Ĉapitro sesa

Se por pizo frosto ne estus, ĝi super palisaro kreskus.
Proverbo

1. Kuracisto Loftus

Nova dana kuracisto Loftus trovis la vojevodon princon Prozorovskij-on ne en Arĥangelsko, sed en Ĥolmogoro, kie la princo ekmalsanis kaj kien transloĝiĝis lia tuta familio kun ĉiuj hejmanoj, parazitoj, servistoj kaj duoncento da pafistoj, kiuj devis konstante gardi la personon de la severa bojaro.

Kancelariano Gusev — longnaza kaj ruza, kun anasa, plonĝanta irmaniero — akceptis la fremdlandan gaston ĝentile, kaj la kuracisto sen prokrasto estis allasita al la vojevodo mem. La princo, elturmentita de malsanoj, estis kolere ĝemanta sur benko. Lia kapo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko kun malvarma oksikoko el kelo, la nudaj piedoj staris en tino kun varmega kvaso. La edzino de la vojevodo, grasa kaj kriema princino Eŭdokia, per strida voĉo estis persvadanta la vojevodon ne ofendi ŝin — manĝi kokinon en salakvo. Alekseo Petroviĉ forinsultadis kaj ĝemadis.

Farinte riverencon al la princo kaj kisinte la manon de la princino, Loftus esprimis bedaŭron, ke li venis tiel malfrue, ne atinginte la malsanon en ties komenco mem, sed ke ankaŭ nun li esperas fari per sia arto al sinjoro granda vojevodo almenaŭ ioman helpon, des pli, ke en la tuta ĉirkaŭaĵo nun, ŝajne, ne troveblas klera kuracisto...

— Unu estis — ni forpelis! — severe diris la princo. — Ne pri sia afero li okupiĝis. Kaj fremdlandanoj fuĝas, multaj jam fuĝis. Kiuj per maro foriri ne povas — tiuj al Vologdo iras, kaj de tie al Moskvo, al Kukujo. Kaj varojn kun si fortiras, ĝismorte timiĝis...

Loftus faris nekomprenantan vizaĝon, palpebrumante, lia rigardo ŝajnis al la princo senruza.

— Sed ĉu vi vere nenion scias? — demandis la vojevodo.

— Kion povas scii mi, simpla kuracisto? — demandis responde Loftus.

— Militi kontraŭ ni intencas reĝo Karolo, jen kion! — diris la princo. — La urbon Arĥanĝelan almiliti. Li bruligos per fajro, metiistojn buĉos, kaj min li ŝajne pendumi minacis sur pendumilo je la kolo, kun tuta mia familio...

Apude en la loĝoĉambro ekplorĝemis princino Eŭdokia; iom poste base ekplorkriis post ŝi la princido, bojara filo Borĉjo; post la princido ekploris ankaŭ la maljunaj fraŭlinoj — princidinoj. La vojevodo per la piedo batis la tinon kun kvaso, kriis severe:

— Huŝ for, damnitaj!

La princino kun la idoj eksilentis, la princo ekparolis, iom post iom pli fidante la ĝentilan fremdlandanon, kiu scipovis aŭskulti kun atento, scipovis ĝustatempe jesi, scipovis kunlamenti, balanci kun riproĉo la kapon. Al tia homo estas agrable rakonti...

Loftus suspiradis kun kunsento, memorfiksadis, kion diras la princo, parolis mem, ke la tuta Eŭropo nun timas la damnitan svedon, ke liaj sampatrujanoj danoj eĉ ne esperas venki reĝon Karolon. Aŭgusto, la pola reĝo, certe, same ne eltenos premon de la sveda armeo...

Ili konversaciis longe, varme. La kuracisto faris konkludojn: ĉi tie oni la svedojn timas morte, la vojevodo pro timo ŝajnigis sin malsana, penetri en Dvinon por ŝipoj de lia reĝa moŝto ne postulos, certe, multajn penojn, la ŝipkonstruejoj estos forbruligitaj, la urbo estos neniigita...

— Antaŭe homoj ankoraŭ dubis — ĉu venos svedaj militistoj, — diris la vojevodo. — Sed nun eĉ duboj ne estas. Ni ricevis leteron el Stokholmo, de fidela homo, ke oni serĉas ĉie ŝipestrojn, kiuj konas maran vojon ĝis Arĥangelsko...

— Ĉu leteron?

— Kvazaŭ sekretan leteron alportis fuĝinta de svedoj galera sklavo...

Loftus balancis la kapon, okupiĝis pri la sano de la princo. La malsanon de la vojevodo li trovis ne tre danĝera, sed grava kaj okazinta pro densiĝo de sango en la ĉefa kaj defluiga kapaj vaskuloj. Laŭ opinio de la kuracisto, la princo devis tuj kuŝiĝi en liton kaj pensi pri nenio malgaja, ĉar densiĝo en vaskuloj okazas nur pro nigraj pensoj. Krom tio, la kuracisto trovis, ke en la vojevodo akumuliĝis pro afliktoj multe da sulfuro, hidrargo kaj salo, kiuj kaŭzas melankolion, facilan febron kaj influas la duumviron — la spiritan elementon de la homa esenco, troviĝantan en la stomako. Estas difektita ankaŭ la arkeo — la viva elemento. Antaŭ ĉio la kuracisto rekomendis al la princo bruligi en si flogistonon, alivorte la spiriton de fajro, pro kio fariĝas ĉio sekvanta, kaj poste aparte kuraci la kapajn vaskulojn, la melankolion kaj la meteorismon.

Ju pli parolis la kuracisto, des pli laŭte oĥadis la vojevodo. La vortoj, kiujn li ne komprenis, sugestis al li estimon al sia propra malsano, kaj la afabla voĉo de la kuracisto esperigis pri fina resaniĝo.

Dum la tuta tago la kuracisto faradis por la princo tinkturojn kaj balzamojn, kaj ankaŭ esploradis la familianojn kaj hejmanojn, kiuj same suferis pro diversaj malsanoj. Princino Eŭdokia suferis pro pikdoloro sub la brako, la princino-patrino — pro malbonaj sonĝoj, la princido — pro orelzumado, la patro de la vojevodo, princo Petro Vladimiroviĉ, — pro longaj hikadoj kaj pro timo de musoj. Ankaŭ kontraŭ la timo de musoj la dana kuracisto faris dekoktaĵon.

Tagon poste la kuracisto aranĝis por si komision de la princo-vojevodo: viziti la Novdvinan citadelon kaj esplori tie, kia estas sano de la laborantoj, ĉu ne enportos ili en la urbon mortigan epidemion aŭ iun alian infektan malsanon. Por Loftus oni preparis velboaton de la vojevodo, kaj ĉe serena mateniĝo li kun favora vento direktis sin laŭ Dvino al Arĥangelsko.

Ĉi tie la fremdlandano faris vizitojn al siaj samlandanoj, loĝantaj en la fremdula parto de la urbo en gastejoj — sub aspekto de negocistoj el Bremeno, Holstinio, Danio aŭ Nederlando. Ceremonie prezentinte sin, li atendadis momenton, kiam li restadis kun la necesa al li homo sola, el siaj manoj montradis al tiu dokumenton, konserviĝantan en kapsulo, kaj per naza voĉo faradis kelkajn demandojn. La samlandanoj respondadis malsame, iuj detale, iuj koncize kaj seke. Sed en ĉiuj respondoj sentiĝis unu afero: neniu havis grandan kredon pri sukceso de la ekspedicio de subadmiralo Gyllenstierna.

En ŝtona angla gastejo malfidema negocisto Martus postulis la dokumenton en siajn manojn, nehaste tralegis, poste demandis:

— Do, vi estos anstataŭ herre Des-Fonteines?

— Jes, nun mi en ĉio anstataŭos lin.

Martus balancis la kapon:

— Herre Des-Fonteines estas saĝa homo. Anstataŭi lin estas malfacile.

Loftus kuntiris la brovojn, kaŝis la kapsulon kun la dokumento kaj komencis fari demandojn. Martus respondadis mallonge, ne rigardante al la kuracisto.

— Kia homo estas pastro Fritsch? — demandis Loftus.

La negocisto respondis, ke la pastro estas homo kuraĝa, rapida en decidoj, sed, bedaŭrinde, li estas ĉi tie nelonge kaj ne komprenas ankoraŭ multon.

— Ĉu li kunvenigis la paroĥanojn en tiuj ĉi tagoj? — demandis la kuracisto.

Martus respondis, ke li kunvenigadis plurfoje. Hieraŭ, ekzemple, post la diservo pastro Fritsch deklaris sin estro de sekreta fremdlanda brigado kaj legis liston de ĉiuj tiuj rusoj, kiuj devas esti neniigitaj en la urbo la plej unuaj.

— Ĉu granda estas la listo?

— Granda. En ĝi estas tiuj, kiuj ne obeos al la krono eĉ sub timo de perdo de la vivo.

— Kiuj do ili estas?

— Kapitan-komodoro Silvestro Ievlev. Pro lia kaŝo patro Fritsch deklaris mortan ekstermon de tuta tiu familio, kie oni lin trovos. Plue — kapitano Krikov. Post ili — subleŭtenanto Pustovojtov kaj lia frato Jegoro. Devas esti ekzekutitaj ŝipaj majstroj el rusoj — maljuna Ivano Kononoviĉ kaj la alia, Koĉnev. Plue iras tiuj majstroj, kiuj lernis sian arton de Ivano kaj Koĉnev... Ankoraŭ, la ĉefo de la pafistoj, oficiroj — Merkurov...

La kuracisto ne finaŭskultis:

— Ĉu vi havas sekretan signon por viaj domoj, por ke en konfuzo de tritaga rabado ne suferu havaĵo de la fidelaj al la krono?

La negocisto respondis, ke sekreta signo estas, same kiel estas ankaŭ sekreta vorto.

— Kiom da ŝipoj nun estas konstruataj en la ŝipkonstruejo de Arĥangelsko?

— Ses grandaj ŝipoj, herre, estas preskaŭ finitaj. En Vavĉugo estas konstruataj ankoraŭ kvar. Por tiuj ŝipoj la rusianoj havas matrosojn, kiuj flaris pulvon ĉe Azovo kaj posedas la maran arton perfekte.

Loftus subridis kun dubo:

— Ĉu multaj eksterlandaj majstroj laboras en la lokaj ŝipkonstruejoj?

— Nun tre malmultaj, herre. La rusoj konstruas siajn ŝipojn propraforte.

— Ĉu vi havas armilojn? — demandis Loftus.

— Jes, ni havas.

— Ĉu multe?

— Ni havas pistolojn, duonarkebuzojn, tranĉilojn, pulvon. En la kirko ni havas du kanonojn. En la Kanona korto servas kiel ĉefmajstro nia bona paroĥano Reger Ripley. Li penos tiel elekti kanonojn kaj kuglegojn por ili, ke en la decida horo la moskvianoj ne sukcesos pafi eĉ unufoje...

— Kiu nun komandas la pafistojn en la urbo?

La negocisto kuntiris la brovojn:

— Simono Ruĵanskij, herre. Se kolonelo Snivin ne transirus ĉe Narvo al la sveda armeo, sed servus ĉi tie, ĉio irus multe pli bone, ol nun...

— Eble, vian Ruĵanskij-on eblas subaĉeti?

— Nek Ruĵanskij, nek Ievlev, nek Krikov, nek Pustovojtov-oj estas subaĉeteblaj.

Loftus silentis iom.

— Do, vi emas supozi, ke la rusoj rezistos?

— Jes, herre.

— Ĉu vi havas propran homon en la citadelo?

— Havas, herre. Inĝenieron Georgon Lebanius-on. Sed li estas forte timigita kaj tenas sin kun ekstrema singardemo. Ĝis la nuna tago respektinda pastro Fritsch ne povas ricevi de li desegnojn de kanonaro de la fortikaĵo kaj de la Marka insulo...

— Pro kio do inĝeniero Lebanius iĝis tiel singardema?

— La moskvianoj iĝis aliaj, herre. Ili estas malpli fidemaj, ol estis antaŭe. Senintence elboatiĝinta ĉe la citadelo fiŝkaptisto Henriko Swenberg ĝis nun suferas en prizono. Kaj eĉ defendo de la vojevodo al nenio helpis, kaj la vojevodo malŝparis multajn fortojn por liberigi la tute senkulpan suferanton.

— De kie oni ĉi tie eksciis pri la estonta invado? — demandis Loftus.

Martus levis la ŝultrojn:

— Ekzistas diversaj onidiroj, herre. Sed plej ofte oni diras pri rusaj kaptitoj, fuĝantaj el Svedio kaj Estlando. Ili alportas informojn, akiritajn en Stokholmo...

— Tio al ili ne helpos!

— Dume helpas. Ili ageme prepariĝas...

Pri la vojevodo la negocisto esprimis neglekte: la tuta urbo scias, ke la vojevodo estas malkuraĝulo. Per siaj postuloj de koruptaĵoj, depagoj kaj ŝtelado de la fisko li faris al si malbonan famon. Antaŭe ĉi tie estis vojevodo Apraksin, sed la caro postulis lin en Voroneĵon — konstrui ŝipojn. Apraksin kunprenis el Arĥangelsko multajn rusajn ŝipkonstruistojn kaj maristojn-pomorojn. Nun tiuj, kiuj batis la turkojn ĉe Azovo, revenis hejmen; ilin, bedaŭrinde, ne timigas la onidiroj pri estonta veno de la sveda eskadro. La vojevodo devus konduti pli saĝe, ĉar tiel li nur malutilas al la krono: se caro Petro deziros anstataŭigi lin kaj sendos ĉi tien homon kuraĝan kaj ageman, kia estis, ekzemple, Apraksin, espero pri venko de la svedoj entute ne restos.

— La trupoj de la reĝo neniigos la urbon en ajna okazo! — akre diris Loftus. — Venko al ni estas antaŭdestinita de la Providenco, kaj mi ne konsilas al vi enmiksiĝi en intencojn de la superaj fortoj!..

Martus pigre subridis:

— Mi estas homo de afero kaj parolas pri afero! — diris li en tono, kiu ŝajnis al la kuracisto impertinenta. — Se ni al ĉiuj niaj aferoj almiksados la Providencon kaj la superajn fortojn, tiam ni eĉ ne bezonos pensi pri io ajn, ĉar anstataŭ ni pensos la superaj fortoj. Lia reĝa moŝto intencas per sia ekspedicio neniigi la rusajn ŝipojn, detrui la ŝipkonstruejojn kaj per tio ĉesigi ĉiajn komunikiĝojn de la rusoj kun Eŭropo. La moskvianoj estas avertitaj kaj bone komprenas, per kio minacas la invado. Ĝis kiam ni opiniu ilin infanoj? Mi estas ĉi tie delonge, bone konas ilin kaj diras al vi, nur hodiaŭ ekvidinta la urbon: kiel ajn ni prepariĝu kaj kiom ajn patro Fritsch parolu al ni diversajn gravajn vortojn, la afero nin atendas treege malfacila, kaj ties rezultoj dependas ne nur de la volo de la Providenco, sed ankaŭ de nia racio.

— Kion do vi proponas? — incitiĝante, demandis Loftus.

— Mi rekomendas trovi rimedon, kiu ebligus la floton de lia reĝa moŝto per ruzo, sed ne per batalo eniri en la buŝon de Dvino, ankriĝi kaj ekposedi la urbon.

— Mi vidas, ke vi ne kalkulas je la fortoj de la floto de lia reĝa moŝto?

— Mi scias, kiel prepariĝas al la batalo la rusoj. Ĉiam kaj en ĉio mi estis konsenta kun herre Des-Fonteines.

Loftus leviĝis. Li estis incitita.

En la korto laboristoj estis fosantaj grandegajn kavojn, metadis en la angulojn po fosto, kovradis per tabuloj. La kuracisto komprenis: por la tempo de tritaga rabado la negocistoj, ne esperante al siaj sekretaj signoj, intencis kaŝi ĉi tien la varojn.

— Niaj matrosoj divenos! — diris li, dezirante ĉagreni Martus-on. — Tri tagoj estas granda tempo. Ĉu vere ili kredos, ke en tia korto, kiel via, nenion eblas trovi...

— Por tiuj, kiuj ne kredos, ni trovos ankaŭ kuglon! — respondis Martus.

Sur la placo surĉevala heroldo, tenante en la mano bastonon kun lada dukapa aglo, estis elkrianta ukazon de la vojevodo al metiistoj, ŝipistoj, negocistoj kaj fiŝistoj: en la fortreson, kiu estas konstruata nun sur la Lapominska insulo, neniu iru sub minaco de vivoperdo...

Martus akompanis la gaston ĝis la Resurekta albordiĝejo.

— En la fortreson! — ordonis Loftus al la remistoj.

Ili interrigardis.

— Mi diris — en la fortreson! — ripetis la kuracisto.

— En la fortreson al ĉiuj iri estas malpermesite! — diris la rudristo, denskorpa, mornaspekta homo. — Jen la heroldo rajdas, krias...

Martus trankvile staris sur la bordo, atendis, kiam debordiĝos la velboato.

— Al mi de la vojevodo mem estis ordonite esti en la fortreso! — kriis Loftus. — Ĉu vi aŭdas, kampulo? De la princo-vojevodo, jen de kiu al mi estis ordonite esti en la fortreso...

La rudristo sendecide staris iom, interŝanĝis kelkajn vortojn kun la remistoj, depuŝis la pobon de la velboato per hokstango. Loftus svinge gestis al la negocisto per la mano. En la velo ekflirtis vento...