5. Lasta malsukceso
Galeraj ŝipestroj sidis en foteloj. Apud ĉiu ŝipestro staris ties ferdekestro — en parada flava kaftano kun arĝenta fajfilo sur la brusto. Galeraj ekzekutistoj kun knutoj en la manoj estis enuantaj je paŝo for de la ferdekestroj.
La ŝipestroj estis drinkantaj brandon kaj tuj post ĝi manĝantaj frititan panon.
Preter la ŝipestroj en longa vico estis irantaj bagnuloj — estontaj remistoj sur galeroj. Tamburo batadis malrapide — la bagnuloj apenaŭ trenis siajn ĉenojn.
La ferdekestroj per sperta rigardo elektadis remistojn, kiuj ankoraŭ povis labori. Kiam tia bagnulo transpasadis grasan linion sur la ŝtona planko antaŭ la ŝipestroj, ekzekutisto laŭ signo de ferdekestro tuŝadis la bagnulon per la knuto. La bagnulo haltadis. La tamburo eksilentadis. La ekzekutisto kaj la ferdekestro pririgardadis la homon, kiel ĉevalon en foiro: ĉu estas dentoj, ĉu estas nedifektitaj kruroj kaj brakoj, ĉu ne estas rompitaj ripoj en torturo. Se la bagnulo taŭgis, kuracisto de la galera ŝipanaro helpe de forĝisto brulstampadis lin per ardigitaj feraj literoj. Poste bagnulojn, elektitajn por unu galero, oni katenadis per ĉeno — po dek du homoj. La ekzekutisto parkere legadis al ili «regulojn de vivo kaj morto».
La reguloj estis simplaj: pro krimoj oni estis punataj aŭ «per batoj de knuto, ĝis la lasta spiro», aŭ «per morto per pendumo sur oportuna por tio jardo».
La bagnuloj aŭskultis silente, iliaj vizaĝoj esprimadis nenion, krom laco. La ŝipestroj pigre klaĉadis kaj enuadis. Nur la ferdekestroj havis zorgoplenajn okulojn: pri irado de galero respondecis ili. Sed kion eblas fari, kiam bagnuloj malmultas kaj ĉiuj ili estas konsumitaj per torturoj kaj prizonoj, kaj tiuj, kiuj estas iomete pli sanaj, faras ĉion por fuĝi, dum galeroj en la reĝa floto estas multaj kaj remistoj ĉiam ne sufiĉas...
La eksan ĉefleŭtenanton la galera ŝipestro Munk Ahlström rekonis tuj, same kiel ankaŭ ferdekestro Sigge. Knuto kun fajfo eniĝis en la nudan larĝan dorson de la bagnulo. Lars Des-Fonteines haltis. La tamburo eksilentis.
— Ĉu estis vi, al kiu ne plaĉis mia galero? — kun rideto demandis Ahlström. — Ĉu estis vi, kiu insultis min pro tio, ke tro multaj bagnuloj fuĝis de mi?
Ferdekestro Sigge kaj la ekzekutisto ordonis al Des-Fonteines montri la dentojn, fleksis la brakojn en la kubutoj, elprovis fortecon de la muskoloj. Ahlström plu ridetis, antaŭsentante dolĉon de venĝo. Forĝisto puŝis balgon, ardigis ferajn literojn de la brulstampo tiel, ke ili iĝis blankaj. Post la brulstampado la kuracisto surŝutis la brulvundon per subtila griza pulvo...
Vespere tiu, kiu antaŭe nomiĝis Lars Des-Fonteines, kaj nun, kiel ĉiuj galeraj bagnuloj, havis alnomon — Skilling, batita per knuto al la vizaĝo, kuŝis sur benko, alkatenita al ligna trabo. Super la haveno estis kriantaj mevoj. La galero malrapide balanciĝadis kaj mallaŭte knaretadis.
— He, ulo! — vokis lin iu en la rusa, nelaŭte. — Ĉu la ŝipestro estas sur la ŝipo?
— Sur la ŝipo! — same en la rusa, sentante per ĉasista flaro akiraĵon, respondis Skilling. — Kaj por kio vi bezonas la ŝipestron?
La nekonato desaltis de la albordiĝejo, poste malleviĝis malsupren — al Skilling. Evidente, li estis ĉi tie propra homo, lin ne retenis la gardistoj. Li estis vestita en leda mallonga kaftano kaj bunta kamizolo, kiujn portas bonhavaj metiistoj. Sur lia flanko pendis granda sako, el kiu elstaris koloj de boteloj da rumo kaj vodko.
— Bonege oni vin ornamis! — diris la nekonato, fiksrigardante la ŝvelintan vizaĝon de Skilling.
Li elprenis el la sino volvitan tube pergamenan folion kaj etendis ĝin al Skilling. Tiu prenis. La nekonato flustris:
— Ŝĉerbatij estis ekzekutita. Diru al kiu necesas.
Skilling ŝovis la pergamenon, volvitan tube, sub la ĉemizon. Lia koro batis ofte. Jen ĝi, la sorto. Tuj li saviĝos. Tuj finiĝos ĉiuj liaj suferoj. La Stokholmaj spionoj estas en liaj manoj. Li — bagnulo, finita homo sen nomo, malkovros tion, kion ne sukcesis Axel Sparre mem.
La nekonato rigardis al li atente. Skilling penis respondi al li per simplanima rigardo.
— Sed ĉu mi ne misrekonis? — demandis maltrankvile la nekonato. — Simono, ĉu estas vi?
Skilling kapjesis.
— Nu, redonu la leteron! — per obtuza voĉo postulis la nekonato.
Skilling enpremiĝis en la galeran flankon. Nun li penis silenti, por ne malkaŝi sian eksterlandan prononcon.
— Donu! — ordonis la nekonato, kaj liaj okuloj minace brilis.
Skilling ne havis armilon, kaj li estis alkatenita. Li montris la dentojn, prepariĝis krii. Tiam subite la nekonato kun terura forto batis lin al la mentono kaj elkaptis la letereton. Skilling perdis konscion, kaj kiam ĝi revenis al li, li aŭdis, kiel la nekonato rakontas al la ferdekestro en pura sveda lingvo:
— Tiu hundo deziris eltiri de mi tranĉilon. Mi konversaciis kun li kiel homo, sed li ĵetiĝis al la gorĝo — strangoli...
Skilling kriis, ke estis ne tiel, sed la ferdekestro svingis skurĝon kaj komencis vipi lin al la razita kapo, al la vizaĝo, al la vangoj. Ekde tiu momento li iĝis elĵetito inter la bagnoremistoj. Ankoraŭ dufoje li penis ekparoli kun la subferdekestroj, sed responde ricevis knutajn batojn...
En la maron ili eliris antaŭ vespero.
Super la grizaj akvoj de la Balta maro naĝis malvarmaj puncaj nuboj. Fajfis mara vento. Kun grinco moviĝadis remiloj en grandegaj remilingoj. Egalmezure, insiste, resone batadis la tamburo, ululadis la timbaloj. Sur la pobo, sub krado, post kiu flirtis la flago, sidis en komfortaj foteloj ŝipestro Ahlström kaj barono Loftus — kuracisto kaj spiono, kiun necesis urĝe veturigi al Uleaborgo, por ke el tie kun dokumentoj de dano li povu penetri en Arĥangelskon. Trinketante verdan benediktanan likvoron, barono Loftus estis parolanta tra la nazo:
— Ankoraŭ nemulte, tute nemulte da tempo, kaj mi havos honoron kaj feliĉon enmanigi al subadmiralo grafo Erik Gyllenstierna ŝlosilojn de la urbo Arĥangelsko, kiu estas la norda pordego de Moskvio. Lia reĝa moŝto akceptos Arĥangelskon aŭ tion, kio restos de ĝi, sub sian potencan manon. Al la rusianoj la vojo al maro estos fermita por ĉiam...
— Ne ekzistas agado pli danĝera, ol via! — diris ŝipestro Ahlström. — Kuraĝo de leono kaj saĝo de serpento devas kombiniĝi en homo, kiu dediĉis sin al la afero de servado al la krono malproksime de Svedio...
— Jes, estas tiel, — volonte konsentis Loftus. — Precizeco kaj bona kvalito de informoj, venantaj de sekretaj agentoj, iam valoras pli multe, ol venko en batalo. Certe, tio, kion faras agento, prezentas ioman danĝeron por lia vivo, sed kio ĝi estas kompare kun grandeco de la krono?
— Gloron al la reĝo! — prononcis la ŝipestro.
— Daŭrigu la Sinjoro liajn tagojn! — pie finis Loftus.
Kvazaŭ fascinitaj de solenaj pensoj, ili ambaŭ eksilentis. La galero estis iranta nemalproksime de plata bordo. Grandega sveda flago — ora kruco sur blua kampo — estis flirtanta post ĝia pobo.