3. La kapitan-komodoro kaj la vojevodo

Princon Prozorovskij-on skuis tremo: svedaj ŝipoj trairis Sundon antaŭ longe, ili tuj devis aperi en la Blanka maro. Kaj ne ŝipoj — eskadro.

— Sed vi ne plu forlasu la urbon! — kolere prononcis Atanazio. — Vi estas vojevodo, ĉi vorton penetru per la kapo, per via menso...

Li subridis, liaj okuloj akre brileris:

— Vojevodo brava — sub arbusto sidas kaj lamentas!

La oficiro, liverinta el Moskvo la leteron pri la sveda eskadro, estis pririgardanta la princon impertinente. Alekseo Petroviĉ intencis ofendiĝi, sed mankis kuraĝo, li ridetis mizere, komencis preteksti malsanojn. Atanazio interrompis:

— Ievlev Silvestro Petroviĉ estas multe pli malsana, ol vi, kara princo, sed antaŭ la malfeliĉo ĉiujn malsanojn li kvazaŭ forgesis, estas agrable rigardi al sinjoro kapitan-komodoro. Mi estas maljunulo, per unu piedo en ĉerko staras, ne esperas eĉ morgaŭan matenon vidi, tamen mi ne plendas. Sed vi, vojevodo, por kio do senhonoriĝas?

Alekseo Petroviĉ tute ne trovis, kion respondi. Kuracisto Loftus kun riverencoj estis disverŝanta malvazion, servisto estis disportanta fiŝon en salakvo, batitan brasikon, fungojn. La ĉefepiskopo Vaga kaj Ĥolmogora sidis morne, rigardis malsimpatie, la manĝon kaj vinon ne tuŝis. Nur la veninta oficiro, malsatinte dum la vojo, manĝis kiel dek homoj.

— Hodiaŭ mi al monaĥejoj veturos, — ree ekparolis Atanazio, — kaj ankaŭ la fortreson vizitos. Skuos mi la monaĥojn iomete, ankaŭ ili renkontu la latronojn inde. Kaj vi, princo, pri malsanoj forgesu eĉ pensi — ne konvenas tio por vojevodo antaŭ malfeliĉo. La popolo eĉ ridas; oni babilas, ke nia princo-vojevodo, preninte ĉapon, fuĝis...

Prozorovskij, tute ofendiĝinte, kriis:

— Babilulojn torturisto Pozdjunin je la ripo pendigos — ili tuj eksilentos!

— Do vi estas stultulo! — trankvile respondis Atanazio. — Je Dio, stultulo! Torturisto! Ĉu multe vi kun via torturisto kontraŭ la svedo faros? Eĉ sen tio plorĝemo estas, ke vi ĉiujn kaptas, tamen vi ankoraŭ pli intencas? Ja ne kluku, kiel kokino, aŭskultu min...

Batante per la manrando la tabloplaton, li komencis konsili, kiel devas la vojevodo gvidi defendon de Arĥangelsko, kiel necesas pensi pri nutro por defendantoj de la urbo, kiel pri ĉio anticipe interkonsenti kun la kapitan-komodoro, kiu komandos la batalon de la fortreso kontraŭ la eskadro...

— Ne subiĝos mi al li! — ree ekscesis la vojevodo. — Kio li estas por mi?

Atanazio frapis per la polmo la tabloplaton:

— Subiĝos! Li estis de Petro Aleksejeviĉ sendita...

— Ankaŭ mi, mastro, estas enpostenigita de la Siro!

La ĉefepiskopo malfermis la buŝon — respondi, sed nenion diris: nur malforta plenda ĝemo eliĝis el lia brusto, la vizaĝo terure paliĝis, la mano spasme kaptis la tablotukon. Loftus, faliginte la benkon, ĵetiĝis al la eminenco, al la bruo en la manĝohalon enkuris la servisto kaj la servoknabo de Atanazio. La eminenco mallaŭte petis:

— En la kaleŝon min! Malbone!

Loftus-on al si li ne allasis. La servisto donis al li flari salon el flakono, li trinkis kvason, frapante per la episkopa bastono, malrapide ekiris al la pordo. Dum la irado li diris al la princo:

— La fortreson jam hodiaŭ vizitu! Vojevodon en malbona tempo oni devas vidi, sed vin, krom la princino, kaj la princidinoj kun via nobelido, kaj krom blatoj sub la forno — kiu vidas? Ĉu la torturisto en la torturejo? Malbonan vi trovis tempon furiozi, per via krueleco timigi...

En la korto, ripozante, li diris:

— Ankoraŭ vi ne bone faras: kial vi nobelidon vian, kiam estas granda malfeliĉo, kaŝas kvazaŭ maljunulon. Homoj ja scias: viro elkreskis per tritika pano — ŝultroj larĝaj kiel klafto. Donu al li sabron aŭ muskedon, kaj ne kaŝu ĉe vi en Ĥolmogoro...

Kaj li svingis la manon:

— Vane mi parolas kun vi. Nenion vi komprenis. Fi, princo!

La kaleŝo, bruante per feritaj radoj, elveturis el la korto; la vojevodo, tenante sian kapon, ekiris en la dormoĉambron. La kuracisto kun timigita vizaĝo senbotigis la princon, konsilis nenion alpreni al la koro, konservi trankvilon, necesan por subteno en la korpo de fajro-flogistono.

— Iru vi for kun via flogistono! — bruske respondis la princo. — Flogistono! Ĉi tie estas perfido ĉirkaŭe, latronoj, ofendantoj, sed li galimation diras. Metu hirudojn, alie mi mortos!

En la dormoĉambron venis la princino, post ŝi — la maljunaj fraŭlinoj princidinoj, malantaŭe la nobelido. La vojevodo, ĝemante, rakontis pri la sveda eskadro; kuracisto Loftus aldonis de si, ke li humile petas forliberigi lin al Vologdo aŭ al Moskvo, ĉar la svedoj punos morte la fremdlandanon, kuracantan la princon-vojevodon kaj la tutan princan familion.

— Sed vin ja pro kio? — ekkriis princino Eŭdokia.

La kuracisto dismovis la manojn.

— Sed ĉu ni vere ne venkos la svedon? — demandis la nobelido.

La kuracisto delikate ridetis, nenion respondis; poste, deŝirante hirudojn de la bojara nuko, rakontis kvazaŭ senintence, ke la dvinanoj sub estrado de la princo, certe, defendus la urbon, sed tro granda estas perfido; ekzemple, en la citadelo estas tenata iu Nikeforo. Li venis de la maro, sendube estas sendita de la svedoj, sed oni kuracas lin tie kaj prizorgas lin, kvazaŭ li estas ĉefduko. Samtempe kanona majstro Ripley estas malliberigita en la citadelo, same kiel inĝeniero-veneciano — Georgo Lebanius. Kanonoj de la fremdlandaj negocaj ŝipoj per ordono de Ievlev estis demetitaj, kaj ja la eksterlandaj ŝipanoj ĵuris pafi per tiuj kanonoj al la sveda eskadro. La kanonoj estas bonaj, ĉu lokaj kampuloj povas regi ilin? Kaj kiuj estas la lokaj kanonistoj? Eble, ili estas el tiuj, kiuj intencas ribeli? Hodiaŭ estas ankoraŭ novaĵo: venis el la maro granda barko, trimasta, unufoje ĝin oni vidis kun plena ŝarĝo, kaj duan fojon — tute sen ŝarĝo. Kiu sur la barko venis? Eble, svedoj? Iras tra la urbo alivestitaj, nun serĉu ilin...

La vojevodo aŭskultadis, palpebrumadis, la princino krucosignadis sin, la filinoj interrigardadis, la nobelido diris rezolute:

— Se tiel, por kio do militi? Se kun humileco ŝlosilojn de la urbo...

— Kun humileco? Vin mem estas ordonite fari pafisto.

— Min? Ja mi, patro, estas infano naiva, kial min...

Princino Eŭdokia komencis plorlamenti, sed la princo bojis:

— Silentu, stultuloj!

Kaj elpelis el la dormoĉambro ĉiujn, krom Loftus. Loftus kalkulis al la princo pulsobatojn, balancis la kapon, kun bedaŭro prononcis:

— Ree en viaj vejnoj plirapidiĝis demetiĝo de hidrargo, sulfuro, kaj ankaŭ de salo.

La vojevodo silentis enpensiĝinte, poste leviĝis de la kuŝejo, ordonis vesti sin. Loftus donis kirason, sabron, pistolojn.

— Por kia diablo? — demandis la vojevodo.

— Svedoj estas proksime! — prononcis la kuracisto.

Dum la tuta vojo ĝis la fortreso la vojevodo estis pensema, per dormemaj okuloj ĵetadis rigardojn al la malaltaj verdaj bordoj de Dvino. Loftus per naza voĉo kantetadis psalmojn, remistoj sur la velboato egalmezure levadis la remilojn, la vojevodo plu pensadis siajn pensojn, poste per la fingro vokis la kuraciston, diris per pligajiĝinta voĉo:

— Ne necesas por vi al Vologdo veturi aŭ al Moskvo...

Loftus mire levis la mallongajn brovetojn.

— Ni aranĝos jam hodiaŭ la aferon konvene...

La kuracisto ree komprenis nenion.

Silvestro Petroviĉ renkontis la vojevodon kun tuta deco ĉe la pordego de la citadelo kaj eĉ kun la kuracisto estis ĝentila, kvankam esprimis nenian plezuron de la renkontiĝo kun li. Inĝeniero Rezen okupis atenton de Loftus, kondukis lin en sian domon, por konversacii pri sano de la kapitan-komodoro. En pura, odoranta je pinaj traboj ĉambro li sidigis la gaston per la dorso al la fenestro, ekparolis afable pri eksterlandaj ĉefurboj. Komenciĝis senĝena konversacio.

En la sama tempo ĉe si en la komandantula ĉambro Ievlev estis regalanta la vojevodon per kvaso, preparita de Manjo. La vojevodo laŭdis la kvason — tian en ĉi-tieaj lokoj ne eblas trovi, — laŭdis la kapitan-komodoron, ke la citadelon nun tute ne eblas rekoni, multe estas konstruite, laŭdis ordon sur alirejoj al la fortreso. Silvestro Petroviĉ singarde silentis: la vojevodo venis ne por laŭdi!

— La pordon ja fermu, sinjoro, pli dense! — petis la princo.

La kapitan-komodoro ĵetis suspekteman rigardon al la princo, leviĝis, fermis la pordon. La vojevodo estis silente glutanta kvason. Poste, glatumante la lipharojn, demandis:

— Kiel vi esperas, sinjoro Ievlev? Ĉu ni rebatos la svedon?

Silvestro Petroviĉ pensis, respondis ne tuj:

— Malfacile estos, princo-vojevodo. Tre malfacile. La svedo iras per granda forto. La ŝipanaroj de la eskadro deziros rabi, tio estas al ili promesita, mi pensas. Urbo Arĥangelsko estas fama kiel riĉa urbo. Reĝo Karolo mem sendis la eskadron, subadmiralo Gyllenstierna estas sperta maristo...

— Saĝe vi parolas! — aprobis la vojevodo. — La malamiko iras per granda forto, sed ĉe ni ĉio estas ne bonorda. Dumaano, fidela homo, saĝulo, sinjoro Larionov, delonge faras enketadon kaj eltrovis, ke estos ĉe ni ribelo. Nun ankaŭ mi persone dum nemalgranda tempo en la arestejo laboris kaj pri vereco de ĉiuj tiuj abomenaj aferoj, de sinjoro Larionov malkovritaj, konfirmon ricevis. Estis prenitaj de dragonoj ĉirkaŭ dekduo da malnobluloj, intencantoj de ĉi latronaĵo; ankoraŭ necesas kapti kaj kapti. Venintoj el Azovo, lokaj latronoj, el Moskvo fuĝintaj pafistoj, aliaj diversaj plebanoj agnoskas sian kulpon pri tio, ke ili min, sian vojevodon, intencis levi sur lancojn, — ĉu tielaĵo estis aŭdita? Kion ili en Azovo faris — ankaŭ ĉi tie fari decidis. Kaj en kia tempo? Ĉio tio estas afero antikrista de Razin Steĉjo: onklon mian, karmemoran princon-bojaron Prozorovskij-on en Astraĥano ili pendumis, kaj ĉi tie ili la samon intencis, sed ne tiel tio simplas! Kaptis ni ilin. Kaj ankoraŭ kaptados, tamen kia povas esti milito — se ankaŭ en la militistaro estas ribeluloj, kaj en la ŝipkonstruejoj, kaj en la apudurboj. Kanona majstro, alnomata Forĝisto...

— Kio Forĝisto? — interrompis malpacience Ievlev.

— Tio Forĝisto, ke ankaŭ en la Kanona korto estas perfido. Ĉi malnoblaj latronoj ribeligajn foliojn legadis pri tio, kiel mian kaj vian kapojn sur palisojn meti. Tion la afero atingis kun ĉi latronoj, sinjoro kapitan-komodoro, ke oficiroj kelkaj, pri kiuj vi nemalgrandan esperon havas, viaj oficiroj al la ribeluloj aliĝis.

— Ĉu oficiroj?

— Oficiroj, kara mia, oficiroj, sinjoro kapitan-komodoro. Kiam oni sonorigos alarmon — ĉi oficiroj mem kondukos la ribelantojn kontraŭ vi kaj mi...

— Kiuj do ili estas — la oficiroj? Kiaj estas iliaj nomoj?

— Dume mi ne diros. Vi ne kredos. Sed siatempe mi vin venigos en la torturejon, por ke vi per viaj propraj oreloj aŭdu latronajn perfidajn parolojn. Nu, pri tio ni ankoraŭ sukcesos paroli. Nun pri alio pensi necesas: kiele vi kontraŭ la svedo batalos, kiam malantaŭ via dorso estas latronoj, kiuj nur atendas la svedon sur nian teron. Granda sango verŝiĝos kristana, sed por kio?

Silvestro Petroviĉ leviĝis, peze apogiĝante sur la bastono, trairis la ĉambron el angulo en angulon. La vojevodo senĉese observis tion, kiel ŝanĝiĝadis lia vizaĝo, kiel kvazaŭ estingiĝis la okuloj, kiel etaj gutoj de ŝvito aperis sur la alta frunto, sur la vangaj pometoj.

— Venkobatos nin la svedo! — insiste diris la vojevodo. — Batos kaj bruligos urbon nian, kaj masakros tiom da popolo, kiom deziros. Kaj vi pendos en maŝo...

Ievlev silentis.

— Kiam iros ŝipoj svedaj preter via fortreso — kion vi faros? — mallaŭte demandis la vojevodo, elmetinte antaŭen la grasan mentonon.

Silvestro Petroviĉ respondis obtuze:

— Sciate kion! Pafos mi per kanonoj.

— Jene, per kanonoj. Sed vin oni tiutempe al la kapo per martelo — la propraj kanonistoj...

— Min? Por kio do min?

— Vin, certe vin!

Ievlev deziris diri ankoraŭ ion, sed la vojevodo ne permesis:

— Kvazaŭ al vi oni tranĉilon ne ĵetis. Mi ja scias, mi ĉion scias... Kaj tranĉilon oni ĵetis en printempa nokto, kaj viro al vi en arbaro ĵetiĝis por tranĉmurdi. Liberigis vi lin. Bonkora, aĥ, bonkora...

Silvestro Petroviĉ forturniĝis — estis abomene rigardi, kiel ĝojas, frenezumas kaj histrionas Prozorovskij. Kaj kio do estas gaja? Sed tiu plu parolis, kliniĝante al Ievlev, varmege spirante per la harkovrita buŝo, — laŭte, penetreme, edife:

— Bonkora ja ne eblas esti, karulo: laŭ Dio nun vivi ne eblas, ne. Al vi oni tranĉilon ĵetis, estas bone, ke ne ĝis morto; min jen oni sur lancojn intencas levi, sed mi ne lasos. Estas terure, kapitan-komodoro, tre terure! Plebo, hundaĉoj! Mi kaj vi por ili la gorĝon ŝtopas! Vi la citadelon konstruas, vi ilin per forto kunpelis ĉi tien, mi de ili impostojn elŝiras, mi por ili estas juĝisto, — ho, malfacila estas nia sorto, eksciis mi ĝin, de Azovo mi timon sufiĉe vidis. Sed kial vi koleras? Kial rigardas lupe? Ĉu mi ofendis vin senintence? Nu, lasu, lasu, ĉiuj ni estas homoj, ĉiuj penas fari bone, sed ĝi subite iĝas malbono. Okazadis, ke ankaŭ mi koleris, okazadis, ke ankaŭ vi kontraŭ mi diradis — ho, juneco, sed tamen dise ni neniel povas. Nur ni du estas ĉi tie la caraj servantoj. Du! Unu sango estas en ni, ĉe unu sama tablo niaj patroj kaj avoj en caraj palacoj sidadis — mia pli alte, via malpli, — sed la tablo ja estas unu, manĝo ja estas unu, la cara, kiel do ni kverelu? Nu, kaj sufiĉas! Eksidu apude, ni parolu konfide. Eksidu, ne staru...

Ievlev eksidis, kunmetis la fingrojn sur la tenilo de la bastono. Estis videble, ke ne tro atente aŭskultis li la vojevodon, pensis sian malgajan penson. La vojevodo per la mano, kovrita per ringoj, tuŝis la kubuton de Ievlev, demandis konfide:

— Ĉu viktorion super la svedoj vi ne atendas?

— Mi ne scias, kiel respondi, — seke diris Silvestro Petroviĉ. — Ĝis la nuna tago mi atendis kaj firme esperis. Sed hodiaŭ... Se estas vero, ke alarmo sonoros kaj ĉiuj laborantoj, kaj soldatoj, kaj metiistoj leviĝos...

— Vero! — kun ĝojo en la voĉo ekkriis Prozorovskij. — Pura vero! Vi mem jam hodiaŭ en la torturejon venu, mem iliajn malnoblajn parolojn aŭskultu...

Silvestro Petroviĉ kun ĉagreno interrompis la vojevodon:

— En torturejo oni eĉ ne tiajn aferojn pri si rakontas. Mi la aŭtentikan veron scii bezonas, ĉar se tio ne estas virinaj fabeloj pri perfido kaj pri alarmo — tiam...

— Kio — tiam? — avide demandis la vojevodo.

— Tiam — batos, bruligos, buĉos nin la svedoj.

Prozorovskij proksime kliniĝs al Ievlev, flustris:

— Jen, iluminiĝis vi. Komprenis finfine. Por kio do ni tiel faru? Por kio ni vane sangon verŝu? Pri viktorio ni ne esperas, sed pri kio? Ĉu duan Narvon ni bezonas? Ĉu nur ĝi mankas?

Ievlev per senmovaj okuloj rigardis al la princo, demandis abrupte:

— Kia Narvo? Ne komprenas mi, pri kio temas?

— Kia Narvo, vi ne komprenas? Tiu, kiu estis! Tiu, pri kiu la svedoj medalon stampis. Batalo morta, terura, malhonoro grandega! Ĉu vi forgesis?

— Mi — ne forgesis! — firme respondis Ievlev.

— Kaj se ne forgesis, tiam aŭskultu. Aŭskultu min, kapitan-komodoro, kaj komprenu, ne ekflamu vane, mi vian naturon bone konas, mi mem estis juna, sed lacigis la stalonon krutaj montoj. Alie necesas fari, pli saĝe, kun ruzo. Jen kiel, aŭskultu: ekscios mi kaj vi, ke la eskadro sveda aliris, tuj — sur velboaton kaj renkonten. Sur kuseno — ŝlosilojn de la urbo Arĥanĝela, en sakoj — la fiskon, kiu konserviĝas ĉe la kancelarianoj...

Ievlev abrupte turniĝis al Prozorovskij, ekrigardis al li atente, kvazaŭ ekvidis unuafoje. La bluaj okuloj de la kapitan-komodoro lumis neelteneble hele.

— Por kio necesas sangon kristanan verŝi? — demandadis la vojevodo. — Por kio malfeliĉo, turmento malica, pendumiloj, ekzekutaj ŝtipoj, palisoj? Por kio vi kaj mi pereu per malica morto pro nenio? Por kio tio estos ĝojo? Ĉu por malamikoj niaj, latronoj, ribeluloj? Vi mem juĝu, kiu por ni estas pli timinda: ĉu la svedo, kiu altigos nin, pro la honoro duoble per honoroj redonos kaj ankoraŭ rekompencos laŭmerite, aŭ plebano, sklavo, ĉifonulo kun paliso, kun pikstango? Antaŭ nelonge aŭdis mi de dragona leŭtenanto Meĥonoŝin lian amaran malfeliĉon: kampuloj, bestoj kruelaj, hundoj fetoraj ribeliĝis, la bienon bruligis, la vokton sur pordego pendumis, incendio eĉ ĝis nun tie daŭras. Por kio estas ĉio ĉi? Por kia bezono? Kaj kiel ni tiun malfeliĉon venku? Kaj se la svedoj pace en la urbon eniros — ni al ili kun riverenco. Ĉu ili ordon ne bezonas? Ili obeeman kampulon bezonas, sed ne murdiston kun pikstango! Ili niajn malamikojn, ribelulojn, latronojn enketos, metos al ili finon...

Silvestro Petroviĉ proksime kliniĝis al Prozorovskij. Tiun subite timigis la vizaĝo de Ievlev, furiozaj liaj okuloj.

— Ĉu vi ŝercas, princo-vojevodo, aŭ serioze parolas?..

Prozorovskij retiriĝis, eksilentis, viŝis la vizaĝon per silka tuko. Liaj sataj vangoj estis ete tremantaj.

— Ĉu vi ŝercas? — kriis Silvestro Petroviĉ. — Do ĉi ŝercoj nun...

La vojevodo kaptis Ievlev-on je la manikroverso de la kaftano; sufokiĝante, singultante, li ekbalbutis:

— Mi elprovas vin, elprovas, amiko mia, elprovas, kia vi estas homo... Bezonas ja ankaŭ mi scii, kiu ĉe ni estas la unua milita komandanto, bezonas, nepre bezonas. Do jen mi provis, per dento vin elprovis, kiel oni oron elprovas. Nun mi scias, scias, nun mi vidas — ne ektimos vi! Nun mi al ĉiuj rakontos: bravan ni havas kapitan-komodoron! Ne eblas trovi tian, kiel Ievlev nia, Silvestro Petroviĉ. Batos li la svedon, certe batos, potpecojn ne eblos trovi! Fuĝos de ni la svedo, kun ploro fuĝos, ni ekĝojos, sonorilojn batos...

Silvestro Petroviĉ silentis, plu same senmove kaj furioze rigardante al la princo. Kaj Prozorovskij plu parolis senĉese:

— Vi, Ievlev, oficiro cara, kapitan-komodoro — jen kiu komandu. De vi ĉio estos: viktorio de vi, malhonoro, konfuzo — same de vi. Ne juĝu, kara amiko, indulgu, se mi ion ofendan diris. Nun mi scias — vi batalos!

Ievlev interrompis lin, diris malvarme:

— Ne tiom mi, princo, estas stulta, ne tiom mensdebila, por ke al tiuj sensencaĵoj kredi.

La vojevodo nehaste verŝis por si kvason, nehaste glutis, metis la kruĉeton sur la tablon.

— Afero via: se vi deziras — kredu, ne deziras — ne kredu. Skribu al Moskvo, tie oni al vi, eble, kredos, ke bojaro princo-vojevodo instruis transiri al la svedoj. Skribu, skribu, estos multa rido...

Li klakfrapis per la manoj, en malfremda maniero puŝis Ievlev-on al la ŝultro:

— Do pafos vi al la sveda eskadro el via fortreso? Ĉu kuglegojn vi rezervis? Pulvon? Kanonistojn instruis, militisto? Ĉu?

— Kiam mi pafos — al la svedo ne plaĉos! — abrupte respondis Ievlev.

Prozorovskij per lupa rigardo por momento fiksrigardis la vizaĝon de Ievlev:

— Ĉu vi sukcesos?

— Necesas sukcesi. Vi, princo, ne helpos.

— Nu, bravulo, bravulo, — ekhastis la vojevodo. — Nun mi vidas — bravulo! Ja homoj diversajn aferojn babilas pri vi... Ĝis tio ili babilas, ke eĉ diris: loĝas, oni diris, ĉe Ievlev sendito de la svedaj militistoj — kampulo Nikeforo. Venis, oni diris, Nikeforo el la maro, alportis al Ievlev svedan sekretan leteron... Nu, konduku min al Nikeforo, rigardos mi al li, demandos, kia estas homo... Kaj de Nikeforo kondukos vi min, kara amiko, al la fremdlandanoj, al viaj arestitoj. Plendas oni pri vi, bezonas mi ankaŭ la prizonulojn fremdlandajn rigardi, nepre bezonas.

Ievlev respondis kun malamo en la voĉo:

— Nikeforo hodiaŭ fartas tute malbone, princo-vojevodo. Mi pensas, ne ĝisvivos li la morgaŭan tagon...

— Kial tiel? — gaje miris la vojevodo. — Ĉiam vivis bone, kaj jen subite morti ekintencis. Ne, ni iru, mi konversaciu kun li afable.

Kapitan-komodoro silente elkondukis la vojevodon el la komandantula domo en la fortresan korton. La princo iris ĉirkaŭrigardante, ĝemante: sur ŝtonaj platoj kun ŝriko oni trenis sur ŝnuregoj kanonon; fortresaj ĉevaloj, elbatante per hufferoj fajrerojn, trenis ĉarojn kun kuglegoj; knaris vinĉo, per kiu oni levadis sur la fortresajn murojn municion, interrompante unu la alian, batadis forĝaj marteloj...

Nikeforo kuŝis sur la dorso, dormis kun malfermitaj okuloj. Lia vizaĝo dum la pasintaj tagoj iĝis cindra, malgranda, kvazaŭ sekiĝis.

La vojevodo almontris per la fingro, demandis:

— Ĉu li?

Eksidis nemalproksime, tuj kriis, por timigi:

— Kiu vi estas? De kie? Mi scias, ke vi estas sveda militisto, de latronoj sendita, por malordon semi kaj malkonkordon! Parolu, ne silentu, respondu tuj!

Nikeforo suspiris, ekrigardis al Silvestro Petroviĉ, kvazaŭ petis defendon.

— Parolu, Nikeforo, — trankvile, per amika voĉo konsilis la kapitan-komodoro. — Parolu, amiko. Tio estas princo-vojevodo, li la puran veron scii devas, parolu, ne dubu.

Nikeforo diris mallaŭte:

— Malbone al mi estas hodiaŭ, Silvestro Petroviĉ. Jen mi kvazaŭ sonĝojn iajn vidas, jen entute ĉio perdiĝas, nenio estas... Kaj spiri neniel povas...

— Parolu! — kriis la vojevodo.

— Sed kion paroli do? — per malforta, sed trankvila voĉo respondis Nikeforo. — Ne sendito mi estas, ne sveda militisto...

— Kaj se ni vin pendigos? — demandis la vojevodo.

— Mi staras sur mia vero.

— Fingrojn ni komencos haki po unu, per fajro torturos, antaŭ la morto vi mem ĉion rakontos — malfrue estos, — promesis Prozorovskij. — Parolu nun!

Nikeforo malforte ridetis, nudiginte bebajn sendentajn gingivojn, streĉis la fortojn.

— Vojevodo-princo! — kun trankvila digno ekparolis li. — Rigardu al mi, ne opiniu ĝeno, vi ekvidos, kiom mi belas. Ĉiel oni min torturadis kaj batadis en fremdaj landoj, ne dolĉe vivis la kaptito, ĉu eblas min nun per torturo timigi, per fajro, per pendigilo? Kaj kiom da vivo al mi restis?

— Por torturisto sufiĉos! — respondis la vojevodo.

Kaj, turniĝinte al Ievlev, li diris, ke ordonas Nikeforon jam hodiaŭ preni en la urbon por enketado. Silvestro Petroviĉ, tusinte, diris, ke la malsanan kriplulon li en Arĥangelskon ne sendos. Kaj mallaŭte, preskaŭ flustre aldonis:

— Sufiĉas, princo, feroci. Ĉi Nikeforo ĉifritan leteron en la citadelon veturigis, grandajn suferojn eltenis...

La princo aliris la fenestron, kriis al iranta pretere soldato:

— La kuraciston ĉi tien fremdlandan sendu, Loftus-on, kaj tuj! Kuru!

Kaj li ree eksidis sur la benkon, kunmetinte la manojn sur la ventro, turnante la dikajn fingrojn en ringoj. Nikeforo ree ekdormetis.

Loftus estis apude, venis tuj kune kun Jegoro Rezen. Prozorovskij ordonis al li rigardi, kian sanon havas Nikeforo. La kuracisto riverencis malalte, elmetis gravmiene la malsupran lipon, eksidis sur la benkon apud la malsanulo, prenis per la fingroj lian pojnon. En tiu momento Nikeforo penis levi la kapon, sed la malforta kolo ne tenis, la kapo ree falis sur la kusenon. Lia sulkita vizaĝo tordiĝis pro terura fortostreĉo, la lipoj penis diri ion, sed el la kava brusto aŭdiĝis nur gluglado. Ievlev aliris pli proksime, kliniĝis:

— Kio, Nikeforo? Kion vi bezonas?

— Li! — subite klare kaj eĉ laŭte prononcis Nikeforo. — Li! Lin oni sur la galero veturigis al haveno Uleaborgo. Li estas svedo! Li — lin...

Loftus komencis kankroiri, Nikeforo kroĉis lian manon per siaj kripligitaj fingroj, Loftus tiris sin pli forte — Nikeforo falis de la benko per la vizaĝo al la planko. Rezen ĵetiĝis al li, subtenante per la manoj la kapon, flustris karesajn vortojn, sed Nikeforo, tuta etendiĝinte, ree kriis per lastaj fortoj:

— Spiono, sed ne kuracisto! De Stokholmo mem ni lin sur la galero veturigis, spiono li estas, hundo, ligu lin, homoj...

La kuracisto plu estis iranta kankre al la pordo, dismovante la manojn, penante ankoraŭ rideti. Silvestro Petroviĉ skuis lin je la ŝultroj, ordonis:

— Staru kviete! El ĉi tie vi ne foriros. Ĉi tie estas fortreso!

Kaj li kliniĝis al Nikeforo. Nikeforo plu flustris — kiel ili iris sur la galero de Stokholmo mem, kiel ĉi persono sidis en fotelo apud la ŝipestro mem, kaj kiam incendio fariĝis, la nomita kuracisto komencis pafi per pistolo al la bagnuloj. La rakonto de Nikeforo estis kohera, la kripligitaj okuloj rigardis racie. Poste li komencis konfuziĝi, al li mankis spiro. Ievlev duope kun Rezen levis lin sur la benkon, la inĝeniero alporti al la kriplulo trinki, sed tiu trinki jam ne povis, la akvo verŝiĝis sur la vejnan maldikan kolon. Egalmezura stertorado estis elŝiriĝanta el lia gorĝo.

— Li mortas! — diris Silvestro Petroviĉ. — Voku la popon, Jegoro!

Jegoro eliris. La griza pro timo vojevodo demandis timide:

— Ĉu estas vero tamen? Obsedo, vera obsedo. Unu — spiono, dua — same spiono...

Loftus vigliĝis, alpremante la manojn al la brusto, komencis per teruraj ĵuroj ĵuri, ke ĉio ĉi estas kalumnio, misakuzo, mensogo. Silvestro Petroviĉ ne respondis. La kuracisto ekparolis pli mallaŭte, poste flustre. Ievlev sidis forturniĝinte. Loftus ankoraŭ foje ekpetis, poste eksilentis — komprenis, ke li pereis.

La maljuna fortresa popo, tenante la eŭĥaristion, envolvitan en epitraĥelio, riverencante al la senmova vojevodo, eniris en la ĉambron, post li Rezen kondukis du severajn matrosojn — aresti la nazparolan kuraciston.

— Iru! — ordonis Ievlev.

— La mortanto estas freneza! — ekkriis Loftus. — Febra deliro de forpasanto...

— Prenu lin, knaboj! — diris la kapitan-komodoro al la matrosoj.

La matrosoj prenis Loftus-on malantaŭe je la akraj kubutoj, li ŝiriĝis, tiam la matrosoj prenis pli forte, ektrenis al la pordo. Patro Johano, sidante ĉe la kapo de Nikeforo, estis faranta senrespondan konfeson. Prozorovskij estis ete krucosignanta sin. Silvestro Petroviĉ ekstaris, post li peze ekhastis la vojevodo. Lia grasa vizaĝo nun bruniĝis, li ĝibetiĝis, ĵetadis rigardojn al flankoj. Silvestro Petroviĉ iris, ne retrorigardante. En la komandantula ĉambro li haltis, diris al la vojevodo severe:

— Tiele, princo! Via plej bona konsilanto, amiko fidela estis ĉi tie sveda spiono. Alia venis anstataŭe — ankaŭ tiu estas sendito, spiono. Via dumaano Larionov, kancelarianoj viaj Molokojedov, Gusev, Abrosimov — estas koruptuloj, rabistoj tagaj, en sangego iras ĝis genuoj. Tiuj monstroj per knutoj, torturoj, timo elbatas por vi petskribon, vi ĉi falsan paperon al Moskvo sendas, por ke oni lasu vin ankoraŭ per cara favoro al sido en ĉi urbo. Vi mem tute la kapon pro timo perdis, ĝismorte timigita de la enketado, kiun faras via Larionov. Nun tion la afero atingis, ke vi, princo-vojevodo, proksima cara servanto, ne ŝerce, sed sincere penis persvadi min al la svedo transiri...

Prozorovskij, kun tute sangoplena vizaĝo, penis ankoraŭ foje ĉion malkonfesi, sed Ievlev frapis per la bastono la plankon, menciis Romodanovskij-on, radumadon pro perfido, la Preobraĵenskan kancelarion. La princo ekpetis:

— Pardonu, sinjoro kapitan-komodoro, je Dio mi elprovadis vin, bezonas mi scii, pardonu...

— Silentu, vojevodo! Pri oficiroj, kion vi antaŭ nelonge parolis — pri la ribeluloj, — vi mensogis...

— Ne, je Dio, estas vero, jen sankta kruco por vi.

— Ne sakrilegiu!

Prozorovskij plorsingultis, komencis sveni:

— Malbone estas al mi, malbone, aĥ, sinjoro kapitan-komodoro...

Palpserĉante malantaŭ la dorso per disŝovita mano, li kankroiris al la benko, falis sur ĝin, sed Silvestro Petroviĉ rimarkis: la okuletoj de la princo rigardas akre, sana estas la vojevodo kiel ĉevalo, nur ludas komedion.

En la komandantulan ĉambron eniris inĝeniero Rezen; libere, sen ajna respekto al la vojevodo, eksidis, komencis elbati per fajrilo fajron por sia pipo. Prozorovskij sidis ĝibetiĝinte, molaĉe, se tuŝi lin per fingro — li falus de la benko. Silvestro Petroviĉ, ne rigardante al la princo, ekparolis:

— Pro multaj viaj malsanoj eblas al vi, Alekseo Petroviĉ, kun la princino kaj la princidinoj, kun servistoj kaj kun kiu vi deziros — forveturi al Ĥolmogoro. Tie — sub forta gardo, por ke vi ne ekscesu, — vi transatendos. De malsana vojevodo oni ne povas postuli, de la malkuraĝa postulo estas granda: la popolo ne indulgos, la kapon forhakos...

— Pri tio estis kelkaj ekzemploj en la historio! — diris Rezen, snufante per la pipo.

— Estis! — konfirmis Ievlev.

La princo silentis. Liaj okuletoj estis kolere briletantaj.

— Ĉiujn, kiuj estis kaptitaj kaj al torturo destinitaj de la vojevodo, — daŭrigis per glata voĉo Ievlev, — dume per ukazo de la vojevodo mem mi el aresto liberigos. Mi hodiaŭ ĉiun homon bezonas...

Prozorovskij levis la kapon, diris, ne reteninte sin:

— Alte vi leviĝis, kapitan-komodoro, aj, alte! Ribelulojn, latronojn, ŝtatajn malicajn malamikojn liberigi? Ĉu vi Azovon forgesis? La pafistan ribelon forgesis? Amare vi la nunan horon rememoros, sed malfrue estos! Malfrue, ne reĝustigos! Al mi Petro Aleksejeviĉ en ĉio kredos, al vi kun via kanajlaro kredo ne estos donita! Ĉu vi ne kredas pri la oficiroj? Pro tio vi ne kredas, ke vi mem estas tia! Pardonu, sinjoro, la veron, sed mi tiajn kiel vi multe vidis dum mia vivo, tielajn viglajn saltulojn! Vidis, kaj postvivis...

Silvestro Petroviĉ, mallarĝigante la okulojn, demandis:

— Pri kio vi diras, princo?

— Vi mem scias, vi mem scias, pri kio. Nun estas via horo, sed morgaŭ ni vidos. Ĝisvivos ni ankoraŭ — kaj vidos...

Rezen en la angulo laŭte ektusis, akra pipa fumo ekrampis en la ĉambro.

— Ĉe malbonfarto en Ĥolmogoro estas bone! — diris la inĝeniero. — Por malsana homo ne estas pli bone, ol en Ĥolmogoro. En Ĥolmogoro estas kvieto...

La vojevodo raŭkis malklaran respondon — ne povis decidi, kion fari. Decidis anstataŭ li Ievlev:

— Tiel estos pli fidinde! — prononcis Silvestro Petroviĉ. — Al sinjoro pafista estro kolonelo Ruĵanskij mi sendos stafeton, por ke li donu pafistojn — kun deco akompani la malsanan vojevodon. Kun la pafistoj veturos subleŭtenanto Pustovojtov, kaj li al mi rakontos, ĉu sana ĝisveturis la princo...

Prozorovskij, tute moliĝinte, oĥante, plu eksvenante, ekiris al la pordo. Ievlev kaj Rezen kun plena respekto kondukis la princon de la perono, — la laboranta popolo, plebo, malnobluloj ne devis scii, ke la vojevodo estis puŝe elpelita el Arĥangelsko en Ĥolmogoron, ke supre, inter la kapitan-komodoro kaj la princo, — estas kverelo, ke bojaro Prozorovskij estas perfidulo kaj malkuraĝulo...

— Vi veturas pro malbonfarto kaj pro multaj malsanoj, — severe diris Silvestro Petroviĉ. — Ĉu vi memorfiksis, princo?

La vojevodo kapjesis gravmiene.

Ili staris triope — atendis, kiam preterveturos grandega ĉaro kun jungaĵo el ses ĉevaloj. Sur la ĉaro oni veturigis fortresan pordegon, kunigitan el feraj folioj, kun pikaĵoj kaj akraj dornoj. Post la pordego fortikaj ĉevaloj estis trenantaj feraĵojn, ĉio ĉirkaŭe grincadis, bruadis, tondradis...

Forakompaninte la vojevodon, Silvestro Petroviĉ diris al Rezen:

— Nu, Jegoro, malfacile al mi estos. Hodiaŭ la vojevodo penis persvadi al la svedoj transiri kaj bonvole porti al ili sur kuseno ŝlosilojn de urbo Arĥangelsko. Kaj kiam tio ĉi ne sukcesis, li komencis jam en via ĉeesto minaci, ke mi mem estas ribelulo kaj ankoraŭ nesciate kio. Li en Azovo multajn pereigis, pro tio estas opiniata la plej fidela kaj nun iĝis por mi la unua malamiko. Ĉion necesas atendi, kaj pli ol ion alian — malbonon...

Li silentis iom, poste demandis:

— Se la vojevodo estas tia, kiun do eblas fidi?

— Min vi povas fidi, Silvestro Petroviĉ. Tiuj, kiuj en nia subteraĵo sidas sub aresto — estas fremdlandanoj, malamikoj por vi. Mi ne estas malamiko, sed same fremdlandano. Tio multon signifas, ĉu ne? Sed ni iru, vin atendas tiu glorinda piloto, kiu dronis, sed poste revenis, kaj lia edzino, kiu estis vidvino, sed nun ŝi estas ree edzino, kaj ilia infano, kiu estis orfo, kaj nun ne orfo. Ĉu mi ĝuste diras en la rusa?

— Ĝuste, ĝuste, brave! — subridante, diris Silvestro Petroviĉ.

— Ili alveturis en velboato! — diris Rezen. — Ili alveturis gaste. Ĉu tiel?

— Nu, tiel.

— Li deziras rigardi la tutan fortreson!

— Montru al li!

— Sed tio estas ne tiel! Mi ankaŭ al la vojevodo mem ne montris, sed nun montros al piloto?

— Montros!

— Por kio?

— Ja por tio, ke tiu piloto...

Silvestro Petroviĉ ne trovis, kion diri, kaj nur ankoraŭ foje ordonis:

— Vi montros ĉion, kiel estas. Kie kiaj mortiroj kaj haŭbizoj staras kaj staros, de kie kian pafadon ni faros, ĉion tiel, kiel vi al bombardisto Petro Aleksejeviĉ montrus.

— Sed kial?

— Tial, ke mi tiel al vi ordonas...

Rezen ne ofendiĝis, nur levis la ŝultrojn.

— Jen li, sur la perono sidas! — diris Ievlev. — Iru kaj montru kiel ordonite. Kaj revenu kun li — ni tagmanĝos.

La inĝeniero aliris al Rjabov, riverencis, diris kun subrido en la rusa:

— Al vi, sinjoro piloto, estas ordonite ĉion montri, kvazaŭ al bombardisto mem Petro Aleksejeviĉ. Ni iru.

La rudristo leviĝis de la perono, ŝovis la pipon en la poŝon, trankvile, kiel mastro ekiris rigardi la Novdvinan citadelon.