4. Ĉe Petro Aleksejeviĉ
La caron en Preobraĵenskoje ili ne trovis. Deĵoranta servosoldato rakontis, ke Petro Aleksejeviĉ ĉe matenruĝo kun Vinius forrajdis al la Kanona korto — rigardi novajn mortirojn. De tie li devos viziti ekzercadon de la Butirka kaj Semenovska regimentoj kaj intencis ankoraŭ veturi al Kremlo, — ekmalsanis carido Alekseo. Ĉiuj, kiuj venos por afero, estis ordonite atendi ĉi tie.
Ĝis tagmezo en la ĉambro, kie en malnovaj tempoj bojaroj atendadis caran vokon, kuniĝis multe da plej diversaj homoj: estis ĉi tie tolaj majstroj kun specimenoj de nova teksaĵo; estis komizo el Ŝnura korto; estis riĉa negocisto Zadiĥin kun fera erco en pako, por montri al la caro; estis korpulenta subkolonelo Ugoljev, alrajdinta el Pskovo, por ke Petro mem rigardu desegnaĵon de urbaj fortikaĵoj; estis kapitano Zubarev, nomumita de la caro defendi la Peĉoran monaĥejon post kiam malpenema Ŝenŝin estis skurĝita kaj ekzilita al Smolensko kiel soldato. El Novgorodo venis alta, rapida, inteligenta oficiro Rĵev. Li sidis en angulo, foliumadis novan libron — regularon de la infanterio, kun miro turnadis la kapon.
Silvestro Petroviĉ konis kaj Ugoljev-on, kaj Zubarev-on, kaj Rĵev-on. Ĉiuj kvar eliris sur la peronon, eksidis apude, komencis konversacii pri tio, kiu kiel sin gardas kontraŭ la svedo. Rĵev prenis vergon, komencis sur sablo desegni, kiel li konstruas ĉe si palisarojn kun paftruoj, kiel surŝutas teron — kontraŭ kuglegoj de la svedo. Ugoljev rakontis, ke en Pskovo pro manko de tempo li demetis ĉiujn lignajn tegmentojn de domoj, rompis banejojn, — necesas ligno. Kaj estas mirinde — la popolo ne tre bruas, petskribojn ne skribas: la homoj komprenas la aferon. Zubarev elprenis el sako folion, komencis demandi Ievlev-on, kiel ĉe li en la Novdvina fortreso oni konservas pulvon, ĉu tiel, kiel ĉi tie en la folio estas montrite, aŭ alie. La suno komencis bruligi pli forte, poste sur la peronon falis ombro, pro la konversacio la oficiroj ne rimarkis tempon. Ne rimarkis, kiel venis Petro Aleksejeviĉ, kiel, tirante dum irado la kapon kaj pri io riproĉante Romodanovskij-on, ekiris al si tra alia perono...
— Zubarev! — laŭte kriis la cara servosoldato. — Tuj! Ne sidaĉu!
Post Zubarev ekiris la komizo el la Ŝnura korto, estis nelonge, revenis gaja. Ugoljev kaj Rĵev ekiris kune, post ili estis vokita la majstro el la tola fabriko; tra la malfermita pordo Silvestro Petroviĉ aŭdis la voĉon de Petro:
— Kaj tuj faru, atendi ne estas tempo, — ĉu vi aŭdas, Ĥivrin!
La majstro eliris retropaŝe, la pordo ree fermiĝis. Izmajlov demandis la majstron flustre:
— Kion li mem faras? Ĉu tornas?
— Tornas! — respondis la majstro. — Ŝipan pulion tornas.
Izmajlov turniĝis al Silvestro Petroviĉ, diris kuraĝige:
— Ĉio estos bona, Silvestro. Se li tornas, tiam estas en bona humoro. Ĝusta signo...
Menŝikov kun Apraksin iris sen voko, la deĵoranta servosoldato vokis Izmajlov-on. La lasta eniris Silvestro Petroviĉ. Caro Petro sen kaftano, en mallonga matrosa pantalono, en la sama, kiu estis sur li, kiam li laboris en ŝipkonstruejo en Holando, estis tornanta sur tornomaŝino tritruan pulion por ŝipo. Lia longa kruro en trivita leda ŝuo sen peno, ritme kaj kviete premadis pedalon de la transmisia rado; blanka bonodora rabotaĵo, volviĝante, fluis el sub la tornotranĉilo. Laborante, li atente aŭskultis Izmajlov-on kaj fojfoje ĵetadis al li rapidajn rigardojn de siaj sagacaj konveksaj malhelaj okuloj. Silvestro Petroviĉ haltis ĉe la pordo, pro knarado de la tornomaŝino li ne aŭdis, nur foje li distingis akran ekkrion de Petro:
— Nu? Kaj vi eble pensis — la angloj pro nia floto ĝojas? Ĉion ili mensogas, ŝtelistoj, en nenio al ili eblas fidi!
Unu fenestro estis malfermita, tie trans la muroj de la kaduka palaco estis bruanta ĵus aperinta foliaro de maljunaj kverkoj, aceroj, ulmoj, fraksenoj. Tra diverskoloraj vitroj de la fenestroj sunaj radioj — ruĝaj, verdaj, bluaj — estis falantaj sur riĉajn velurajn benkokovrilojn, sur broditajn per perloj fenestrobretajn kovrilojn, sur tureton kun malnova horloĝo: malrapide rondiras la ciferplato, kaj super ĝi, kvazaŭ lipharoj, senmove staras la montriloj. Kaj estis strange vidi ĉi tie, en la palaca halo, kie iam staris junuloj-gardistoj en oraj bukloj ĝis la ŝultroj, kun anĝelaj vizaĝoj, en neĝblankaj vestoj, en ermenaj ĉapetoj, kun arĝentaj hakiletoj en la manoj, — strange estis vidi ĉi tie grandan pezan nigran tornomaŝinon, amason da rabotaĵoj, kaj sur la ardeza tablo — ferajn ŝraŭbojn, cirkelon, muskedan tubon. Mirinda ŝajnis tio, ke ĉi tie, kie nun staras modeloj de galiotoj kaj fregatoj, kanona afusto, kie kuŝaĉas specimenoj de veltolo, de ŝnurego, kie estas ĵetita sur tapiŝon malgranda ankro, — ankoraŭ antaŭ tiel nelonge bojaroj ĉirkaŭis la triŝtupan podion de la trono, plenumante antikvajn ritojn de bizancaj imperiestroj...
— Silvestro! — ne returnante sin vokis Petro.
Silvestro Petroviĉ reordigis sur si la kaftanon, retenante la spadon per la maldekstra mano, per la dekstra apogante sin al la bastono, ekiris al la caro. Petro, preminte per la polmo la radon de la tornilo, haltigis la turnadon, liberigis ŝraŭbojn de la fiksilo kaj ĵetis la pretan pulion en korbon, en kiu jam kuŝis kelkaj pulioj kaj aliaj etaj faraĵoj. Fiksinte per la ŝraŭboj novan platon, la caro turnis sin al Ievlev kaj dum kelkaj momentoj, kvazaŭ ne rekonante, fiksrigardis al li, poste liaj mallongaj, turnitaj supren lipharoj tremeris, la okuloj eklumis en subrido, kaj li demandis:
— Nu, kio? Ĝojas vi, verŝajne? Unufoje divenis, kaj nun por vin ne estos brido? Preĝu al Dio por Izmajlov.
Ievlev silentis, hele, rekte kaj sentime rigardante en la okulojn de Petro.
— Ruzaj vi estas kun Teodoro! — same kun subrido daŭrigis Petro. — Tuj kiam mi foriris el Arĥangelsko — vi tuj atakis Urquhart-on. Ruzaj, diabloj...
Li per la mano de malsupre abrupte tiris supren la radon, forsvingis rabotaĵon de sur la tornomaŝino, sed ne plu tornis.
— Multe ruzaj. Do, ĉi-foje, verŝajne, vi pravas. Amare tio estas, sed vere, ke sendas oni al ni el eksterlando latronojn, tamen vi ne pensu, ke ankaŭ poste mi tiajn viajn aŭdacaĵojn mi lasos senpune. Negocistojn, kaj lertajn metiistojn de Rusio ne forturnu, eĉ se pri unu sola vi eraros — aliaj ne venos...
Silvestro Petroviĉ silentis.
— Oni skribas al mi, sendas petskribojn pri vi, sinjoro kapitan-komodoro, ke subpremas vi fremdlandanojn. Por kio vi tiel fie agas? Respondu!
— Ŝtelistojn, Siro, kaj malbondezirantojn al mia patrujo ĝis la vivofino mi subpremados! — per sonora pro streĉo voĉo prononcis Ievlev. — Sed bonajn gastojn, negocistojn, lertulojn, majstrojn mi ne nur ne ofendos, sed mem manĝigos, trinkigos, dormi kuŝigos kaj nenion avaros...
Petro abrupte tiris la kapon, snufis:
— Ho, Silvestro, arkon oni fleksas ne tuj, se vi tro forte premos — ĝi krevos.
— Por tio, Siro, mi pensas, sidas en Arĥangelska vojevodeco bojaro — princo Alekseo Petroviĉ Prozorovskij. Li fleksi arkojn estas grandega majstro...
— Pri kio vi?
— Pri tio, Siro, ke ĉi vojevodo, sian fidelecon al vi pruvinte en pasintaj jaroj, nun...
— Kio — nun? — kriis Petro.
— Nun ne nur por vojevodo ne taŭgas, sed eĉ kiel oficiron mi al mi ne prenus...
— Sed mi pri tio vin ne demandas! — kun kolera moko diris la caro. — Ĉu komprenis vi? Mi per mia kapo pensas, — kriis li furioze, — per la mia, kaj vi, konsilantoj, por mi ne necesas...
Li ree forturniĝis al la tornilo kaj komencis torni, forte premante per la piedo la pedalon. Ree ekkuris rabotaĵo, li deŝiradis ĝin ĉiam pli kaj pli trankvile, poste ekparolis grumble:
— Prozorovskij en la vojevodeco dum du jaroj sidas, kaj ankoraŭ du sidos. La vojevodo estas bona, de metiistoj arĥanĝelaj, kaj de komercistoj, kaj de fremdlandaj negocistoj, preskaŭ de la tuta Fremdlanda korto, petskribo estis sendita al ni en Moskvon, ke sidu princo Prozorovskij en la vojevodeco la trian jaron kaj la kvaran...
Silvestro Petroviĉ pri mirego preskaŭ aĥis. Ĉu por Prozorovskij estis sendita petskribo? Malklaraj estas faroj viaj, Dio... Do, tiam eĉ paroli ne havas sencon...
— Kial vi kun lambastono? — subite demandis Petro.
— Frostigis mi la krurojn, Siro, pardonu...
— Kial vi estas griza ja? — ree demandis Petro.
Al Silvestro Petroviĉ tremeris la vizaĝo, li ne trovis, kion respondi. La caro ordonis eksidi. Ievlev aŭdis
— Eksidu, se vi al lambastono apogiĝas, — fiksrigardante al Ievlev, ordonis Petro. — Jen ĉi tien eksidu, sur la benkon...
Ievlev eksidis, malfermis hokojn de la uniforma kaftano, elprenis el leda komplika paperujo la planon de la Novdvina citadelo, dismetis antaŭ Petro. Tiu vokis Apraksin-on kaj Menŝikov-on kun Izmajlov, demandis, kiu ĉi planon faris, ĉu ne Rezen?
— Rezen, Jegoro.
— Ĉu germano?
— Germano, Siro.
— Do, vidu — germano, sed la plano estas bona!
— Germanaj estas diversaj! — trankvile respondis Ievlev. — Mi por tiu Rezen, Siro, se necesos — sur eŝafodon iros.
Petro ĵetis straban rigardon al Ievlev, turnis la lipharojn, alŝovis la planon al si pli proksime. Menŝikov el trans la dorso de Petro Aleksejeviĉ diris subite, ke kanonoj sur la turoj staras malĝuste. Apraksin prenis grifelon, ardezon, cirkelon, rapide kalkulis, kun miro balancis la kapon:
— Nu, Daniloviĉ, via okulo estas vere falka. Vi tuj ekvidis.
Silvestro Petroviĉ, sidante apud Petro, montradis per grifelo sur la plano, kiel kio estos, kie estas pulvotenejo, kie kuŝos kuglegoj, kie estas domo por vunditoj, de kie povas iri helpo. La caro aŭskultis atente, snufante per la pipo, kapjesadis kun aprobo. Ievlev subite pensis: «Li vere estas tuta en laboro. Kiam io estas kun racio kaj koro farita — li estas la unua amiko».
— Kio mankas? — demandis Petro kaj ree ĵetis flankan rigardon al Ievlev: liaj brunaj okuloj nun arde brilis.
— Multo, sinjoro bomardisto, mankas! — suspirinte, diris Ievlev. — Ĝuste por tio mi alveturis...
La vizaĝo de la caro iĝis streĉita, sed kiam Menŝikov diris, ke estas kanonoj de malnova modelo, kiujn eblas doni al Arĥangelsko, Petro interrompis lin:
— Silvestro fatrason ne bezonas. Al li estos pli malfacile, ol al ni. Pensi necesas, sinjoro Menŝikov, pensi!
Kaj li mem enpensiĝis por longe, frapetante la pipon al la polmo, kovrita de kaloj. Poste li komencis rememori, kie estas kanonoj, ankoraŭ ne alveturigitaj en Moskvon. Menŝikov kaj Apraksin al li sugestadis, li penseme kapjesadis. Ievlev skribadis per plumo sur paperfolio: haŭbizoj el Voroneĵoj, mortiroj el Novgorodo. Izmajlov kliniĝis al li, flustris en la orelon:
— Ne timidu, Silvestro, petu kun plio, li marĉandos...
Silvestro petis kun plio kuglegojn, fusilojn, muskedojn. Menŝikov koleriĝis, diris per ofendita voĉo:
— Ne donu vi al li, bombardisto, mi petas. Li elŝiras kun haŭto! Ĉio al li malmultas! Ankaŭ mi muskedojn kaj fusilojn naski ne estas instruita. Poste, eble, mia respondeco estos per klabo. Vi havas mallongan parolon: se io mankas — Saĉjo kulpas.
Petro Aleksejeviĉ ordonis:
— Silentu!
Kaj demandis de Ievlev:
— Ĉu monaĥojn, Diajn servantojn, vi skuis? Sonoriloj estas ankoraŭ nenio, la karnodikaj diabloj laboru — ĉe mi oni ĉie laboras...
— Oni skribis kontraŭ Silvestro petskribojn, — diris Menŝikov. — El la Nikola-Korela monaĥejo skribis, el la Pertominska, — mi al vi, sinjoro bombardisto, tiujn petskribojn eĉ ne portis. Kvazaŭ li ĉiujn al laboroj pelis, eĉ la anĝelan rangon ne indulgis. Skribas, granda estas peko, estos li anatemita...
La caro ekridis, frapis Ievlev-on al la ŝultro, diris base:
— Pri tio ne dubu, Silvestro! Ĉi grandan pekon mi sur min prenos, depreĝos vin. Mi, fraĉjoj, por ĉi respondoj antaŭ la Sinjoro estas sanktoleita de la Konstantinopola patriarĥo. En la laboroj ĉiuj iru, por ni ne nur monaĥoj laboras, sed eĉ monaĥinoj, por ili labori en ŝvito estas multe pli bone, ol la diablon amuzi. Kaj preĝejajn servojn ili poste servos, ĝuste tiel al ili diru, al viaj monaĥoj. Kio pri nia Atanazio?
Silvestro Petroviĉ rakontis pri Atanazio, pri tio, ke sendis al li la Neŭtonajn librojn, pri tio, kiel admonadis la ĉefepiskopo la skismanon Teodozon Forĝiston.
— Ĉu admonis?
— Ĝis la butersemajno ĉi Forĝisto, ĉiam la morton atendis, kaj en la unua tago de la butersemajno ordonis doni al si glaseton da vodko, eltrinkis, flaris la manikon kaj ekiris al mi en la Kanonan korton kanonojn gisi.
— Ĉu bona majstro?
— Avida je laboro, lertulo mirindega! — respondis Silvestro Petroviĉ/
Petro rideris gaje, diris:
— Bona viro estas Atanazio, tre bona. Se li estus pli juna, mi Aleksaĉjon forpelus puŝe reen vendi pirogojn kun leporaĵo, kaj Atanazion — ĉi tien prenus. Kun li estas pli trankvile, ĉu vere, Daniloviĉ?
— Por kio kun leporaĵo? — bruligante la pipon, diris Menŝikov. — Mi tiam iĝus ĉefepiskopo. Ankaŭ ili ne malriĉe, mi pensas, vivas...
Tiel, en ŝercoj kaj afero pasis la tago, venis krepusko, ekbluis trans la fenestroj de la palaca ĉambro. Dum Silvestro Petroviĉ per grifelo sur ardezo desegnadis la ŝanelon de Dvino kaj klarigadis la vojon, per kiu la sveda eskadro iros al Arĥangelsko, — cara kuiristo Velten alportis grandan paton da ovaĵo kun ŝinko, stanajn glasetojn sur pleto, kruĉeton kun vodko. Petro drinkis la unua, bone grakis, per kulero ekmanĝis la ovaĵon, estis videble, ke li estas tre malsata. Kaj ree Ievlev miris, kiel estas detruita la rito de manĝado, komenciĝinta de la bizancaj imperiestroj. Sidas kvar viroj, skrapas per kulero ovaĵon, kaj en la aero de la palaca antikva halo ankoraŭ staras apenaŭ kaptebla odoro de olibano, de malnova vakso, de aroma varmo, kiu iam venadis de kahelitaj fornoj. Kaj ŝajnas, ke ĉio nuna estas sonĝo, ludo infana, kiel en la antaŭlonge pasintaj jaroj, kiam bruadis la ludsoldatoj en la Faceta aŭ Kruca palacoj kaj en en timo rigidiĝadis: jen aperos monaĥo, la sekiĝinta fingro kolere minacos — for, malpiuloj, for...
— Hej, Velten, ankoraŭ ovaĵon! — kriis Petro. Verŝis po dua glaseto; proksime rigardante al Ievlev, diris:
— Nu, Silvestro, estu sana! Vi bone faras, mi ne povas riproĉi. Penante pri via laboro, pensu: ne solan Arĥangelskon mi gardas, ne en ĝi sola estas la prakaŭzo de sangoverŝado...
Per gesto li alvokis al si ĉiujn kune, ruze palpebrumis.
Apraksin, Izmajlov, Menŝikov, Silvestro Petroviĉ kliniĝis pli proksime. La lipharoj de la caro minace moviĝis:
— Nu, se vi disbabilos!
Kaj li tuj mildiĝis:
— Ne knaboj, mi penss, viroj ŝtataj, sed tamen iam iu ne retenas sin...
Aleksandro Daniloviĉ alpremis la pugnojn al la brusto, terure ĵuris je Dio, ke ne vidu li la Dian mondon, mortu per aĉa morto. Petro ne permesis fini la ĵuron, interrompis:
— Donu grifelon!
Izmajlov alŝovis kandelingon pli proksime. La caro, mordetante la lipojn, rapide, kurbe desegnadis sur la ardezo liniojn, metadis rondetojn. Silvestro Petroviĉ, fiksirgardante ĝis doloro en la okuloj, rekonis Arĥangelskon, la Blankan maron, la Solovkiajn insulojn, la bordon, vilaĝeton Njuĥĉon. De Arĥangelsko al Solovkioj ekkuris maldikaj vojetoj. Petro, hastante, parolis:
— Per la floto, kiu estas konstruita en Vavĉugo kaj en Solombalo, ni iros al la monaĥejo, kvazaŭ por preĝo. Akompanos nin laŭ la rango soldatoj en nemalgranda kvanto; spionoj supozos, ke ni foriris adori restaĵojn de sanktaj Zosimo kaj Sabateo. Sed el tie, el la Solovkia klostro, kiam la blankaj noktoj finiĝos, ni direktos nin al Usolje Njuĥĉa — jen ĝi, sur la bordo.
Petro per la grifelo montris, kie troviĝas Usolje Nuĥĉa.
— El tie ĉi al Pul-lago tra marĉoj per novaj vojoj... Poste al Voĵmosalmo... Estos kun ni du fregatoj, ĉi tie ni tiujn fregatojn surakvigos kaj sur akvo laŭ Vig-lago kaj laŭ rivero Vigo al vilaĝo Telejkino. Riveretoj ĉi tie estas — Muroma kaj Mjagkozerska... Poste tra marĉoj kaj arbaroj al Poveneco...
— Noteburbo! — ekkriis Silvestro Petroviĉ.
— Vi divenis! — subridinte, respondis Petro. — Vere Noteburgo, la antikva novgoroda Oreŝko, nia Oreŝko, de niaj praavoj. Se ni dismordos ĉi nukson1, staros ni per firma piedo por ĉiam en la Balta maro...
— Ankoraŭ Nyenschanz! — diris Apraksin.
— Multo ankoray, — forviŝante per la pomo la desegnaĵon de la ardezo, prononcis Petro, — multo, sed ĉio nia, kaj Koporjo, kaj Jamo, kaj Korelo, kaj Ivangorodo. Kiel muro ekstaris la svedoj sur la Balta maro, kaj nun ankoraŭ Arĥangelskon ekdeziris fermi. Tio ne estos. Frato nia Karolo ĉiam revas esti Aleksandro, sed mi ne estas Dario...
Mallonga subrido tuŝis liajn lipojn, la okuloj ekbrilis, li demandis:
— Ĉu eblas tiel rezoni post Narvo?
Kaj li respondis al si mem:
— Post ĝi ni ĝuste tiel rezonas! Kiu vidis, kiel regimentoj niaj staris en kvadrato kaj, ĉirkaŭbarinte sin per artileriaj ĉaroj, rebatadis atakojn de la svedoj, tiu alie rezoni ne povas. Kiu vidis, kiel preobraĵenskanoj niaj kun la semenovskanoj el ĉi malfeliĉa batalo eliradis, tiu post paso de tempo pri nenio alia, krom pri la venko, eĉ pensi ne aŭdacas. Je ĝi do ni drinku glaseton, kaj al Moskvo tempas iri...
La glasetoj malforte tintis super la tablo, super la pato kun restaĵoj de la ovaĵo. Eltrinkinte, Petro rapide demandis:
— Kaj kio, Silvestro? Eble, sendi al vi Daniloviĉ-on por helpo?
Menŝikov ekĝojis, ekflustri al Ievlev en la orelon:
— Petu, petu, faros ni tie al Karlo ĉagrenojn, li ekscios, kiom kostas nun la rusa plago. Petu, ni tie tiajn aferojn faros...
Sed Petro ŝanĝis sian opinion:
— Vi sukcesos tie kun Atanazio, Daniloviĉ ĉi tie necesas.
— Jen, necesas, — grumblis Menŝikov. — Sed ĉiam minacas min puŝe forpeli...