2. Jen ĝi, la floto!
La velboato iris rapide, vento blovis favora, glata, forta. Antaŭ ol mallevi la velojn, Semisadov levis pistolon — pafis en la aeron, poste levis sur la masto vimplon, post ĝi duan, poste trian. La flagetoj malvolviĝis, de la bordo oni respondis per pafo.
— Grave vi vivas! — diris Rjabov. — Sen signalo ne eblas eniri, ĉu?
— Tie kanonoj estas kaŝitaj! — respondis Semisadov. — Fremdulon oni ne enlasos...
— Kial do min vi enlasas?
— Laŭ ukazo de sinjoro kapitan-komodoro. Estis ordonite al rudristo Rjabov la ŝipan floton, la fortreson-citatelon, la Markan insulon kaj sur ĝi baterion, aliajn kelkajn kanonojn, kaŝitan ĉenon. Ankoraŭ — kion li deziros...
Rjabov ridetis, movis la rudron, la velboato estis malrapide turniĝanta per la pruo al la enirejo de la haveno. Fortikaj pinoj estis defendantaj ĝin kontraŭ scivolemaj rigardoj; de ĉi tie, de la maro, ĝi ŝajnis senhoma kaj neloĝata. La akvo estis brilanta sub varmegaj sunaj radioj, estis silente, sufoke, la vento subite tute ĉesis. Ili ekiris en la havenon per remiloj, kaj, tuj kiam ili preteris la apudbordajn grizajn, muskajn ŝtonegojn, al la rigardo de la rudristo malkovriĝis ŝipoj — grandaj, novaj, kun alte levitaj ĉizitaj poboj, en araneaĵo de ŝnuraro, kun malfermitaj kanonaj embrazuroj, en kiuj videblis kupraj kanonoj. Klare, kvazaŭ viciĝinte, senmove rigidiĝis la eskadro antaŭ la kruta verda bordo.
Silente per siaj helaj okuloj la rudristo pririgardadis la sveltajn konturojn, mastojn, jardojn, serĉis, kiuj do el la ŝipoj estis konstruitaj per liaj manoj en tiuj antaŭ longe pasintaj jaroj, en la Solombala ŝipkonstruejo. Sed li tuj forgesis, pri kio li ĵus pensis, kaj komencis pririgardi kanonojn sur la ŝipoj, taksi ilian nombron kaj pafan forton. Kanonoj estis multaj, kaj Rjabov mire balancis la kapon: vidu, ŝipoj de milita floto, vere tiel, nenion eblas diri...
— He, ankoraŭ premu! — ordonis li al Semisadov.
Tiu, ĝojante pri la perpleksa kaj kontenta vizaĝo de Rjabov, apogiĝis per sia ligna kruro al la benko, forte svingis la remilojn — la velboato glitis antaŭen, pli proksimen al la ŝipoj. Ili ankoraŭ elkreskis, iĝis pli grandaj, altaj, ĉizaĵo sur la pobo de la nova fregato iĝis pli klara. Trans la ŝipflankon pendiĝis ronda blonda kapo, en fiŝista maniero, kiel oni parolas en Onego, demandis:
— Kiu iras? Respondu!
— De sinjoro kapitan-komodoro velboato laŭ lia ordono! — demalsupre supren kriis Semisadov. — Saluton, Miĥaelo!
— Saluton, sinjoro ferdekestro!
— Li kiu do estas Miĥaelo? — demandis Rjabov.
— Ja de forpasinta Mokeo nepo, de la fiŝista avo, vi ja de li la brigadon akceptis! — rememorigis Semisadov. — Nun li estas bona matroso.
— O ho! — miris Rjabov. — Iras tempo ja, kuras...
Per remiloj ili nehaste ĉirkaŭiris ĉiujn jaĥtojn, fregatojn kaj ŝipojn, proksime pririgardadis mallevitajn ŝtuparojn, ankrajn ŝnuregojn, skulptitajn el malhela transmara ligno terurajn figurojn, kiujn oni metadis antaŭe sur ĉiu ŝipo. Matrosoj rigardis desupre al la velboato de la kapitan-komodoro, de unu jaĥto aŭdiĝis kanto, de alia — sonoj de ŝipa klariono, sur la tria estis farata ekzerco: la matrosoj kvazaŭ estis prepariĝantaj ŝargi kanonojn, pafi, purigi kanontubojn, ankoraŭ ŝargi.
— De kie do oni prenis tiom da popolo? — demandis Rjabov.
— Ja niaj Blankmariaj estas preskaŭ ĉiuj, — respondis Semisadov. — Tiam, en la pasintaj tempoj, ni ŝercis, sed nun ne, ni ne ŝercas. Maro estas nia kampo...
Nur antaŭ mateno ili atingis Arĥangelskon. Rjabov estis pensema, liaj okuloj rigardis severe, la frunto sulkiĝis. Nemalproksime de la Resurekta kajo li demandis:
— Povas ili vere traŝiriĝi al la urbo, ĉu, ferdekestro?
— Ĉu la svedoj?
— Ili.
— Ni ne permesos! — kun trankvila pigreto en la voĉo respondis Semisadov. — Ne atingos ili nian floton.