris, fermis la okulojn: Lars Des-Fonteines neniam scipovis ridi.

— Vanaj timoj, knabino! — diris li. — Sed vi bone faris, ke avertis min. Nun mi scias, kion ili de mi bezonas... Kuŝiĝu kaj viŝu la okuletojn. Al vi tute ne alaspektas, kiam vi ploras. Vi devas esti ĉiam gaja.

Dum dormo li kriis: li sonĝis la rusan fuĝinton, pendumitan sur la galera jardo. Longaj vicoj de pendumiloj ĉirkaŭis lin...