7. Skilling mortis

En haveno Uleaborgo dum vespermanĝo, konsistinta el tri uncoj da biskotoj kaj akvo, sur la galero de ŝipestro Ahlström komenciĝis incendio. Ekbrulis ŝnuroj en la malantaŭa holdo. Por pli sukcese lukti kontraŭ la fajro, Sigge ordonis malkateni duonon da remistoj. En pluveto kaj nebulo kelkaj bagnuloj tuj saltis en akvon de la maldekstra podio. La dua subferdekestro batis unu fuĝanton per hokstango, la subferdekestron oni atakis kaj momente murdis. Ŝipestro Ahlström ordonis levi sur la masto signalon «sur la galero estas ribelo». Sed pro nebulo kaj pluvo tiun signalon oni ne ekvidis sur la bordo. La malkatenitaj bagnuloj okupis la tutan pruan parton de la galero kaj estis moviĝantaj al la pobo, kie kun pistoloj kaj muskedoj estis defendantaj sin liberaj matrosoj, Ahlström kun Sigge, la unua subferdekestro kaj barono Loftus...

Kelkajn minutojn post la komenco de la ribelo ferdekestro Sigge saltis en akvon kaj naĝis al la pruo. Tie li grimpis supren laŭ la ankra ŝnurego kaj turnis la kanonon al la ribelantoj, sturmantaj la pobon. Per la neobeantaj manoj, kaŝante sin post ŝnuregaj volvaĵoj, li, ŝtopinte mitrajlan ŝargon kaj zorgeme celinte, alportis meĉon al la fuzeo. La mitrajlo faligis pli ol duonon de la malkatenitaj remistoj. Tiuj, kiuj povis moviĝi, saltadis de la ŝipflankoj en la akvon. La dua pafo metis finon al la ribelantoj. La liberaj matrosoj finmortigadis vunditojn per hokstangoj kaj sturmaj hokoj. Barono Loftus, mordante la lipon, pafadis per pistolo al tiuj, kiuj estis prepariĝantaj salti de la ŝipflanko. Super la galero en la nebula vualo alarme kriadis mevoj.

La flamon oni sukcesis estingi sen granda peno.

— Frenezuloj! — viŝante per tuko la manojn, diris barono Loftus, kiam ĉio finiĝis. — Al kio ili esperis?

Ŝipestro Ahlström blovpurigis per la lipoj la tubon de la pistolo, respondis mallonge:

— Ili esperis al fuĝo, kion ili sukcesis en malgranda parto. Iuj foriris!

Kaj li kriis al tramalseka ferdekestro Sigge:

— Vivajn iniciatintojn — en la antaŭan holdon ĝis Stokholmo. Tie de ili oni deŝiros la haŭton. La malvivajn — en la akvon.

Ĉe la aŭroro matrosoj el siteloj estis priverŝantaj la sangokovritan ferdekon. Elŝipiginte Loftus-on en Uleaborgo kaj surŝipiginte kargon da segita ligno, la galero estis revenanta en Svedion. Ree batadis la tamburo, ululadis la timbaloj. Knarado de la remiloj atingadis la holdon, kie en mallumo kaj sufoka aero estis sufokiĝantaj la bagnuloj, katenitaj ĉe la koloj, la piedoj kaj la manoj.

Ĉar la iniciatintoj kaŝiĝis en arbaroj de Uleaborgo, Sigge katenis la unuajn, kiujn li sukcesis kapti. Inter la katenitoj estis ankaŭ Skilling. En duondeliro li petadis trinki en la sveda, oni ne komprenadis lin, tiam li petis en la rusa:

— Akvon! Trinki!

— Li nian lingvon scias! — respondis unu el la mallumo. — Aŭskultu, Alekseo, li en la nia akvon petas.

— Li preskaŭ faris katastrofon en Stokholmo, — grumblis alia.

— La letero estis ĉifrita, — flustris la unua, — mi vidis. Ne komprenus la svedoj. Kiu ne scias — neniam komprenos.

— Sed ĉu vi mem scipovas legi? — demandis la dua.

— Unu sakristiano min iomete instruis...

En mallumo Skilling ree petis:

— Akvon!

— Portu al li, — diris la voĉo el la mallumo. — Ja li estas homo tamen, sed ne hundo.

— Hundo ja pli bonas. Hundo tion ne faros, kion li deziris fari... Nin ĉiujn oni pendumus...

Sed tamen tiu, kiu ne deziris doni akvon, — donis. Per la disbatita mano li ĉerpis kaj donis trinki, sed Skilling subite montris la dentojn, batis la argilan kruĉeton, elverŝis la akvon. En la mallumo estis kolere brilantaj liaj okuloj.

— Ĉu vi freneziĝis? — trankvile demandis la ruso. — Kial vi furiozas?

Skilling ne respondis, spiris singulte, kun fajfo. Baldaŭ li denove perdis konscion. Teruraj malbenoj al ĉio ekzistanta en la mondo eliĝadis el liaj sekiĝintaj, sangantaj lipoj. Poste li komencis legi versojn. Feraj strofoj de la «Kroniko de Eriko» sonis en la holdo ne per funebro, sed per senbrida furiozo:

Torditaj brakoj kaj laŭta ploro —
Jen via sorto, edzino de svedo...

Antaŭ la mateno li mortis. Lian korpon oni malkatenis, per hokstango eltiris el la holdo, alligis al la piedoj ŝtonon kaj elĵetis ekster la ŝipon. La malvarmaj akvoj de la Botnia golfo por eterne kuniĝis super li.