5. Longe post la noktomezo
Petro kun krako malfermis la fenestron, en la malaltan sufokan halon tuj penetris malvarma nokta aero, ŝanceliĝis fajretoj de kandeloj, prilumante malhelajn murpentraĵojn de la volboj: paradizajn birdojn, ekzotajn florojn. Apraksin-on, Menŝikov-on kaj Izmajlov-on la caro forliberigis, al Silvestro Petroviĉ ordonis iri kun li...
Tuj kiam ili eksidis, knaris la pordo, maljunulina voĉo ion ekflustris. Petro leviĝis, per grandaj paŝoj eliris el la halo. Silvestro Petroviĉ enpensiĝis. En la animo kuŝis pezo, la terura aspekto de la grizhara maljunulo Dij, rigardanta el post la tino, kvazaŭ fiksiĝis antaŭ la okuloj. Kaj, kvazaŭ respondante al liaj pensoj, ekparolis de sur la sojlo Petro:
— Kiom malbone! Okazas nun ĉiam pli ofte, ke nubo de duboj fermas nian penson, Silvestro. Kion fari? Ĉu ne ĝuu la faranto frukton de la arbo, de li plantita? Aleksaĉjon Menŝikov-on mi nomas frato, sed li ŝtelas senmezure. Sen domaĝi la propran vivon mi laboras, sed ĉu vidas mi bonon de iuj? Ĉiuj estas malamantoj, kontraŭuloj, nur solan bastonon timas. Ĉu obskuro de duboj niaj ne estas forpelita per faroj?
Al Silvestro Petroviĉ spasmis la gorĝo. Petro rigardis al li per sekaj, hele brilantaj, elturmentitaj okuloj, kvazaŭ atendis respondon.
— Malfacile! — apenaŭ aŭdeble, flustre prononcis la caro.
Li skuis la kapon, ekparolis rapide, afereme:
— Post Narvo malvenko ĉe Arĥangelsko, Silvestro, estos por nia honoro neeltenebla. Multon ni faris, al multo ni pretas, sed bezonas ni, ho, bezonas nun venkon. Kaj ni bezonas kaj la svedo bezonas, por ke li ne tro fieru en estontaj tempoj, por ke ankaŭ li pensu: kaj kio, se oni lin batos? Tion iuj ne komprenas, pensas, stultaj, ke kvazaŭ havas ni multajn tiajn urbojn, kiel Arĥangelsko, ne granda estos ofendo. Sed Izmajlov komprenas, — ĝuste pri tio ni hodiaŭ konversaciis. En la reĝlando dana oni konsolas sin per espero, ke ĉe la unua malvenko la svedoj ilin pli bone traktos. Ĉu komprenas vi, pri kio mi parolas?
Ievlev silente klinis la kapon.
— Ĉu vi esperas?
— Mi esperas, Siro.
— Ĉu firme? Ĉu vi scias, ke ankaŭ la anglo al vi nun rigardas — atendas vian malgloron?
Silvestro Petroviĉ ree klinis la kapon. Petro rigardis al li atente, streĉite.
— Ĉu ĉion vi rakontis al mi hodiaŭ en Preobraĵenskoje? Se ne ĉion — parolu ĉi tie!
Ievlev leviĝis, dense fermis la pordon, eksidis tute proksime al Petro.
— Pensas mi, Siro, fari tiel: svedaj militistoj sen piloto en la Dvinan buŝon eniri ne povos. Piloton ili bezonas preni Arĥangelskan, ne alie. En ĉi terura ludo necesas trovi homon, kiun mi fidus, kiel... kiel vin, sinjoro bombardisto, kaj tiun homon sendi sur malamikajn ŝipojn. Tiu rudristo-piloto, ne domaĝante sian vivon, kondukos la kapan, tio estas flagan ŝipon de la svedoj kaj sidigos ĝin sur malprofundaĵon sub la kanonojn de la Novdvina citadelo, kie la malica eskadro estos de ni senkompate pafmortigita, por ke la latronoj eĉ la vojon forgesu en niajn akvojn...
— Tio estas bona! — ekkriis Petro. — Brave, Silvestro. Sed kie vi trovos la homon?
— Da tiaj homoj en Rusujo estas ne unu kaj ne du, Siro! — firme respondis Ievlev. — Ekzistas tiaj homoj. Vi mem hodiaŭ parolis pri la regimentoj — la Preobraĵenska kaj Semenovska...
— Sed se... li perfidos? Homo ne estas regimento!
— Ne povas tio okazi. Mortigi lin malice oni povas, kaj por tio mi metas kaŝitan ĉenon. Se oni mortigos mian rudriston, se ne sukcesos ni kun la kanonoj, estos la ĉeno sub akvo etendita, fermanta la Dvinan buŝon. Kaj se ili eĉ la ĉenon trarompos — forpelas mi la tutan ŝiparon, konstruitan laŭ via ukazo en la urbo Arĥanĝela, en malproksiman sekretan havenon. Ne trovos ĝin tie la svedo...
— Ankoraŭ kio?
— Ankoraŭ la urbon Arĥanĝelan, monaĥejojn najbarajn — ĉion mi armas per kanonoj kaj duonkanonoj, per muskedoj kaj fusiloj. Ĝis tranĉiloj, Siro, ni batalos. Eĉ se elŝipiĝos vivaj la svedoj, tiam nur tiom malgranda manpleno, ke estos facile ĝin eltranĉi, kaj ili eĉ ne pensu pri venko... Ni ne fordonos Arĥangelskon.
Silvestro Petroviĉ eksilentis. Petro ne deŝiradis de li la okulojn. La pordo knaris, en la halon denove enŝoviĝis la maljunulino, la vartistino de la carido, vokis:
— Patro, Petro Aleksejeviĉ...
Petro ekkuris, frapante per la ŝuoj. Revenis baldaŭ, kvazaŭ heliĝinte:
— Aleĉjo mia antaŭnelonge ekmalsanis, de la mateno kiel flamo brulis. Nur nun la febro ĉesis. Li ŝvitiĝis, petis acidan lakton, ekdormos, se donos Dio...
Li verŝis por si kvason, avide eltrinkis. En anguloj de la halo senĉese knaradis griloj, nokta vento ŝanceladis farojn de kandeloj, trans la malfermita fenestro kante, laŭte, forte elkriis nokta patrolanto:
— Sankta Dipatrino, indulgu nin!
— Do, veturu! — tremerinte pro nokta humideco, diris Petro. — Kun Dio, Silvestro! Kaj memoru, firme memoru: Prozorovskij por vi estas fidela helpo, lin fidu, mi intence vin hieraŭ en la kelon veturigis, por ke vi mem vidu — li estas firme fidela al ni. Kaj ankoraŭ memoru, pri kio ni antaŭnelonge parolis: se vi ne enlasos nun la svedojn al Arĥangelsko — estos ni en proksimaj jaroj ĉe la Balta Maro. La unua kaj la dua estas firme ligitaj. Veturu senprokraste, jam hodiaŭ. Kanonojn, kuglegojn, grenadojn, ĉion, kion ni skribis, ni komencos jam morgaŭ urĝe sendi al vi...
Silvestro Petroviĉ kliniĝis al la mano. Petro ne lasis, mallarĝe, per eta kruco krucosignis Ievlev-on, kelkfoje ripetis:
— Kun Dio, kun Dio, kapitan-komodoro. Urĝiĝu! En Arĥangelsko estu severa kun fuĝuloj, kun latronoj, kontraŭ pafistoj vin gardu, multaj estas inter ili ne sen kaŭzo, kvankam ne estas kaptitaj. El ĉi tie, el Moskvo, ili estas forpelitaj, ili ĉiuj tie vivas. Observu, se vi ne sukcesos — tio estos via malfeliĉo. Se mi povos, mi mem venos al la batalo, sed apenaŭ. Do sukcesu sen mi. Skribu pri viaj aferoj...
Kun mateniĝo Ievlev kaj Jegorĉjo elveturis al la Jaroslavla elirejo. Super la Moskva ĉirkaŭaĵo, kien povis atingi okulo, staris rozkolora varma nebulo. Jegorĉjo ekscitite rakontadis, kion li vidis hodiaŭ, kie estis, kiel firme decidis por si iĝi poste navigisto. Silvestro Petroviĉ streĉite aŭskultadis voĉojn de patrolantoj, gardantaj malproksimajn alirojn al Moskvo:
— Glora urbo Jaroslavlo!
— Glora urbo Vologdo!
— Glora urbo Arĥangelsko!
Jegorĉjo miris:
— Jen! Ĉu pri ni ili krias, Silvestro Petroviĉ?
— Pri ni! — severe konfirmis Ievlev. — Pri ni, Jegoro. Ke estas glora la urbo Arĥangelsko. Firme teni nin ni devas...
— Kaj kio? Ja ni tenos! — respondis Jegorĉjo. — Kiel ne teni? Kanonojn ni havos, kuglegojn havos, fusilojn same. Nun ni sukcesos...
Ievlev silentis, mienis morne, severe rigardis al la vojo, kiu estis rekte kaj glate forkuranta antaŭen — malproksimen, foren al la nordo...