Ĉapitro sepa
Vizaĝ' aŭdaca, tim' en kor'.
1. Antaŭ la ekspedicio
En la Stokholma rodo ŝipoj kaj eskadroj prenis aldonan balaston — krudferajn trabojn kaj ŝotron en centoj da bareloj. Kiam la balasto estis metita, malgrandaj ŝarĝoŝipoj komencis alveturigi trinkakvon. La kuracisto de la eskadro, snufante per la pipo, alŝutadis en ĉiun barelon ŝovelilon da kalko — por ke la akvo ne putru dum longa marvojaĝo.
En pobajn lukojn matrosoj faligadis manĝoprovizon — salviandon, oleon kaj vinagron en elĉizitaj lignaj boteloj, fumaĵitajn magrajn, fibrajn korpojn de ŝafoj, sakojn da sekigita fiŝo, pizon, salon. En la sekan ĉambron, tegitan per freŝaj pinaj tabuloj, desupre, el la luko oni ŝutadis malmolajn kun pajlo marajn biskotojn, forte odorantajn maltajn flanojn. En la vinan holdon oni mallevadis sur ŝnuregoj barelojn kun grena vodko — por disdonado dum la ekspedicio de la reĝa glaseto. Ekonomo-intendanto laŭ kalkulo akceptadis matrosajn ujojn por supo, krudferajn kaldronojn, kruĉojn, pesilojn kun peziloj, ĉerpilojn, stanajn pladojn, vazaron por oficira tablo.
En la admiralan kaj la oficirajn provizajn kelojn bufedistoj haste metadis en glacion ostrojn, freŝan fiŝon, pendigadis sur lignaj najloj plumĉasaĵon, sunsekigitajn kapreolajn selojn, aprajn femuraĵojn, anasojn, anserojn, kokojn. Samloke ŝipaj ĉefserĝentoj kunmetadis armilojn kaj pulvajn rezervojn, kiuj povus esti necesaj al la oficiroj okaze de matrosa ribelo.
Ferdekestroj, rompante la raŭkajn gorĝojn, komandadis metadon de ŝanĝeblaj rezervaj ŝnuregoj, kabloj, haŭseroj, vantoj. Sub la malsupra ferdeko oni kalkuladis rezervajn kompletojn de ŝipboataj remiloj, de depuŝaj kaj kapstanaj stangoj. Takeloj kun knarado mallevadis en pruajn lukojn de la ŝipoj peĉon, kolofonon, najlojn. Ĉarpentistoj kaj kalfatristoj, pendante super la akvo en siaj «luliloj», lastfoje enigadis en foldojn lanon kaj stupon, frapante per lignaj marteloj kaj kantante kantojn.
Sur «Kolera urso» oni aldone akceptadis artilerian provizaĵon: meĉojn, rompostangojn, turnostangojn, ŝargostangojn, kojnojn, rulblokojn. Sur la flagŝipo «Krono» per veltolo oni tegadis barilon inter la pruaj kaj pobaj lukoj: ĉi tie, kie devus esti lazareto, malgaje muĝis bovoj, blekis ŝafoj, klukis kokoj. Sur «Justa kolero», laŭ ordono de la subadmiralo, oni anstataŭigadis kanonojn de la meza bateria ferdeko. La navigistoj de la eskadro lastan fojon antaŭ la malproksima ekspedicio kontroladis mapojn de maparo «Zeefakkel», kio signifas — mara torĉo, pririgardadis flagteksaĵon, sablohorloĝojn, sondilojn, logojn, lineojn. Laŭ speciala sekreta ordono de la subadmiralo la ŝipoj devis havi anglajn kaj danajn flagojn en sigelitaj sakoj — ĝis sciigo, kion fari kun ili.
Grafo Erik Gyllenstierna — la estro de la eskadro — ĉiutage kelkfoje ĉirkaŭveturadis sur sia velboato ĉiujn ŝipojn. Lin akompanadis la pastro de la eskadro, adjutanto kaj du plej ferocaj ekzekutistoj. Al tagmezo, kutime, la subadmiralo ŝanĝadis ganton sur la dekstra mano: delikata ledo ne eltenadis, la subadmiralo batadis homojn en sia maniero — per pugno de malsupre supren, en la buŝon, por ke la kulpulo kune kun sango elsputu ankaŭ la dentojn.
Ekde matena tamburo ĝis vespera aŭroro sur pruferdekoj de la ŝipoj fajfadis vergoj kaj anglaj lineoj — ŝnuroj kun nodoj, malsekigitaj en sala akvo. Duonmortintajn pro vergado matrosojn oni trinkigadis per vodko kaj vergadis plu.
Homoj senfortiĝadis, faladis sur ŝtuparoj, sur ferdekoj. La subadmiralo neniam kaj neniun laŭdadis, al li nenio plaĉis, kun ĉiu tago li ĉiam pli morniĝadis kaj punadis homojn ĉiam pli malmilde. Fine de semajno sur «Aroma floro» matrosoj, senfortiĝintaj pro superforta laboro, postulis dimanĉan ripozon. La subadmiralo ordonis vergi ĉiun trian, kaj la instiginton — ĝismorte. La pastro de la eskadro ekiris sur ŝipboato konfespreni kaj komunii la kondamniton.
Konsiliĝo de ŝipestroj de la eskadro estis fiksita sekrete nokte sur «Krono», kie grafo Gyllenstierna tenis sian flagon. Ŝipestroj de batalŝipoj, fregatoj kaj jaĥtoj venadis po unu, sen siaj oficiroj, respondadis al deĵorantoj ĉe ŝtuparoj per konvencia pasvorto kaj eksidadis en la admirala kajuto kun dense kurtenitaj fenestroj. La kajuta vaĉanto en molaj ŝuoj donadis al la ŝipestroj fumantajn pipojn, kajuta ŝipknabo verŝadis flavan hordean bieron en argilajn kruĉojn. La ŝipestroj, la ekonomo de la eskadro, la eskadra pastro, kolonelo James — fumadis, malsekigadis la lipharojn en biera ŝaŭmo, singardeme aŭskultadis, kiel trans la septo, en sia dormoĉambro, tegita per oritaj ledoj, tusas kaj kraĉas subadmiralo Gyllenstierna. Laŭ la tusado estis kompreneble, ke la eskadrestro estas malkontenta, eĉ pli — kolera. La invititoj al la konsiliĝo sentis timidon, kiel knaboj. Grafo Erik Gyllenstierna delonge sugestis timon al ĉiuj, kiuj iam navigis sub la reĝa standardo — ora kruco sur blua kampo.
Nealta, seka, kun faltoplena flava vizaĝo, li eliris el la dormoĉambro samtempe kun batado de horloĝo, mallonge riverencis, eksidis en verdan marokenan fotelon. Sensone paŝante, la kajuta vaĉanto donis al li konjakon, la kajuta ŝipknabo sammomente metis tason da kafo. La subadmiralo dismiksis per kulereto sukeron, malrapide ĉirkaŭrigardis la vizaĝojn de siaj ŝipestroj, bruligitajn de pulvo, hakitajn en ŝipatakoj, tanitajn de vento de la Balta maro, de la Norda maro, de la malvarma oceano.
— Mi estas malkontenta, — subite prononcis la subadmiralo.
La ŝipestroj silentis.
— Mi estas ege malkontenta! — je tono pli alte diris Gyllenstierna. — Ni mallernis, diablo prenu, silenti. Ni iĝis babilemaj, kiel virinoj. La tuta Stokholmo de infano ĝis maljunulino scias, ke en la proksimaj tagoj la ekspedicio iros al urbo Arĥangelsko. Ĉiuj scias, ke ni serĉas ŝipestrojn, sciantajn la ŝanelon de rivero Dvino. La ŝipoj, kiuj estis ekipataj en Goteborgo kaj Kalmaro, estas sciataj ne nur de svedoj, sed eĉ de eksterlandanoj. Sciataj estas eĉ la nomoj de la ŝipestroj, de la ĉefaj artileriistoj; sciate estas, kiaj estas niaj rezervoj de pulvo, kiom da kuglegoj ni prenas kun ni; sciate estas, finfine, kiu komandas la eskadron kaj kia estas la pasinteco de via komandanto...
La ŝipestroj balancadis la kapojn, miradis.
— Necesas pensi, — daŭrigis la subadmiralo, — ne nur en Stokholmo oni eksciis pri nia ekspedicio. Pri ĝi, sendube, scias ankaŭ la moskvianoj. Azeno estos tiu, kiu supozas, ke la informiteco de la rusoj donos al ni utilon...
— Senduba vero! — suspiris Urquhart.
— Viaj hipokritaj suspiroj nun al nenio helpos! — diris Gyllenstierna. — Mi kunvenigis vin ĉe mi por antaŭsciigo: la ekspedicio al Arĥangelsko estas nuligita. Ĉiuj, kiuj partoprenis ĝian preparadon, povas ricevi sian monon ĝis la morgaŭa tago kaj iri laŭ vojo, kiun sufloros al ili la racio kaj la volo de Dio...
La maljuna eskortulo Golgolsen eĉ malfermis la buŝon pro mirego. La komandanto de ŝipatakaj taĉmentoj kolonelo James, levinte la brovojn, retrokliniĝis al la dorso de la fotelo. Dika ŝipestro Verkolje estis sensence ridetanta.
La eskadrestro estis silente trinkanta kafon.
— Tio estas ĉio, sinjoroj! — diris li, fintrinkinte sian tason kaj leviĝante.
La ŝipestroj ekstaris.
— Tamen, dezirantoj povas resti sur la ŝipoj, por iri al alia navigado — por ekstermo de balenoj. Multaj nun scias, ke balenoj multobliĝis tre abunde kaj ke ili kaŭzas grandan ĝenon al marvojaĝantoj. Ni devas ekstermi ioman kvanton da tiuj kreaĵoj, por ke la aliaj iru pli malproksimen en la maron. Jen ĉiuj niaj taskoj. Ĉu deziras ion demandi sinjoroj ŝipestroj?
Golgolsen palpebrumis, demandis per raŭka baso:
— Mia fregato havas dudek du kanonojn. Provianto kaj batalaj provizaĵoj estis prenitaj por tri monatoj. Nek harpunojn, nek ceterajn balenĉasajn ilojn ni havas. Plej probable, kanonojn kaj batalajn provizaĵojn ni ne bezonos, sed la homojn, kiuj scipovas ĉasi balenojn...
La ŝipestroj ekmoviĝis, ekbruis.
— Tio estas vero, herre subadmiralo.
— La malsuprajn ferdekojn necesas purigi de pezaj kanonoj...
— Necesas ŝanĝi la ŝarĝojn...
— Ŝipatakaj taĉmentoj postulas grandan rezervon da provianto, kaj se la taĉmentoj ne estos...
Gyllenstierna silentis. Liaj mokaj okuloj estis ĉirkaŭrigardantaj la vizaĝojn de la ŝipestroj.
— Harpunojn kaj konformajn balenĉasajn provizaĵojn vi ricevos de la ekonomo de la eskadro, — diris li. — La ŝipanaroj restu en tiuj kompletoj, en kiuj ili estis varbitaj, krom, memkompreneble, dungitoj, ne dezirantaj ŝanĝi siajn sabrojn al tranĉiloj de balenĉasistoj... Tio estas ĉio, sinjoroj.
Li mallonge riverencis kaj foriris en sian dormoĉambron — rekta, orgojla, en verda uniformo, kun malestima rideto sur la maldikaj lipoj. Interrigardante, levante la ŝultrojn, la perpleksaj, koleraj ŝipestroj estis adiaŭantaj ĉe la ŝtuparo, por disveturi al siaj ŝipoj. Ili estis komprenantaj kaj ne komprenantaj, divenantaj kaj pripensantaj, timante interŝanĝi eĉ kelkajn vortojn. Nur sola Golgolsen grumblis:
— Tiu maljuna pirato tute seniliĝis. Kion li deziras de ni? Se li ne kredas eĉ nin, li serĉu por si aliajn oficirojn...