6. La reĝa kapelpastro

Ĉe pordo de kabineto de la reĝa kapelpastro staris du subleŭtenantoj en kaskoj kaj malpezaj kirasoj, kun manoj, kunmetitaj sur la teniloj de la glavoj. Ĉe la vido de la maljuna kirasula kolonelo kun la filo ili prezentis la glavojn kaj ree rigidiĝis kvazaŭ statuoj — grandegaj kaj senmovaj.

Kortega lakeo malfermis antaŭ la kolonelo kaj la ĉefleŭtenanto pezajn pordojn.

La kapelpastro Nordberg — la konfesprenanto de la reĝo kaj la unua karolano de Svedio, kiel oni nomadis lin en la kortego, — estis senmove rigardanta al la enirintoj. Alta, kun furioze briletantaj okuloj, kun akraj moviĝoj, li pli similis al frenezulo, ol al la unua kleriko en la ŝtato. Pri li oni diradis, ke li imitas la nekredeblan episkopon Hemming-on Gadh-on, ĝuste tiun, kiu, gvidante sieĝon de la Kalmara kastelo, per glavo finmortigadis vunditajn danojn kaj sentime batalis kun arbalesto en la manoj — ne malpli bone ol ajna dungosoldato. Same, kiel Hemming Gadh, la kapelpastro Nordberg uzadis eklezian lingvaĵon nur tiam, kiam «je la nomo de krucumita pro ni Kristo» li postuladis senesceptan neniigon de kaptitoj, aŭ komencon de nova milito, aŭ vican reprezalion kontraŭ katolikoj, ortodokskristanoj, islamanoj... Pri supermezura krueleco kaj sangavideco de Nordberg cirkuladis legendoj eĉ ĉe la kortego de Karolo, kie molkorecon neniu opiniis virto.

— Ĉu vi estas el Moskvio? — demandis la kapelpastro la ĉefleŭtenanton.

— Jes, el Moskvio.

Ĉe la kapelpastro estis tikanta la buŝo. Li alpremis la vangon per la polmo — la buŝo ĉesis tiki. Liaj okuloj rigardis penetre.

— Kion ili diras pri la malvenko ĉe Narvo?

— La rusoj ne tro ofte rememoras la malvenkon ĉe Narvo, — respondis Des-Fonteines. — Ili pli emas konversacii pri siaj venkoj ĉe Azovo...

La kapelpastro ridetis.

— Jen kial al vi tiel malplaĉis la kanto pri Narvo...

La vizaĝo de la ĉefleŭtenanto malrapide flaviĝis. La kolonelo kun maltrankvilo rigardis jen al la filo, jen al la kapelpastro.

— Vi mortigis plej indan oficiron, — estis parolanta la kapelpastro, — kaj pro kio? Ĉu pro tio, ke li en la kanto esprimis sentojn, brulintajn en lia brusto! Filozofo, predikanta malutilajn por la krono ideojn, poltrono, ne kuraĝinta eĉ akiri necesan por la krono desegnaĵon de la Novdvina fortreso, malestiminda laŭdanto de la moskvianoj murdas kuraĝan oficiron, uzinte ties nescipovon batali per spadoj...

Des-Fonteines silentis, mallevinte la kapon, ne aŭskultante la kapelpastron. Kiu perfidis lin?.. Kaj subite sango alfluis lian vizaĝon: Karin — jen kiu! La damnita inaĉo ĉiam opiniis sin bona luteranino.

— Marteno Lutero instruas nin pri tio, ke la homo estas ne pli ol ŝarĝobesto, — estis parolanta Nordberg. — Tiu ŝarĝobesto povas esti selita kaj de Dio kaj de la Diablo. Vin selis la Diablo. Preĝu! Kio vi estas en la Providenco? Hodiaŭ vin aŭskultos lia reĝa moŝto. Vi ankoraŭ povas mildigi vian sorton, se faros parolon, indan je tiu, al kiu ĝi estos direktita... Iru!

Kaj, turninte sin al la maljuna kolonelo, Nordberg aldonis:

— Mi kore kompatas vin, herre Des-Fonteines. Sed kion eblas fari? Preĝu!