Ĉapitro kvara
1. Reĝo Karolo XII
La parolado estis trapensita eĉ en etaj detaloj, sed nun Lars Des-Fonteines decidis paroli alie. Estis minutoj, kiam li rezignaciis, sed nun, kiam tuta lia estonteco, kaj eble, eĉ la vivo mem, estis metita sur karton, la ĉefleŭtenanto ne plu dubis pri tio, kiel li devas agi. Ne povas esti, rezonis li, ke en la ŝtata konsilio de la sveda reĝlando ne troviĝus sobraj kapoj, ne povas esti, ke la reĝo mem de la svedoj, vandaloj kaj gotoj, la juna Sigurd, ne elaŭdu la voĉon de racio. Necesas teni sin kuraĝe kaj sendepende. Reĝo Karolo, kion ajn oni diru pri li, estas kuraĝa, li aprezos kuraĝon. Kaj, povas esti, aŭskultinte sian ĉefleŭtenanton, li forpelos la flatantojn, profanojn kaj militistojn, similajn al duko de Croy, kaj ordonos al Lars Des-Fonteines okupi indan je ties saĝo kaj sagaco postenon en la reĝlando...
Antaŭ ol veturi en la palacon, li kun la parto trinis po kruĉeto da holanda flino — varmigita biero kun konjako kaj kajena pipro. Nun ili ambaŭ trankviliĝis kaj ĉesis timi la estontecon. La ĉefleŭtenanto parolis dum la vojo:
— Mi dum multaj jaroj ĉiuhore riskadis la vivon, do kio dubos pri mia fideleco al la krono? La reĝo ne povas ne elaŭskulti min. Li, certe, havas ardan kapon, sed ĝi malvarmiĝos pro mia parolo. Kuraĝo en opinio — jen tiu atuto, per kiu mi ludos. Kiu konas Moskvion pli bone ol mi? Kiu kontraŭdiros al mi? Kiu prezentos pruvojn pli raciajn ol la miaj? Ĉu kortegaj kaĵolistoj kaj flatistoj? Flatado koruptas mondpotenculojn en maljuneco, en juneco la animo ne estas sentema al ĝi... Mian parolon la reĝo ne povos ne aprezi, mi diros ĝin sufiĉe konvinke, kaj kiam miajn pensojn konfirmos la vivo, la vojo por mi estos malfermita. Estas malbona tiu ludanto, kiu neniam riskas ĉion, kion li havas. Mi kutimiĝis riski...
La kirasula kolonelo ĵetis oblikvan rigardon al la filo.
— Vi ankoraŭ estas juna, Lars, — diris li. — En Svedio nun neniu riskas ion ajn. Tro timinda estas risko en nia bona reĝlando... Tamen, eble, vi pravas. Ĉe la kortego leviĝoj kaj faloj estas tute neklarigeblaj. Kiu scias, kio povas plaĉi al la kaprica knabaĉo? Kiu scias, kio povas furiozigi lin? Ĉiuokaze, mi petas vin pri tio, estu treege singarda, atente observu la impreson, kiun faros viaj vortoj, kaj, okaze de neceso, abrupte ŝanĝu la kurson...
En atendo de komenco de la kunsido de la konsilio li estis promenantaj en la palaco, tra haloj kaj galerioj, konversaciis nelaŭte, ridetadis, por ke ĉiuj vidu — ili estas afliktitaj de nenio, ĉio estas bona en ilia vivo. Trans la fenestroj de la palaco bruis maljunaj arboj de la parko, ankoraŭ nudaj, sed kun ŝvelintaj burĝonoj. La kolonelo, lamante — doloris malnovaj vundoj, — parolis, mallaŭte subridante, kvazaŭ estis rakontanta monduman amuzan novaĵon:
— Ĉiuj kunvenis, sed la reĝo ankoraŭ ne estas. La reĝo amuziĝas aŭ per printempa ĉasado, aŭ ekzercas siajn fortojn en tio, ke hakas kapojn al ŝafoj kaj bovidoj. La konsilio plej humile atendas. La ĉefa okupiĝo de la konsilio estas atendado. Ĉe ni oni kutimas pensi, ke la reĝo estas akurata, — li sugestis tiun opinion per tio, ke li ne toleras, kiam malfruas eĉ la plej senvalora oficisto...
Kapmontrinte marmoran Dionizon, starantan en galerio kontraŭ fenestro, la kolonelo kun la sama senĝena vizaĝesprimo duonflustre klarigis:
— Ni fieras pri tio, ke ĉi tie ĉio estas rabakirita. Estas sciate, ke tiun ĉi Dionizon oni longe ne povis lavi ĝispure, tiom multe da sango estis sur ĝi. Kiam generalo Königsmarck atakis tiun parton de Prago, kiu kuŝas trans rivero Vultavo, la ĉeĥoj kun leona kuraĝo komencis defendi sian kastelon Hrad kaj tiujn ĉi skulptaĵojn — la fieron de la lando. Korpoj de kvar herooj estis disŝiritaj de la rabantoj apud tiu ĉi Dionizo. Kaj por elŝiri de la ĉeĥoj arĝentan gotan Biblion, necesis forhaki per sabro la manojn de la bibliotekisto. Jen laŭroj, kiuj malhelpas dormi al multaj flatantoj de lia reĝa moŝto...
Susurante per la sutano, fingrumante rozarion, klininte la kapon, preter ili rapide trairis en la halon de la konsilio kapelpastro Nordberg. Lia vango estis tikanta, la mallevitaj okuloj flagris. Dragonoj malfermis antaŭ la kapelpastro duklapan pordon, generaloj leviĝis renkonten al li.
— La maljuna vulpo scias, ke la reĝo estas proksime! — diris la kolonelo.
Vere, ĝuste en tiu ĉi tempo supre sur turo longe ekkantis klariono: la palaca gvatanto ekvidis la reĝon.
Dragonoj ĉe la ŝtuparo levis trumpetojn, ludis mallonge: «La reĝo venas al ni!» Subleŭtenantoj levis glavojn por saluti la reĝon. Kirasuloj demetis mallongajn pikilojn — por prezento. La klariono sur la turo ekkantis ree. Kortega adjutanto, tondrante per la spronoj, retenante la spadon, ekkuris malsupren — renkonti. En la granda halo de kavaliroj, en la galerio, en la akceptejo ministroj, generaloj, admiraloj, oficiroj, altrangaj oficistoj ĉesis interflustri, turniĝis al la ŝtuparo kun respektemaj vizaĝoj. Kortegaj damoj rigidiĝis en profunda riverenco. Neniu ridetis, — Karolo malamis gajon, pensis, ke oni ridas pri li.
Estiĝis tia silento, ke ĉiuj ekaŭdis bruon de vento, — sur la maro estis komenciĝanta ŝtormo.
Ankoraŭfoje ekkantis la trumpetoj, kaj sur la sojlo de la granda halo aperis la reĝo.
Post li defilis nur unu homo — Axel Sparre, la reĝa prokuroro, amiko de Nordberg kaj estonta estro de Moskvo, kiel pri li parolis homoj, proksimaj al la kortego.
Karolo iris rapide, tirante la longan karnan nazon kaj pri io kolerante. Lia knabeca, sed jam ŝvela vizaĝo, ruĝaj okuloj, mallarĝaj lipoj — ĉio estis esprimanta malkontenton. Per la piedo en brilanta altboto li batis trafintan sur la vojon gajan hundeton, kolere strabis al generalo Lewenhaupt, elmetis antaŭen la maldikan ŝultron kaj, respondinte al nenies riverencoj, eniris en la halon de la konsilio. La malpeza pordo fermiĝis. La dragonoj rigidiĝis, kunmetinte la manojn sur la teniloj de la glavoj.
— Nu? — flustre demandis la kolonelo la filon. — Ĉu al vi plu ŝajnas, ke li kapablas elaŭskulti la vero kaj aprezi ĝin?
La ĉefleŭtenanto levis la ŝultrojn.
— Li tuta estas mensogo. Tian amplekson de spado havas nur unu homo en la mondo. Spronoj de tia grandeco estas nur ĉe nia reĝo. Kaj piedingoj? Vi ne vidis nian reganton en selo...
Li ree trairis la galerion, la kolonelo, retenante sin, estis parolanta:
— Komenci reĝi en dekkvinjara aĝo estas ne tiom facile. Knaba kaprico iĝas leĝo, nedeziro lerni — braveco. Krom la luterana Biblio kaj unu, nur unu kavalirromano, li nenion legis kaj ne legos. Ĉiuj ĉirkaŭe senĉese flustras al li pri tio, kiel li estas granda kaj kiaj pigmeoj estas ĉiuj estintaj antaŭ li mondpotenculoj. Eble, li ne ĝisfine fidas la flatistojn, sed tamen kial ne iri konkeri Moskvon? Jen, cetere, liaj ĉefaj konsilantoj pri aferoj de Rusio. Lia reĝa moŝto tute fidas tiujn sinjorojn.
Des-Fonteines levis mornan rigardon.
Renkonten sub gvido de iom perdinta koloron, sed plu brilanta duko de Croy per bunta amaso iris generaloj kaj eksterlandaj oficiroj, fordonintaj ĉe Narvo siajn spadojn al la reĝo de Svedio. En plumoj kaj manteloj, en svedaj kaj skotlandaj uniformoj