3. Kolivanano Jakobo
En tiu ĉi vespero kaj dum la tuta nokto en Stokholmo oni paroladis nur pri la balenreĝo kaj pri tio, kiel gloraj maristoj de lia reĝa moŝto metos finon al la damnita monstro.
Pri la balenĉasa ekspedicio parolis oni kaj en familiaj domoj ĉe vespera bierkruĉo, kaj en tavernoj, kaj sur galeroj, kaj en la haveno, kaj eĉ en la preĝejo, kie kelkaj pastroj vespere faris predikojn pri kuraĝo de maristoj, purigantaj marajn vojojn disde teruraj monstroj...
Oni parolis malsame: la plej inteligentaj ne uzis vortojn — sufiĉis interpalpebrumi. Iuj laŭdadis la ruzaĵon de la antaŭvidema subadmiralo Gyllenstierna. Triaj suspiradis:
— Ho, tiuj balenoj. Ne malmulte ili kostos por niaj maristoj...
Estis, tamen, ankaŭ tiaj, kiuj kredis al tiu elpensaĵo senrezerve. Sed da tiuj troviĝis ne multe. Eĉ maljunulinoj-avinoj ne timigadis siajn petolantajn nepojn per la balenreĝo.
En vinkelo «Gajaj kompanoj», kiu ĉiam estis malfermita por maristo, havanta monon, kunvenis matrosoj kaj oficiroj preskaŭ de ĉiuj ŝipoj de la eskadro de Gyllenstierna. Ĉi tie la maristoj, kun rido menciante la balenreĝon, frapante per moneroj al la tabloj, postuladis ankoraŭ brandon, bieron, ĝinon, vodkon, manĝadis frititan lardon, frapadis la taverniston al la grasa ŝultro, drinkis kun li je sukceso de la ĉasado, kantadis kantojn kaj, finfine, sub fajfo de kornoj kaj sonorado de timbaloj komencis danci anglan ĵigon. La taverno skuiĝis pro bruo. Matrosoj kaj oficiroj estis brue fordrinkantaj sian monon: ne indas reveni sur la ŝipon, havante almenaŭ groŝon en la monujo, — tiel diras malnova flota antaŭsigno.
En angulo, apud la kameno, kie estis iomete malpli brue, helpanto de la tavernisto Jakobo — ankoraŭ juna homo kun saĝa kaj obstina rigardo de la grizaj okuloj — estis plendanta al leŭtenanto Olof Brems pri sia malgaja vivo.
— Ĉiutage la samo! — estis diranta li. — Formetu, kaj alportu, kaj lavu kruĉojn, kaj portu al ŝipestro de galero sep botelojn da rumo, kaj sur fregaton bareleton da ĝino, kaj sur jaĥto de la ŝipestro postulu ŝuldon. Aŭ jen ĉi tie, — nu, kio estas bona, juĝu vi mem, herre Brems....
La leŭtenanto estis ebria. Krom tio, li havis nemalgrandan ŝuldon al la tavernisto, kaj tiu cirkonstanco, ke Jakobo ne postulas la ŝuldon, estis agrabla por li. Kaj ĝenerale la ulo per iu plaĉis al la leŭtenanto, — eble, per sia obstina rigardo.
— Nemalbone dancas tiu grandega matroso! — diris la leŭtenanto.
Jakobo turniĝis.
— Oni nomas lin Murdis Amikon, — daŭrigis la babilema leŭtenanto. — Ie en fremda lando li ne dividis ormonerojn kun sia amiko kaj enpikis tranĉilon en lian gorĝon. Liaj manoj estas en sango ĝis la kubutoj.
Jakobo ne respondis. Olof silente ekrigardis al li.
— Ĉu vi estas svedo? — demandis la leŭtenanto.
— Mi estas kolivanano, herre leŭtenanto.
— Kion signifas — kolivanano?
La helpanto de la tavernisto ne emis babili pri Kolivano, sed la leŭtenanto fiksiĝis sur tio:
— Respondu, kion signifas kolivanano?
— El urbo Kolivano, — jen kion signifas, herre leŭtenanto.
— Tia urbo ne ekzistas.
— Kiam mi naskiĝis, ĝi estis.
— Estis urbo Revalo. Respondu, ĉu estis?
— Urbo Revalo estas.
— Jes, estas. Tio estas bona urbo.
— Bona! — konfirmis Jakobo.
— Se vi estas el Revalo — do, vi estas estono?
Jakobo silentis, rigardante al la dancantoj.
— Vi estas estono! — diris la leŭtenanto. — Vi havas helajn harojn kaj grizajn okulojn. Ĉiuj estonoj estas helharaj. Tio ne estas malbona, ke vi ne estas svedo. La estonoj kvankam estas malpli bonaj ol svedoj, sed servi ili povas. Sur grandaj ŝipoj estas postenoj de bufedistoj. Ĝuste tien ni vin postenigos...
— Mi dankas vin, herre leŭtenanto! — modeste diris Jakobo.
— Jes, Revalo! — diris Olof Brems. — Certe... mi estis tie ne tiom antaŭ longe, ĝuste kiam oni alpelis rusajn militkaptitojn de Narvo. Lia moŝto nia reĝo ordonis per nenio manĝigi la moskvianojn, ĉar ili estas kutimigitaj nutri sin per arba ŝelo kaj neĝo. Oni pelis ilin piede de Narvo mem, tiujn barbarojn, kaj estis sufiĉe malvarme...
La helpanto de bufedisto ne deŝiradis nun sian obstinan rigardon de la vizaĝo de la leŭtenanto...
— Estis sufiĉe malvarme, — ripetis li per glata voĉo.
— Jes, frosto. Ili tute freneziĝis dum la irado. Sed la urbestro de Revalo ricevis ordonon de la general-intendanto armi ĉiujn estonojn kaj, se la moskvianoj petos panon, — simple pafi...
— Simple pafi?
— La plej simpla afero! Ili manĝu arban ŝelon...
— Ŝelon! — kvazaŭ eĥo ripetis Jakobo. — Kaj ĉu estonoj pafis al ili?
— Ne, sed ni pafis, se vidis tiujn barbarojn sur nia vojo. Dankon al Disinjoro, ili nelonge estis tie. Oni pelis ilin al minejoj kaj disdonis al riĉaj kamparanoj, kiel oni disdonas laborantan brutaron... Mi mem prenis por mia patro du moskvianojn... Mi servas al la krono en la floto, mi estas maristo, devas ja iu labori en la bieno...
Kaj la leŭtenanto frapis per la pugno la tablon.
— Maristoj — estas homoj! — diris li. — Sed ne ĉiaj maristoj estas homoj. Homoj estas la svedaj maristoj. Ĉiuj ceteraj maristoj kune ne valoras eĉ groŝon. Sveda maristo estas maristo! Ĉu prave mi diras aŭ ne, — respondu al mi, Jakobo el la kelo «Gajaj kompanoj»!
— Mi dezirus, herre leŭtenanto, esti maristo! — respondis Jakobo. — Se vi permesas, herre leŭtenanto, mi tre dezirus esti maristo. Se vi irus en Arĥangelskon, mi petus preni min al vi. Ja tio estas milita ekspedicio, herre leŭtenanto, en kiu, sendube, eblas distingiĝi antaŭ la krono...
Leŭtenanto Brems verŝis en sian kruĉon brandon, almetis al ĝi bieron kaj eltrinkis unuglute.
— Vi ne estas stulta! — diris li, frapinte per la kruĉo la tablon. — Maristo — estas bona laboro. En la poŝo de maristo iam io tintas, ĉu?
Jakobo kapjesis:
— Certe, herre! Sed vera homo estas la milita maristo!
— Vi estas saĝa knabo! — diris Olof Brems. — Eble, en via vivo okazos ŝanĝo...
La kolivanano Jakobo rigardis atende.
— Jes! Aŭ mi ne estos leŭtenanto! Jen kiel! Verŝu en mian glason ankoraŭ tiun aĉaĵon!
Nun li eltrinkis brandon, ne diluante ĝin per biero.
— Jakobo, ĉu vi longe sidos tie? — kriis la tavernisto. — Oni min disŝiras je pecoj, sed li sidaĉas...
Jakobo sendezire ekiris al la bufedo. Du matrosoj el fregato «Dia sonorado» estis dancantaj novan dancon — alemandon. Unu matroso estis prezentanta damon, la alia — viran kundancanton. En la kelo staris densa ridego, la «damo» tre ridinde grimacadis kaj montradis al la kunulo sian favoron. Kaj al la kunulo, evidente, ŝi estis abomena, tiu «damo» kun ruĝa pro drinkado nazo kaj disŝirita orelo.
Al leŭtenanto Brems alsidiĝis alia leŭtenanto el jaĥto «Petola Kupido» — Johan Morat. Li estis ebria ĝis tiom, ke ne tuj rekonis sian malnovan amikon leŭtenanton Brems-on. Unue li opiniis lin la ekonomo de la eskadro, poste — sia propra frato.
— Por vi, kiel mi pensas, tempas iri sur la ŝipon! — diris leŭtenanto Brems.
— Al diablo! — respondis Morat.
— Ĉu vi estas kolera? — demandis Brems.
— Jes, kolera... Balenoj... kiaj balenoj? Ĉu ekzistas tiaj balenoj? Balenreĝo...
La helpanto de la tavernisto Jakobo ree alsidiĝis al la leŭtenantoj. Olof Brems trinkis ankoraŭ brandon. Purpura pro drinkaĵo Morat estis roranta per raŭka baso:
— Balenoj? Mi ne estas stultulo, jen kio! Mi navigas dum dek ses jaroj... Ni iras samloken, kien ni iris. Sed ni bezonas, ke neniu sciu... Ĉi tie ĉiuj estas propraj, aŭskultu min, se vi deziras scii la veron: por kio tia floto iru al balenĉaso? Kie oni vidis tion? Nur ŝtipkapuloj aŭ flavbekuloj povas kredi al fabeloj pri balena regno...
— Balena regno ekzistas! — diris obstina Jakobo.
— Sed mi diras — ne! — kriis Morat.
— Sed vi tamen iras al ĉasado? — demandis Jakobo.
— Jes, knabo, ni iras al ĉasado! — kriis la ruĝvizaĝaĉa ulo kun orelringo. — Kaj mi ne estu Bill Harwood, se mi ne revenos post ĝi riĉa, kiel kvardek mil diabloj kun Belzebuto kune...
Ĉe la najbara tablo matrosoj kunigis la kruĉojn:
— Je rusa oro en niaj poŝoj!
— Eternan gloron por riĉulo!
— Vivu la arĥangelskaj balenoj!
— Ni ne abomenos ĉervoncojn de la moskvia caro...
— Jen, aŭdu, kion diras la homoj! — kriis Morat. — Ja ili nemalmulte navigis dum sia vivo.
Kaj leŭtenanto Morat ekiris drinki kun siaj matrosoj.
— Ĉu tamen en Arĥangelskon? — penseme demandis Jakobo. — Vi, li diras, iras al Arĥangelsko...
Leŭtenanto Olof Brems malbone vidis sian kunparolanton. Iam Jakobo disduiĝadis en liaj okuloj, poste subite transformiĝadis al subadmiralo mem grafo Gyllenstierna, poste iĝadis tre granda, simila al baleno...
— Herre leŭtenanto! — petis Jakobo. — Prenu min sur vian ŝipon.
La leŭtenanto larĝe ridetis, montrante la flavajn dentojn.
— Estas nenio pli simpla, knabo. La nomo de Olof Brems ion valoras en nia floto, mi ĵuras per mia spado...
— Ĉu vi promesas, herre leŭtenanto!
— Kion?
— Preni min sur vian ŝipon?
— Knaboj, — kriis la leŭtenanto. — Knaboj! Tiu ulo deziras esti nia. Jen tiu helpanto de tavernisto deziras esti maristo! Kion vi diros pri tio?
La matrosoj turniĝis al la leŭtenanto. Brems ordonis al Jakobo leviĝi, por ke ĉiuj vidu, kia li estas. Jakobo leviĝis kaj per trankvila, obstina rigardo ĉirkaŭrigardis la tavernon.
— Mi ne lasos lin! — kriis la tavernisto. — Por kio li bezonas vian maron! Al li ankaŭ ĉi tie estas nemalbone. Tiel, se ĉiuj ekdeziros esti maristoj, tiam kiu laboros sur sektero...
Sed la taverniston oni ne lasis paroli — Benkt Murdis Amikon ĵetis al li stanan teleron, kaj Birge Kornusa Kruro miaŭis kiel kato, al kiu oni surpaŝis la voston...
— Vi devas bone regali viajn estontajn kunnavigantojn! — prononcis la leŭtenanto. — Ne ŝparu por tiuj diabloj vian drinkaĵon, kaj ili iĝos por vi bonaj amikoj...
— Bonaj amikoj, — kiel eĥo ripetis Jakobo kaj levis super la tablo grandan botelon da rumo, ĉirkaŭplektitan per maldikaj vergoj.
La matrosoj, faligante benkojn kaj taburetojn, ĵetiĝis al la senpaga regalo. Jakobo sen avari verŝadis kruĉon post kruĉo, kaj tuta tiu kanajlaro drinkis je la sano de la estonta maristo.
— Ĉiam estu dek futoj da akvo sub la kilo! — ekdormante en sia angulo, estis balbutanta leŭtenanto Olof Brems. — Necesas drinki nur je dek futoj...
Tamburino ekbatis ĵigon.
Novaj gastoj eniris en la tavernon.
Jakobo staris, apoginte sin sur ŝiman muron, kaj pensadis sian penson. Tiu koncentrita kaj morna vizaĝo subite kolerigis la taverniston.
— Vi ree nenion faras! — kriis li. — Damnita maristo! Dume vi ne ricevis vian monon kaj riskas ne ricevi eĉ groŝon, se ne laboros en tiu ĉi nokto. Donu al tiuj diabloj ĝinon kaj bieron...
La tamburino plu batadis ĵigon.
Tavernaj putinoj en kufoj kun buntaj rubandoj dancadis, alte levante la krurojn, fulgadis kaj krakadis sebaj kandeloj en rustaj feraj kandelingoj, sur la ŝtona planko kuŝaĉis vitropecoj kaj kruĉoj, estis disfluanta granda ruma flako. Benkt Murdis Amikon trenadis sin de unu tablo al alia, levadis la pugnon, surkreskitan de haroj, postuladis:
— Regalu min, ĉar tiel ordonis Marteno Lutero.
— Ĉu Marteno Lutero?
— Kiu ne ŝatas vinon, virinojn kaj kantojn, tiu restos stultulo por la tuta sia vivo, — tiel diras Lutero. — Kaj mono finiĝis al mi. Do kiel mi plenumu la precepton?