2. Balenĉasistoj
Sur la pobkastelo de la kvardek-kanona ŝipo «Kolera urso» klariono en neordinara tempo ekkantis «ĝeneralan kunvenon». El lukoj — dormemaj, ĉirkaŭligitaj en pirata maniero per kaptukoj, ĉifonaj, malpuraj, nudpiedaj, nehaste, unu post la alia ekiris supren matrosoj, artileriistoj, ŝipatakaj soldatoj. Super la lukoj staris ferdekestroj kun skurĝoj — batadis al la dorsoj, peladis ekstari en linion.
Sur la pobkastelo pasumadis ŝipestro Urquhart, en antaŭsento de malagrabla parolo viŝadis per tuko la ruĝvangan vizaĝon, ridetadis afable. Du leŭtenantoj kun pistoloj en profundaj poŝoj por ajna okazo estis pasumantaj apud li. La ekzekutisto akre fiksrigardadis la ŝipanaron — italojn, anglojn, hispanojn, bremenanojn, holandanojn, — ludadis per ponardo. La supera asistanto de la ŝipestro kaj la ĉefa ferdekestro hispano del Robles elkondukis el la poba luko dekduon da siaj buĉistoj, starigis ilin kun blunderbuzoj trans la ferdeka kastelo, singarde komprenigis ilin, kio povas okazi kaj kontraŭ kio necesas gardi sin.
Urquhart afable salutis la ŝipanaron, iris laŭlonge de la linio, diris, ke la ekspedicio al Arĥangelsko estas nuligita, ke la ŝipanaro povas ricevi sian monon jam hodiaŭ por la tuta pasinta tempo.
— Kaj por la estonta? — demandis Birge Kornusa Kruro, ferdeka matroso.
— Li pagu la pasintan, tiam ni parolos pri la estonta! — kriis rufa irlandano.
— La trezoriston sur la ferdekon!
La matrosoj ekbruis ĉiuj kune, la linio rompiĝis. Ŝvelinta pro drinkado, blugriza, kun nuda grizhara brusto dungito Benkt kun alnomo «Murdis Amikon» surfalis la ŝipestron, alpremis lin al la ŝipflanko, demandis, elspirante alkoholodoron:
— Kien do ni nun iru?
— Vi ne finaŭskultis min! — prononcis Urquhart, penante depuŝi de si Murdis Amikon. — Lasu min findiri, damnitaj drinkuloj...
Del Robles detiris Benkt-on de la ŝipestro, la buĉistoj kun blunderbuzoj ekstaris malantaŭ la dorso de Urquhart, la matrosoj kvietiĝis. Sur la pobkastelo aperis la trezoristo kun sia fera kofreto, lin kondukis la leŭtenantoj. Urquhart, reordigante sur si la uniformon, forblovante polverojn de la maniko, ekparolis pri la balenĉasa ekspedicio...
— Ĉu balenoj? Nun? — kriis Birge Kornusa Kruro. — Verŝajne, tempas min ĉeni en frenezulejo, knaboj, ĉar mi nenion komprenas...
La ferdekestro knutis Birge-n al la dorso. La ŝipestro parolis plu.
— En la oceanon eliris la reĝo de balenoj, — diris Urquhart. — Tiu feroca reĝo kaŭzas grandajn plagojn. Krom la naĝiloj kaj la maso de sia korpo, kiu, kiel oni scias, povas disfendi ŝipon duige, la balenreĝo estas armita ankoraŭ per korna glavo kun segilo, per kiu ĝi, nerimarkite alirinte ŝipon, segas la kilon. Saĝo de tiu besto estas tia, ke kun ĝi estas malfacile konkuri eĉ por spertaj balenistoj kaj maraj ĉasistoj. La afero estas en tio, ke la balenreĝo havas kapablon vidi nevideblan, tio estas vidi penson de homo, intencanta fari malbonon kontraŭ balenoj...
La dungitoj, multfoje servintaj sub nigraj flagoj de piratoj, delongaj krimuloj, al kiuj minacis pendumilo en multaj landoj de Eŭropo, kvazaŭ infanoj, aŭskultis sian ŝipestron. Eĉ Birge Kornusa Kruro, servinta sur balenĉasaj ŝipoj, lamente suspiradis kaj flustre menciadis sanktan Brigita-n, la protektantinon de maristoj. Ŝajne, forbruligi Arĥangelskon estas multe pli simple, ol iri al tia ĉaso...
— Por semi timon en la balena regno, — daŭrigis Urquhart, — grafo Erik Gyllenstierna, subadmiralo de la floto de lia reĝa moŝto, ordonis al ni, liaj servantoj-ŝipestroj, peti vin tamen resti sur la ŝipoj, por ke la maraj vojoj iĝu traireblaj. Plie mi nenion povas al vi diri. Dezirantoj ricevu sian monon de la trezoristo. Se iu el vi ŝanĝos vian decidon kaj revenos sur la ŝipon, mi ĝojos.
La ŝipestro ĝentile riverencis. La matrosoj, interparolante, viciĝis ĉe la trezoristo, apud kiu, laŭ la regularo, staris du kaporaloj kun nudigitaj sabroj. Sur la havenon estis malleviĝanta krepusko, en havenaj tavernoj estis alvoke ekbrulantaj lumoj. Urquhart en sia kajuto estis trinkanta citronan sukon kun sukero kaj rumo kaj diranta al del Robles:
— Ĉiuj revenos sur «Koleran urson». Dum la nokto ili fordrinkos sian monon ĝis lasta groŝo kaj venos reen — manĝaĉi cepan supon kun salviando...
Del Robles konsentis:
— Jes, ili revenos. Sed por kio vi kaj mi bezonas tiun stultan elpensaĵon pri balenoj?
Urquhart ne respondis. Li nur ĵetis rigardon al la hispano, kaj tiu komprenis ĉion. Ili ellernis kompreni unu la alian, tiuj du homoj, dum jaroj da kunaj navigadoj.