6. Vi komandas la eskadron!
— Nu? — demandis Gyllenstierna.
Grafo Piper enpensiĝis super ŝaktabulo. La subadmiralo atendis malpacience. Finfine Piper movis ĉevalon kaj glutis burgonjan vinon.
— La reĝo ordonis prepari eskadron! — diris Piper.
— Ĉu al Arĥangelsko?
— Jes, sed dume pri tio neniu devas scii.
— Memkompreneble! — diris Gyllenstierna. — Mi pensas, ke ankaŭ sinjorino Margret pri tio ne devas scii...
Piper subridis:
— Nu, ŝi ja scias. Ŝi ĉiam ĉion scias.
— Se ŝi ekscios, tiam ŝi deziros iri kun la eskadro, — diris Gyllenstierna. — Ŝi delonge prepariĝas al fora marvojaĝo. Kaj esperas pri via helpo en tiu okazo, se mi ne deziros kunpreni ŝin...
La grafo levis la ŝultrojn:
— Vi komandas la eskadron, herre Gyllenstierna.
— Sed vi estas la unua persono en la reĝlando, kaj mi devas obei vin.
Piper ekridis karese.
— Ni estas parencoj, herre Gyllenstierna, ne necesas forgesi, ke vi estas edzo de mia filino... Kaj se rezoni sobre, do kial ni ne dorlotu ŝin? Ŝi havas ne tiom gajan vivon, ĉu vere?
— Ŝi havas sufiĉe da amuziĝoj! — morne diris Gyllenstierna.
Grafo Piper faris ankoraŭ unu movon. Gyllenstierna rigardis sur la tabulon distrite. Li pensis: «Jes, Margret, certe, deziros iri en Arĥangelskon. Ŝi supozas vidi tie la ĉefleŭtenanton. Ŝin trafos kruela elreviĝo...»
— Pri kio vi ridas, herre Gyllenstierna? — demandis Piper.
— Ĉu mi ridas? — miregis Gyllenstierna.
Dum tuta tiu ĉi vespero li estis en bona humoro.
— Sinjorino Margret estas tre bonkora! — diris li al Piper en ĉeesto de la edzino. — Treege bonkora. Ŝi maldikiĝis dum tiuj tagoj, kiam okazis la enketado pri la afero de ŝia amiko de la infaneco ĉefleŭtenanto Des-Fonteines. Ŝi alprenas al la koro malsukcesojn de siaj amikoj de la infaneco. Mi anime ĝojas, ke herre Des-Fonteines nun iris en Arĥangelskon, kie li plu servos al la krono...
Akompanante grafon Piper-on, grafo Gyllenstierna diris al li nelaŭte:
— Mi esperas, grafo, ke ni ne afliktos vian filinon per la vero pri la sorto de la malfeliĉa ĉefleŭtenanto...
— Sed ŝi povas ekscii mem...
— Tiam ni diros al ŝi, ke tiu onidiro estas lanĉita en Svedio intence, por tio, ke la moskvianoj aŭdu pri la senglora fino de ilia plej granda malamiko kaj sperta spiono...
Grafo Piper tuŝis la kubuton de Gyllenstierna kaj, subridante, prononcis:
— Tamen vi ja estas ĵaluza, herre subadmiralo! Tre ĵaluza!