6. Nobelido preterveture...
Antaŭ la nokto la vetero malboniĝis: la ĉielon super Dvino kaj super la urbo kovris pezaj, malrapidaj nuboj, sur mallarĝaj stratoj kaj stratetoj de Arĥangelsko, sur kurbaj pavimoj, sur kavoj kaj kavetoj malvarma mara vento ekturnis akvan polvon, ekklakis nefermitaj pordegoj. Eksterlandaj ŝipanoj sur la rivero estis ĵetantaj pliajn ankrojn...
Silvestro Petroviĉ kun malserena vizaĝo estis manĝanta fiŝan brasiksupon. Antaŭ li sur la benko sidis nobelido, aĝa ĉirkaŭ dek ok jarojn — sata, rondvizaĝa, per io simila al porkido, li estis rakontanta per langvora voĉo:
— En tiu glora urbo Parizo mi dum pli ol du jaroj, preskaŭ dum tri, estis lernanta bonvivantecon kaj aliajn galantaĵojn. Sed subite mia patro en la Kaluga bieno mortis pro gala koliko. Mi devis reveni, la vojaĝo estis nemalgranda. Por iuj aferoj mi venis al Moskvo kaj hazarde trafis al la okuloj de Petro Aleksejeviĉ. Ho, Dio...
Ievlev ĵetis oblikvan rigardon al la nobelido.
— Ho, Dio! — ripetis tiu. — Tuj estis kontraŭ mi stamfado kaj aliaj malĝentilaĵoj, por ke mi sen prokrasto revenu al Parizo. Ĉu li ĉiam ĉe vi estas tiom furioza?
— Kiu li?
— Li, Petro Aleksejeviĉ.
— Por vi, flavbekulo, li estas granda Siro, sed ne Petro Aleksejeviĉ, — malmilde diris Ievlev. — Memorfiksu firme, vi evitos malfeliĉon...
La nobelido palpebrumis, klinis obee la kapon flanken, kunmetis la pufajn lipojn korforme. Por Ievlev tio aspektis ridinde.
— Kian nomon do vi havas?
— Bazilo, filo de Stefano Spafariev.
— Ĉu el grekoj?
— Nia hereda bieno, sinjoro, estas ĉe Kalugo, vilaĝo Panŝino, ankaŭ Proĥorovo..
— Ĉu vi sola nun veturas?
— Kun servisto, sinjoro.
— Misfortunis al vi. De ni ja nun ne estas vojo. Ni atendas la svedon.
— Por kio atendas? — demandis Spafariev.
— Por gastigi.
— Ĉu vere?
— Tamen vi, fraĉjo, ĉu ne estas idioto? — kun serioza mieno demandis Silvestro Petroviĉ.
— Multaj min opinias tia, — neniom ofendiĝinte, respondis la nobelo. — Sed mi ja ne estas simpla, mian profiton bonege komprenas. La forpasinta patro en antaŭaj tempoj min alie, ol idioto, eĉ ne nomadis; necesas konfesi, sinjoro, preskaŭ ĝis dek tri jaroj oni al mi pantalonon ne donadis, en ĥalato mi kolombojn peladis, nu kaj kun aĝo ankaŭ la paĉjo sian opinion pri mi ŝanĝis. Vi, li diris, Baĉjo, estas ruza senmezure...
Ievlev silentis, rigarde ekzamenante la nobelon, liajn senzorgajn bluajn okuletojn, liajn ĉapelformajn brovetojn, lian rozkoloran vizaĝon, spirantan saton, bonan sanon, senzorgan trankvilon.
— Iuj nobelidoj trans la maron timis veturi, — daŭrigis Spafariev, — sed mi, sinjoro, honeste diros: neniom timis. En Rusujo oni kiel diras? En Rusujo, oni diras, vivi — signifas servi. Kaj se servi, eblas kapon perdi. Iuj perdis, kun la vivo. Kaj mi rezonis modeste: por tiuj, kies monujo estas malplena — trans la maro estas malvarme kaj malsate, sed mi ja ne estas malriĉa, por mi eĉ trans la maro estos kaj bone, kaj sate, kaj gaje. Kaj transatendos mi tie kviete...
— Kion do vi, ekzemple, transatendos?
— La tempon transatendos. Ĉio pasos, sinjoro. Paĉjo mia iam diradis: ĉio nova en la mondo — estas tio, kio estis, sed bone forgesiĝis. Mi tiun novon transatendus. Iuj en fremdaj landoj malgajas, sed mi neniom. Lernas novmanierajn dancojn, francan galantecon, amorajn kelkajn aventurojn havas, amikas kun tieaj nobelaj kavaliroj, opinias min feliĉa...
— Sed vi, Bazilo Stefanoviĉ, devis iĝi navigisto?
— Ĉu mi? Por kio, sinjoro? Min la maro batas, mi sur ŝipo senforte kuŝas, preĝas nur lamente...
— Lamente aŭ ne lamente, sed ĉu vi estis sendita de la Siro por lernado?
— Nu, sendita.
— Kaj se estis sendita por lernado, tiam oni demandos vin severe...
— Ĉu nepre demandos?
— Mi certe diras — demandos. Kaj necesos respondi.
— Mi pensas, ankoraŭ ne baldaŭ...
La nobelido sidaĉis duonkuŝe, pririgardante sian manon en fingroringoj, admirante brilon de gemoj.
— Sed se oni baldaŭ demandos? Tiam kion vi faros?
— Ne ĉiuj ja estu navigistoj, — etende eldiris Spafariev. — Necesas en la ŝtato ankaŭ decajn bonvivantojn galantajn havi. Povas ja okazi: iu akcepto en la cara palaco, asembleo, eksterlanda princino venis, al ŝi iun kortezulon por pasigo de tempo en amoro instali necesas...
— Jen kien vi celas?
— Kaj kial, sinjoro, ne celi? Kia ajn estu amorantino, tutegale kun ŝi estas pli amuze, ol super mara abismo en ŝipo balanciĝi kaj, ne lasu Dio, ankoraŭ per kanonoj pafadi...
— Sed ĉu ekzistas tia posteno — kortezulo ĉe kortego? — kun ruzeco en la voĉo demandis Ievlev.
— La posteno ne ekzistas, sed la afero ja ekzistas korteza, — diris la nobelido, — tion mi ekzakte scias. Kaj tiun aferon mi bone ellernis. Juĝu mem: etikedo kortega por mi ne estas novaĵo, en ajna minuto mi povas min parfumi, por kio mi ĉiam parfumon en flakono kun mi portas, mi estas purema, la vizaĝon mi havas blankan, mi ne estas kurbaflanka, nek ĝiba, en konversacio mi estas parolema kaj amuza, alton mi havas sufiĉan, ja vi mem sinjoro, rigardu...
Li leviĝis de la benko kaj prenis antaŭ Ievlev pozon kiel tiuj, kiujn havis statuoj, viditaj de Silvestro Petroviĉ en fremdlandaj parkoj: unu manon kun elstarigita etfingro la nobelido tenis apud la brusto, la alian malpli alte.
— Kio do estas ĉi pozaĵo? — demandis la kapitan-komodoro.
— Ĉi pozaĵo similigas la galantulon al Apolono, aŭ al ankoraŭ iu nimfo fluganta...
— Jen kiel! — balancis la kapon Ievlev.
— Vera galantulo ĉiam, sinjoro, devas pensi pri sia aspekto kaj montri per si modelon de vigleco, facileco kaj subtileco...
— Kion vi diras! Sed ĉu vi estas subtila?
— Mi ja ne estas subtila, sed estis rimarkite de mi, sinjoro, ke kelkaj tieaj amorantinoj — vicgrafinoj kaj markizinoj nemalgrandan inklinon havas al tiaj galantuloj, kiuj similas al mi kaj per vizaĝa ruĝo, kaj per kuraĝo, kaj per bona sano. Plezuro...
— Ni lasu plezuron, — interrompis Ievlev, — nu, kaj se demandos vin la Siro pri naviga arto, — tiam kion vi faros?
Spafariev eksidis sur la benkon, suspiris, movis la brovetojn, respondis post paŭzo:
— Tiam mi falos al la piedoj, malkovros, kiom malŝatas mi la maron, kiom mi ne estas naskita por tiu multpena vivo. Li pardonos...
— Ĉu vere?
La nobelido enpensiĝis.
Silvestro Petroviĉ plenigis la pipon, serĉis tindron kun fajrilo, ne trovis. La nobelido estis lin kaj koleriganta kaj amuzanta. «Kion ajn eblas vidi dum la vivo! — meditis li, kun subrido fiksrigardante Spafariev-on. — Kion ajn eblas renkonti sur la vojo. Malklaraj estas faroj ciaj, Sinjoro!»
— Pardonos! — certe diris la nobelo. — Nu, batos, ne sen tio. Sed kun tempo pardonos. Pli bone estas unu fojon esti forte batita, ol maljuniĝi, galantecon ne vidinte. Ja vi, sinjoro, mem juĝu — navigistoj ĉe li, se la Siro, ĉiam pli kaj pli multaj iĝas, sed da veraj bonvivantoj estas neniom. Mi sola estos. Li ne nur ne koleros, ekvidinte mian al li fervoron, sed ĉiel dankos. Ne povas esti tia regnestro, kiu sen galantaj bonvivantoj ĉe sia kortego vivus. Jen Parizo. Kiom en ĝi da glorindaj kavaliroj nenion faras, krom diversajn artaĵojn, gajaĵojn kaj lertaĵojn, por ornamo de rapide flugantaj jaroj de vivo servantajn. Kaj ĉe la kortego kun favoro estas akceptataj ĉi kavaliroj, kaj en ajnan domon eniras, kaj ĉiuj ilin respektas pro ilia spriteco, pro gajeco kaj kortezeco amora...
«Kiu ajn en la mondo vivas!» — ree pensis Silvestro Petroviĉ kaj diris:
— Tamen tro multe mi kun vi konversacias, sed mi ne havas tempon. Do — per maro el ĉi tie vi vojaĝon ne povas fari. Iru en vian Parizon laŭ alia vojo. Ĉi tie se ne hodiaŭ, tiam morgaŭ estos batalo, kaj eĉ unu ŝipon ni ne ellasas...
— Ĉu estos batalo?
— Estos.
— Ĉu ĉi tie, en Arĥangelsko?
— Ĉi tie.
La nobelido ree kunmetis la lipojn korforme.
— Kontraŭ la svedoj, sinjoro?
— Tamen vi divenis finfine... Kontraŭ ili.
— Do mi, verŝajne, tranoktos kaj reen iros...
— Kaj se hodiaŭ nokte la svedo atakos? — malmilde demandis Ievlev.
— Hodiaŭ?
— Hodiaŭ. Atakos — kaj vi trafos al li. Li ne distingos, kiu vi estos — bonvivanto aŭ navigisto. Li tuj vin sur pendumilon levos...
— Tiam mi, sinjoro, vere jam hodiaŭ reen iros. Kaj tranoktos jam en la gastejo, kie la pasintan nokton tranoktis. Tie estos pli kviete.
Ievlev silentis iom, poste, penante reteni sin, dise prononcis:
— Mi pensas, ne lasos mi vin iri. Mi nun ĉiun homon bezonas. Kaj vi estas knabo sana, fortika, jen ankaŭ spadon kunhavas, kaj pistolon bonan...
La nobelido iom leviĝis sur la benko, tuj sidiĝis, ekpalpebrumis, ekbalbutis:
— Sed kion vi diras, sinjoro kapitan-komodoro, ĉu tio estas pensebla? Al mi estas de la cara nomo ordonite al urbo Parizo...
— Sed kio pri Parizo? Se vin ĉi tie en glora batalo oni mortigos — kia postulo? De mortinto Parizon oni ne povas preni. Aliaj tien iros lerni navigadon... Vi restos ĉi tie, kaj kiam la batalo pasos, se vi estos viva, — en la vojaĝon vin direktos...
Sed tuj Silvestro Petroviĉ eknaŭziĝis, li ekstaris kaj ordonis al la nobelido iri for al ĉiuj diabloj. Spafariev riverencis, retroiris, ne kredante sian feliĉon, ankoraŭ riverencis. Kaj tuj en la korto, sur traba pavimo, ektondris feritaj radoj de kaleŝo.
La bonvivanto forveturis.
Knaris la pordo, eniris Jegorĉjo.
— En la urbo kio estas? — demandis Ievlev.
— Fremdlandanoj diboĉas. Al Magrulo en la drinkejon ne eblas eĉ eniri. En la fremdlanda Komerca korto oni malfermis butikon kun drinkaĵoj, kantojn kantas, insultas nin, rusojn. Apud la Asumpcia preĝejo unu ulo iradas, kriadas: «Atendu, la svedoj venos, tiam vi ekscios, kia malbono en la mondo estas...»
Silvestro Petroviĉ petis braĝon — bruligi la pipon. Jegorĉjo kuris por ĝi en la kuirejon, Ievlev ekfumis, ekpaŝis tra la ĉambro el angulo en angulon, pensadis. Poste li demandis Jegorĉjon:
— Jen vi laŭ stratoj kuradis. Ĉu multaj fremdlandaj matrosoj de la ŝipoj eliris?
— Ĉu multe, ĉu malmulte — tion, Silvestro Petroviĉ, mi ne scias, sed mi mem vidis nur ĉirkaŭ tri centojn, ne pli.
— Ĉu ili estas armitaj?
— Kiu scias. En manteloj plej ofte. Ĉe iuj videblas spadoj, ankaŭ tranĉiloj.
Ievlev kapjesis.
— La niaj ĉie staras, — daŭrigis Jegorĉjo. — Kaj ĉe la monaĥejo, kaj ĉe la arsenalo, kaj ĉe la Komerca, en ĉiuj stratoj estas gardoj. Matrosoj, pafistoj, dragonoj, rajdistoj...
Silvestro Petroviĉ finfumis la pipon, batpurigis ĝin ĉe la forno, ordonis seli. Post malgranda tempo, sub pluveto, kaŝante la vizaĝon de vento, li elrajdis sur du ĉevaloj kun Jegorĉjo — kontroli patrolojn, gardojn...
Kaj en la urbo ĝuste tiutempe jam komenciĝis ekscesoj.
El la Magrula drinkejo sur la malsekan straton elfalis amaso de fremdlandaj maristoj, ĉirkaŭ kvardek homoj, ne tro ebriaj, sed ankaŭ ne sobraj. Sur la fremdlandaj ŝipanoj estis surmetitaj ledaj kirasoj, larĝaj feritaj zonoj, ĉapeloj kun randaĵoj estis kaŝantaj la vizaĝojn, kovritajn per cikatroj, bruligitajn per pulvo. Sabroj, spadoj, ponardoj estis batantaj al la maldikaj femuroj, al la suroj en striktaj ŝtrumpoj, al la larĝaj mallongaj pantalonoj.
Apud la drinkejo la ŝipanoj iom disputis inter si, kion fari plu kaj kiel plenigi sian liberan tempon — ĉu eble rompi malriĉan domaĉon, kiu estis malsekiĝanta apude sub pluvo? Subite el trans angulo aperis patrolo de rusaj matrosoj. La fremdlandanoj eksilentis kaj ekgapis al tri junuloj, kiuj en matrosaj jakoj, kun kartoĉaj skatoloj kaj sabroj, en malalte surmetitaj kroĉetitaj ĉapoj, estis vice irantaj laŭlonge de la barilo.
— Matrosoj! — diris unu fremdlandano.
— Rusaj matrosoj! — ekkriis alia.
— Matrosoj el putra flako! — kriis dika malalta ferdekestro.
— Ni ludu kun ili! — proponis ankoraŭ unu.
Disŝprucigante koton, li transkuris la straton, demetis antaŭ la matrosoj la ĉapelon kaj faris al ili riverencon, frapante per la piedo. La tri rusaj junuloj kun ridetoj rigardis al la drinkinta strangulo. Aliaj fremdlandanoj, gakridaĉante, kiel anseroj, same transiris la straton...
La unua ankoraŭ estis grimacanta, kiam la aliaj komencis kapti la matrosojn je la teniloj de la sabroj. Ne pasis eĉ kelkaj sekundoj, kiam la plej juna matroso iĝis ligita kaj ĵetita en flakon, al la alia oni disbatis la vizaĝon, la trian la ferdekestro estis ŝiranta je la oreloj kaj aldiranta kun ĝuo:
— Rusa porko! Rusa porko! Preĝu al mi!
La matroso estis elŝiranta sin. La penso igi la matroson preĝi tre plaĉis al la fremdlandanoj. Ili starigis lin antaŭ si sur la genuojn kaj ordonis riverenci, kvazaŭ li vidas ikonon. La matroso leviĝis sur la piedojn, oni batis lin per sabro al la kapo, li sen konscio falis per vizaĝo en likvan koton, sufokiĝis en akvo. La dika ferdekestro mallevis la sabron en la ingon kaj ŝerce ekkantis preĝon. Aliaj kunkantis. La venko super la tri rusaj matrosoj varmigis la sangon. La fremdlandanoj trinkis ankoraŭ brandon el platbotelo kaj, preninte trabon, komencis, kiel per ramo, bati per ĝi al la muro de tiu domaĉo, kiu jam antaŭe altiris ilian atenton. En la domo komencis krii virinoj. La malnova domo estis ŝanceliĝanta, la traboj eliĝis el siaj nestoj, la tegmento tuj povis enfali kaj premmortigi homojn. Sed la fremdlandanojn nenio ĝenis, kaj ne estas sciate, per kio finiĝus ĉio ĉi, se ne aperus el post la Magrula drinkejo subleŭtenanto Ĥagajo Pustovojtov kun siaj knaboj. Liaj homoj estis junaj, de la printempa rekrutigo, nur el Blankmaraj loĝantoj. Plenaĝajn matrosojn Ĥagajo tute fidis kaj tial sendis ilin en gardojn kun malpli spertaj oficiroj, sed al si li prenis la junularon, kiun li nur komencis instrui pri milita ordo. Ankaŭ nun li estis instruanta siajn matrosojn, ne dezirante perdi valoregan tempon.
— Livan, dekstran, livan, dekstran, un', du, levu, metu, — estis komandanta Ĥagajo, elirante el post la drinkejo kaj retropaŝante antaŭ la matrosoj, — vigle, matrosoj, un', du, un', du...
La matrosoj iris lerte, brave, la koro de Ĥagajo ĝojis. Sed subite, perdinte la ritmon, ili komencis surpaŝi kalkanojn unu al alia kaj momente kunpuŝiĝis en amason. La subleŭtenanto estis preta krii al ili, sed rigardinte tien, kien rigardis liaj knaboj, li rigidiĝis: du rusaj matrosoj kuŝis apud domo malvivaj, kaj tria en sango apogiĝis al la barilo. La fremdlandanoj, levinte la trabon, estis batantaj per ĝi en la muron de la domo.
Dolĉa furiozo kvazaŭ sur varma mara ondo balancis Ĥagajon Pustovojtov-on. Liaj nigraj brovoj kuniĝis, li mallaŭte diris:
— Ek, knaboj!
Li ĵetis flanken, en flakon, siajn dandajn funelajn gantojn, forĵetis la ĉapelon, por ke ĝi ne malhelpu batali, kaj ekiris antaŭen sen retrorigardi, sentante malantaŭ la dorso spiradon de la matrosoj, aŭdante iliajn fortegajn paŝojn.
Iuj el la ŝipanoj retrorigardis, ekfajfis per la fingroj, la fremdlandanoj eltiris el la ingoj la spadojn, sabrojn, ponardojn, sed estis malfrue. La matrosoj surfalis dense per tuta sia varmega lafo, ĉies koro kunpremiĝis pro delonga malamo, nun eblis kun gloro rememori la malnovajn ofendojn...
— Ne ba-ati! — longe, etende kriis Ĥagajo. — Ligi ilin, sed ne bati! Ligi la latronojn!
Ho, kiel entranĉiĝus Ĥagajo la unua en la amason de la fremdlandanoj, eltirus al si pli proksime, al la brusto mem, jen tiun, rufan, lipharan, maĉantan nikotianon, kiel, mallarĝiginte la okulojn, ekrigardus en la flagrantajn pupilojn kaj batus unu fojon, duan, trian — pro ĉio pasinta, pro sia urbo Arĥanĝela, kie iĝis fremdlandanoj mastroj, pro tiuj ĉi tri matrosoj-amikoj, kiuj kuŝis nun senmove ĉe la muroj de la domo... Kiel torento irus post li la matrosoj, kun furioze gaja hurlado batadus sen reguloj, — se bati, do bati, dekstre kaj maldekstre, ne tuŝu la niajn, fremdulo, se vi estas gasto, do estu gasto, sed se malamiko — ricevu, kion vi meritas, plene kaj plie, kaj ne diru dankon...
Sed ne eblas! Estas malpermesite bati!
Eblas nur ligi ebriajn instigantojn. Nu, kaj se iu tro diboĉas — tiun, por ajna okazo, faligi kvazaŭ hazarde, kvazaŭ li mem falis. Se iu mordas kaj gratas — tiun skui eblas aŭ kun singardo ŝovi pugnon en la satan flankon, por ke revenu la memoro, — ne hejme vi estas, gastas, ne bruu!
Ili ligadis per ŝtofaj zonoj — da zonoj ne sufiĉis. Tiutempe iĝis pli kviete. La ligitoj ektimis; tiuj, por kiuj ne sufiĉis zonoj, staris flanke sub pluveto, per tukoj viŝadis la lacajn vizaĝojn, konsiliĝis, kion fari poste, plendis pri estontaj afliktoj...
Ĥagajo, ekvidinte, ke la gasto kvietiĝis, starigis la ligitojn aparte, la aliajn pelis pli malproksime, poste ordonis meti sur herbon, sur puran lokon, la du murditajn matrosojn el la patrolo. Kelkaj fremdlandanoj intencis disiri, sed la subleŭtenanto ordonis neniun lasi.
Matroso Podbojlo elportis el la domo, kiun preskaŭ disfaligis la fremdlandanoj, sitelon kun akvo, lavis la vizaĝojn de la murditaj matrosoj. Tio estis knaboj el la lasta rekrutigo — Jablokov kaj Mikeŝin. La matrosoj, interparolante, demetis de sur la kapoj la kroĉetitajn ĉapojn. La fremdlandanoj morne silentis. Drinkemuloj el la Magrula drinkejo, pafista gardo, rajdistoj — ĉiam pli multe da popolo kunvenadis ĉirkaŭ la eksa batalejo. Estis sensone. En la silento subite ekplorlamentis maljunulino, elirinta el la domo por rigardi al la ofendintoj, — ekvidis la du mortintojn, ekstaris sur la genuojn en malsekan velkan herbon, reĝustigis la helajn molajn buklojn de Mikeŝin, kunmetis la manojn de Jablokov kruce sur la brusto, ekploris...
La batita, restinta viva matroso el la patrolo estis nelaŭte rakontanta al Ĥagajo, kiel ĉio okazis. Ĥagajo aŭskultis atente, redemandadis. La matroso trovis per la okuloj la dikan ferdekestron, kapmontris al li. La pafistoj deĉevaliĝis, elkondukis la ferdekestron al la domo. Tiu komencis krii, ke li ne sola estis, ankoraŭ estis kun li homoj. Ili prenis ankaŭ tiujn, al kiuj li montris.
Trote alrajdis la kapitan-komodoro kun Jegorĉjo. Ievlev, volvante sin en vaksita, kanvasa mantelo, senvorte elaŭskultis ĉion, kion diris al li Pustovojtov; eltirinte la manon el la ganto, viŝis la malsekan vizaĝon; mallarĝiginte la okulojn, ĉirkaŭrigardis la ferdekestron kaj liajn homojn, ordonis konduki ilin en la arestejon. La ceterajn fremdlandanojn — peli al la ŝipoj, ili estu tie en konfuzo. Sur la bordon eliro por ili estos malpermesita ĝis speciala ordono...
La mortintojn — Jablokov-on kaj Mikeŝin-on — la matrosoj levis sur mantelojn, ekportis, nudiginte la kapojn. Venis mateno. La urbo vekiĝis. La matrosoj kantis mallaŭte, dece «Eternan memoron». Surĉevalaj rajdistoj, pafistoj, dragonoj akompanis la murditojn, demetinte la ĉapojn, tenante nudajn sabrojn ĉe la ŝultroj. Urbanoj, virinoj, metiistoj, ŝarĝistoj, najbaraj kampuloj amasiĝis en mallarĝaj stratoj, kun malamo rigardis al la ligitaj fremdlandanoj, suspiradis, krucosignadis sin al la murditaj matrosoj...
Kiam al Silvestro Petroviĉ oni donis velboaton por iri al la citadelo, ĉe la Resurekta kajo lin ĉirkaŭis ŝipestroj kun pardonpetoj kaj vortoj de kondolenco. Ievlev silentis. Konsulo Martus faris mallongan funebran paroladon. Ievlev ne respondis eĉ per unu vorto. La fremdlandanoj ankoraŭ foje ektrenis la plandumojn de siaj ŝuoj, ankoraŭ foje riverencis, ankoraŭ prononcis vortojn de kondolenco. Ievlev apogis sin sur la bastono per du manoj, etendis la kolon, diris per obtuza voĉo:
— Rusio, Rusujo — estas ŝtato, Rusujo ne estas sennomaj insuloj, kiujn necesas ankoraŭ malkovri, surmapigi...
La fremdlandanoj ekbalancis la kapojn: ho, certe, memkompreneble, jes, jes, alie ne povas esti.
— Fremdlandanojn ni renkontas afable, — daŭrigis Silvestro Petroviĉ, — al gasto ni ĉiam ĝojas, la rusa homo estas bonkora, gastama, kun granda koro. Sed nian gastamon vi turnas al malbono, opiniante, ke ĝi estas la samo, kiel naiveco aŭ stulteco...
La fremdlandanoj eksusuris: ho, ne, ni neniam tiel pensas.
— Dume multege da malbono vi alportis al ni! — kun forto diris Ievlev. — Kaj, se pripensi, da kio estas pli de vi — ĉu malbono aŭ bono, — tiam, ŝajne, da malbono estas pli. Do, sinjoroj marvojaĝantoj, sinjoroj ŝipestroj kaj navigistoj! Al bona konsilo ni ĉiam ĝojas, kaj ne ekzistas pli dankaj disĉiploj, ol ni. Kaj danka disĉiplo por la instruisto estas profito, ĉu ne? Kaj lernas ni por nia ŝtato — por forta, saĝa, justa. Kaj la glora ŝtato por siaj filoj estas kara patrino. Sed ĉu bona patrino permesos al diboĉema, kaj ebria, kaj maldeca fremdulo sian infanon ofendi?
La ŝipestroj kapjesadis — jes, jes, tre juste.
— Kaj se juste, tiam juste estos ankaŭ la murdintojn teni en la arestejo, kaj juĝi ilin kiel necesas, kaj puni, por ke ili ne plu okupiĝu pri malicaj aferoj. Kaj aliaj ŝipanoj en viaj landoj pri tio rakontos. Kaj la novaj estos pli singardaj.
Silvestro Petroviĉ turniĝis kaj ekiris laŭ la ponteto al la velboato. La ŝipestroj, interflustrante, nazparolante, hastis post lin. Li ankoraŭ returniĝis, rememorigis ĝentile:
— Al ŝipoj viaj, sinjoroj ŝipestroj, de mi estas deklarita konfuzo. Mi ne konsilas forlasi ilin, por ne instigi nin teni viajn matrosojn, kiel krimulojn, en arestejo. Ankoraŭ bona konsilo: poste gardu vin de eventoj, similaj al la okazintaj! Kio koncernas esperojn de kelkaj pri la svedaj militistoj, ke de tiu kuko, kiam ili Arĥangelskon rabos, ankaŭ al ili peco defalos, — do ne estos tio!
La ŝipestroj silentis.
Ievlev eniris en la velboaton, mem eksidis al la rudro. La matrosoj depuŝis la ŝipon per hokoj. Sur la masto leviĝis mallarĝa vimplo: «Kapitan-komodoro estas ĉi tie».
Silvestro Petroviĉ pro la sendorma nokto havis ioman febrotremon. Subite rememoriĝis al li la antaŭnelonga nobelido Spafariev. Kun kolero, flustre li ripetis la abomenajn kiel agaco, fremdajn vortojn:
— Bonvivanto, galantulo...
Kaj aldonis la sian:
— Kaj de kie ĉi tio aperas?