Parto tria. «Invado»

Venu gasti, Karlo sveda,
Mian domon por plezur', —
    Havas multajn, Karlo sveda,
    Mi regalojn sen mezur':
Jen pirog' al vi sen krem',
En Tulo bakis mi ĝin mem,
    En Tulo bakis mi ĝin mem,
    Farĉis per papava sem';
Estas da biskotoj cent,
Nur vi gardu pri la dent',
    Se vi denton ne konservos,
    Tuj vi tiam do pereos, —
Tuj vi tiam do pereos, —
Landon vian ne revenos!
Soldata kanto
Mi vidas per okul' racia:
Kolumbo en glaci' Rusia
Rapidas spite al fatal'.
Lomonosov
Amikoj liaj de labor',
De venkoj kaj de gloro tondra...
Rilejev

Ĉapitro unua

1. Mistera barko

En la skansoj ĉe la Dvina buŝo oni starigis novan gardoturon, kaj por ke de la maro ĝi ne estu videbla — oni hakis pinon kaj alligis ĝian fortikan trunkon per ŝnuregoj al la ĉevronoj. La gardistan budon oni same kaŝis en longbranĉaj piceoj, lignofajron — por kuiri kaĉon — estis ordonite bruligi en kavo, je duonversto for de la gardistoj, por ke latronoj el la maro ne divenu, ke la bordo observas ilin atente kaj senripoze, tage kaj nokte.

Por helpo al la doganistoj la pafista estro Simono Borisoviĉ ordonis sendi dragonojn sub komando de leŭtenanto Meĥonoŝin. Sur la gardoturo kvarfoje dum tagnokto ŝanĝiĝadis gardistoj, laŭlonge de la bordo sur ŝlimaj marĉetoj, sur flava ŝutiĝema sablo, sur putrintaj algoj tage kaj nokte rajdadis dragonoj kun duonmuskedoj, alligitaj per rimenoj al la seloj.

Kiam sur la riveran buŝon faladis nebuloj kaj la mara foro iĝadis nepenetrebla por okulo, dogansoldatoj eliradis patroli sur velboatoj. Signalisto tenadis sur la genuoj ŝargitan signalan fusilon, la soldatoj atente fiksaŭskultadis plaŭdadon de ondoj, maltrankvilajn, laŭtajn kriojn de mevoj.

Ĉiuj maraj gardantaroj estis sub komando de kapitano Krikov. Li mem ofte venadis jen al la skansoj, jen al la dragonoj, jen en malgrandajn gardistajn budojn, disĵetitaj sur la bordo, kaj se li ne povis forlasi la urbon, tiam li sendadis anstataŭ si Jegorĉjon Pustovojtov-on, kiu estis servanto severa, postulema kaj justa...

En la skansoj, nemalproksime de la gardista budo, oni ĉarpentis malgrandan kabanon, la platan tegmenton kovris per tero kun musko, la konstruaĵon mem kaŝis per piceoj. Ĉi tie aŭ Atanazio Petroviĉ, aŭ Jegoro pridemandadis fiŝistojn, kiuj, malgraŭ la cara ukazo, tamen iradis en la maron por nutri sin. Ĉi tie al la malobeantoj estis farata severa riproĉo, por ke ili ne plu iru en la maron spite al la ukazo, sed Atanazio Petroviĉ firme ordonis neniun konduki en la arestejon al la kolera diablo dumaano Larionov, al kancelarianoj Gusev kaj Molokojedov, klariginte sian ordonon tiel:

— Ĉi majstroj de torturoj nun en sangego ĝis genuoj iras. La vojevodo pro timo entute la racion perdis, malicas malkonforme al sia titolo. Kaj sub bastonoj kaj sur pendigilo homo sin pri io ajn kalumnios. Ne nur nomos sin sveda militisto, sed eĉ aliajn kompatindulojn sub ŝtatan knuton kondukos. Ne, fraĉjoj, se necesos, mi ankaŭ ĉi tie rompantojn de la cara ukazo punos en mia maniero. Kaj neceson pri ekzekutisto mi ne vidas: fiŝistoj, maraj laborantoj, iras kun fiŝo, mi ĉi tie ĉiun konas laŭnome, kaj se iun ne konas, tiu sidos ĉe ni en la kabano kun seka manĝo, ĝis mi ekscios, kiu li estas, de kiu patro filo, ĉu bona homo. Kial do lin, laboranton, en la manegojn de Larionov fordoni?

La kancelarianoj denuncis pri la arbitreco de kapitano Krikov al la dumaano. Tiu pro tia memvoleco koleriĝis, ordonis al Molokojedov rajdi al la skansoj, minaci al la kapitano de la nomo de la princo severe per kruelaj punoj pro kaŝado de malamikoj.

Molokojedov grimpis sur falvan ĉevaleton, ekrajdis trote en akompano de deko da pafistoj, sed en la skansoj, ekvidinte la severan kapitanon, timidiĝis kaj riverencis pli malalte, ol devis. Atanazio Petroviĉ elaŭskultis la ukazon de la vojevodo silente, diris, ke ĉion ĉi li scias, ke al latronoj li ne helpas, kaj se li iun liberigas, do tiujn, kiujn li bone konas. Ĉe la interparolo ĉeestis leŭtenanto Meĥonoŝin, kiu frapetadis la boton per vergo, oscedetadis. Kiam la kancelariano kun sia akompanantaro foriris, Meĥonoŝin leviĝis de arbostumpo, tiris sin kaj diris:

— Vi, sinjoro kapitano, agu kiel vi deziras, sed mi latronojn, kiujn miaj knaboj kaptos, mem pelos al la arestejo. Al ĉia kanajlaro kaj kampularo mi ne helpos. Tiele ni atingos, ke al princo mem Alekseo Petroviĉ ni la vojon baros...

Atanazio Petroviĉ ne respondis.

En la sama tago dragonoj de Meĥonoŝin pelis en la urbon al la arestejo kvar fiŝistojn. Jegorĉjo penis defendi la marajn laborantojn, Meĥonoŝin respondis bruske. La fiŝista malnova velboato knaradis, balanciĝante ĉe la albordiĝejo de la skansoj, la dragonoj silente elĵetadis sur la bordon la fiŝon, kiun kaptis por sia nutrado la fiŝistoj. Leŭtenanto Meĥonoŝin kiel venkinto forveturis en vilaĝon ludi kun knabinoj, «fari plezuraĵojn kaj amoraĵojn», kiel li ŝatis esprimi.

En la sekva tago matene gardisto sur la nova turo ekvidis trimastan barkon kaj tuj batis alarmon. Mallongaj, ekscitantaj sonoj ekflugis super la kvieta maro, super la skansoj. La doganaj soldatoj kun muskedoj ekkuris al siaj lokoj. Sur la turon, transpaŝante tri ŝtupojn, leviĝis Jegorĉjo, rigardis en lornon, insultis:

— Kiam mi vin, diablojn buntajn, instruos la okularion viŝi?

Li mem viŝis per basko de sia uniformo la vitron kaj rigardis ree; ekvidis, ke la barko sidas malalte — do, forte ŝarĝita; ke ĝi estas de fremda konstruo, — tiel en Blankmario oni ŝipojn ne faras; ke la ŝarĝo kuŝas ankaŭ sur la ferdeko kaj ke la homoj sur la ŝipo estas vestitaj ne kiel fiŝistoj, tro malvastajn vestaĵojn ili havas...

Krucosigninte sin, por forpeli malklarecon el la okuloj, Jegorĉjo donis la lornon al kaporalo — la estro super la skansoj. La kaporalo rigardis tre longe kaj konfirmis la timojn de Jegoro:

— Ne nia barko!

— Ja ankaŭ mi vidas — ne nia.

— Sed ankaŭ ne sveda! Ĉu sveda militisto iros kontraŭ ni per unu barko militi?

— Per unu ne iros! Sed la homoj ŝajne ne estas niaj. Preni ilin necesas, nenion eblas fari! Pafu per arkebuzo, poste ni ekscios, kies ili estas...

La kaporalo ektrumpetis per klariono, la dogansoldatoj, trejnitaj de Atanazio Petroviĉ ĉion fari rapide, ektrenis la gardistan velboaton de malprofundaĵo al profundaĵo. Supren enkuris alta doganisto kun arkebuzo, apogis ĝin al sia flanko, malfermis la buŝon, por ne surdiĝi, kaj pafis. La arkebuzo batis kvazaŭ kanono, la pafinto memkontente diris:

— Nu, kiel batas! Eĉ la turo ŝanceliĝis...

Jegorĉjo respondis severe:

— Ŝanceliĝis! Da pulvo necesas malpli ŝuti, kiomfoje pri tio estis dirite.

Al la signala pafo el siaj terkabanoj kaj la garda budo ekkuris al siaj lokoj la dragonoj. La doganistoj, alte tenante la muskedojn, por ne malsekigi la pulvon, estis sidiĝantaj en la gardistan velboaton — atingi la latronan barkon. Sed atingi ili ne sukcesis. La barko en la buŝon ne iris, sed, uzinte la venton, lerte ŝanĝis la kurson kaj ekiris laŭlonge de la Vintra bordo al Mudjugo.

— Lerte ili turniĝas! — diris la kaporalo. — Videblas, ke estas bonaj maristoj.

— La barko estas ne nia, sed iras ili kiel ni, — respondis tiu doganisto, kiu pafis per la arkebuzo. — Je Dio, nia maniero...

Jegorĉjo suspiris:

— Ne atingos ni per la velboato. Perdis ni ilin, kaporalo.

Al la bordo sur malhelbruna ŝvita virĉevalo alrajdis Meĥonoŝin en rubandoj kaj puntoj, ordonis al siaj dragonoj urĝe postrajdi la ŝipon laŭlonge de la maro — elspuri, kien iras la latronoj. La dragonoj tuj ekgalopis laŭ la malseka apudbordo.

— Se ili atingos — sitelon da vodko! — diris Meĥonoŝin. — Se perdos — mi ilin vipos. Ili min konas...

Kaj ekiris en la domon — dormi post ebrio.