5. Tranĉilon oni ĵetis...
Apud la Sepurba domo sidis, staris, kuŝis centoj da homoj, alpelitaj laŭ ordono, por firmigi fortikaĵojn — la Kolan, la Suman, la Pustozeran, la Keman, la Mezenan, ankaŭ la Solovkian klostron. Homoj el Granda Ustjugo, el Vjatko, el Solviĉegodsko, Totjmo, Ĉarono, Kevrolo, Mezeno estis suferantaj en la grandega korto, dekestroj nomvokadis siajn homojn, vekadis ekdormintojn per piedbatoj, insultadis en timo, antaŭsentante punon, kalkuladis mense fuĝintojn, juĝadis per Dio al intendantoj, centestroj, kancelarianoj. Samloke, en la korto de la Sepurba domo, ĉe tenejoj, kuiristinoj, venintaj piede kune kun la brigadoj de la viroj, ricevadis provizojn: sekalan panon, avenon, muelitan ŝelon por bona bakado, salon, pizon, vinagron, salitajn bovajn orelojn kaj vostojn, tripon, sunsekigitan fiŝon, lampan oleon, por ke la brigadoj ne forgesu en foraj fortikaĵoj preĝon.
Teneja intendanto, rapidmova vireto, penis trompi en kalkulo, subŝovi ion pli putran. La kuiristinoj unue penadis admoni lin per bonaj vortoj, poste ŝrikadis, vokadis siajn virojn por helpo; la viroj, koleraj, nesatdormintaj, iradis batali, sed vane — el la tenejo elŝoviĝadis gardisto kun halebardo, rufa knabego kun melankolia rigardo, en tabula armaĵo, por ke iu ne piku per tranĉilo. Snufante, li ordonadis:
— Nu, blatoj, en fendojn!
La viroj gratadis sin, interrigardadis. Kun tia ulo ĉu indas konflikti? La intendanto, ne perdante tempon, tromppesadis, trompkalkuladis, aldiradis:
— Ni kune, kune, laŭ ordo, laŭ bono. Ĉu mi por mi mem ion bezonas? Jen panon mi maĉis kaj dankon al Dio — mi satas, per gajaj piedoj ekiris. Prenu, patrino, fiŝon. Salon prenu. Ĉe ni estas laŭ pezo, ĉio ĉe ni estas laŭ Dio, ĉio kiel necesas...
El ĉi tie, kalkulinte siajn homojn, dekestroj elkondukadis la brigadojn sur velboatojn, platboatojn kaj ceterajn ŝipojn; levadis velon sur la masto; krucosignante sin, retrorigardadis al kupoloj de Arĥangelskaj preĝejoj. La ŝipoj iradis al fortikaĵoj, al sekretaj tranĉeoj, kiuj estis konstruataj en Dvinaj insuloj, al redutoj, al fuortoj, kie oni devis instali kanonojn. Virinoj kaj viroj, ne vidintaj grandan akvon, gapadis al Dvinaj ondoj, kaj en la maro ili entute faladis kaj ĉe ĉiu bato de hulo estadis preskaŭ mortontaj. Kaj bravaj Blankmaraj rudristoj nur ridegadis kaj pli forte turnadis la rudron, pli akre ekzerciĝadis en marista babilado: homo estas pekema, ŝatas ridi, timigi kaj ŝerci.
Ĉi tie, en la korto de la Sepurba domo, dum tiuj ĉi monatoj travivis Silvestro Petroviĉ kvazaŭ kelkajn vivojn. Ĉi tie oni faladis al liaj piedoj, kun larmoj petadis lasi reveni al sia mastrumaĵo, kaptante la kaftanon, plendadis pri maljustaĵoj kaj subpremoj. Ĉi tie li serĉadis ofendintojn, ĉi tie li juĝadis per sia rapida juĝo koruptulojn kaj ŝtelulojn, ĉi tie li vidis brulantajn per kolero okulojn — kaj komprenis, kiel malmulte li povas fari per sia juĝo, per siaj punoj, per siaj penoj vivi laŭ justo. Kun ĉiu tago plendoj multobliĝadis, oni priŝteladis la fiskon ĉiam pli ruze; necesis aŭ forlasi la konstruadon de la citadelo kaj nur enketadi pri ŝteloj kaj koruptaĵoj, aŭ ne plu atenti la maljustaĵojn kaj fari sian aferon — konstrui la citadelon.
Ne atenti ŝteladon kaj ofendojn li ne havis fortojn; longe li serĉadis la kaŭzon, la kulpulojn de la konstanta malsato de laborantoj, li vidis, ke oni lin trompas, perdadis trankvilon, furioziĝadis, poste riproĉadis sin. Malantaŭ lia dorso oni ridis: «Ne kaptiĝis — ne ŝtelis!» Ofenditoj suspiradis: «Ĉu ŝteliston kaj ofendanton tiele eblas preni! Ĝi jen kien iras — al la bojaro-vojevodo. De la malsupro ĝis la supro mano manon lavas!»
Kun paso de tempo Silvestro Petroviĉ iĝis multe pli silentema, ol estis antaŭe, multe malpli ofte ridadis, vivis, metinte antaŭ si unu celon: rebati de Arĥangelsko la svedan latronon! Rebati per ajna kosto, morti ĉi tie mem, sed ne allasi malhonoron...
Li dormadis malmulte, kion oni metadis sur tablon por tagmanĝo — ne rimarkadis. Nun li ne forturniĝadis, kiam vidis mortinton en la korto de la Sepurba domo, ne paliĝadis, kiam frenezuloj aŭ histeriuloj promesadis al li, razmuzela tabakulo, stampita per antikrista sigelilo, gehenon inferan, terurajn turmentojn de bolado en peĉo. Ĝuste tiel ili devis pensi pri li. Kiu li estas por ili? Poste, eble, ili komprenos, kun tempo pardonos.
Sed tamen amaro estis en la animo...
Foje, kiam en krepusko de nebula printempa humida nokto li estis eliranta el la Sepurba, iu lerte ĵetis al li bone akrigitan tranĉilon kun peza osta tenilo. Se ĝi trafus — li blindiĝus, — tiel proksime al la okulo enpikiĝis la tranĉilo en la skulptitan balustron de la perono. Silvestro Petroviĉ aŭskultis, kiel forkuras tiu, kiu deziris murdi lin, prenis la tranĉilon al si por memoro. Kiam li revenis hejmen, Irenjo kaj Venjo ne dormis, li glatumis iliajn malpezajn haretojn, pensis kun angoro: «Ili restus sen patro. Sed pro kio?»
Iam en bona horo li rakontis pri tio al Manjo. Ŝi kunfrapis la manojn, ekploris:
— Pro kio?
Silvestro Petroviĉ respondis morne:
— Vere — pro kio, Manjo? Mi por ili estas ruiniganto, mi por ili estas kruela ofendanto. Mi pelas ilin for de la vilaĝoj, de la plugejoj, de la kampoj, — por konstruado de nesciata citadelo, homoj mortas, nutro mankas. Kiom da malfeliĉo netolerebla mi kaŭzas! Kiom da larmoj pro mia instigo estas verŝataj!
— Sed kion do fari? — flustris Manjo.
— Por ili, laborantoj, mi estas ofendanto, — morne, per glata voĉo daŭrigis Ievlev. — Kaj por ŝteluloj mi estas ofendanto! Ne permesas mi ŝteli, minacas per pendumilo, per prizono, mem batas, — do mi same estas kruela malamiko...
Poste Manjo en ĉeesto de Atanazio Petroviĉ karese petis la edzon surmeti sub la kaftanon kirason. Krikov ekrigardis al Manjo, demandis:
— Kontraŭ kiu do kirason?
— Ne kontraŭ bonaj homoj, certe! — respondis Manjo. — Kontraŭ malicaj...
— Ne malicaj ili estas — malfeliĉaj! — diris Atanazio Petroviĉ. — Kiom povas toleri homo? En frenezo, ne sciante, kion li faras, ĵetis tiu la tranĉilon pro instigo de sama malfeliĉulo...
Silvestro Petroviĉ ĵetis rapidan rigardon al Krikov; la vizaĝo de Atanazio Petroviĉ estis malgaja, la ŝultroj estis mallevitaj. Per sia granda forta mano li estis kunpremanta la erikan pipon.
— Ĉu ĉiuj estas malfeliĉaj? — dubis la kapitan-komodoro. — Eble, estas ankaŭ malicaj en la mondo?
— Diversaj estas! — malrapide respondis Krikov. — Diversaj, Silvestro Petroviĉ, sed da malfeliĉuloj multe pli en la mondo suferas, ol da maliculoj krimas...
Leŭtenanto Meĥonoŝin en la sama tago alpelis en la korton de la Sepurba domo ĉirkaŭ sepdek ĉi tiajn malfeliĉajn vagabondojn. La viroj estis ĉifonaj, malsategaj, molestitaj. Meĥonoŝin ĉasadis ilin, kiel bestojn, ĉasadis delonge — kaj en arbaroj, kaj ĉe Dvino, kaj trans Ĥolmogoro. Neniu devigis lin al tiuj gloraĵoj, li agadis per si mem, kaj ne eblis kompreni, por kio li iniciatis tielan ĉasadon.
— Jen, kielaj! — diris li pri la vagabondoj. — Rabistoj. Mi ja scias, tieluloj bruligas bojarajn bienojn. Sklavoj, latronoj. Ĉe ni, ĉe Volgo mia frato ilin per hundoj kurĉasas, kaj poste — per bastonoj punas, por kvietigi...
Li sidaĉis duonkuŝe, sata, en bukla fremdlanda peruko, en puntoj, fanfaronis antaŭ Ievlev kaj Krikov, ofendiĝadis:
— Malfacila afero estas venki ĉi bestojn. Sed mi revenis kaj nenian al mi favoron rimarkas. Silvestro Petroviĉ eĉ dankon ne diris, kapitano Krikov sidas forturniĝinte, ne rigardas...
Krikov levis la kapon, ekparolis per bruska voĉo:
— Ne emas mi viajn oratoraĵojn aŭskulti, sinjoro leŭtenanto, kaj des pli opinii artaĵo tion, kio estas por mi ne pli ol abomenaĵo. Kion vi tie antaŭe faradis ĉe Volgo kun via frato — mi aŭskulti ne bezonas, sed ĉi tie servutuloj ne estas, ĉi tie, dankon al Dio, la popolo estas libera, kaj ne vi ĉi tie vian ordon instalu...
Meĥonoŝin kun kurba rideto interrompis:
— Ĉar vi, sinjoro kapitano, mem estas malnobelo — ĉi kampuloj por vi estas amikoj, tial pri ili vi klopodas...
Silvestro Petroviĉ frapis per la polmo la tablon, kriis:
— Sufiĉas diri stultaĵojn, leŭtenanto! Kaj poste sen mia ordono pri kaptado de homoj ne okupiĝu! Ne pri tio nun pensi necesas! Kaj ekstaru, kiam mi kun vi parolas!
Meĥonoŝin malrapide leviĝis de la benko. Ievlev, sufokiĝante pro furiozo, skuis la pugnojn antaŭ la nazo mem de la leŭtenanto:
— Ĉu vi denove vestiĝis, kiel malĉastulino? Ĉu vi estas oficiro aŭ fremdlanda simio? Se mi vin ankoraŭ foje en ĉi aspekto vidos — estos vi en la punejo trans krado por ne malpli ol tri tagoj! Ĉu vi memorfiksis?
— Mi memorfiksis! — kun tordita pro kolero vizaĝo respondis Meĥonoŝin.
Ili eliris sur la peronon, ĝuste tiun peronon, kie printempe oni ĵetis la tranĉilon al Silvestro Petroviĉ. La vagabondoj, ĉirkaŭitaj de rajdaj dragonoj, iuj sidis, iuj kuŝis sur malalta, piedpremita, velka herbo. La suno jam estis subiranta. Trans la palisbarilo de la Sepurba domo estis pigre muĝantaj bovoj kaj akute blekantaj ŝafoj, seke, kvazaŭ pafoj, klakadis paŝtista knuto. La dragonoj, elturmentitaj de laco, estis dormetantaj en la seloj.
Silvestro Petroviĉ, apogante sin sur la bastono, mallerte movante la malsanajn krurojn, malleviĝis de la perono, per la mano flankenigis de la vojo la muzelon de dragona ĉevalo, ekstaris inter la viroj. Unu estis manĝanta pankruston, ricevitan almoze, dum oni pelis ilin tra la urbo; alia, malfacile spirante per sekiĝinta buŝo, maloportune turninte la kapon, estis bandaĝanta per ĉifono sian vunditan ŝultron; tria estis laŭte krakmaĉanta per la blankaj dentoj brasikstumpon. Ankoraŭ unu — nigra, hirta — estis per rapida flustro ion diranta al sia najbaro, almontrante per la okuloj Ievlev-on.
— Jen kio, viroj! — diris Ievlev. — Kiuj vi estas — min ne koncernas. Pro kio vi kaŝas vin en arbaroj — mi scii ne deziras. Nur unu aferon mi ordonas: staru ĉiuj, kiuj sin tenas sur la piedoj, al laboro. Ĉu estas tiaj, kiuj scias metiojn? Ĉu estas ĉarpentistoj? Masonistoj? Lignaĵistoj? Jungaĵistoj?
La viroj silentis, ĵetante malkonfidajn rigardojn al Ievlev.
— Por kio kun ili babili! — kolere kriis Meĥonoŝin. — Doni al ĉiu po cent batoj — ili iĝos cedemaj...
— Atendu ankoraŭ — ni renkontiĝos! — promesis la nigra viro al Meĥonoŝin — Memoros vi ĉi vortojn!
Krikov aliris al Silvestro Petroviĉ, diris nelaŭte:
— Permesu al mi kun ili paroli, sinjoro kapitan-komodoro. Mi faros. Ĉio estos kviete kaj kiel necesas. Forigu, pro Dio, leŭtenanton Meĥonoŝin-on por eviti malbonon...
Ievlev ordonis al Meĥonoŝin iri ripozi, mem aliris al la palisbarilo. Krikov eksidis inter la viroj sur segitajn tabulojn, al la dragonoj ordonis rajdi post sia leŭtenanto, de la kaporalo akceptis liston, kiom nombre estis prenite da fuĝuloj. Nomoj en la listo ne estis, — la kaporalo diris, ke la fuĝuloj siajn nomojn malkovri ne deziris.
— Bone, la afero ne gravas! — respondis Krikov.
Forveturis ankaŭ la kaporalo. La nigra viro — Silentulo — alsidiĝis al Atanazio Petroviĉ.
— Faru kiel mi diros! — flustre ordonis al li Krikov. — Sur la Marka insulo ni nun metos fostojn, sur la fostoj estos turnoŝekloj, sur tiuj turnoŝekloj estos ĉenoj. Per la ĉenoj ni baros Dvinon de la Marka ĝis la citadelo mem. Faru brigadon el ĉiuj, kiuj estas viaj homoj; ili sidu kviete, kiel akvo, jam hodiaŭ mi vin ĉiujn tien instalos. Tie por vi kaj nutro estos ŝtata kaj por vojevodaj homoj la vojo estas fermita. Laboru bone, ĉu vi komprenis?
Silentulo kapjesis, diris mallaŭte, ke ĉi tie preskaŭ ĉiuj estas liaj — homoj bonaj, fidindaj, ili kaptiĝis hazarde, malsatis kaj venis al malĝusta vilaĝo.
Krikov retrorigardis al Ievlev, ekstaris, kriis al Silentulo:
— Sufiĉas! Tro parolema vi estas! Iru kaj faru kiel dirite, alie vi ĉiuj kun elŝiritaj nazotruoj el ĉi tie foriros!
Silentulo subridis kaj deiris al la viroj.
— Manĝigi ilin necesus! — diris Ievlev.
— Eblas manĝigi, kaj eblas ankaŭ malsataj sendi! — respondis Krikov. — Ĉio eblas.
Silvestro Petroviĉ kun miro ekrigardis al Krikov, tiu klarigis kun amaro:
— Longe oni ĉe ni ne vivas, sinjoro kapitan-komodoro, kaj ni eĉ ne tro pri tio zorgas. Unu mortas — soldatoj alian venigos, la alia mortos — la trian sur ĉeno oni trenas...
Ievlev metis la manon sur la larĝan ŝultron de Krikov:
— Lasu, kapitano!
— Kion mi lasu?
— Pensu pri ĉi amaro malpli. Nia afero estas militista, nia zorgo estas la militista ĵuro. Pli malproksime mi ne rigardas.
— Ĉu vere? Kaj ĉu ellernis vi mem, sinjoro kapitan-komodoro, pensi pri tio malpli?
Ievlev, ŝajniginte, ke ne aŭdas la demandon, ekiris en la domon.