2. En la citadelo kaj en la urbo

Silvestro Petroviĉ revenis en la fortreson el fora vojaĝo — inspektado de fortikaĵoj — malfrue post noktomezo. Manjo eksidis sur la lito, etendis al la edzo la manojn, almetis la vizaĝon al la kruda drapo de lia Preobraĵenska kaftano. Li silente kisis ŝian kapon, kolon, varman orelon kun malgranda orelornamaĵo.

Apude en la ĉefĉambro kuiristino estis blovekscitanta fajron en la forno, por manĝigi la kapitan-komodoron. Frapante per la boton, la servosoldato estis portanta brulŝtipojn, por hejti la banejon. Venjo kaj Irenjo vekiĝis, per dormaj voĉoj diris:

— Ĉu vi vidas, kiu venis? Paĉjo nia venis.

— Paĉjo venis...

En la diafana krepusko de la blanka nokto, sen kandeloj, Silvestro Petroviĉ avide manĝis fortan brasiksupon, bonguste maĉante porecan sekalan panpinton, rakontis:

— Vojevodo nia kion faris, Manjo, jen kapo! La petskribon pri tio, ke li ankoraŭ restu en la vojevodeco, li mem skribis, je Dio. Mem, kun siaj kancelarianoj. Al mi pri tio en vilaĝoj kaj fortikaĵoj homoj rakontis. Li kaptas fiŝiston, aŭ negociston faman, aŭ ĉasiston — kaj antaŭ si starigas. Tiu, kompreneble, tremas antaŭ li. Unue li persvadas — jen, diras, sklavo Dia, estas, diras, petskribo al la granda Siro pri mi, pri vojevodo, pri princo Prozorovskij, ke pro multaj miaj penoj oni petas lasi min en la vojevodeco por ankoraŭ unu servotempo — du jaroj. La Dia sklavo, nature, palpebrumas. Tiam eliras la monstro — torturisto Pozdjunin kun knuto, tiele svingas. La homo gratas sin, gratas, pensas, suspiras kaj metas sub la petskribo sian sanktan nomon, kaj kiu ne scias skribi — krucon. Kun tio estu sana. Do tiele ili sendis la petskribon, tiun, pri kiu al mi la bombardisto en Moskvo diris, per kiu riproĉis min...

— Ho Dio! — kunfrapis la manojn Manjo.

— Vere, ho Dio! Unu kampulo kun tiela malgaja rido rakontis: vi, diras, sinjoro kapitan-komodoro, vane miras. Por ni, diras, ĉio estas egala — kiu super ni kiel vojevodo sidas, kiu nin regas, kiu de ni sin nutras. Bonan homon ni neniam ĝisatendos, kaj kiu el la bestoj estas pli feroca — lupo aŭ urso, — mankas tempo esplori. Ni unu aferos scias: estu viaj vojevodoj trifoje malbenitaj. Riproĉis mi lin, la kampulon, por timigo, — ne taŭgas, mi diras, tiel pri vojevodo paroli, sed... Svingis mi la manon.

— Ĉu vi tiel lasos?

Silvestro Petroviĉ respondis ne tuj:

— Sed kion fari? Sub tiu petskribo, ŝajne, la tuta fremdula Komerca korto metis subskribon, kaj angloj kaj aliaj kelkaj, kiuj ĉe mi sub aresto sidas. Malfacile estas al mi, Manjo. La bombardisto tiam en Moskvo koleriĝis...

Manjo subite maltrankviliĝis, leviĝis de la benko, ekkuris malkovri la skatolon:

— Aĥ, ve al mi, mi preskaŭ forgesis. Leteroj al vi el Moskvo, multaj leteroj. Kaj de Apraksin, kaj de Aleksandro Daniloviĉ...

Ne finmanĝinte la varman pladon, maĉante la panon, Silvestro Petroviĉ transsidiĝis al la fenestro, komencis legi la malgrandajn liniojn, skribitajn per la mano de Teodoro Matejeviĉ:

«...ankoraŭ Golicin el Vieno al la Siro raportas, ke la ĉefministro grafo Kaunitz eĉ paroli kun li ne deziras, kaj ankaŭ je neniu alia kalkuli eblas, ili nur ridas pri ni. Petas Golicin plore — per ajnaj laŭ li rimedoj necesas atingi super la malamiko venkon. Kvankam, li skribas, eternan pacon ni povas aranĝi, sed eternan honton per kio ripari? Nepre necesas por nia ŝtato almenaŭ malgranda venko, per kiu ties nomo plu en la tuta Eŭropo gloriĝus. Sed nun pri armeoj niaj pri nia armea regado oni nur ridas. Matvejev nia al Golicin skribis el Hago: «vivi ĉi tie por mi nun estas tre malfacile: amo ilia estas nur en komplimentoj al mi, sed en la afero ili estas tre malvarmaj. Turniĝas mi inter ili kiel fremdeca, kaj pro ilia ĉiama riproĉado ĉagreniĝas neelteneble».»

Manjo eksidis apud Silvestro Petroviĉ, ŝovis la manon sub lian kubuton, alpremiĝis al li. Li frotis la vangon al ŝia kapo, ne deŝiriĝante legis plu:

«...la turkoj, impertinentiĝinte, ĉe ĉiuj niaj malfeliĉoj kaj misfortunoj, malhoneste postulas, ke ni redonu al ili Azovon kaj nian floton bruligu en la Azova maro. Silvestro, Silvestro, tiujn ŝipojn bruligi, kiuj estis en tiaj penoj de ni konstruitaj, — nekristanoj damnitaj, eternaj niaj kontraŭuloj, kion ili deziras! Tolstoj nia inde al la ofendantoj respondis: «La ŝipojn, kiuj estas en la Azova distrikto, bruligi kaj la novkonstruitan fortikaĵon detrui, pri tio ne nur raporti, eĉ pensi pri raportado por mi ne eblas»...»

— Vi manĝus, Silveĉjo! — petis Manjo. — Malvarmiĝos la kokaĵa pirogo.

Silvestro Petroviĉ, ne aŭskultante, eksusuris per folioj de alia letero.